Tekst'ar'o de Esperant'o

Unu tekst'o el kolekt'o de Esperant'a'j tekst'o'j

Hom'o'j sur la ter'o

Proksim'um'a verk'o'jar'o: 1932

Kre'is la Esperant'a'n tekst'o'n: Engholm

Feliĉ'a hom'o

i.

En bel'a dimanĉ'a antaŭ'tag'mez'o star'is la mal'jun'a Kristofor'o sur la kort'o kaj ĉirkaŭ'rigard'is. La man'o'j est'is en la pantalon'poŝ'o'j, kaj la blank'a'j ĉemiz'manik'o'j kontrast'is kiel neĝ'o kontraŭ la mal'hel'a'j pantalon'o kaj veŝt'o kaj la freŝ'a verd'aĵ'o ĉirkaŭ'e.

Tiel li star'is long'e kaj eĉ ne mov'is la pied'o'j'n, rekt'a kaj streĉ'it'a kiel mal'jun'a soldat'o. Tiam kaj tiam li turn'et'is la kap'o'n kaj ek'rigard'is al la ŝose'o, kvazaŭ atend'ant'e iu'n. Ebl'e li du'on'e far'is tio'n. Ne mal'oft'e vizit'is li'n dimanĉ'e iu aŭ ali'a najbar'o por for'babil'i iom da temp'o.

Se est'is tiel, li ne tut'e tromp'iĝ'is. Post kvar'on'hor'a palpebr'um'ad'o kaj observ'ad'o, dum la vent'o hirt'ig'is li'a'j'n mal'dens'a'j'n har'o'j'n kaj ig'is la griz'a'n kapr'o'barb'o'n ond'i kiel gren'kamp'o'n en blov'eg'o, li fin'e ek'vid'is figur'o'n mal'proksim'e sur la ŝose'o.

Kristofor'o kun'tir'is la palpebr'o'j'n, tiel ke la tut'a vizaĝ'o far'iĝ'is ret'o el sulk'et'o'j, kaj eĉ ne por moment'o li'a rigard'o for'las'is la al'ven'ant'o'n. Iom post iom li disting'is alt'kresk'a'n vir'o'n en ĉas'kostum'o kaj kun alt'a'j bot'o'j, kiu'j bril'et'is en la sun'o.

Ŝajn'e est'is la arb'ar'ĉef'o de Grand'torent'o. Kio'n li vol'as tie ĉi mez'e en dimanĉ'a antaŭ'tag'mez'o? Sed la interes'o de Kristofor'o baldaŭ mal'grand'iĝ'is. Li'a task'o est'u la li'a, kaj ĉiu'okaz'e li cert'e ne ven'as por renkont'i Kristofor'o'n. Ceter'e tio est'is al li tut'e indiferent'a. Se Kristofor'o dezir'is babil'i, li em'is renkont'i hom'o'n, kun kiu li pov'is parol'i sen pri'pens'i konven'a'j'n vort'o'j'n.

Pro mank'o de ali'a'j atent'ind'a'j afer'o'j li tamen sekv'is li'n per la rigard'o, kaj je si'a mir'o li baldaŭ vid'is, ke la ĉef'o de'flank'iĝ'is de la ŝose'o kaj ir'is supr'e'n al la dom'o. Li'a'j alt'a'j alk'o'krur'o'j far'is gigant'a'j'n paŝ'o'j'n, sed sufiĉ'e mal'rapid'e, ĉar dum la ir'ad'o li kun interes'o okul'um'is tie'n kaj re'e'n tra la kamp'o'j, kaj du'on'voj'e de la dom'o li halt'et'is, turn'is si'n kaj rigard'is sud'e'n por ĝu'i la bel'a'n panoram'o'n.

Fin'e li tamen al'ven'is al Kristofor'o.

Li salut'is, rigard'is re'e la el'vid'o'n kaj dir'is fin'e:

— Mi promen'as...

— Tio'n mi vid'as, — el'ig'is Kristofor'o sen pri'pens'o.

La ĉef'o rid'is bon'humor'e.

— Mi promen'as kaj rigard'as la ĉirkaŭ'aĵ'o'j'n. Se oni ĉiam kur'ad'as en la arb'ar'o, oni bezon'as iom da ŝanĝ'o.

Vort'o don'is vort'o'n, kaj baldaŭ la arb'ar'ĉef'o kaj Kristofor'o vigl'e inter'babil'is. La ĉef'o parol'is pri la veter'o kaj ali'a'j simil'a'j afer'o'j kiel iu ajn kamp'ar'an'o, laŭd'is la kamp'o'j'n kaj dren'fos'o'j'n kaj la bon'a'n al'sud'a'n situ'o'n, kaj li'n interes'is eĉ la mal'nov'a dom'o, la bov'instal'o kaj la proviz'ej'o'j.

Sed tie ĉi Kristofor'o iom re'tir'iĝ'is. La grand'a dom'o kun verand'o kaj vic'o de fenestr'o'j ver'dir'e aspekt'is pomp'a de mal'proksim'e, sed de proksim'e oni facil'e rimark'is la mank'o'j'n. Dum mult'a'j jar'o'j Kristofor'o pri'pens'is ripar'o'n aŭ nov'konstru'ad'o'n, sed tio ne real'iĝ'is. La proviz'ej'o'j pov'us taŭg'i. Ili est'is tiom mal'nov'a'j, kaj pro tio interes'a'j, ke ili'a'j mank'o'j preskaŭ est'is merit'o'j. Sed la bov'instal'o ... Ĝi pov'us taŭg'i por kamp'ar'an'o, tamen Kristofor'o ne vol'is, ke la arb'ar'ĉef'o observ'u ĝi'n tro proksim'e.

— Mi ĝust'e vol'is far'i promen'ad'o'n tra la kamp'o'j, — dir'is Kristofor'o. — Tiam kaj tiam mi kutim'as far'i tio'n en la dimanĉ'o'j. En la semajn'o'j oni labor'as jen tie, jen tie, kaj ne bon'e super'rigard'as la tut'o'n. Sed kiam oni ĉirkaŭ'promen'as dimanĉ'e kaj ne dev'as rapid'i, oni pli bon'e vid'as la far'ind'aĵ'o'j'n. Rid'et'o ek'lud'is sur la vizaĝ'o de la ĉef'o. Li jam aŭd'is pri tiu'j dimanĉ'a'j promen'o'j de Kristofor'o kaj ankaŭ sci'is, ke Kristofor'o ne mal'ŝat'as akompan'o'n.

— Mi ne vol'as re'ten'i vi'n, — li dir'is. Sed subit'e li ŝajn'is kapt'i nov'a'n pens'o'n. — Ebl'e ne mal'plaĉ'os al vi, se mi kun'ir'os? Mi nur promen'ad'as, kaj hav'as temp'o'n.

Kristofor'o rigard'is li'n palpebr'um'e kaj kun ŝtel'a demand'o en la okul'o'j. Sed en la post'a moment'o, li ek'rid'is larĝ'e kaj dir'is:

— Bon'eg'e! Pov'as est'i interes'e por arb'ar'ĉef'o vid'i kamp'o'j'n, tio est'as, vid'i ili'n pli proksim'e ol de la ŝose'o.

Ili for'ir'is laŭ la rand'o'j de la kamp'o'j, kaj Kristofor'o baldaŭ tre vigl'iĝ'is. La ĉef'o est'is arb'ar'ist'o, sed li ankaŭ super'rigard'is la ter'kultur'ad'o'n de la bien'o ĉe Grand'torent'o. Ordinar'e administr'ant'o pri'zorg'is la tut'o'n, sed la ĉef'o ne est'is tut'e fremd'a rilat'e agrikultur'o'n.

La ter'o de Kristofor'o est'is en sufiĉ'e bon'a stat'o. La dren'fos'o'j est'is plej'part'e re'fos'it'a'j, kaj la abund'a'j gren'kamp'o'j atest'is pri si'n'don'a labor'o. Tiam kaj tiam la ĉef'o dir'is laŭd'a'n vort'o'n por vigl'ig'i Kristofor'o'n. Est'is bon'e kon'at'e, ke Kristofor'o ne kaŝ'is si'a'n lum'o'n. kiam li far'is si'a'j'n promen'ad'o'j'n kaj iu akompan'is li'n. Kaj la laŭd'o de la ĉef'o pli'e inspir'is li'n.

Nun li ben'is la ĉef'o'n per tut'a preleg'o pri dren'ad'o, hum'spec'o'j, sterk'o, kultur'ad'o, gren'spec'o'j kaj ter'frukt'o'j. Li eĉ ŝajn'is kon'i iom da kemi'o. Pli'e li prezent'is si'a'n parol'ad'o'n kun grand'a varm'o, kvazaŭ tiu'j afer'o'j est'us li'a plej grand'a feliĉ'o. La ĉef'o est'is preskaŭ impon'it'a, kaj dezir'is, ke li'a administr'ant'o hav'u sam'e bon'a'j'n teori'a'j'n kon'o'j'n pri agrikultur'o. Sed sam'temp'e li dev'is rid'et'i. Ĉiu sci'is, ke tiu'j dimanĉ'a'j promen'o'j de Kristofor'o est'as li'a ĉef'a labor'o sur la kamp'o'j. Dum ali'a'j tag'o'j oni mal'oft'e vid'is li'n tie.

— Sed kia'manier'e vi tiel bon'e kon'at'iĝ'is kun tiu'j ĉi afer'o'j? — li mir'is.

— Ekzist'as ja libr'o'j. La ter'kultur'ist'o'j ankoraŭ kred'as, ke libr'o'sci'o pri agrikultur'o est'as nur'a kot'o, sed ili profund'e erar'as. Se oni vol'as sukces'i est'ont'e, oni dev'as est'i prudent'a kaj ne kred'i nur si'a'n propr'a'n saĝ'o'n. Kaj est'as interes'e, tre'eg'e. La ter'o kvazaŭ ek'hav'as nov'a'n viv'o'n, kiam oni lern'is iom pri la inter'rilat'o de la afer'o'j.

— Sed kiel vi trov'as temp'o'n por tio? — demand'is la ĉef'o, dum ŝerc'em'o lud'is ĉirkaŭ li'a'j buŝ'angul'o'j.

Sed Kristofor'o ne konstern'iĝ'is.

— Est'as terur'e mal'facil'e. Kaj oni tut'e ne hav'as temp'o'n por tio, kio'n oni dev'us far'i. Tamen la serv'ist'o kaj la serv'ist'in'o est'as taŭg'a'j, mi'a fil'o est'as diligent'a, kaj mi'a edz'in'o est'as akr'a il'o, kiu super'as ni'n ĉiu'j'n. Tia'manier'e la afer'o funkci'as.

Ili jam far'is larĝ'a'n cirkl'o'n mal'supr'e'n al la river'o kaj post'e supr'e'n, kaj nun ili est'is supr'e de la dom'o, preskaŭ ĉe la rand'o de l’ arb'ar'o.

— Vi'a arb'ar'o est'as bel'eg'a, — la ĉef'o dir'is kvazaŭ preter'e. — Nu jes. Sed ne est'as io special'a por la okul'o'j.

— Ne est'u tro modest'a! Tia'n arb'ar'o'n oni ne trov'as en la najbar'aĵ'o.

Kaj kiam ili mal'rapid'e re'ir'is al la dom'o, ili la tut'a'n temp'o'n diskut'is pri arb'ar'o kaj arb'ar'kultur'o, kaj la ĉef'o don'is bon'a'j'n konsil'o'j'n al Kristofor'o.

— Est'as plej perfekt'a lign'o, li dir'is, sed se la arb'o'j star'os ankoraŭ iom da temp'o, ili far'iĝ'os tro'matur'a'j. Vi dev'as hak'i en ĝust'a temp'o. Sed tio'n mi apenaŭ bezon'as dir'i. Vi tiel bon'e kompren'as la ter'o'n kaj cert'e vi kompren'as ankaŭ la arb'ar'o'n. — Est'as tiom da afer'o'j rilat'e arb'ar'hak'ad'o'n! Kaj ankaŭ mi komenc'as far'iĝ'i tro'matur'a. Mi'a fil'o pov'os pri'zorg'i la arb'ar'o'n, kiam li'a temp'o ven'os.

Nun ili re'e est'is sur la kort'o. Subit'e Kristofor'o ek'hav'is kapric'a'n pens'o'n.

— Est'is tre agrabl'e parol'i kun vi, — li dir'is. — Ĉu mi kuraĝ'u propon'i tas'o'n da kaf'o? Est'as simpl'e kaj mal'riĉ'e, sed ebl'e vi ne rifuz'as? La ĉef'o dank'e akcept'is, kaj ili en'ir'is en la grand'ĉambr'o'n. Kristofor'o ŝov'is la kap'o'n tra la pord'o de la kuir'ej'o kaj pet'is pri kaf'o. Post'e ili ek'sid'is sur la sof'o kaj daŭr'ig'is la parol'ad'o'n kvankam iom mal'vigl'e.

Est'is mal'nov'temp'a ĉambr'o, kiu ŝajn'is mort'a, mal'gaj'a kaj sen'aer'a. Almenaŭ fremd'ul'o ne sent'is si'n hejm'e tie. La tapet'o'j hav'is mal'freŝ'a'j'n kolor'o'j'n, kelk'lok'e ili est'is ĉifon'a'j kaj kovr'it'a'j de arane'a'j ret'o'j. La mebl'o'j est'is pra'temp'a'j kaj verm'o'tru'it'a'j, la plank'o el'uz'it'a, griz'a kaj kun grand'a'j branĉ'tuber'o'j. Ŝajn'is al Kristofor'o, ke la ĉef'o ĉirkaŭ'rigard'as iom kritik'e, kaj li prov'is sen'kulp'ig'i si'n pro la ne tut'e bon'a stat'o de la dom'o.

— Tiu ĉi dom'o ne est'as mult'e por la okul'o'j, — li dir'is. Ankoraŭ ĝi est'is en preskaŭ sam'a stat'o kiel antaŭ tri'dek jar'o'j, kiam li trans'pren'is ĝi'n de si'a patr'o. Li oft'e pens'is pri ripar'o aŭ nov'konstru'ad'o, kiel li jam dir'is, kaj ne for'pas'is unu jar'o sen parol'o pri tio. Sed mon'o mank'is. Konstru'ad'o est'is mult'e'kost'a, kaj ceter'e oni dev'is unu'e pens'i pri la ter'o.

Kaf'o ven'is, kaj kiam Kristofor'o al'port'is botel'o'n da konjak'o, la humor'o iom pli'bon'iĝ'is. Posed'ant'o de tia arb'ar'o ne rajt'as parol'i pri mank'o de mon'o, dir'is la ĉef'o ŝerc'e. Kial ne for'hak'i iom de la arb'ar'o kaj post'e star'ig'i nov'a'n, laŭ'temp'a'n dom'o'n per la mon'o? Sed Kristofor'o parol'is pri si'a aĝ'o.

— Babil'aĉ'o! — dir'is la ĉef'o. — Se est'as tro mult'e da labor'o por vi mem, vi pov'as vend'i la arb'ar'o'n sur'radik'e. Mult'a'j gratul'us si'n, se ili pov'us ĝi'n aĉet'i kia ĝi est'as.

— Tio est'us ja facil'a manier'o, — kun'sent'is Kristofor'o kaj ŝajn'is interes'it'a.

— Cert'e, — respond'is la ĉef'o kaj rapid'e kapt'is krajon'o'n kaj kajer'et'o'n el la poŝ'o. Montr'iĝ'is, ke li mir'ig'e bon'e kon'as la arb'ar'o'n de Kristofor'o. Tio tamen ne est'is tro mirakl'a, ĉar ordinar'e li pas'is la tag'o'j'n en la arb'ar'o'j, kaj dum'e tiam kaj tiam kompren'ebl'e trans'ir'is ankaŭ fremd'a'j'n ter'o'j'n.

Li parol'is kvazaŭ li est'us preĝ'int'a por si'a etern'a feliĉ'o. La mal'grand'a'j paĝ'o'j plen'iĝ'is de long'a'j vic'o'j da cifer'o'j. Kristofor'o klin'is si'n super li'a'n ŝultr'o'n, rigard'is la cifer'o'j'n kaj rid'et'is mult'signif'e.

La pri'kalkul'o de la ĉef'o ver'e amuz'is li'n, precip'e kiam li ek'vid'is, je kia grad'o la ĉef'o sukces'as mal'alt'ig'i la valor'o'n de l’ arb'ar'o.

— Kaj vi dir'as, ke vi ne hav'as mon'o'n — grunt'is la ĉef'o kun ŝajn'a koler'et'o. — Vi dev'us hont'i! — Sed ĉu la arb'ar'o ver'e est'as tiom valor'a? — mir'is Kristofor'o kaj kun'tir'is la palpebr'o'j'n.

— Cert'e, absolut'e! Kaj se vi vol'as vend'i part'o'n, jam vi ricev'os sufiĉ'e da mon'o por konstru'ad'o.

Kaj post moment'a silent'o:

— Ven'u al la kontor'o iu'n tag'o'n, kaj ni skrib'os kontrakt'o'n. Mon'o'n vi ricev'os tuj.

— Kio'n vi vol'as dir'i per tio? — demand'is Kristofor'o kaj ŝajn'is mir'ig'it'a. — Ke mi vend'u arb'ar'o'n? Ne, ne. Mi tre ĝoj'as, ke mi'a arb'ar'o hav'as tia'n valor'o'n, sed mi est'as mult'e tro mal'jun'a por far'i komerc'o'n, mult'e tro mal'jun'a.

La arb'ar'ĉef'o prov'is parol'i raci'e kun li, sed Kristofor'o est'is kontraŭ'star'a kiel rok'o. Li'a persvad'o ne help'is al li, kaj fin'e li dev'is for'ir'i por atend'i ĝis pli konven'a temp'o.

ii.

Tiu inter'parol'o re'viv'ig'is la konstru'plan'o'j'n de Kristofor'o. Kiam Kristofor'o ek'hav'is nov'a'n ide'o'n — kaj tio okaz'is tre oft'e — li ĉirkaŭ'ir'is kiel en febr'o kaj nek vid'is, nek aŭd'is. Ordinar'e li unu'e ek'sid'is ĉe la skrib'o'tabl'o en la grand'ĉambr'o. La frunt'o profund'e sulk'iĝ'is, li'a rigard'o rigid'iĝ'is, kaj li sid'is sen'mov'a kiel mond'fremd'a medit'ant'o. Oft'e li pren'is krajon'o'n kaj paper'o'n kaj plen'ig'is foli'o'n post foli'o per desegn'o'j kaj kalkul'o'j por tia'manier'e pli facil'e solv'i si'a'j'n problem'o'j'n. Tiu'j tamen ne est'is ĉiam facil'e solv'ebl'a'j. Post iom da van'a kaj sen'rezult'a cerb'um'ad'o li ĝeneral'e incit'iĝ'is. Tiam li ek'star'is kaj vigl'e promen'ad'is tie'n kaj re'e'n en la ĉambr'o, aŭ pren'is la violon'o'n de la mur'o kaj lud'ad'is frenez'e, ĝis la pens'o'j iom ord'iĝ'is. Trov'int'e nov'a'n inspir'o'n li kur'is al la lign'aĵ'ej'o, al la forĝ'ej'o aŭ ali'lok'e'n, por pli konkret'e pri'labor'i si'a'j'n ide'o'j'n. Oft'e ankaŭ tio ne don'is tuj'a'n rezult'o'n, li dev'is plur'foj'e re'ir'i al la grand'a ĉambr'o por pli'e medit'ad'i. Ceter'e li ordinar'e ne ating'is difin'it'a'n rezult'o'n, kaj se li kelk'a'foj'e sukces'is, tio preskaŭ neniam hav'is praktik'a'n valor'o'n.

Kiam li trov'iĝ'is en tia period'o, li ne ŝat'is inter'parol'o'n. Se la edz'in'o, la fil'o aŭ ali'a tiam pet'is konsil'o'n pri io, li far'is amik'a'n sed for'ig'a'n sign'o'n per la man'o kaj dir'is en'pens'e:

— Ag'u laŭ bon'trov'o, tio'n vi kompren'as sam'e bon'e kiel mi. Mi medit'as nun.

Est'is preskaŭ ekster imag'o, ke li je tia'j okaz'o'j part'o'pren'u la labor'o'n en la bien'o. Kiam li est'is pli jun'a, la edz'in'o ne ŝpar'is vort'o'j'n, nek mild'a'j'n nek akr'a'j'n. Sed tio est'is verŝ'i akv'o'n sur anas'o'n. Dir'int'e, ke li medit'as, li tuj far'iĝ'is surd'a kaj mut'a, kaj la vort'o'j de la edz'in'o est'is kiel aer'o al li. Iom post iom oni kutim'iĝ'is al li'a manier'o, kaj fin'e ĝi far'iĝ'is mem'kompren'ebl'a afer'o. Nun oni ceter'e pov'is pardon'i li'n, ĉar li ja est'is mal'jun'a kaj bezon'is iom da ripoz'o.

Est'is tuj antaŭ la fojn'rikolt'o. Ju pli proksim'iĝ'is la unu'a rikolt'o'tag'o, des pli firm'iĝ'is li'a'j rev'o'j pri konstru'ad'o. Kiam li fin'e star'is en la lign'aĵ'ej'o kaj ripar'is mal'nov'a'j'n rast'il'o'j'n kaj falĉ'il'ten'il'o'j'n, li jam komenc'is spirit'e disting'i la trajt'o'j'n de si'a kre'aĵ'o.

La post'a'n maten'o'n li el'lit'iĝ'is jam du'on'o'n antaŭ la kvar'a, en'buŝ'ig'is gut'et'o'n da brand'o kaj pec'et'o'n da manĝ'aĵ'o kaj post'e tuj el'ir'is.

La maten'o est'is kviet'a kaj bel'a. La maten'a mal'sek'o pend'is kiel mal'dens'a, sun'vibr'ant'a nebul'aĵ'o super la spegul'e trankvil'a surfac'o de la river'o, ros'o kuŝ'is kiel mol'a arĝent'a kolor'o sur herb'o'j kaj flor'o'j, kaj ros'a perl'ar'o bril'is kiel mult'kolor'a'j stel'o'j en la arane'a'j ret'o'j de la arbust'o'j. Est'is veter'o por labor'o. Mol'e kaj kun son'o de kviet'a arb'ar'a susur'o glit'is la falĉ'il'o'j tra ros'pez'a herb'o, kiu baldaŭ kuŝ'is por sek'iĝ'o en larĝ'a'j stri'o'j kaj plen'ig'is la tut'a'n aer'o'n per si'a fort'a, profund'a odor'o.

Kristofor'o labor'is vigl'eg'e. Ĉar se li el'ir'is kun tia intenc'o, li neniel mal'super'is la ali'a'j'n, malgraŭ si'a'j'n ses'dek kvin jar'o'j'n. Ebl'e li est'us daŭr'ig'int'a ankaŭ nun, sed, kiel ordinar'e, oni komenc'is la falĉ'ad'o'n supr'e de la kamp'o'j. De tie est'is bel'eg'a el'vid'o al la dom'o kaj ceter'e al la tut'a val'o en la sud'o. Vol'e ne'vol'e Kristofor'o ek'vid'is la dom'o'n, tuj kiam li rekt'iĝ'is por akr'ig'i la falĉ'il'o'n aŭ por viŝ'i la ŝvit'o'n de la vizaĝ'o.

Iom post iom li'a'j paŭz'o'j far'iĝ'is pli long'a'j, kaj eĉ dum la labor'o li strab'e rigard'is al la dom'o kaj dum'e kap'sku'is kaj murmur'is kvazaŭ li est'us en plen'a rezon'ad'o kun iu. La ali'a'j rigard'is li'n kaj sub'rid'et'is unu al la ali'a. Dum tia kondut'o la medit'ad'o en la grand'ĉambr'o ne est'is tre mal'proksim'a.

Li tamen el'ten'is ĝis la ok'a, kiam oni ir'is hejm'e'n por maten'manĝ'i. Kiam la ali'a'j post la manĝ'o re'e vol'is el'ir'i, Kristofor'o rest'is star'ant'a mez'e en la kuir'ej'o, grat'ant'e si'a'n kap'o'n kaj kan mien'o de mult'a'j pens'o'j.

— Mi kred'as, ke mi ne pov'os part'o'pren'i dum la antaŭ'tag'mez'o, — li dir'is iom re'tir'e. — Mi ek'hav'is mal'grand'a'n ide'o'n. Est'as plej bon'e, ke mi el'labor'os ĝi'n, dum la em'o rest'as.

La edz'in'o mezur'is li'n per rigard'o, kiu ne esprim'is simpati'o'n. Sed ankaŭ abomen'o'n, koler'o'n aŭ mal'estim'o'n ĝi ne esprim'is. Ĝi plej'e simil'is al indiferent'a ŝultr'o'lev'o antaŭ afer'o, kiu ne koncern'as ni'n. Ŝi'a'j mien'o kaj ten'iĝ'o dir'is proksim'um'e la sam'o'n. Ŝi est'is fortik'a vir'in'o, malgraŭ si'a'j'n jar'o'j'n, kaj ŝi'a vizaĝ'o kaj solid'a naz'o atest'is pri mastr'in'o, kiu sci'as, kio'n ŝi vol'as.

Sed pro tiu rigard'o mal'aper'is la pens'pez'a mien'o de Kristofor'o, gaj'a rid'et'o lum'ig'is li'a'n vizaĝ'o'n, kaj li'a'j okul'o'j bril'et'is kiel ĉe bub'et'o. Kvankam li ne dir'is tio'n, est'is klar'e skrib'it'e en li'a tut'a aspekt'o: “Ĝust'e tiel dev'as est'i. Vi far'as la vi'a'n, mi la mi'a'n, kaj unu ne miks'as si'n en la afer'o'j'n de la ali'a. Tiam oni pov'as viv'i feliĉ'e sur la ter'o.”

— Mi cerb'um'ad'is pri la nov'konstru'ad'o, de kiam la arb'ar'ĉef'o babil'is si'a'j'n stult'aĵ'o'j'n. Ĝust'e nun ek'lum'iĝ'is en mi'a kap'o, kaj mi rapid'as far'i desegn'o'n, dum mi'a spirit'o est'as en konven'a stat'o.

— Tiel, — dir'is Kajsa ne ŝanĝ'ant'e la mien'o'n. — Far'u laŭ'plaĉ'e. Ĉu vi vol'as re'konstru'i ankaŭ la bov'instal'o'n? Ĝi pli bezon'as ripar'o'n ol ĉio ali'a.

— Mi ne pens'is precip'e pri ĝi, sed se mi nur ek'labor'os, ankaŭ ĝi est'os far'at'a, kaj fund'e far'at'a.

Per tio la inter'parol'o fin'iĝ'is. La ali'a'j ir'is al labor'o, Kristofor'o rest'is hejm'e.

Li ir'is en la grand'ĉambr'o'n, re'trov'is mal'nov'a'n desegn'o'bret'o'n, met'is paper'o'n sur ĝi'n kaj ek'sid'is apud la tabl'o. Tamen li baldaŭ trov'is, ke li dev'as far'i kelk'a'j'n antaŭ'a'j'n pri'kalkul'o'j'n. Pro tio li rapid'is al la lign'aĵ'ej'o kaj tuj re'ven'is kun hak'il'o kaj najl'o'tir'il'o.

Li mal'fiks'is la bret'o'j'n tie kaj tie sur la mur'o'j por esplor'i la kvalit'o'n de la trunk'o'j, ceter'e sen'pen'a labor'o, ĉar la bret'o'j tiom sek'iĝ'is, ke mult'lok'e est'is grand'a'j fend'o'j inter ili.

La trunk'o'j est'is tut'e freŝ'a'j ankoraŭ, kaj Kristofor'o rid'et'is kontent'e. Ili taŭg'os ankaŭ por la nov'a dom'o. Post'e li mezur'is fenestr'o'j'n kaj pord'o'j'n, not'is kaj pri'kalkul'is kaj fin'e re'ir'is. Post kelk'a'j pli'a'j prepar'o'j li re'e pren'is la desegn'o'bret'o'n por don'i decid'a'n form'o'n al si'a plan'o. Nun li labor'is lud'e facil'e, kaj eĉ ne unu foj'o'n io halt'ig'is li'n. Li est'is en bril'a humor'o, kiel ĉiam, kiam li pov'is labor'i laŭ propr'a dezir'o kaj la sukces'o ŝajn'is ating'ebl'a.

Kiam la labor'ant'o'j re'ven'is por tag'manĝ'i, la desegn'o jam est'is pret'a kaj ankaŭ proksim'um'a kost'o'kalkul'o pri la konstru'ad'o. Bon'humor'e kaj babil'em'e li ven'is en la kuir'ej'o'n kaj met'is la desegn'o'j'n sur la tabl'o'n. La ali'a'j kolekt'iĝ'is por rigard'i, kaj li montr'is, klar'ig'is kaj plur'foj'e rimark'is, ke la nov'a dom'o nepr'e dev'os hav'i akv'o'konduk'il'o'n kaj el'flu'il'o'n.

Kontraŭ'kutim'e Kajsa tiu'n ĉi foj'o'n montr'is interes'o'n pri li'a'j plan'o'j. Ŝi ekzamen'is la desegn'o'j'n, aŭskult'is atent'e li'a'j'n klar'ig'o'j'n kaj dev'is konfes'i, ke li tre bon'e el'pens'is tio'n.

— Sed kompren'ebl'e far'iĝ'os neni'o el la plan'o'j, — ŝi dir'is. — Kiam vi hav'us temp'o'n kaj em'o'n por tio? Sed ĉar vi pov'as tiel bon'e desegn'i kaj kalkul'i, vi pov'as far'i desegn'o'n por nov'a bov'in-stal'o, kiam vi ankoraŭ est'as en tia humor'o. Bov'in-stal'o'n ni dev'as hav'i, eĉ se mi dev'os konstru'i ĝi'n mem, kaj est'us bon'e hav'i i'a'n plan'o'n.

Kristofor'o tuj konsent'is, ĉar la labor'a humor'o ankoraŭ rest'is. Post tag'mez'a ripoz'o li ir'is al la bov'in'ej'o por rigard'i kaj iom'et'e mezur'i. Al'ven'int'e li pren'is la mezur'il'o'n el la poŝ'o kaj mal'fald'is ĝi'n, sed kiam li star'is antaŭ la dom'aĉ'o kaj rigard'is la mal'nov'a'j'n, putr'a'j'n mur'o'j'n, li subit'e ek'sent'is strang'a'n mal'gaj'o'n. Ver'dir'e la mal'nov'a bov'in'ej'o ne aspekt'is gaj'ig'a. Sed li sent'is sam'a'n mal'gaj'o'n eĉ je la pens'o pri konstru'ad'o de nov'a stal'o.

Li prokrast'is la mezur'ad'o'n kaj anstataŭ'e en'ir'is la dom'et'o'n. La intern'o tamen ne est'is pli inspir'a. Laŭ la aspekt'o de la mur'o'j oni pov'us far'i tru'o'n en ili per nur'a pied'frap'o. Tie kaj tie pend'is arbust'ar'o el arane'a'j ret'o'j, kaj muŝ'o'j zum'ad'is kiel abel'o'j dum svarm'ad'o.

Li ĉirkaŭ'rigard'is, suspir'eg'is kaj ne sci'is kiel komenc'i. Tie ĉi li ver'e ne ricev'is konsil'o'j'n pri aspekt'o de nov'a bov'in'ej'o. Tamen, se oni komenc'us konstru'i, oni unu'a'vic'e dev'us hav'i bon'a'n plank'o'n el cement'o kaj ne el mal'nov'a sterk'o kiel tie ĉi. Dev'us est'i bon'a'j de'flu'ej'o'j kaj urin'put'o apud la sterk'ej'o. Pli'e dev'us est'i larĝ'a furaĝ'o'tabl'o mez'e de la ej'o kaj super ĝi plafon'a pord'et'o al la fojn'ej'o. Grand'a'j fenestr'o'j kaj kalk'it'a'j mur'o'j. Kaj pli'e, kompren'ebl'e, akv'o'konduk'il'o kun fort'a pump'il'o apud la furaĝ'o'tabl'o... Li tiom interes'iĝ'is, ke li pov'is imag'i la aspekt'o'n de la konstru'ot'a bov'in-stal'o, kaj li eĉ trov'is ĝi'n bel'a en ĝi'a rev'at'a stat'o. Sed tie ĉio ek'halt'is. Re'ven'is la mal'gaj'o, mal'varm'iĝ'is la interes'o. Post long'a kaj mal'feliĉ'a rigard'o ĉirkaŭ la mizer'a'n ej'o'n li el'ir'is kaj mal'rapid'e re'ven'is al la dom'o.

Li halt'is en la kort'o kaj ne pov'is decid'i kio'n far'i. Re'ir'i al la falĉ'ad'o ne tre plaĉ'is al li. Ceter'e ili cert'e labor'as sam'e bon'e sen li. Por moment'o la mond'o ŝajn'is iom trist'a al li.

Sed Kristofor'o est'is hom'o, kiu kon'is la art'o'n for'ig'i mal'plaĉ'a'j'n sent'o'j'n kaj pens'o'j'n kaj las'i al ĉiu hor'o ĝi'a'n propr'a'n pen'o'n. Li star'ad'is tie, kvazaŭ en silent'a preĝ'ad'o, kaj kiam la sun'hel'a kaj somer'e bel'a kamp'ar'o kares'is li'a'j'n okul'o'j'n, li'a'j zorg'o'j iom post iom vapor'iĝ'is kaj far'iĝ'is mal'real'a'j kiel forges'it'a'j sonĝ'o'j. La desegn'o'j, la konstru'plan'o'j kaj la mizer'a bov'in'ej'o preskaŭ sen'spur'e for'iĝ'is el li'a konsci'o, kaj li'a'n vizaĝ'o'n tra'lum'is kviet'a kaj mild'a ĝoj'o, kiel ĉe bel'e sonĝ'ant'a infan'o. La aer'o est'is varm'a, odor'plen'a kaj tut'e sen'vent'a. Super la sun'dorm'ig'it'a kamp'ar'o kun verd'a'j kamp'o'j, ruĝ'a'j dom'o'j kaj mal'hel'a'j, konifer'kron'it'a'j alt'aĵ'o'j lev'is si'n la lum'vibr'ant'a ĉiel'o kiel kviet'a kaj ĉio'n ĉirkaŭ'ant'a ĝoj'o pro la bel'eg'o de la somer'o.

Bute'o vel'is en vast'a'j rond'o'j alt'e sub la blu'o. Kristofor'o ek'vid'is ĝi'n, kaj li'a rigard'o sekv'is ĝi'n en sen'spir'a trankvil'o. Mal'rapid'e kaj mol'e ĝi glit'is antaŭ'e'n, mem sen'mov'a, kvazaŭ ĝi est'us port'at'a antaŭ'e'n kaj supr'e'n nur de si'a propr'a ĝoj'o pro la sun'satur'it'a'j spac'o'j kaj de si'a propr'a sopir'o al la alt'o'j. Kviet'e kaj sen urĝ'o ĝi lev'iĝ'is pli kaj pli alt'e'n, glit'ant'e for'e'n al la sen'fin'o kiel silent'a rev'o el ĝoj'o'plen'a kor'o.

La okul'o'j de Kristofor'o est'is plen'a'j de larm'o'j, kaj ne'konsci'e li kun'plekt'is si'a'j'n man'o'j'n. Kun last'a rigard'o al la punkt'o, kie la bird'o mal'aper'is, li flustr'is por si mem: “Di'o mi'a...” Kaj kiam tiu'j sent'o'j komenc'is for'iĝ'i, ĉiu li'a mal'gaj'o est'is for, kaj tio, kio'n li ĵus pri'pens'is, est'is plen'e forges'it'a. Ankoraŭ est'as long'e ĝis la vesper'o, li pens'is, kaj la veter'o est'as kiel don'o de Di'o. Mi pens'as, ke la perk'o'j jam est'as kapt'em'a'j.

Post tio li en'ir'is la kuir'ej'o'n, met'is kelk'a'j'n buter'pan'o'j'n kaj kvar'on'botel'o'n da brand'o en si'a'n fiŝ'ist'a'n sak'o'n kaj dir'is al la serv'knab'in'o, ke li nun ir'as al la lag'o, kaj se li ne baldaŭ re'ven'os, ili ne bezon'os zorg'i pri tio.

iii.

La rikolt'o est'is fin'it'a. Per help'o de kelk'a'j person'o'j, kiu'j'n Kajsa dung'is por kelk'e da tag'o'j, oni sufiĉ'e rapid'e far'is la labor'o'n. La tut'a'n temp'o'n la veter'o est'is kvazaŭ laŭ mend'o, kaj nun la fojn'o kuŝ'is sub tegment'o.

Kristofor'o labor'is pli mult'e ol iu est'us supoz'int'a. Pret'ig'int'e la desegn'o'n por la nov'a dom'o kaj for'ŝov'int'e la pens'o'j'n pri la bov'in-stal'o, li ŝajn'is forges'i la konstru'plan'o'j'n kaj est'i kontent'a pri tio, kio'n li jam far'is. Escept'e kelk'a'j'n paŭz'o'j'n, li part'o'pren'is preskaŭ la tut'a'n rikolt'o'n, kaj, kiel Kajsa dir'is, “preskaŭ merit'is la manĝ'o'n.” Sed en unu el la last'a'j tag'o'j kapt'is li'n nov'a interes'o. Iu'n vesper'o'n li ir'is al la lag'o por fiŝ'kapt'i kaj tiam renkont'is profesi'a'n fiŝ'ist'o'n, kiu okaz'e parol'is iom pri fiŝ'kultur'ad'o. Preskaŭ tuj li kompren'is, ke la river'et'o, kiu flu'as en valet'o okcident'e de la kamp'o'j kaj post'e en'flu'as la river'o'n, est'as bon'eg'a lok'o por trut'kultur'ad'o. Post tio li re'e hav'is si'a'n propr'a'n okup'o'n, kaj oni vid'is li'n preskaŭ nur dum la manĝ'o'paŭz'o'j. Tut'a'j'n tag'o'j'n li fos'is en ŝlim'o kaj kot'o, kaj re'ven'ant'e hejm'e'n li est'is mal'sek'a kaj mal'pur'a ĝis super la femur'o'j, sed la tut'a'n temp'o'n li est'is en bril'eg'a humor'o.

Vesper'e li sid'is en la kuir'ej'o kaj rakont'is histori'o'j'n aŭ lud'is violon'o'n. Vol'e ne'vol'e la ali'a'j infekt'iĝ'is de li'a bon'a humor'o, kaj vol'e ne'vol'e ili pens'is, ke li est'as agrabl'a hom'o kaj mastr'o. Si'a'n trut'kultur'ad'o'n li preskaŭ ne menci'is, sam'e kiel li tre mal'oft'e parol'is al ili pri si'a'j privat'a'j okup'o'j, se tiu'j ne hav'is rekt'a'n interes'o'n por ili.

En unu vesper'o vizit'is li'n najbar'o, kiu est'is aŭd'int'a pri la nov'aĵ'o, kaj sci'vol'e li demand'is pri ĝi.

— Ĉu ver'e hav'us senc'o'n konstru'i tia'n dig'o'n? — li demand'is. — Ĉu Kristofor'o pov'us vend'i tiom da fiŝ'o — en la urb'o trov'iĝ'us ja aĉet'ant'o'j — ke li hav'us profit'o'n de la entrepren'o? Kristofor'o send'is al li strang'a'n rigard'o'n, kaj laŭ'aspekt'e li ne em'is respond'i.

— Ĉu vi kred'as, ke mi intenc'as far'iĝ'i fiŝ'vend'ist'o,? — li dir'is post moment'o kaj iom ironi'e. — Cert'e mi ne bezon'as okup'i mi'n pri fiŝ'kultur'ad'o pro la profit'o. Kaj ne est'as pli interes'e pren'i trut'o'j'n el dig'o per ret'sak'o ol sid'i sur la lag'o, kiam la fiŝ'o'j est'as kapt'em'a'j, kaj esplor'i la hok'ar'faden'o'n. Sed est'us tre interes'e hav'i tia'n afer'o'n kaj vid'i, kiel la fiŝ'et'o'j salt'as kaj sag'um'as.

Sed Kajsa pens'is pri pli grav'a'j afer'o'j ol fiŝ'dig'o'j kaj simil'a'j aĵ'o'j. Tiel est'is nun, tiel est'is dum pli ol tri'dek jar'o'j.

Ŝi est'is sam'e labor'em'a kaj ord'em'a jam antaŭ si'a du'dek'a jar'o. Kiel ŝi post la edz'in'iĝ'o labor'is sur la propr'a bien'o, tiel ŝi antaŭ'e labor'is sur la pli mal'grand'a kaj mal'pli frukt'o'don'a bien'o de si'a patr'o. Ŝi ja intenc'is edz'in'iĝ'i, se la sort'o ne kontraŭ'os, kaj Kristofor'o ŝajn'is est'i bon'a hom'o. Pens'o'j'n pri am'o kaj feliĉ'o kaj ali'a'j tia'j afer'o'j ŝi neniam hav'is. Edz'in'iĝ'i signif'is por ŝi ven'i al ali'a bien'o por labor'i tie, babil'i kun edz'o anstataŭ kun ge'patr'o'j, pri'zorg'i infan'o'j'n anstataŭ help'i patr'o'n kaj patr'in'o'n.

Proksim'um'e tiel okaz'is. Kristofor'o est'a bon'a kaj afabl'a laŭ la promes'o de si'a aspekt'o kaj ebl'e eĉ iom pli. Pri tio ŝi ne pov'is plend'i. Sed kiam ŝi rimark'is li'a'j'n strang'aĵ'o'j'n kaj li'a'n mal'mult'a'n interes'o'n pri efektiv'a labor'o, ŝi dum kelk'a temp'o du'on'e bedaŭr'is la edz'in'iĝ'o'n. Ne pro tio, ke ŝi dev'is pli mult'e labor'i kaj anstataŭ'i mastr'o'n, tio ne est'is grav'a. Sed pro tio, ke est'is al ŝi mem'kompren'ebl'a afer'o, ke hom'o dev'as ord'e labor'i kaj ne lud'i kiel infan'et'o, kiel far'is Kristofor'o. Ŝi prov'is per konven'a'j vort'o'j prudent'ig'i Kristofor'o'n, sed antaŭ li'a'j trankvil'a rid'et'o kaj amik'e for'ig'a gest'o ŝi fin'e dev'is rezign'i.

Tiel Kristofor'o rest'is la sam'a kiel antaŭ'e kaj sam'e ŝi, sed krom'e kaj per si mem ŝi far'iĝ'is mastr'o de la bien'o. Est'is ŝi'a merit'o, ke la kamp'o'j est'is en sufiĉ'e bon'a stat'o, kaj ke la dren'fos'o'j ne est'is plen'a'j de ter'o kaj herb'o'j, ke ekzist'is iom da mon'o en la kas'o, kaj ŝpar'it'a sum'et'o en la bank'o, ke est'is tiom da ord'o en la hejm'o, ke serv'ant'o'j pov'is rest'i tie kaj najbar'o'j far'i vizit'o'j'n. Se ŝi est'us hav'int'a fort'o'n laŭ em'o kaj vol'o, aŭ se ŝi nur est'us hav'int'a la kompren'o'n de Kristofor'o, la bien'o est'us model'a bien'o, en ĉiu detal'o.

La rilat'o inter patr'o, patr'in'o kaj fil'o est'is la plej bon'a koncern'e pac'o'n. Escept'e la prov'o'j'n de Kajsa konvert'i Kristofor'o'n, mal'mild'a vort'o ver'ŝajn'e neniam est'is dir'it'a en la hejm'o. Sed ekster'ul'o tamen trov'us la famili'a'n viv'o'n iom strang'a. Kiel dir'it'e, famili'a mal'pac'iĝ'o kaj ĉiu'tag'a riproĉ'ad'o tut'e for'est'is, sed ali'flank'e mank'is ankaŭ ĉio, kio pov'us indik'i pli proksim'a'n inter'rilat'o'n. Kajsa rid'is kaj gaj'is, kiam Kristofor'o rakont'is si'a'j'n histori'o'j'n, sed kvazaŭ tut'e fremd'a person'o rakont'us ili'n. Sam'a est'is la interes'o de Kristofor'o pri ŝi, kiam ŝi parol'is pri la mastr'um'ad'o de la bien'o. Ŝajn'is, ke ili sufiĉ'e bon'e ŝat'is unu la ali'a'n, sed ceter'e hav'as neni'a'n inter'rilat'o'n. Kaj sam'a est'is la rilat'o de la fil'o al la ge'patr'o'j.

Kiam nask'iĝ'is la jun'a Kristofor'o, Kajsa unu'foj'e el'tir'iĝ'is el la sufiĉ'e sen'nuanc'a sent'o'mond'o, en kiu ŝi pas'ig'is si'a'n tut'a'n ceter'a'n viv'o'n. Kvankam ĉef'e praktik'a labor'hom'o, ŝi ne est'is tut'e fremd'a al patr'in'a'j rev'o'j kaj rigard'o'j al la est'ont'o, ĉe la lul'il'o de si'a infan'o. Sed laŭ la kresk'o de la knab'o tiu'j rev'o'j pal'iĝ'is kaj la jun'a Kristofor'o neni'o'n far'is por re'viv'ig'i ili'n.

Ŝi'a intern'o tamen ne est'is tut'e sen'hav'a. Ŝi'a origin'a labor'ĝoj'o iom post iom far'iĝ'is io ali'a kaj pli grand'a ol ĝi unu'e est'is. Kio edz'o kaj infan'o'j est'as al ali'a'j kaj pli feliĉ'a'j vir'in'o'j, tio la bien'o far'iĝ'is al ŝi. Ŝi far'iĝ'is mastr'o kaj est'is kontent'a pri ĉio, kiam ŝi pov'is mastr'um'i si'a'n ter'o'n. Ebl'e ŝi iom fier'is pro si'a labor'o, sed eĉ se est'is tiel, ŝi tamen ne montr'is tio'n.

* * *

Kaj nun ŝi pens'is pri konstru'o de bov'in-stal'o. En la vesper'o de la last'a rikolt'o'tag'o ŝi parol'is kun Kristofor'o pri tio.

— Est'as plej bon'e komenc'i tuj. Prokrast'o ne don'as rezult'o'n.

— Sed kar'a mi'a, — Kristofor'o dir'is en tim'o, — pri kio vi pens'as! Ne est'as ebl'e, absolut'e ne. Ni atend'u ĝis ven'ont'a printemp'o.

— Kial ne est'as ebl'e?

— Ni ne hav'as lign'o'n. Kaj oni ne aĉet'as lign'o'n, kiam oni hav'as tia'n arb'ar'o'n.

— Ord'iĝ'os. Mi jam parol'is kun la seg'ej'posed'ant'o. Ni ricev'os lign'o'n de la seg'ej'o, se ni kontrakt'e promes'as liver'i al li sam'valor'a'n kvant'o'n da trunk'o'j en la ven'ont'a vintr'o. Ver'ŝajn'e la lign'o taŭg'as, kvankam ĝi ne kresk'is sur ni'a ter'o.

— Pov'us est'i. Tamen ne est'as ebl'e. La tut'a fojn'o jam est'as sub tegment'o. Ĉu ni for'port'u ĝi'n de la fojn'ej'o super la bov'in'ej'o? Kaj kie'n met'i ĝi'n tiam?

— Tiu fojn'ej'o ja ne est'as pli grand'a ol valiz'o. Ĉiam ni met'is preskaŭ ĉio'n en la apud'a'n fojn'ej'o'n kaj de tie laŭ'bezon'e port'is ĝi'n supr'e'n sur la sub'tegment'ej'o'n. Pli saĝ'e oni pov'us uz'i si'a'n fort'o'n. — Kaj ĝust'e pro tio ni nun met'is ĉiu'n fojn'o'n en la apud'a'n proviz'ej'o'n, kun iom da bon'a vol'o ni sukces'is. — Tiel. Sed ni bezon'as material'o'n de mult'a'j spec'o'j, bezon'as help'ant'o'j'n, se ni vol'as fin'i en ĝust'a temp'o. Ni komenc'as tio'n tro mal'fru'e.

— Mi jam parol'is kun Sandr'o, la ĉarpent'ist'o. Li far'is plan'o'n por la konstru'ad'o, kaj ĝi taŭg'as. Li kun'pren'os kelk'a'j'n vir'o'j'n, kaj la temp'o cert'e sufiĉ'os.

— Kar'a mi'a, ne pens'u pri tio! Vi sci'as, kiel mal'rapid'a'j la ĉarpent'ist'o'j est'as. Se ili konstru'os, la bov'in'o'j dev'os ir'i en la arb'ar'o la tut'a'n vintr'o'n.

— Ne tim'u! Mi jam ig'os ili'n fin'i en ĝust'a temp'o. Mi nur vol'is parol'i al vi, por ke vi sci'u pri la afer'o. Kaj la mon'o. Se vi vol'as, vi pov'as pri'zorg'i tio'n — ceter'e cert'e sufiĉ'as tio, kio'n mi hav'as sur mi'a kont'o.

Kvankam Kristofor'o iom tim'is, kiam Kajsa parol'is pri si'a plan'o, ili inter'parol'is kiel du bon'a'j amik'o'j, kiu'j du'on'laŭt'e pri'diskut'as interes'a'n tem'o'n. Kaj kiam li iom post iom kompren'is, kiel bon'e Kajsa jam ord'ig'is ĉio'n, la sulk'o'j de la frunt'o glat'iĝ'is, kaj fin'e li kun ĝoj'o akcept'is ŝi'a'n plan'o'n.

— Vi tamen est'as diabl'e akr'a il'o, Kajsa, — li dir'is ŝerc'e kaj kontent'e. — Est'u laŭ vi'a vol'o. Ceter'e, ni ja tre'eg'e bezon'as nov'a'n stal'o'n. Kaj kompren'ebl'e, mi zorg'os pri la mon'o.

* * *

Kristofor'o subit'e ek'montr'is grand'eg'a'n interes'o'n por la stal'konstru'ad'o. Ebl'e la trut'o'dig'o jam kontent'ig'is li'n kaj li pro mank'o de nov'a'j ide'o'j trov'is tiu'n ĉi entrepren'o'n akcel'ind'a.

Unu'e li okul'um'is la mal'nov'a'n bov'in'ej'o'n por ricev'i ide'o'n pri la nov'a, kaj tiu'n ĉi foj'o'n li pli bon'e sukces'is. Post'e li inter'trakt'is kun Sandr'o. Tiu kaj Kajsa est'is pens'int'a'j, ke oni re'konstru'u sur la mal'nov'a fundament'o, iom pli'grand'ig'it'a. Sed Kristofor'o hav'is ali'a'n projekt'o'n, nom'e ke oni las'u la mal'nov'a'n stal'o'n kaj konstru'u tut'e nov'a'n, angul'e al la apud'a fojn'ej'o.

Sandr'o ne tut'e konsent'is pri tio. Pren'us temp'o'n far'i nov'a'n fundament'o'n, li dir'is, kaj li ne pov'us garanti'i baldaŭ'a'n pret'ig'o'n tiu'okaz'e. Sed nun Kristofor'o ne zorg'is pri tio. Oni ja ne konstru'os stal'o'n por grand'bien'o. La ter'o est'as facil'e fos'ebl'a, dinamit'o'n oni ne bezon'as, du'on'a'n metr'o'n sub la ter'surfac'o est'as rok'o, eben'a kiel plank'o. La fos'ad'o baldaŭ est'os far'it'a, post'e oni far'os bon'a'n cement'a'n fundament'o'n. Tio ja kost'os iom kaj est'os tut'e nov'a por la tut'a region'o, sed oni ne pov'as ĉiam vetur'i en la mal'nov'a'j rad'sulk'o'j. Dum'e la ĉarpent'ist'o'j pov'os ĉarpent'i la trunk'o'j'n. Sufiĉ'e da trunk'o'j por fost'o'j kaj trab'o'j li hav'as hejm'e kaj krom'e iom da ali'a neces'a lign'o. Kelk'foj'e ide'o'j tuŝ'is li'n, kaj tiam li far'is proviz'o'j'n el divers'a'j objekt'o'j, kvankam li ĝis nun ne uz'is ili'n.

Fin'e Sandr'o konsent'is, dung'is kelk'a'j'n help'ant'o'j'n kaj komenc'is. Oni labor'is energi'e, kvazaŭ Kajsa mem estr'us la konstru'ad'o'n. Kristofor'o ne permes'is al si ripoz'o'n, nek tag'e nek nokt'e. Li vetur'is al la urb'o por aĉet'i cement'o'n, transport'is sabl'o'n kaj lign'o'n kaj dum la paŭz'o'j help'is la vir'o'j'n fos'i kaj pret'ig'i la fundament'o'n. Kaj la akv'o'konduk'il'o'n li ne forges'is. Li trov'is tre efik'a'n metod'o'n akcel'i la labor'o'n. Maten'e li fiks'is al la vir'o'j sufiĉ'a'n labor'o'n por la tag'o. Kiam ili est'is pret'a, ili est'is liber'a'j, kaj en la grand'ĉambr'o trov'is litr'o'n da brand'o mez'e sur la kaf'o'tabl'o...Tio pli fort'e impres'is ol ĉia parol'o pri labor'dev'o... Krom'e Kristofor'o mem hav'is grand'a'n plezur'o'n de tiu'j aranĝ'o'j. Li ne est'is drink'ul'o sed tre ŝat'is kaf'o'tabl'o'n konven'a'n al li'a koncept'o kaj gaj'a'n rond'o'n ĉirkaŭ ĝi. Kaj ĉiu'j atest'is, ke la stal'konstru'ad'o de Kristofor'o est'as la plej agrabl'a labor'o, kiu'n ili iam part'o'pren'is. Ili labor'is kiel sklav'o'j de fru'a maten'o ĝis ĉirkaŭ la kvar'a vesper'e, kaj kiam ili post'e ek'sid'is ĉirkaŭ la kaf'o'tabl'o, ili tamen est'is freŝ'humor'a'j, kvazaŭ ili ĵus el'lit'iĝ'us. Kristofor'o ŝerc'is, rakont'is histori'o'j'n kaj kelk'foj'e lud'is violon'o'n, kaj al ili ŝajn'is, ke la tut'a viv'o, ali'temp'e tiel zorg'o'plen'a kaj ĉiu'tag'e griz'a, est'as kiel gaj'a fest'o.

— Vid'u, dir'is Kristofor'o, ne sufiĉ'as al la hom'o nur labor'i kaj ricev'i la tint'ant'a'n mon'er'o'n por tio. Dev'as est'i ankaŭ iom da re'freŝ'ig'o, por ke la viv'o est'u konven'a.

iv.

Super la kuir'ej'o est'is ĉambr'et'o kun mal'nov'a lign'a sof'o, komod'o, lav'mebl'o kaj mal'grand'a tabl'o. Ĝi ŝajn'is ne'pri'zorg'it'a kaj en bezon'o de re'nov'ig'o, sam'e kiel mult'o en la dom'o.

Sur la mur'o pend'is libr'o'bret'o per pal'iĝ'int'a'j kaj polv'a'j ŝnur'o'j. Tie kuŝ'is amas'et'o da mal'nov'a'j gazet'o'j, kaj kelk'a'j dik'a'j volum'o'j en ruĝ'a'j kaj uz'it'a'j kovr'il'o'j klin'is si'n unu al la ali'a: Sovaĝ'a Okcident'o, La tri musked'ist'o'j, La graf'o de Mont'e Cristo, Buffalo Bill kaj kelk'a'j pli mal'pli kon'at'a'j spirit'parenc'o'j de tiu'j.

Est'is la ĉambr'o de la jun'a Kristofor'o. Tie'n ĉi li ordinar'e ir'is ĉiu'vesper'e, tuj post la manĝ'o kaj ceter'e ĉiam kiam li hav'is iom da liber'a temp'o. En'ven'int'e, li tuj ek'kuŝ'is sur la sof'o, kiu ek'ĝem'is sub li'a sufiĉ'e grand'a pez'o, kaj post'e pas'ig'is la temp'o'n per iu libr'o, fum'ad'is aŭ rest'is en du'on'dorm'o.

La jun'a Kristofor'o tre diferenc'is de si'a patr'o. Se kelk'a'j komun'a'j trajt'o'j ekzist'is, ili est'is trov'ebl'a'j nur ĉe person'o'j, kiu'j tre bon'e kon'is la du hom'o'j'n.

Li est'is iom pli alt'a ol la patr'o kaj preskaŭ du'obl'e pli dik'a. Li est'is en si mem fortik'a hom'o, kaj pov'is don'i pruv'o'n pri terur'a fort'o, kaj tiu masiv'a struktur'o est'is eĉ pli'grand'ig'it'a de sufiĉ'a gras'ec'o.

La mal'jun'a Kristofor'o ĉirkaŭ'flug'is kiel jun'a bird'o, ĉiam vigl'a kaj kun viv'em'a bril'o en la okul'o'j. La fil'o, kontraŭ'e, paŝ'is si'a'n voj'o'n mal'vigl'e kiel mal'jun'a bov'o, kun kurb'a dors'o kaj kun ŝultr'o'j larĝ'a'j kiel kaban'o. Komenc'ant'e labor'o'n, li neniam hav'is urĝ'o'n, sed komenc'int'e li obstin'e daŭr'ig'is.

Li'a vizaĝ'o est'is rond'a kaj bon'humor'a kaj al supr'aĵ'a rigard'o ĝi ŝajn'is preskaŭ sen'esprim'a, tut'e en harmoni'o kun li'a ceter'a natur'o. Sed se oni pli bon'e kaj en ĝust'a'j moment'o'j atent'is ĝi'n, oni vid'is, kiel la pez'a'j trajt'o'j preskaŭ ne'rimark'ebl'e plen'iĝ'as de viv'o, viv'o kaŝ'it'a sub la sen'mov'a ekster'o sam'e kiel li'a'j fortik'a'j muskol'o'j est'is kaŝ'it'a'j sub tavol'o de gras'o. La iom dik'a'j lip'o'j kurb'iĝ'is, kvankam preskaŭ ne'vid'ebl'e, kvazaŭ li vid'us i'o'n dezir'ind'a'n, kaj la nazal'o'j ek'vibr'et'is, kvazaŭ li ek'flar'us al'log'a'n odor'o'n. La mal'grand'a'j'n okul'o'j'n, pli mal'hel'a'j'n ol tiu'j de la patr'o, viv'ig'is dum kelk'a'j sekund'o'j ia intern'a, kaŝ'it'a bril'o, mal'rapid'e kaj sen'flam'e kiel vent'et'o ruĝ'ig'as ard'o'j'n sub cindr'o.

Preter'vid'e la pez'o'n en mov'o'j kaj manier'o'j, li'a aspekt'o est'is iom parenc'a al tiu de la musked'ist'o'j en la roman'o'j, kaj li'a'j nigr'a'j lip'har'o'j est'us sufiĉ'e bon'a ornam'o por la vizaĝ'o de iu dArtagnan.

* * *

Kiel dir'it'e, la pli intim'a'j inter'rilat'o'j inter la tri membr'o'j de la famili'o preskaŭ for'est'is. Ĉiu pri'zorg'is la si'a'n kaj laŭ'ŝajn'e hav'is sufiĉ'e de si mem. Ĉiu entrepren'is, kio'n li trov'is bezon'at'a aŭ interes'a, neni'u postul'is i'o'n de la ali'a, neni'u laŭd'is aŭ mal'laŭd'is la far'o'j'n de la ali'a kaj eĉ ne montr'is rimark'ebl'a'n interes'o'n pri ili.

Al Kajsa kelk'a'foj'e trud'is si'n pens'o'j pri la est'ont'o de la bien'o. Ĝi funkci'os ja bon'e dum ŝi'a viv'o, kaj ŝajn'e la fil'o pov'as labor'i, kvankam li est'as iom mal'vigl'a. Sed post'e? Kaj en moment'o de mal'fort'o ŝi demand'is la fil'o'n, ĉu ne est'us baldaŭ temp'o por edz'iĝ'o.

— Edz'iĝ'i? — dir'is Kristofor'o mir'e kun si'a mal'rapid'a kaj profund'a voĉ'o, kaj la ton'o deklar'is, ke eĉ la pens'o est'as al li ne'kompren'ebl'a. Pli'a'j vort'o'j ne est'is dir'at'a'j pri tio.

* * *

Spit'e al si'a'j ermit'a'j manier'o'j li ne est'is tut'e sen amik'o'j. En Grand'torent'o est'is jun'a forĝ'ist'o, Mont'a'n, kun kiu li ia'manier'e kon'at'iĝ'is kaj sufiĉ'e mult'e inter'rilat'is. Kutim'e Mont'a'n al'ven'is al la bien'o sabat'vesper'e, mal'rapid'e kaj tim'em'e kvazaŭ li ven'us por fianĉ'a'j entrepren'o'j, demand'is en ton'o simil'a al pardon'pet'o, ĉu Kristofor'o est'as hejm'e, kaj ne atend'ant'e respond'o'n, li el'paŝ'is el la kuir'ej'o kaj ir'is supr'e'n sur la knar'ant'a ŝtup'ar'o al la ĉambr'et'o.

Tie li ĉiam renkont'is kor'a'n bon'ven'o'n. La ali'temp'e tiel si lent'a kaj sen'mov'a Kristofor'o ek'bril'is kiel maten'a sun'o kaj ne'kutim'e rapid'e lev'is si'n de si'a lok'o sur la sof'o. Post salut'o li rapid'is al la kuir'ej'o kaj re'ven'is kun kaf'pot'o kaj ali'a'j neces'aĵ'o'j, far'is fajr'o'n en la fer'a kamen'et'o kaj kuir'is fort'eg'a'n kaf'o'n, pret'ig'is la tabl'o'n kaj pren'is el tir'kest'o bel'eg'a'n brand'uj'o'n, kiu ŝajn'is posed'i la ne'taks'ebl'a'n kvalit'o'n re'plen'iĝ'i laŭ trink'ad'o.

Post kelk'a'j glut'o'j Kristofor'o far'iĝ'is ali'a hom'o, almenaŭ part'e. La pez'o rest'is en la ekster'o, sed li kvazaŭ ricev'is nov'a'n viv'o'n. Li far'iĝ'is gaj'a kaj eĉ babil'em'a, laŭ si'a'j kapabl'o kaj manier'o. Li maĉ'ad'is la vort'o'j'n, kiel sen'dent'ul'o manĝ'as mal'mol'a'n pan'o'n, kaj la fraz'o'j ven'is el li'a larĝ'a brust'o kiel pez'e ŝarĝ'it'a'j ĉar'o'j, sed tamen li sukces'is. La vort'o'j ne ĉiam est'us konven'a'j por ĝentil'a societ'o, eĉ ne por la kuir'ej'o, sed al Mont'a'n ili ŝajn'e est'is nur bon'fart'ig'a'j.

Ceter'e la konversaci'o ne est'is unu'flank'a. La erotik'a klaĉ'o kun aparten'a koment'o hav'is si'a'n lok'o'n, sed ne okup'is la plej long'a'n temp'o'n. Kristofor'o kon'is libr'o'j'n, kaj post kelk'a'j tas'o'j da brand'o'kaf'o li'a interes'o por la vant'a'j afer'o'j de la mond'o tre mal'varm'iĝ'is. Tiam li'a'j pens'o'j kaj fantazi'o est'is log'at'a'j de pli hero'a'j kaj grand'aspekt'a'j flank'o'j de la viv'o.

Li ek'rakont'is pri la hero'o'j de si'a'j libr'o'j, skiz'is la ĉef'a'j'n trajt'o'j'n de ruz'e el'pens'it'a'j situaci'o'j, kiu'j ankoraŭ rest'is en li'a memor'o, kaj prov'is trov'i pli bril'a'j'n solv'o'j'n de la problem'a'j ol tiu'j'n de la verk'int'o. Se Mont'a'n respond'is, est'iĝ'is kelk'a'foj'e long'a'j diskut'o'j pri divers'a'j okaz'o'j, kaj dum'e ili kompil'is tut'a'j'n roman'o'j'n.

Bedaŭr'ind'e Mont'a'n hav'is ali'a'n opini'o'n pri tiu'j afer'o'j. Al Kristofor'o ĉio est'is ver'o, aŭ almenaŭ far'it'a laŭ model'o, sed Mont'a'n opini'is, ke tia'j rakont'o'j est'as nur liber'a'j fantazi'o'j, lert'e el'pens'it'a'j mensog'o'j, kiel li dir'is, kun'met'it'a'j de kelk'a'j sen'taŭg'ul'o'j, kiu'j viv'as sen'zorg'a'n viv'o'n je la kost'o de la stult'a kaj tro'kred'em'a publik'o.

Kiam Kristofor'o menci'is la musked'ist'o'j'n, li tuj trov'is bar'o'n. Stult'a'j mensog'o'j de komenc'o ĝis fin'o, deklar'is Mont'a'n kaj silent'ig'is Kristofor'o'n per rakont'o'j pri si'a propr'a soldat'a temp'o kaj seren'mien'e pentr'is la plej ne'kred'ebl'a'j'n situaci'o'j'n. Est'is strang'e. Tiam Kristofor'o kred'is apenaŭ unu vort'o'n de la rakont'o, eĉ se tem'is pri tre ĉiu'tag'a'j afer'o'j. Ke tio kaj tio okaz'is al unu Port'os, Buffalo Bill aŭ ali'a grand'ul'o, tio est'is nur natur'a kaj tut'e kred'ind'a, sed ke Mont'a'n aŭ ali'a kon'at'o pov'us est'i part'o'pren'ant'o de simil'a aventur'o, tio rest'is ekster la lim'o de ebl'a'j okaz'o'j.

Sed se Mont'a'n est'is tro invers'a, Kristofor'o konduk'is la parol'o'n al Jules Verne, t. e. al okaz'o'j kaj invent'o'rakont'o'j en li'a'j libr'o'j. Tiam Mont'a'n tuj akord'iĝ'is, ĉar li hav'is kon'o'j'n pri mekanik'o kaj kapabl'o'n far'iĝ'i grand'a invent'ist'o. Al Kristofor'o tiu'j libr'o'j ne est'is tiom ĉarm'a'j. La tro'ig'o'j kaj fantazi'o'j est'is ja tuj re'kon'ebl'a'j de ĉiu normal'a hom'o. Sed Mont'a'n vid'is la afer'o'n ali'e. Est'as ja fantazi'o'j, li konsent'is, sed fantazi'o'j kun cel'o kaj senc'o. La libr'o'j de Jules Verne est'as ver'dir'e gvid'libr'o'j por invent'ist'o'j mult'e pli interes'a'j kaj facil'a'j ol ĉiu'j ali'a'j libr'o'j pri tia'j afer'o'j. Ili don'as la ver'a'n kaj neces'a'n inspir'o'n, kaj se tio ĉe'est'as, ven'as ĉio ali'a per si mem.

Tia'manier'e pas'is la plej mult'a'j vesper'o'j, kiam Kristofor'o hav'is vizit'o'n.

Mont'a'n ne ĉiam ven'is sol'a. Kelk'a'foj'e akompan'is li'n iu aŭ ali'a kon'at'o el Grand'torent'o, kaj kelk'a'foj'e jun'a bien'ul'o aŭ fil'o de bien'ul'o trov'is la voj'o'n al la strang'a societ'o en la mal'larĝ'a mansard'o de Kristofor'o.

* * *

La bov'in'ej'o pret'iĝ'is pli rapid'e ol iu atend'is. Post'e Kristofor'o dung'is mal'jun'ul'o'n por ruĝ'kolor'i la konstru'aĵ'o'n kaj for'ig'i la mal'pur'aĵ'o'n, kiu rest'is ĉirkaŭ la stal'o.

Kiam oni ankoraŭ est'is mez'e en urĝ'a labor'o, Kristofor'o ĉiam part'o'pren'is, kaj li'a'j fervor'o kaj interes'o ŝajn'is sen'lim'a'j. Sed kiam la tegment'a trab'ar'o est'is star'ig'it'a kaj la plej postul'a labor'o fin'it'a, li mal'streĉ'iĝ'is kaj ne est'is plu tiel rapid'a.

Unu'e li iom post'iĝ'is je la manĝ'o'paŭz'o'j kaj rest'is iom da temp'o ĉe si'a labor'tabl'o en la grand'ĉambr'o. Neni'u atent'is pri tio, est'is nur atend'it'a afer'o. Pli strang'e est'is, ke li efektiv'e el'ten'is dum tiel long'a temp'o.

Kiam la tegment'o est'is en ord'o kaj la mur'o'j pret'a'j, la interes'o de Kristofor'o por tiu labor'o est'is tut'e el'ĉerp'it'a. Li'a preskaŭ sol'a ag'o est'is, ke li ankoraŭ ĉiu'maten'e el'ir'is por fiks'i tag'labor'o'n al la vir'o'j. Post'e ili apenaŭ vid'is li'n antaŭ la post'tag'mez'o, kiam li regul'e al'ven'is al la kaf'o'tabl'o.

Ceter'e ĉiu'j man'o'j est'is plen'a'j de labor'o: sekal'falĉ'o, transport'o, draŝ'o kaj aven'rikolt'o. Sed Kristofor'o zorg'is mal'mult'e pri tio. Kelk'a'foj'e li kun'est'is, sed ordinar'e Kajsa ten'is la sceptr'o'n. Kajsa ne montr'is mal'em'o'n al tio, nek mal'gaj'o'n pro la mal'vigl'o de si'a edz'o. Laŭ la mal'varm'ig'o de la interes'o de Kristofor'o, pli'grand'iĝ'is ŝi'a ĝoj'o pro la baldaŭ'a pret'iĝ'o de la bov'in'ej'o, kaj ne ĉes'is, eĉ kiam ĉio est'is pret'a. Ĉiu'n foj'o'n ŝi ir'is tie'n kun si'a'j lakt'uj'o'j, ŝi bril'is kiel sun'o kaj est'is fier'a kiel reĝ'in'o, kaj se ŝi nur est'us viv'int'a tiom long'e, ŝi cert'e est'us sam'e ĝoj'a dum dek'o'j da jar'o'j.

— Ke vi fin'e pov'is far'i i'o'n! — ŝi dir'is al Kristofor'o. — Montr'iĝ'as, ke vi pov'as, se vi vol'as.

Tio est'is plej alt'a laŭd'o de ŝi, sed Kristofor'o rigard'is ĝi'n kvazaŭ kun infan'a mir'o pri la senc'o de la vort'o'j.

— La bov'in'ej'o? — li dir'is sen'interes'e. — Est'as ja neni'o. Ĝi ja est'as pret'a, ceter'e. Sed se est'as plezur'o al vi — bon'vol'u! Tamen li'a'j dimanĉ'a'j promen'o'j nun'temp'e ampleks'is ankaŭ la bov'in-stal'o'n kaj, se li nur hav'is fremd'a'n akompan'o'n, li sci'is ankaŭ klar'ig'i ĝi'a'j'n mult'a'j'n avantaĝ'o'j'n.

Ceter'e li, kiel ordinar'e, far'is desegn'o'j'n kaj kalkul'o'j'n aŭ est'is en la forĝ'ej'o aŭ lign'aĵ'ej'o kaj okup'is si'n pri divers'a'j afer'o'j, kiu'j'n neni'u bon'e kompren'is. Iu'n tag'o'n li ricev'is send'aĵ'o'n de fiŝ'ist'o'j, kaj post'e li fidel'e rest'is apud la fiŝ'dig'o de maten'o ĝis vesper'o.

Ĝust'e post la pret'iĝ'o de la bov'in'ej'o est'is temp'o por la grand'a aŭtun'a festen'o. Ĉiu'n jar'o'n en la kankr'o'temp'o Kristofor'o far'is festen'o'n pli pomp'a'n ol iu ali'a en la tut'a region'o. Najbar'o'j kaj mal'proksim'an'o'j kolekt'iĝ'is en la grand'ĉambr'o, la tabl'o'j trem'is sub la pez'o de manĝ'aĵ'o'j kaj trink'aĵ'o'j. Tiu'j aranĝ'o'j re'ven'is jar'o'n post jar'o, de kiam Kristofor'o trans'pren'is la bien'o'n, kaj iom post iom ili far'iĝ'is tradici'a fest'o, kvazaŭ vintr'o'mez'o aŭ somer'mez'o.

Tiu'j festen'o'j cert'e kost'is iom da mon'o, sed Kristofor'o kelk'a'foj'e ŝat'is vid'i gaj'a'j'n hom'o'j'n kaj ceter'e ne kalkul'is la mon'er'o'j'n. Kajsa ne ŝat'is la el'spez'o'j'n, sed ali'flank'e tia'j okaz'o'j pov'is montr'i la kapabl'o'n de la bien'o, kaj tio cert'e iom varm'ig'is ŝi'a'n kor'o'n.

Ceter'e Kristofor'o tiam kaj tiam aranĝ'is festen'o'j'n, kvankam li mem nom'is ili'n nur “buter'pan'o kun gut'et'o” aŭ “trink'i tas'o'n da kaf'o”. Li mem ŝat'is vigl'ig'a'j'n trink'aĵ'o'j'n, sed neniam trink'is super'mezur'e, kaj neniam oni vid'is li'n ebri'a.

Iam ŝi dir'is ŝerc'e al Kristofor'o, ke li el'spez'as tro mult'e da mon'o por gaj'ig'i si'n mem kaj ali'a'j'n, kaj ke neni'o rest'os por la fil'o. Sed Kristofor'o rid'et'is bon'humor'e kaj dir'is:

— Mi dev'is zorg'i por mi mem dum mi'a tut'a viv'o, kaj sam'e far'u mi'a fil'o. Se li ne pov'os far'i tio'n, li ne merit'as ricev'i i'o'n, kaj se li pov'os, li ne bezon'os i'o'n.

Oni pov'us facil'e kred'i, ke la hom'o'j rigard'is Kristofor'o'n kiel sen'senc'ul'o'n, almenaŭ ĝis cert'a grad'o. Tiel tamen ne est'is. Plej ver'e, oni estim'is li'n kaj rigard'is li'n kun cert'a respekt'o. Ceter'e, li tut'e ne aspekt'is sen'senc'a. Eĉ kiam li pas'ig'is la tag'o'j'n apud la skrib'o'tabl'o, en la forĝ'ej'o aŭ lign'aĵ'ej'o kaj far'is neni'o'n praktik'e valor'a'n, est'is io en li'a'j manier'o kaj rigard'o, kio nepr'e don'is imag'o'n pri profund'a'j pens'o'j kaj grav'a'j motiv'o'j. Ebl'e oni kelk'a'foj'e rigard'is li'n kiel mal'diligent'ul'o'n, sed sam'temp'e oni trov'is li'n pli inteligent'a ol ali'a'j'n. Est'is ja li'a afer'o, se li ne vol'is labor'i, kaj li hav'is sufiĉ'e da mon'o por viv'i tiel.

Est'as mal'facil'e aŭ ne'ebl'e en mal'mult'a'j vort'o'j klar'ig'i la rilat'o'n inter Kristofor'o kaj li'a'j kon'at'o'j. Se iu renkont'is Kristofor'o'n je la unu'a foj'o, tiu trakt'is li'n kvazaŭ ili est'us amik'o'j dum la tut'a viv'o, kaj li tut'e gajn'is la simpati'o'n de la fremd'ul'o. Strang'e est'is tamen, ke dum daŭr'a inter'rilat'o, ĉiu nov'a renkont'o simil'is al la unu'a. La amik'ec'o ne pli'profund'iĝ'is. Est'is tiam sam'e plezur'e kun'est'i kun li, sed ĉiam est'is, kvazaŭ oni renkont'us li'n je la unu'a foj'o, kaj ankoraŭ ne kompren'us bon'e li'a'n ver'a'n rilat'o'n al oni. Sed la plej mult'a'j ne pens'is pri tio.

Post la aŭtun'a fest'o, oni re'e trov'iĝ'is en semajn'o'j de labor'o. Kajsa, la fil'o kaj la serv'ant'o'j labor'is kaj kolekt'is por la proviz'ej'o'j. Kristofor'o pri'zorg'is si'a'j'n fiŝ'o'j'n. La betul'o'j flav'iĝ'is kaj nud'iĝ'is, kaj la sen'mov'a, nebul'a aer'o de l’ aŭtun'o kuŝ'is kiel mal'gaj'a krepusk'o super la nud'a'j kamp'o'j. Iom post iom seren'iĝ'is, far'iĝ'is mal'varm'e kaj re'e nub'o'plen'e, post kio ven'is neĝ'o. Tiam Kristofor'o kun'pren'is la fil'o'n al la arb'ar'o por hak'i arb'o'j'n.

Kristofor'o est'is en fest'a humor'o dum tiu'j tag'o'j. Li labor'is kiel du, kaj tamen trov'is temp'o'n por ŝerc'i kaj rakont'i histori'o'j'n al la fil'o, kiu ne'atent'e aŭskult'is kaj kelk'a'foj'e grunt'is i'o'n respond'e. Ŝajn'e la mal'jun'ul'o tut'e ne atent'is pri la interes'o de la fil'o, sed rakont'is nur pro si'a propr'a plezur'o. Kvankam la voj'o al la hejm'o ne est'is long'a, li nepr'e kun'port'is manĝ'aĵ'o'n kaj kaf'pot'o'n. Kiam li'a'j dent'o'j ek'mord'is la frost'a'j'n buter'pan'o'j'n kaj la fulg'o'kovr'it'a pot'o ŝaŭm'is kaj vapor'is super la flam'ant'a ken'fajr'o, li est'is en la ĝust'a lok'o, kaj li'a vizaĝ'o bril'is kvazaŭ ĉe bub'o, kiu sen'permes'e ir'as por trov'i aventur'o'n.

— Mir'ig'e, ke hom'o pov'as est'i tiel feliĉ'a kaj liber'a! — li dir'is al la fil'o. — Mi viv'is feliĉ'e dum mi'a tut'a viv'o, sed se mi nun bon'e pri'pens'as, mi trov'as, ke mi ver'ŝajn'e est'is ŝaf'kap'a. Ĉar por kio oni bezon'as bien'o'n kaj hejm'o'n? Est'as iom tro mal'fru'e nun, sed mi klar'e sent'as, ke se mi'a'j edz'iĝ'o kaj patr'iĝ'o ne est'us okaz'int'a'j, mi'a'j voj'o'j sur la ter'o est'us tut'e ali'a'j.

Pri la re'konstru'o de la dom'o li ne est'is parol'int'a, de kiam li far'is la desegn'o'n, sed nun la projekt'o re'viv'iĝ'is. Ebl'e nur pro tio, ke li fart'is tiel bon'e en la arb'ar'o kaj vol'is rest'i tie ankoraŭ kelk'a'j'n tag'o'j'n. Ĉiu'okaz'e li subit'e decid'is, ke oni hak'u sufiĉ'e da trunk'o'j ne nur por pag'i la ŝuld'o'n, sed ankaŭ por la nov'konstru'o.

Okaz'is tiel, kaj post'e ili transport'is la trunk'o'j'n al la seg'ej'o. Dum la last'a'j tag'o'j de la vetur'ig'o li far'iĝ'is iom mal'san'a. Li prov'is kurac'i si'n mem kaj sukces'is rest'i sur la pied'o'j ĝis la last'a transport'o est'is far'it'a. Tiam li tamen est'is tiel mal'san'a, ke li nur pen'e pov'is en'ir'i kaj en'lit'iĝ'i, kiam li ven'is al la hejm'o.

Kajsa prepar'is ŝvit'ig'a'j'n rimed'o'j'n de divers'a'j spec'o'j, sed ili mal'mult'e help'is. Fin'e oni ven'ig'is kurac'ist'o'n. Tiu ven'is, kaj la jun'a Kristofor'o dev'is rapid'e kur'i al la apotek'o por al'port'i medicin'o'n. Tamen tiu ne hav'is pli grand'a'n efik'o'n ol la hejm'e far'it'a, kaj post unu semajn'o en la lit'o, li ferm'is si'a'j'n okul'o'j'n por ĉiam.

Hered'ant'o

i.

La jun'a Kristofor'o star'is apud la kuir'ej'a fenestr'o kaj rigard'is la lud'o'n de la neĝ'er'o'j en la trankvil'a decembr'a krepusk'o. Kelk'a'j'n paŝ'o'j'n de li sid'is la patr'in'o kaj trik'is ŝtrump'o'n. Li est'is star'ant'a tie sufiĉ'e long'e, kaj sam'e long'e la patr'in'o est'is sid'ant'a, sed eĉ unu vort'o'n ili ne inter'ŝanĝ'is.

La pens'o'j labor'is pez'e kaj mal'vigl'e en la kap'o de Kristofor'o. Li hav'is la sent'o'n, ke est'as io, kio'n li dev'as klar'ig'i al si mem, sed kio, tio'n li ne pov'is ek'kapt'i.

Pas'is dek tag'o'j post la en'ter'ig'o de la patr'o. Nek li, nek Kajsa montr'is pli rimark'ebl'a'n sufer'o'n pro la for'ir'o de la mal'jun'ul'o. Li est'is ja aĝ'a, kaj laŭ'natur'e li dev'is iam mort'i.

Tamen li est'is mi'a patr'o, pens'is Kristofor'o, kaj send'is ŝtel'a'n rigard'o'n al la patr'in'o. Ĉu mi ne dev'us sufer'i pro la for'ir'o de mi'a patr'o aŭ almenaŭ hav'i i'a'j'n ne'ordinar'a'j'n sent'o'j'n? Li prov'is esplor'i si'a'n intern'o'n, sed ne trov'is spur'o'n de tia'j fil'a'j sent'o'j, kia'j laŭ li'a opini'o dev'as en li est'i. Li'a patr'o, nu jes. Kia'manier'e li do est'is, li'a patr'o, kia'manier'e li kiel li'a patr'o diferenc'is de ali'a'j hom'o'j? Li re'vok'is la bild'o'n de la patr'o, sed ne pov'is trov'i, ke li'a kondut'o al li iel diferenc'is de li'a kondut'o al la serv'ist'o aŭ serv'ist'in'o. Ver'e li kelk'a'foj'e nom'is li'n si'a fil'o, sed tio okaz'is sam'manier'e kiel li dir'is pri la serv'ist'o: Tio est'as mi'a serv'ist'o. Strang'a mal'jun'ul'o. Ĉu li en'tut'e hav'is sent'o'j'n por la si'a'j, aŭ eĉ hav'is sent'o'j'n por io ali'a ol si'a'j propr'a'j el'trov'o'j kaj cerb'um'ad'o?

Sed iel rest'is mal'plen'a lok'o post li. Est'is tiel silent'e en la dom'o post li'a for'ir'o. Tiam kaj tiam Kristofor'o rimark'is, ke li sen'vol'e ek'aŭskult'as, en atend'o de ben'a rid'o kaj gaj'a voĉ'o aŭ zum'ad'o de la violon'o en la grand'ĉambr'o. Tio est'is for, ne mult'e pli. Tamen est'is sol'ec'e. Nun ŝajn'is al li, ke tiu'j afer'o'j est'is don'int'a'j iom da agord'o kaj en'hav'o al la ĉiam'aĵ'o de la labor'tag'o'j.

Re'e la pens'o'j kviet'iĝ'is, kaj en mank'o de ali'a'j okup'o'j li rigard'e sekv'is la danc'o'n de la neĝ'er'o'j kaj prov'is antaŭ'kalkul'i, kie ili fal'os. Kaj tiu'n foj'o'n li erar'e kalkul'is. Ĝust'e kiam flok'o dev'us fal'i sur la decid'it'a'n lok'o'n, la vent'o lev'is ĝi'n kaj port'is ĝi'n en tut'e ali'a'n direkt'o'n, kaj ali'a, kiu'n li ĝis nun ne rimark'is, pren'is ĝi'a'n lok'o'n.

Sed baldaŭ li trov'is tiu'n rigard'ad'o'n tro stult'a, kaj la pens'o'j re'e ek'labor'is. — Kaj nun vi mem est'as Kristofor'o, li pens'is. Antaŭ'e vi est'is serv'ant'o. Kio'n vi nun far'u? Kaj intern'e li ek'vid'is sen'fin'e long'a'n ten'o'n de somer'e hel'a'j kaj vintr'e krepusk'a'j tag'o'j, ĉiu'j plen'a'j de labor'o kaj de mult'a'j ĉiu'tag'a'j pri'zorg'o'j. Ĉu tio est'os ĉio? Eĉ la gaj'a rid'o, la amuz'a'j histori'o'j kaj la zum'o de la violon'o ne kun'est'os. Kaj iu'n tag'o'n la patr'in'o for'ir'os, sam'e kiel nun la patr'o, for'ir'os kvazaŭ fremd'ul'o aŭ serv'ant'o, kiu nur hazard'e rest'is en la dom'o dum si'a tut'a viv'o — sam'e kiel la neĝ'er'o'j ek'kuŝ'is tie aŭ tie nur laŭ hazard'o. Kaj post'e? Ĉu ĉiam est'os tiel, ĝis kiam li mem for'las'os ĉio'n, sam'e kiel patr'o kaj patr'in'o? Kristofor'o far'iĝ'is mal'gaj'a pro tiu'j pens'o'j. Ĉio ne est'is laŭ dezir'e. Est'is tiel sen'en'hav'e kaj unu'form'e. Dev'us ia'manier'e est'i pli gaj'e kaj agrabl'e. Sed kia'manier'e? Kio pov'us ŝanĝ'i la viv'o'n? Sort'o de ter'kultur'ist'o est'as klin'i si'a'n dors'o'n kaj ĉiam sent'i, kiel la kamp'a ter'o al'glu'iĝ'as al la pland'o'j. Kio'n far'i?

La mal'jun'ul'o ver'ŝajn'e ne est'is ĝen'at'a de tio. Li solv'is la problem'o'n en si'a propr'a manier'o. Sed Kristofor'o mem ne hav'is tia'j'n interes'o'j'n.

Kun hezit'a demand'o en la okul'o'j li re'e rigard'is al la patr'in'o, sed ŝi kurb'iĝ'is super si'a labor'o kaj eĉ ne rimark'is li'n. Fin'e li turn'is si'n kaj mal'rapid'e kaj per pez'a'j paŝ'o'j ir'is en la grand'ĉambr'o'n.

Tiu ĉambr'o ĉiam ŝajn'is al li mal'gaj'a kaj mort'a, escept'e dum la fest'o'j de la patr'o, kiam ĝi en mirakl'a manier'o ŝanĝ'is si'a'n karakter'o'n kaj ek'hav'is viv'o'n kaj bril'o'n. Nun ĝi ŝajn'is pli trist'a kaj mal'plen'a ol iam antaŭ'e.

En dis'a'j pens'o'j li ek'sid'is apud la skrib'o'tabl'o, el'tir'is kest'o'n kaj sen'cel'e rigard'is foli'o'j'n kaj slip'o'j'n. kiu'j kuŝ'is tie. Est'is strang'a'j kaj por li mem ne'kompren'ebl'a'j kalkul'o'j, ĉiu'spec'a'j geometri'a'j figur'o'j kaj desegn'o'j pri strang'a'j il'o'j kaj aparat'o'j, kies uz'o'n aŭ cel'o'n li eĉ ne kompren'is.

Jen est'is do, kio en ia mister'a manier'o kontent'ig'is la patr'o'n. Nu jes, ĉiu hav'as si'a'n opini'o'n. Tio ja ne est'is mal'bon'a, kaj ebl'e hav'is si'a'n senc'o'n, kvankam li ne pov'is percept'i ĝi'n. Sed por li mem tio est'is neni'o.

Pli volont'e li for'las'us la tut'a'n bien'o'n kaj far'iĝ'u serv'ist'o, ol li prov'us en'kap'ig'i tiu'n strang'a'n kalkul'ad'o'n.

Li kolekt'is la slip'o'j'n kaj re'met'is ili'n. Post'e li ek'star'is kaj mal'bon'humor'e komenc'is promen'i tra la ĉambr'o. Fin'e li halt'is antaŭ la violon'o, kiu pend'is sur la mur'o, pren'is ĝi'n de la najl'o kaj mal'lert'e ek'pinĉ'is la kord'o'j'n.

Kiel infan'o li iam komenc'is lern'i lud'ad'o'n. Li lern'is kelk'a'j'n gam'o'j'n kaj mal'mult'a'j'n tre simpl'a'j'n danc'melodi'o'j'n, sed baldaŭ li lac'iĝ'is kaj eĉ ne rigard'is al la instrument'o.

La dik'a'j fingr'o'j mal'lert'e vag'is sur la kord'o'j, sed je si'a mir'o, li trov'is, ke li ankoraŭ pov'as aper'ig'i la du'on'forges'it'a'j'n melodi'o'j'n. La mal'vigl'a'j okul'o'j ek'bril'is kvazaŭ je grand'a el'trov'o, kaj ven'is esprim'o de streĉ'it'a sci'vol'o en li'a'n vizaĝ'o'n. Fervor'e li pren'is la arĉ'o'n kaj met'is la violon'o'n sub la menton'o'n. Sed li sukces'is aper'ig'i nur raŭk'a'j'n, sibl'a'j'n ton'o'j'n, kiu'j tra'penetr'is ĝis la ost'o'j. Li prov'is tuŝ'i la kord'o'j'n pli si'n'gard'e kaj metod'e, sed la rezult'o est'is proksim'um'e la sam'a. Post kvar'on'hor'o de van'a'j prov'o'j li re'met'is la violon'o'n kaj kun pez'a'j paŝ'o'j kaj kurb'a dors'o ir'is al si'a ĉambr'et'o, kie li ek'brul'ig'is si'a'n pip'o'n kaj ek'kuŝ'is sur la knar'ant'a sof'o.

Do tiu unu'a temp'o post la mort'o de la patr'o est'is sufiĉ'e unu'form'a por Kristofor'o. Dev'ig'a labor'o ne est'is, kaj li ankaŭ ne dezir'is labor'i. Mal'gaj'e li ir'is tie'n kaj re'e'n en la ĉambr'o'j aŭ rest'is en la mansard'o kaj serĉ'is distr'o'n en si'a'j roman'o'j, dum la pip'fum'o est'is dens'a ĉirkaŭ li kiel fum'o de fajr'o el mal'sek'a'j branĉ'o'j.

Por la unu'a foj'o en si'a viv'o li sent'is ver'a'n bezon'o'n de inter'parol'o, eĉ de inter'parol'o pri iom pli grav'a'j afer'o'j. Sed al la patr'in'o li ne pov'is si'n turn'i. Oft'e li port'is en si fraz'o'j'n, kiu'j'n li dezir'is dir'i al ŝi, kaj intern'e ripet'is ili'n hor'o'n post hor'o. Sed kiam li ven'is proksim'e al ŝi kaj rigard'is ŝi'n, li tuj sent'is, ke ne est'us ebl'e parol'i al ŝi pri ali'a'j afer'o'j ol mastr'um'ad'o kaj labor'o.

Kelk'a'foj'e li pri'pens'is promen'ad'o'n en la ĉirkaŭ'aĵ'o'n aŭ al Grand'torent'o por renkont'i kon'at'o'j'n kaj tiel mal'pez'ig'i si'a'n mens'o'n, sed ial li ne far'is tio'n. Li hav'is la sent'o'n, ke tio ne est'us konven'a. Li aparten'as al la bien'o Nov'pont'o. Se iu ven'as vizit'i li'n — bon'e. Sed mal'plaĉ'is al li vizit'i iu'n.

Sed ankaŭ tio hav'is fin'o'n. Post iom da temp'o Mont'a'n, kiel antaŭ'e, per mol'a'j paŝ'o'j glit'is tra la kuir'ej'o kaj supr'e'n sur la ŝtup'ar'o. Kiam li en'ven'is kaj tra la fum'nub'o'j disting'is la masiv'a'n kap'o'n de Kristofor'o, li'a vizaĝ'o ek'bril'is de sun'a rid'eg'o. — Mi vid'as, ke vi bon'fart'as kiel ordinar'e, — li kluk'is. — Pas'is temp'o ek'de la last'a foj'o, sed vi'n traf'is dolor'o kaj sufer'o, kaj pro tio mi kred'is plej dec'e ne al'ven'i. Sed nun mi ne pov'is re'ten'i mi'n plu, kaj esper'ebl'e vi tio'n ne mal'ŝat'os.

Preskaŭ du monat'o'j pas'is de kiam li plej last'e renkont'is iu'n el si'a'j kamarad'o'j. Kiam nun Mont'a'n fin'e al'ven'is, li ek'radi'is kiel april'a tag'o post neĝ'o'vent'o, gaj'e prem'is li'a'n man'o'n pli fort'e ol ordinar'e kaj ankaŭ vort'e montr'is si'a'n ĝoj'o'n. Sed tuj post tiu ĝoj'eksplod'o li sent'is, kvazaŭ tuŝ'us mal'varm'ig'a vent'o li'a'n intern'o'n. Kvazaŭ tiu subit'a, ŝaŭm'ant'a ĝoj'o for'flug'us de li kaj neni'o'n post'las'us.

Nun li tuj ek'sent'is, ke li ne sopir'is je Mont'a'n kaj li'a babil'ad'o. Mont'a'n est'is sen'senc'ul'o kaj ne mult'e pli. Li pov'us taŭg'i en rond'o de trink'ant'o'j, sed ne est'is mank'o de tia'j kamarad'o'j, kio mal'gaj'ig'is Kristofor'o'n. Est'is io ali'a, li mem ne pov'is dir'i kio. Est'is, kvazaŭ li subit'e vek'iĝ'us el du'on'konsci'a stat'o, kaj nun pov'us ek'vid'i kaj observ'i mult'o'n, kio antaŭ'e ne ekzist'is al li. Li'a kap'o far'iĝ'is ne'ordinar'e klar'a. Pens'o'j ven'is kaj pas'is kaj ŝanĝ'iĝ'is pli rapid'e ol iam antaŭ'e, sed tamen tut'e ord'e kaj senc'e.

Unu'e frap'is li'n, ke li rigard'as Mont'a'n en tut'e nov'a manier'o. Mont'a'n est'as sen'senc'ul'o. Tio'n li neniam antaŭ'e vid'is. Kaj li'a'j kon'at'o'j unu post la ali'a preter'pas'is en li'a'j pens'o'j. Ĉiu hav'is si'a'n propr'a'n kvalit'o'n kaj manier'o'n. Ili est'as taŭg'a'j por trink'ant'a rond'o. Sed kio'n li ceter'e hav'as komun'a'n kun ili? Li ek'hav'is strang'a'n sent'o'n, ke li mem star'as pli alt'e ol Mont'a'n kaj rigard'as li'n kvazaŭ de supr'e. Kio'n li hav'as komun'a'n kun tiu hom'o? Neni'o'n. Sam'e kun la ali'a'j. Li mem star'as super aŭ almenaŭ ekster ili'a rond'o, kaj li tut'e ne hav'as dezir'o'n far'iĝ'i unu el ili. Li preskaŭ ĝoj'is pro si'a el'trov'o, sed sam'temp'e sent'is mal'dolĉ'o'n kaj mal'plen'o'n en la intern'o.

Sed li'a bon'humor'a kaj preskaŭ sen'mov'a vizaĝ'o tut'e ne montr'is sign'o'n pri la intern'a ŝanĝ'o. Li babil'is kiel antaŭ'e kaj ŝajn'is sam'e gaj'a kaj kontent'a. Sam'temp'e li rimark'is kun mir'o, ke li aŭskult'as si'a'j'n propr'a'j'n vort'o'j'n kaj prov'as dir'i ili'n en konven'a manier'o. Li'a'j okul'o'j kvazaŭ kovr'is si'n per ŝirm'a vual'o kaj en'profund'iĝ'is en si'a'j kavern'o'j, por ke ili pov'u mem bon'e observ'i sen est'i observ'at'a'j.

Kristofor'o est'is tut'e konsci'a pri la ŝanĝ'o, kaj subit'e li'a intern'o est'is lum'ig'it'a de nov'a sent'o. Kvazaŭ voĉ'o flustr'us al li: Nun vi est'as plen'aĝ'a. Nun vi dev'as est'is Kristofor'o en la bien'o Nov'pont'o.

Mont'a'n kapt'is cigared'o'n per la fingr'o'pint'o'j kaj en'ŝov'is ĝi'n sub si'a'j'n nigr'a'j'n, pend'ant'a'j'n lip'har'o'j'n. Post'e li pren'is kiel ebl'e plej komfort'a'n pozici'o'n sur la mal'mol'a sof'o, met'is la pied'o'j'n sur seĝ'o'n kaj komenc'is gust'um'et'i la kaf'o'n. Li'a'j akv'ec'a'j okul'o'j bril'is kontent'e, kaj la long'a, nigr'et'a vizaĝ'o hav'is esprim'o'n de grand'a bon'est'ad'o.

— Mi kompren'as, ke est'is mal'ĝoj'e por vi, — li dir'is, klin'is si'n mal'antaŭ'e'n kaj du'on'e ferm'is la okul'o'j'n, dum la cigared'fum'o kiel delikat'a stri'o el'glit'is tra la naz'o. — Mi memor'as la mort'o'n de mi'a patr'o. Terur'e, tut'e simpl'e....Tamen vi nun est'as en plej bon'a situaci'o. Mi ne envi'as vi'n, sed mi bon'e sci'as, kio'n mi far'us, se mi est'us en vi'a lok'o.

— Ĉu ŝajn'as al vi tiel? Kia'manier'e mi do est'as en tiel bon'a situaci'o?

— Ne hipokrit'u! Tia bien'o kaj tia arb'ar'o, t. e. tiom da mon'o, kaj vi mem est'as en la plej bon'a aĝ'o. Mi vol'as dir'i, ke vi pov'as viv'i kiel hom'o, se vi dezir'as.

— Kio'n vi far'us? — demand'is Kristofor'o sci'vol'e.

— Kio'n mi far'us? Cert'e vi kred'as, ke mi drink'ad'us, ĝis neni'o rest'us. Nu, ver'ŝajn'e mi pren'us gut'et'o'n tiam kaj tiam, sed antaŭ ĉio mi konstru'us meti'ej'o'n. Ripar'meti'ej'o'n por bicikl'o'j kaj ĉar'o'j kaj divers'a'j afer'o'j. Tiel mi gajn'us neces'a'n mon'o'n kaj krom'e hav'us temp'o'n el'labor'i mi'a'j'n ide'o'j'n. Sed ver'ŝajn'e pas'os mult'a'j jar'o'j ĝis tiam, — li fin'is rezign'e kaj rigard'is Kristofor'o'n per demand'a rigard'o, kvazaŭ tiu decid'us pri li'a sort'o.

Menci'int'e si'a'j'n “ide'o'j'n”, li re'e trov'iĝ'is sur kon'at'a voj'o kaj Kristofor'o volont'e akompan'is li'n, kvankam li tiam kaj tiam prov'is hav'ig'i iom da lok'o ankaŭ al Port'os kaj dArtagnan. Sed tio'n Mont'a'n ne permes'is.

— Vi est'as bon'situaci'a vir'o, pro diabl'o, kaj tut'e vi'a propr'a. Ne dec'as al vi pens'i pri tia'j infan'a'j fabel'o'j.

Ver'dir'e Kristofor'o mem ne sent'is la mal'nov'a'n entuziasm'o'n por la mir'ig'a'j aventur'o'j. Li'a koncept'o pri tia'j afer'o'j jam ŝanĝ'iĝ'is sen'rimark'e. Antaŭ'e li est'is unu anim'o kun si'a'j hero'o'j, sed nun li rigard'is ili'n kvazaŭ de ekster'e, kritik'e kaj skeptik'e. Sed tio'n li ne montr'is. Anstataŭ'e li babil'ad'is kiel ordinar'e, kaj je li'a mir'o tio iel kontent'ig'is li'n. Koment'i la rab'ist'a'j'n histori'o'j'n subit'e ŝajn'is al li kiel interes'a lud'o, sen'senc'a per si mem sed tamen al'log'a.

Tiel ili daŭr'ig'is en ordinar'a manier'o ĝis mal'fru'a nokt'o.

ii.

Iom post iom ven'is ankaŭ la ali'a'j kon'at'o'j de Kristofor'o, nov'a'j al'iĝ'is, kaj post la unu'a vizit'o la post'a'j renkont'o'j far'iĝ'is pli oft'a'j. Kristofor'o ankoraŭ plej ŝat'is si'a'n mansard'o'n, sed ĝi est'is tro mal'grand'a por tiom da vizit'ant'o'j, kaj tiam li vol'e ne'vol'e dev'is okaz'ig'i la kun'ven'o'j'n en la grand'ĉambr'o.

Tio'n li ne ŝat'is. Sed kiam ses, sep fortik'a'j vir'o'j sid'is ĉirkaŭ la grand'a tabl'o kun vapor'ant'a'j kaf'o'tas'o'j antaŭ si kaj Kristofor'o mem al'port'is la mal'nov'a'n brand'uj'o'n kaj met'is ĝi'n mez'e sur la tabl'o'n, li tamen far'is tio'n kun sufiĉ'e da dign'o kaj intern'a fier'o.

Kajsa dir'is neni'o'n, kaj ver'ŝajn'e eĉ ne pens'is pri la afer'o. Ceter'e ŝi al'kutim'iĝ'is al festen'o'j jam dum la temp'o de mal'jun'a Kristofor'o.

Sed tiu'j kun'ven'o'j pli kaj pli oft'iĝ'is kaj sam'temp'e tut'e for'iĝ'is la bril'o kaj fest'a agord'o, kiu'j ekzist'is en la temp'o de mal'jun'a Kristofor'o. Tiu tiam ŝat'is moder'a'n ĝu'o'n kaj brid'it'a'n ĝoj'o'n. Sed la jun'a Kristofor'o ne kompren'is tia'j'n afer'o'j'n. Kiam la mal'jun'a'j kamarad'o'j de la patr'o komenc'is ĝentil'e mal'akcept'i pli'a'j'n glas'o'j'n, Kristofor'o dir'is:

— Kia'j infan'aĵ'o'j! Se oni vol'as trink'i, oni dev'as daŭr'ig'i, ĝis kiam oni ne pov'as plu. Tiel far'is Port'os, kaj tia est'as ankaŭ mi'a opini'o.

La vir'o'j tamen ne sci'is pri Port'os kaj demand'is pri li. Kristofor'o ne prokrast'is klar'ig'i la afer'o'n. Est'is nun tut'e klar'e al li, ke tiu'j aventur'o'j est'as nur'a'j fantazi'o'j. Tamen tre'eg'e amuz'is li'n rakont'i ili'n al la kamarad'o'j, kiu'j antaŭ'e, krom Mont'a'n, tut'e ne sci'is pri ili. Unu'e li tre zorg'e dir'is temp'o'n kaj lok'o'n por ĉiu okaz'o kaj met'is ĝi'n en cert'a histori'a inter'rilat'o, laŭ li'a sufiĉ'e nebul'a kon'o pri histori'o, kaj kiam li post'e rakont'is, neni'u pov'is dub'i pri la histori'a fakt'ec'o de ĉiu afer'o.

Gap'e kaj kun grand'a'j okul'o'j la vir'o'j aŭskult'is, kaj en la buŝ'angul'o'j de Kristofor'o lud'is ne'rimark'ebl'a rid'et'o.

— Ke tio ver'e okaz'is! — el'ig'is Kamp'e, bien'ul'o de viking'a statur'o kaj kun ruĝ'a barb'eg'o, kiu ating'is la ventr'o'n. Ke tio ver'e okaz'is, kaj oni sam'temp'e fabrik'as tia'j'n sen'suk'a'j'n histori'libr'o'j'n por la infan'o'j en la lern'ej'o'j! Iom post iom Kajsa rimark'is la direkt'o'n. Tamen ŝi ne dir'is eĉ unu riproĉ'a'n vort'o'n al Kristofor'o, ŝi nur pri'zorg'is si'a'n labor'o'n. Sed kiam li mol'krur'e ven'is en la kuir'ej'o'n por al'port'i nov'a'n kaf'o'n, li kelk'a'foj'e ricev'is strang'a'n rigard'o'n de ŝi. Ŝi ne aspekt'is koler'a, nek riproĉ'a, pli'e ŝajn'is, ke ŝi tut'e ne konsent'as pri ili'a kondut'a manier'o.

Tio tuŝ'is Kristofor'o'n iom mal'agrabl'e. Ver'dir'e ili neniam don'is iu'j'n ajn prov'o'j'n de amik'ec'o, sed ali'flank'e ili ankaŭ ne dir'is eĉ unu sol'a'n mal'afabl'a'n vort'o'n. Por kontent'ig'i ŝi'n li prov'is en'konduk'i pli dec'a'n kondut'o'n, kaj per saĝ'a gvid'ad'o de la inter'parol'ad'o'j li ver'e sukces'is tio'n.

Kaj post tio Kajsa aspekt'is tut'e kontent'a.

* * *

Kompren'ebl'e la festen'ad'o ne est'is sen'inter'romp'a. Unu- aŭ du'foj'e en la semajn'o ili kun'ven'is, sed tio ja est'is sufiĉ'a. Ceter'e Kristofor'o far'is si'a'j'n dev'o'j'n kiel ordinar'e. Ĉar li hav'is transport'o'j'n kaj ali'a'n krom'labor'o'n, kvankam li ne est'is tre okup'it'a nun, dum la vintr'o.

Tiel pas'is la vintr'a'j monat'o'j sen rimark'ind'a inter'romp'o. Unu tag'o'n en fru'a printemp'o Kajsa fal'is en la bov'in-stal'o kaj romp'is la dekstr'a'n brak'o'n. Ĉar la printemp'a'j labor'o'j dev'is komenc'iĝ'i kaj urĝ'a okup'o atend'is ĉiu'flank'e, la akcident'o est'is kiel ebl'e plej mal'konven'a. Kajsa obstin'e prov'is uz'i si'a'n mal'dekstr'a'n brak'o'n por far'i si'a'n dev'o'n, sed ne est'is sam'e kiel antaŭ'e.

Kristofor'o mal'mult'e pens'is pri la pret'ig'o de la printemp'a'j labor'o'j, sed des pli Kajsa cerb'um'ad'is pri tio. Tiam kaj tiam oni subit'e vid'is ŝi'n kur'et'ant'a tra la kamp'o'j kun la difekt'it'a brak'o kiel grand'a pak'aĵ'o en man'tuk'o ĉirkaŭ la kol'o. Kiam ŝi ating'is la ali'a'j'n, ŝi komenc'is plend'i kaj lament'i, io, kio'n Kajsa antaŭ'e neniam far'is. Est'as tiom mult'eg'e da labor'o? Kia'manier'e oni sukces'u pret'ig'i ĉio'n, se ŝi for'est'as? Ĉiam ŝi mastr'um'is ĉio'n, kaj ŝi sol'a sci'as, kiel oni dev'as far'i tio'n kaj tio'n.

Tiel ŝi kondut'is tag'o'n post tag'o. Kristofor'o komenc'is kompat'i ŝi'n, kaj ceter'e lac'ig'is li'n la ĉiam'a plend'ad'o. Tial li propon'is al ŝi, ke oni dung'u taŭg'a'n vir'in'o'n por la mastr'um'ad'o, ĝis ŝi re'e est'os san'a.

Ŝajn'e la propon'o terur'is Kajsan. Ĉu oni ven'ig'u tut'e fremd'a'n hom'o'n, kiu post'e montr'os si'n plen'e sen'taŭg'a kaj ĉiu'okaz'e neni'o'n sci'as pri la afer'o'j? Neniam.

Sed je la pens'o pri tro mal'fru'a kaj ebl'e fuŝ'a pret'ig'o de la kamp'o'j, ŝi'a kor'o iom post iom mol'iĝ'is. Ceter'e ŝi konsol'is si'n per la pens'o, ke tamen est'os ŝi, kiu super'rigard'os kaj decid'os pri ĉio.

— Prov'u ebl'e tamen — ŝi fin'e dir'is. — Est'as mal'bon'e hav'i fremd'a'n hom'o'n en la dom'o, kvazaŭ konfid'i infan'o'n al fremd'a'j man'o'j. Sed kio'n far'i? Kristofor'o do ir'is por serĉ'i konven'a'n serv'ist'in'o'n, kaj post iom da temp'o trov'is fil'in'o'n de farm'ist'o, ĉirkaŭ du'dek'jar'a'n, kiu volont'e akcept'is la ofic'o'n.

Tia'manier'e Selma ven'is al Nov'pont'o. La post'a'n tag'o'n ŝi al'ven'is en fru'a maten'o. Kajsa genu'is antaŭ la forn'o por far'i fajr'o'n. Selma salut'is mal'long'e kaj amik'ec'e, kvazaŭ renkont'o kun Kajsa est'us al ŝi ĉiu'hor'a afer'o, kaj sen pli'a'j vort'o'j ŝi for'met'is mantel'o'n kaj ĉap'o'n kaj mild'e sed decid'e for'ŝov'is la mal'jun'ul'in'o'n de la forn'o.

— Ne sufer'ig'u vi'n tie ĉi, patr'in'o. Ripoz'u iom'et'e, kaj baldaŭ la kaf'o est'os pret'a! La subit'a atak'o konfuz'is Kajsan, kaj ŝi eĉ ne pens'is pri respond'o, sed nur far'is kiel la knab'in'o ordon'is. Ŝi re'tir'is si'n, ek'sid'is sur la sof'o kaj rigard'is Selman per mir'o'plen'a'j okul'o'j. Ŝi est'is alt'a, fortik'a knab'in'o, preskaŭ parenc'a al Kristofor'o, kvankam ne tiom gras'a. La vizaĝ'o ver'vort'e bril'is de jun'ec'o kaj san'o, la blu'a'j okul'o'j est'is seren'a'j kaj radi'a'j kiel ĉe infan'o, kaj ŝi'a'j mov'o'j aspekt'is kiel gaj'a lud'o. Est'is neni'o riproĉ'ind'a ĉe ŝi, almenaŭ ne laŭ la unu'a impres'o. Kaj sam'temp'e si ŝajn'is kompren'a kaj labor'em'a.

Dum'e Selma far'is fajr'o'n kaj sur'met'is la kaf'pot'o'n. Kaj subit'e Kajsa vek'iĝ'is.

— Kiel mi sid'as, stult'a est'aĵ'o, — ŝi kri'et'is. — Iu dev'as al'port'i la bezon'at'a'n, ĉar vi ne pov'as sci'i, kie ĝi est'as.

Sed Selma nur rid'is, tiel ke la tut'a vizaĝ'o radi'is kiel ros'freŝ'a somer'maten'o, kaj far'is trankvil'ig'a'n gest'o'n. Ŝi'a'j vigl'a'j okul'o'j jam observ'is muel'il'o'n kaj kaf'uj'o'n sur bret'o, kaj en la post'a moment'o ŝi sid'is kun la muel'il'o inter la genu'o'j. Baldaŭ ŝi komenc'is kant'i.

Kajsa ne pov'is trov'i i'o'n riproĉ'ind'a'n ĉe la knab'in'o, sed tamen ŝi ne est'is kontent'a. Tiu bril'o de jun'ec'o kaj san'o kaj tiu freŝ'a humor'o ŝajn'is al Kajsa kiel mok'o. Kiam ŝi rigard'is la roz'a'j'n vang'o'j'n de Selma, ŝi ek'sent'is, ke ŝi mem komenc'as far'iĝ'i mal'jun'a. Kiam ŝi trov'is, ke Selma pret'ig'as la kaf'o'n sen ŝi'a help'o, ŝi sent'is si'n iom flank'e'n'met'it'a. Ne est'is tut'e korekt'e, ke Selma pov'is far'i tiu'j'n afer'et'o'j'n sen ŝi'a konsil'o.

Dum Kajsa sufer'is de tiu'j sent'o'j, Selma al'port'is tas'o'j'n, pan'o'n kaj ceter'a'j'n afer'o'j'n kaj pret'ig'is la tabl'o'n. La mal'jun'ul'in'o ek'mir'is. Selma far'is tio'n tut'e ĝust'e kaj sen'demand'e. Al Kajsa, kiu est'is bon'e pri'pens'int'a la instru'ad'o'n al Selma, tio ŝajn'is sorĉ'o.

Kiam Kristofor'o kaj la serv'ant'o'j post iom ven'is en la kuir'ej'o'n, ĉio est'is pret'a. Selma salut'is ili'n, kiel ŝi antaŭ'e salut'is Kajsan, en'verŝ'is kaf'o'n kaj daŭr'ig'is si'a'n kant'ad'o'n. La dom'an'o'j rigard'is unu la ali'a'n kaj send'is moment'a'n, ŝtel'a'n rigard'o'n al Selma, kiu tamen rest'is sam'e sen'zorg'e gaj'a kiel antaŭ'e.

Gaj'o kaj ton'o'j, kiu'j est'is for de la bien'o post la mort'o de mal'jun'a Kristofor'o, subit'e ŝajn'is re'ven'i kaj tuj hav'is liber'ig'a'n efik'o'n. La vizaĝ'o'j de la serv'ant'o'j hel'iĝ'is, kaj eĉ la humor'o de Kristofor'o, kvankam li'a kap'o est'is pez'a post la last'a vesper'o, iom alt'iĝ'is. Eĉ Kajsa est'is al'tir'at'a de la jun'ec'a kaj printemp'o'freŝ'a agord'o.

Selma pren'is tas'o'n kaj mem ek'sid'is ĉe la tabl'o. Dum la trink'ad'o ŝi ja ne pov'is kant'i, sed anstataŭ'e ŝi komenc'is parol'i, babil'is pri io ajn kaj dis'ŝut'is sen'pik'a'j'n ŝerc'o'j'n. Est'is vigl'o kaj kern'o en ĉiu'j ŝi'a'j vort'o'j, kaj vol'e ne'vol'e ili aŭskult'is. Est'is kvazaŭ freŝ'a kaj viv'ig'a vent'o for'bala'us la mucid'a'n kaj sen'mov'a'n aer'o'n de la mal'nov'a dom'o.

Kiel ŝi komenc'is, tiel ŝi daŭr'ig'is. Ver'e ŝi kelk'a'foj'e demand'is al Kajsa pri io kaj permes'is al ŝi far'i kelk'a'j'n simpl'a'j'n labor'o'j'n, sed ordinar'e ŝi ne demand'is kaj mem pri'zorg'is la tut'a'n mastr'um'ad'o'n. Kaj ne nur tio, Kajsa eĉ dev'is permes'i divers'a'j'n ŝanĝ'o'j'n. Selma baldaŭ est'is tut'e hejm'e en aranĝ'o'j kaj proviz'ej'o'j, kaj kie io ne est'is laŭ ŝi'a opini'o, ŝi tuj ŝanĝ'is.

— Sed kar'a Selma, tiel ne dev'as est'i, — dir'is Kajsa mild'e kaj montr'is, kiel est'is antaŭ'e.

— Mi vid'is, — dir'is Selma kun gaj'a rid'o, — sed laŭ mi'a kap'o est'as pli bon'e tiel ĉi. Vid'u ... Kaj ŝi montr'is al la mal'jun'ul'in'o, ke la porcelan'o est'is iom mal'praktik'e met'it'a en la ŝrank'o kaj ke ĝi nun star'as pli bon'e, ke viand'o kaj ali'a'j manĝ'aĵ'o'j est'is kapt'ebl'a'j al la mus'o'j, ke oni ne rajt'as en'las'i la muŝ'o'j'n en la proviz'ej'o'n ktp. Mal'agrabl'e est'is, ke Kajsa tiam dev'is konsent'i, ke Selma prav'as. Unu'e ŝi iom'et'e ofend'iĝ'is pro la mem'star'ec'o de Selma, sed baldaŭ ŝi kutim'iĝ'is kaj ne prov'is plu bar'i la ag'em'o'n de la knab'in'o.

Krom la mastr'um'ad'o ŝi trov'is temp'o'n ankaŭ por la bov'in'ej'o kaj la kamp'o'j. Ŝi est'is fort'a kiel vir'o, labor'is rapid'e kaj facil'e, kvazaŭ lud'e, kaj ŝi'a labor'ĝoj'o infekt'is ankaŭ la serv'ant'o'j'n. Sed Kristofor'o kondut'is kiel ordinar'e.

Ankaŭ ekster'dom'e ŝi far'is pli'bon'ig'o'j'n, kaj la mal'fort'a'j kontraŭ'star'o'j de Kajsa est'is tut'e sen'rezult'a'j. Tamen Selma tut'e ne montr'is reg'em'o'n aŭ tro'a'n mem'star'ec'o'n. Ŝi nur far'is si'a'n dev'o'n, kaj ĝi'n ŝi far'is bon'e.

La brak'o de Kajsa re'san'iĝ'is mal'rapid'e, sed fin'e ĝi est'is bon'a. Nek Kajsa nek Kristofor'o dir'is al Selma, ke oni ne bezon'as ŝi'n plu. Ŝi mem ŝat'is la dom'o'n, sed ŝi ne vol'is rest'i nur pro tio, ke la ali'a'j ne vol'as parol'i pri mal'dung'o. Do ŝi mem demand'is, ĉu ne est'as temp'o por ŝi for'las'i la lok'o'n, ĉar laŭ'vid'e ili ne bezon'as ŝi'n plu.

Kajsa ŝajn'is ne'decid'em'a, sed post moment'o ŝi dir'is:

— Est'as ja ver'e. Sed mi komenc'as far'iĝ'i mal'jun'a, kaj mi'a'j fort'o'j for'las'as mi'n pli kaj pli. Kaj da labor'o est'as sufiĉ'e. Ili ĝoj'as, se vi vol'as rest'i, cert'e ni bezon'os vi'n.

Sam'e dir'is Kristofor'o, do ŝi rest'is en Nov'pont'o.

iii.

Tiel ankaŭ Selma est'is en'tir'at'a en la sorĉ'a'n cirkl'o'n de kaŝ'it'a'j pens'o'j kaj sent'o'j, kiu'j reg'is la kun'viv'o'n en Nov'pont'o. Selma est'is jun'a kaj gaj'a, viv'is en la nun'o kaj mal'mult'e cerb'um'is pri pens'o'j, sent'o'j kaj hom'a'j inter'rilat'o'j. Sed iom post iom pli kaj pli el tiu indiferent'o kaj izol'ec'o filtr'iĝ'is en ŝi'a'n anim'o'n. Ŝi ek'hav'is sent'o'n de mal'gaj'o kaj sol'ec'o, rimark'is, ke la bien'o est'as kvazaŭ sort'lig'it'a de ia fort'o, kiu'n ŝi ne kompren'as, sed kiu mal'proksim'ig'as la hom'o'j'n unu de la ali'a, fremd'ig'as ili'n unu al la ali'a eĉ se ili ŝajn'as plej bon'a'j amik'o'j. Ŝi kant'is kaj ŝerc'is kiel antaŭ'e, kaj sam'e la ali'a'j part'o'pren'is ŝi'a'n gaj'o'n. Sed subit'e ven'is al ŝi la sent'o, ke ili'a gaj'o est'as mal'real'a kaj ŝajn'a. Intern'e de ili est'as ŝton'e mal'mol'a mur'o, kiu'n neni'a'j fremd'a'j pens'o'j kaj sent'o'j pov'as tra'penetr'i, kaj kiu ankaŭ ne tra'las'as i'o'n el tio, kio est'as kaŝ'it'a en ili'a propr'a intern'o. Ili est'as amik'o'j, sed la amik'ec'o est'as amik'ec'o de fremd'ul'o'j.

Unu'flank'e tio est'is tre bon'a. Ĉio est'is tiel pac'a kaj trankvil'a, ver'a kontrast'o al ŝi'a propr'a hejm'o. Ili est'is mult'a'j ge'frat'o'j, kaj la ge'patr'o'j hav'is tre mov'iĝ'em'a'n humor'o'n. Oft'e est'is plend'ad'o kaj riproĉ'o'j, kaj kelk'a'foj'e ili tiel kun'puŝ'is, ke ŝajn'is danĝer'e por viv'o kaj prudent'o. Sed kiam ili est'is amik'o'j, ili est'is amik'o'j plen'plen'e. Ĉiu tut'e klar'e sent'is, kiel bon'vol'e ĉiu ali'a pens'as pri li, kaj en tiu'j moment'o'j est'is, kvazaŭ la tut'a famili'o hav'us unu kaj sam'a'n anim'o'n.

Selma, pli ekvilibr'a ol la ali'a'j, mal'ĝoj'is pro la mal'pac'o, kiu far'is la hejm'o'n pli simil'a al frenez'ul'ej'o ol al lok'o por pru dent'a'j est'aĵ'o'j. Sed nun ŝi kelk'a'foj'e ek'sopir'is al tiu'j dram'et'o'j. Tamen est'is viv'o kaj mov'iĝ'o tiam, malgraŭ la frenez'aĵ'o'j'n, kaj post ĉiu fulm'o'tondr'o la sun'o tiel bel'e bril'is. En Nov'pont'o est'as nek unu nek la ali'a. Est'as pac'e kaj kviet'e sed sam'temp'e mal'gaj'e kaj mort'e kiel en mal'nov'a, sen'hom'a dom'o.

Tamen tio ne prem'is ŝi'a'n anim'o'n tro fort'e. Ŝi est'is jun'a kaj gaj'a kaj hav'is obstin'a'n karakter'o'n. Kaj cert'e mi ne rest'os por ĉiam tie ĉi, ŝi pens'is.

* * *

Kiam Kajsa propon'is, ke Selma rest'u, Kristofor'o far'iĝ'is pli ĝoj'a kaj kontent'a ol iam antaŭ'e en si'a tut'a viv'o. Kompren'ebl'e ankaŭ li est'is hav'int'a si'a'j'n dezir'et'o'j'n kaj et'a'j'n ĝoj'ig'aĵ'o'j'n, sed ĉiam de tia ĉiu'tag'a karakter'o, ke ili neniam vek'is pli fort'a'j'n sent'o'j'n.

Jam de la komenc'o Selma interes'is li'n, kaj la interes'o kresk'is. Ŝi kun'port'is i'o'n nov'a'n, kio'n li antaŭ'e ne renkont'is aŭ almenaŭ ne rimark'is. Ŝi'a tut'a est'o efik'is al li kiel sud'a vent'o en fru'a printemp'o, kiel vok'o de iu mond'o, kiu'n li ne pov'is bon'e imag'i, sed kies ekzist'o'n li sub'sent'is.

Li pri'zorg'is si'a'j'n dev'o'n kaj trink'ad'o'n kiel ordinar'e, aspekt'is sam'e sen'interes'a por la bien'o kaj sam'e interes'it'a por la diskut'o'j kun la trink'frat'o'j. Li'a'j'n sent'o'j'n neni'u rimark'is, komenc'e eĉ ne Selma. Tiam kaj tiam li send'is al ŝi ŝtel'a'n rigard'et'o'n, tiel rapid'a'n ke neni'u ĝi'n rimark'is. La knab'in'o est'is problem'o al li. Ŝi ne simil'is al li'a patr'in'o nek al la patr'o, nek al iu ali'a, almenaŭ laŭ li'a koncept'o pri ili. Sed kio do est'as tio propr'ec'a de ŝi? Kio'n ŝi sent'as, kio'n ŝi pens'as? Tio'n li sci'vol'e prov'is esplor'i, kaj, kiam li'a rigard'o tuŝ'et'is ŝi'n, ĝi est'is penetr'a, kvazaŭ ĝi vol'us en'iĝ'i ĝis ŝi'a intern'o.

Li kred'is, ke li kompren'as la ali'a'j'n, kaj ankoraŭ rest'is la instig'o lud'i ili'a'n simil'ul'o'n kaj intern'e sent'i, ke li est'as ili'a super'ul'o. Rilat'e al Selma est'is ali'e. La ali'a'j est'is mal'grand'a'j, viv'o'mal'riĉ'a'j ia'manier'e. Sed en ŝi, li kred'is, li trov'is tio'n ali'a'n, kio'n nek li mem nek la li'a'j posed'as. Kaj ver'ŝajn'e la mank'o de tiu al ŝi fremd'a viv'en'hav'o kaŭz'is la mal'gaj'o'n kaj sent'o'n de mal'plen'o, kiu'j reg'is en li'a intern'o.

Tio ne signif'as, ke li kompren'is si'n mem, ke li pov'us dis'met'i kaj klar'ig'i si'a'j'n sent'o'j'n. Li nur hav'is cert'a'n percept'o'n pri la rilat'o de la afer'o'j. Pro tio li'a'j sent'o'j por Selma neniel est'is romantik'a'j. Pens'o'j pri feliĉ'o kaj bel'ig'o de la viv'o per'e de tiu knab'in'o est'is sam'e mal'proksim'a'j de li, kiel la roman'a'j aventur'o'j antaŭ'e est'is proksim'a'j. Ŝi al'tir'is li'n sam'e kiel la hom'o ĝeneral'e est'as tir'at'a kaj log'at'a de ne'kon'at'aĵ'o, pri kies ekzist'o li ĵus ek'sci'is.

Printemp'o ven'is kun sun'o kaj verd'aĵ'o. La betul'o'j en'teks'is si'a'n hel'a'n somer'kolor'o'n en la serioz'a'n kaj mal'bel'a'n konifer'arb'ar'o'n, kaj la aer'o est'is pez'a de la fort'a odor'o de jun'a'j, rezin'satur'it'a'j foli'o'j. La krek'o kant'is si'a'n knar'a'n krepusk'melodi'o'n sur la kamp'o'j, la kukol'o plen'ig'is la arb'ar'o'j'n per si'a'j fort'a'j ton'o'j, kaj la plot'o'j kaj alburn'o'j salt'ad'is en la sun'bril'a akv'o de la river'o.

Kristofor'o mal'rapid'e paŝ'is tra si'a'j abund'a'j kamp'o'j kaj bon'fart'is en la sun'varm'o. Se krom tio Selma est'is proksim'e, tio est'is laŭ li'a dezir'o. Li'a'j rigard'o'j ne est'is plu tiel rapid'a'j kaj penetr'a'j. Ven'is mol'a bril'et'o en la okul'o'j'n, kaj pli kaj pli long'e ili rest'is ĉe la knab'in'o kaj fin'e komenc'is postul'i atent'o'n.

Tamen, Selma jam est'is rimark'int'a la vual'it'a'j'n ek'rigard'o'j'n de Kristofor'o. Per si'a'j pli mov'iĝ'em'a sent'o'viv'o kaj pli fort'a intuici'o ŝi pli facil'e ek'kapt'is ide'o'n pri Kristofor'o ol li pri ŝi. Li ŝajn'is apati'a, sed tiu'j bril'et'o'j sub la dorm'em'a'j palpebr'o'j memor'ig'is pri kat'o, kiu sen'mov'e observ'as si'a'n kapt'aĵ'o'n.

Tio est'as io, ŝi pens'is, kio de li'a intern'o tra'breĉ'as la mal'mol'a'n mur'o'n, kvankam li tiel bon'e ĝi'n majstr'as, ke ĝi est'as preskaŭ ne'kapt'ebl'a. Do est'as io intern'e. Sed kio? Tio'n ŝi ne sci'is. Instinkt'e ŝi sent'is li'a'n preter'flug'ant'a'n rigard'o'n kaj tuj ek'pens'is: Li observ'as, li pens'as kaj pri'taks'as. Sed kio'n li pens'as? Kaj kiam la esplor'ant'a, penetr'a rigard'o mol'iĝ'is laŭ la varm'iĝ'o de la printemp'o kaj la vek'iĝ'o de la ter'a viv'o, ŝi rimark'is ankaŭ tio'n kaj eĉ pli fru'e ol li mem konsci'iĝ'is pri si'a cel'ad'o.

Se Selma nur est'us en ali'a medi'o aŭ hav'us kelk'a'j'n ali'a'j'n vir'o'j'n ĉirkaŭ si, ŝi ebl'e rest'us sen tuŝ'o de tio, ĉar ŝi hav'is neni'a'n inklin'o'n por li. Sed la hom'o plej oft'e viv'as nur en la nun'o kaj rigard'as nur la proksim'aĵ'o'n.

Ceter'e Kristofor'o est'is sufiĉ'e bel'a vir'o. Ver'e li aspekt'is iom bov'a, sed Selma pli kaj pli sent'is, ke li pov'as est'i kiel sur'met'it'a vest'o, kiu'n li pov'as for'jet'i kiam ajn, por post'e aper'i kiel tut'e ali'a hom'o.

Se la intern'a mond'o de Kristofor'o est'us iom pli vast'a ol la ter'o de Nov'pont'o, li ebl'e est'us gajn'int'a i'o'n per proksim'iĝ'o al la knab'in'o. Sed tiu mond'o, kiu'n li moment'e ek'vid'is aŭ kred'is ek'vid'i en Selma est'is tro fremd'a al li. Kiam li rest'is du'op'e kun ŝi, li far'iĝ'is primitiv'a. Ver'e kelk'a'foj'e aper'is pal'a'j memor'o'j pri sent'o'j kaj pens'o'j, kiu'j'n li dum la vintr'o kaj printemp'o port'is en si'a intern'o, kaj li du'on'konsci'e sent'is, ke parol'o kun ŝi ebl'e don'us respond'o'n al li'a'j mal'klar'a'j demand'o'j, almenaŭ don'us respond'o'n al li'a'j sent'o'j.

Sed tuj li ek'hont'is. Ŝi est'is fremd'a hom'o, kaj kiom koncern'is ŝi'n li'a'j pens'o'j kaj sent'o'j? Kaj kio'n li dir'us al ŝi? Ĉu li mal'saĝ'ig'u si'n mem antaŭ vir'in'o? Du'op'e kun vir'in'o, kiu ne mal'aprob'as, tamen est'us frenez'e pas'ig'i la temp'o'n per babil'o pri sent'o'j de sol'ec'a'j hor'o'j.

— Ne sen'kaŭz'e la vir'in'o est'as kre'it'a, kia ŝi est'as, kaj la natur'o est'as pli saĝ'a ol ĉiu'j saĝ'ul'o'j kun'e, est'is dir'aĵ'o de la mal'jun'a Kristofor'o.

Rilat'e al Selma: ŝi atend'is la proksim'iĝ'o'n de Kristofor'o kun cert'a sci'vol'o. Ŝi du'on'e atend'is, ke li ek'parol'os pri si mem, almenaŭ alud'e. Kaj pli mal'pli ŝi atend'is tiam trov'i vir'o'n laŭ si'a propr'a opini'o. Sed el tio far'iĝ'is neni'o. Kaj kiam Kristofor'o met'is si'a'j'n fort'a'j'n brak'o'j'n ĉirkaŭ ŝi'n, ŝi baldaŭ forges'is tiu'j'n pri'pens'o'j'n, almenaŭ moment'e.

Sed tio okaz'is ne'rimark'ebl'e kaj silent'e, simil'e al la kritik'e esplor'a bril'et'o sub li'a'j pez'a'j palpebr'o'j, kaj la ali'a'j en la bien'o eĉ ne konjekt'is li'a'n rilat'o'n al Selma. Ili vid'is li'n mal'vigl'e labor'i kiel antaŭ'e kaj aŭskult'is li'a'n ŝerc'o'n kaj babil'o'n, neni'o'n pli. Post la mort'o de la patr'o li nom'e far'iĝ'is pli parol'em'a kaj eĉ ŝajn'is simil'iĝ'i al la mal'jun'ul'o tiu'rilat'e, kvankam li'a ŝerc'o est'is pli mal'delikat'a kaj li'a manier'o pli mal'lert'a.

iv.

En la fru'o de la vintr'o Selma sci'ig'is al Kristofor'o, ke ŝi atend'as infan'o'n.

— Tiel, — dir'is Kristofor'o kaj rigard'is ŝi'n iom sci'vol'em'e, sed sen montr'i iu'n ajn mal'ĝoj'o'n, ĝoj'o'n aŭ incit'iĝ'o'n pro tiu komunik'o. Selma atend'is pli'a'j'n vort'o'j'n, sed kiam ili ne ven'is, ŝi dev'is mal'pez'ig'i si'a'n kor'o'n.

— Jes, est'as tiel, kaj mi nun pri'pens'as, kiel est'os.

— Jes, — dir'is Kristofor'o iom pens'em'e, — cert'e, est'os bon'e, ni esper'u. Vi est'as ja fortik'a kaj jun'a kaj cert'e tra'pas'os tio'n sen mal'facil'aĵ'o'j. Kaj kiam la tag'o ven'os, ni prepar'os ĉio'n kaj ven'ig'os la akuŝ'ist'in'o'n en bon'a temp'o. Cert'e ir'os bon'e, vi vid'os.

Kvankam tiu respond'o ne tuŝ'is Selman tut'e agrabl'e, ŝi tamen ek'rid'et'is. Tiel plen'serioz'e li dir'is la afer'o'n.

— Vi do vol'as dir'i, ke mi tamen rest'u? — ŝi pli'klar'ig'is la demand'o'n.

— Ke vi rest'u? — li dir'is kaj aspekt'is konstern'it'a. — Se vi rest'is antaŭ'e, vi kompren'ebl'e rest'os nun, kiam vi bezon'os iom da fleg'o kaj kvazaŭ hejm'o'n por vi kaj la infan'o. Cert'e ni bezon'os vi'n.

— Ĉu vi pens'is pri ge'edz'iĝ'o, — ŝi daŭr'ig'is balbut'e kaj ruĝ'iĝ'is.

Kristofor'o ek'rigard'is ŝi'n konfuz'it'e kaj pri'pens'e, kvazaŭ li ek'memor'us i'o'n ne'pri'zorg'it'a'n.

— Ĉu vi pens'is, ke ni far'u tio'n?

— En tia situaci'o oni natur'e komenc'as pens'i tio'n, — ŝi dir'is kaj prov'is rid'i. — Sed antaŭ'e ... mi ver'ŝajn'e ne pens'is mult'e pri ĝi.

— Preciz'e sam'e est'is ĉe mi. Domaĝ'e, ke ni ne pri'parol'is tio'n ĉi pli fru'e. Mi'a'flank'e mi neniam pens'is pri edz'iĝ'o, kaj ankaŭ nun mi ne sent'as inklin'o'n. Por kio tio est'us bon'a? Sed mi kompren'as, ke pov'os ĝen'i vi'n. Se est'os tro pez'e al vi, mi ne met'os mal'help'o'n sur vi'a'n voj'o'n, ĉar mi est'as ja kulp'a. Sed kio'n vi dir'as mem? Ĉu vi nepr'e vol'as far'iĝ'i mi'a edz'in'o? Selma mal'lev'is la palpebr'o'j'n, kaj nur post iom da temp'o ŝi respond'is. Ŝi'a rigard'o kvazaŭ direkt'iĝ'is intern'e'n, far'iĝ'is mal'lum'e ĉirkaŭ ŝi, sufer'ig'e mal'lum'e, kaj ŝi sent'is kvazaŭ ŝi sufok'iĝ'us.

Sed ek'lum'iĝ'is, kaj subit'e ŝi percept'is si'n mem, Kristofor'o'n kaj ili'a'n inter'rilat'o'n tut'e klar'e, kvazaŭ objekt'o'j'n vid'at'a'j'n en plen'a tag'lum'o. Nun vi tamen puŝ'is la kap'o'n kontraŭ la ŝton'e mal'mol'a'n mur'o'n, voĉ'o flustr'is en ŝi. Kaj kio est'as intern'e? Nur mal'plen'o. Kaj eĉ se est'us io, vi neniam rajt'us al'proksim'iĝ'i, kaj ceter'e tio ne valor'us la pen'o'n. Kio'n vi do hav'as komun'a'n kun tiu vir'o, kial lig'i vi'n al li? Pli bon'e est'i liber'a kaj sekv'i si'a'n propr'a'n vol'o'n. Kaj nun vi dev'as fid'i al vi mem, daŭr'ig'is la flustr'a voĉ'o en ŝi'a intern'o.

Tio ne daŭr'is mult'a'j'n moment'o'j'n, sed tamen ŝi tra'viv'is ĉio'n tiel intens'e kaj klar'e, kiel ŝi ne pov'us eĉ dum semajn'a kaj monat'a cerb'um'ad'o. Kaj kiam ŝi re'e lev'is la okul'o'j'n, la vir'o antaŭ ŝi est'is fremd'a al ŝi, kaj pov'is don'i plu al ŝi nek ĝoj'o'n nek dolor'o'n. Strang'a lac'o prem'is ŝi'n, sed sam'temp'e ŝi sent'is si'n facil'anim'a kaj dank'em'a, kvazaŭ ŝi ĵus est'us evit'int'a grand'a'n danĝer'o'n kaj nun klar'e konsci'us pri tio.

— Tio'n mi ne vol'as, ŝi dir'is. — Cert'e est'os bon'e sen tio.

* * *

Vintr'o ven'is, kaj Kristofor'o est'is sen'okup'a. La festen'o'j de la pas'int'a vintr'o est'is daŭr'ig'at'a'j kvazaŭ laŭ'plan'e.

La kant'o'j kaj ŝerc'o'j de Selma silent'iĝ'is. Neni'u rimark'is tio'n, est'is tiel mal'lum'e kaj mal'varm'e, ke oni est'us pli mir'int'a, se ŝi est'us est'int'a sam'e gaj'a kant'o'bird'o nun, kiel printemp'e kaj somer'e. Mem ŝi bon'e konsci'is pri tio. Tamen ŝi'a'j pens'o'j ne est'is tro mal'dolĉ'a'j, ĉar ŝi fid'is al si mem, kiel en la decid'a moment'o ŝi sent'is, ke ŝi dev'os. Post la deklar'o inter ŝi kaj li, ili tut'e ne inter'parol'is pri si'a inter'rilat'o. Li est'is mastr'o, ŝi dom'mastr'in'o. Tio est'is ĉio. Ĉu li parol'is kun la patr'in'o, ŝi ne sci'is. Sed ver'ŝajn'e ne. Kio'n dir'os Kajsa, kiam ŝi ne pov'os plu kaŝ'i si'a'n stat'o'n al ŝi? Ĉu ŝi est'os sam'e bon'humor'a kaj indiferent'a kiel Kristofor'o? Temp'o pas'is, kaj fin'e Selma mal'kaŝ'is ĉio'n. Unu tag'o'n, kiam ili est'is sol'a'j en la kuir'ej'o, ŝi util'ig'is la okaz'o'n.

— Mi dev'as dir'i al vi, ke mi est'as graved'a kaj atend'as la infan'o'n en fru'printemp'o, ŝi simpl'e dir'is. — Est'as ĝen'e dir'i tia'n afer'o'n al tiel bon'a mastr'in'o, sed ankaŭ ne util'as silent'i ĝis la last'a minut'o. Nun mi vol'as sci'i, ĉu vi trov'as plej bon'e, ke mi for'las'u la dom'o'n aŭ...

Dum tiu sol'a jar'o post la mort'o de mal'jun'a Kristofor'o Kajsa far'iĝ'is mal'jun'a, kaj ŝi'a korp'o kvazaŭ mal'grand'iĝ'is. Je la vort'o'j de Selma la ost'ec'a vizaĝ'o ek'hav'is esprim'o'n de grand'eg'a konstern'iĝ'o, la man'o'j ek'trem'is kiel en konvulsi'o, kaj la rigard'o sen'cel'e vag'ad'is tie'n kaj re'e'n. Fin'e ŝi trankvil'iĝ'is kaj fiks'is la rigard'o'n sur Selman. Ŝi ne aspekt'is koler'a, pli'e kompat'a.

— Kompat'ind'a et'ul'in'o, — ŝi dir'is en patr'in'a ton'o. Ŝi iom turn'is la kap'o'n al la fenestr'o, kaj ŝi'a rigard'o ŝajn'is vag'i en mal'proksim'a'j lok'o'j. Ŝi'a vizaĝ'o montr'is esprim'o'n de serĉ'ad'o kaj profund'a pens'ad'o pri io ne'klar'a. Kaj kiam ŝi re'e turn'is si'n al Selma, ŝi dir'is iom hezit'e:

— Ĉu tio iel koncern'as mi'n ... mi vol'as dir'i, kiu est'as la patr'o? Ne pens'u mal'prav'e. Se koncern'as mi'n kaj vi vol'as dir'i, est'as bon'e, ali'e sam'e est'as bon'e.

— Ne, — dir'is Selma kaj prov'is laŭ'ebl'e konserv'i trankvil'o'n, — ne koncern'as vi'n. Tem'as nur pri mi mem.

La okul'o'j de la mal'jun'ul'in'o ŝajn'is rigard'i rekt'e tra ŝi kaj leg'i ŝi'a'j'n plej sekret'a'j'n pens'o'j'n, kaj est'is, kvazaŭ ŝi flar'us sub'senc'o'n en la last'a'j vort'o'j de Selma. Ŝi kun'met'is si'a'j'n ost'a'j'n, pro reŭmat'ism'o kurb'a'j'n fingr'o'j'n kaj rigard'is Selman per rigard'o tiel mal'ĝoj'a kaj sam'temp'e bon'vol'a, kia'n Selma antaŭ'e neniam vid'is. Kelk'a'j larm'o'j ek'bril'et'is en ŝi'a'j okul'o'j, kaj ŝi dir'is kviet'e:

— Kompren'ebl'e rest'u. Kie'n ir'i ali'e? Kaj ni bezon'os vi'n, ĉar mi mal'fort'iĝ'as. Mi rapid'e glit'as mal'supr'e'n.

Ŝajn'is, kvazaŭ ŝi vol'us dir'i i'o'n pli, kaj Selma klar'e sent'is, kio'n ŝi pens'as kaj vol'as dir'i. Sed ŝi klin'et'is la kap'o'n kaj dir'is nur:

— Do est'as bon'e tiel. Ne mal'trankvil'iĝ'u pro tiu ĉi afer'o. Ni ord'ig'os ĉio'n kiel ebl'e plej bon'e.

* * *

En la printemp'o ŝi'a infan'o nask'iĝ'is, kaj la por Nov'pont'o ne'ordinar'a okaz'o pas'is sam'e trankvil'e kiel ĉio ali'a en tiu dom'o. Post iom pli ol unu semajn'o ŝi re'e komenc'is labor'i, kaj escept'e la kelk'temp'a'n pri'zorg'o'n pri la knab'et'o, ĉio est'is kiel antaŭ'e.

Kiam Kajsa dir'is al Kristofor'o, ke est'as knab'o, kaj prov'is diven'i la efik'o'n de la komunik'o, li ŝajn'e tut'e ne atent'is ŝi'a'j'n vort'o'j'n. Sed post'e li ek'rid'is kaj dir'is:

— Tre konven'e. Tiam mi ebl'e pov'os hav'i bon'a'n serv'ant'o'n, kiam mi est'os pli aĝ'a.

La kun'ul'o'j antaŭ'e dir'is neni'a'n vort'o'n pri Selma, kvankam ili, kiel ali'a'j, kon'is la mal'feliĉ'a'n afer'o'n. Est'is ĉiu'tag'a bagatel'o, kiu ne hav'is interes'o'n, kiam plen'a'j glas'o'j star'is sur la tabl'o. Ia'manier'e nask'iĝ'is dir'aĵ'o, ke Kristofor'o est'as la patr'o de la knab'o. Neni'u sci'is, de kie ĝi ven'is, sed subit'e ĝi rest'is tie. Se antaŭ'e iu est'us dir'int'a, ke Kristofor'o est'as la patr'o de la infan'o, li est'us pri'rid'it'a kaj mok'it'a de ĉiu'j, ĉar io tia est'us tut'e ne'kred'ebl'a. Ankaŭ nun ne ekzist'is la plej et'a pruv'o pri la ver'o de tio, sed en ia mister'a manier'o klar'iĝ'is al tiu'j, ke ne pov'as est'i ali'e.

La sol'a'j, kiu'j ne tut'e kred'is, est'is la trink'frat'o'j. Ili opini'is, ke ili kon'as Kristofor'o'n pli bon'e ol iu ajn, kaj hom'o kiel li ne fal'as antaŭ tia'j tent'o'j. Tamen ili vol'is util'ig'i la dir'aĵ'o'n por amuz'iĝ'o.

— Oni dir'as, — ili deklar'is al Kristofor'o, — ke vi ven'ig'is la knab'et'o'n en la mond'o'n. Ne est'as mal'bon'e far'it'e, kaj ni gratul'us vi'n kaj trink'us je vi'a san'o, se ni nur sci'us, ĉu la dir'o est'as ver'a. Ĉu vi est'as la patr'o de la knab'o? La demand'o tut'e ne konfuz'is Kristofor'o'n, sed li ŝajn'is pri'pens'i.

— Ĉu oni dir'as tiel? Nu, tio ne grav'as. Sed en tiu ĉi bien'o est'as nur du vir'o'j, mi kaj la serv'ist'o. Do la serv'ist'o dev'as est'i la patr'o, se Selma ne traf'is vir'o'n ali'lok'e.

La strang'a konklud'o de Kristofor'o ŝajn'is al ili tut'e logik'a, ĉar ĝi tut'e konform'is al ili'a koncept'o pri li. Sed ial ili iom post iom al'iĝ'is al la ĝeneral'a opini'o. Kristofor'o tamen ne don'is klar'a'n respond'o'n.

Nun la tem'o komenc'is far'iĝ'i interes'a kaj la sci'vol'em'o ek'flam'is. Fin'e ili turn'is si'n al Selma mem, sed tio ankaŭ ne help'is. Selma montr'is roz'a'n rid'et'o'n, met'is la kaf'o'plet'o'n sur la tabl'o'n kaj kuraĝ'e rigard'is ili'n.

— Tia knab'in'et'o, kiel mi, ne pov'as facil'e sci'i tio'n. Kristofor'o dir'as, ke est'as la serv'ist'o.

Pli ili ne ek'sci'is. Sed la kompat'ind'a serv'ist'o, kiu tut'e sen'kulp'e subit'e trov'is si'n en tia situaci'o, far'iĝ'is koler'eg'a, kaj je la unu'a foj'o la ĉiam'a trankvil'o de Nov'pont'o romp'iĝ'is. Kristofor'o prov'is trankvil'ig'i li'n, sed sen'sukces'e. Tut'e kontraŭ'e li promes'is bat'i Kristofor'o'n, ĝis li far'iĝ'os blu'a kaj flav'a kaj post'e pren'i li'a'n viv'o'n. Post du'semajn'a sen'ĉes'a disput'ad'o li tamen rezign'is tio'n kaj anstataŭ'e for'las'is la bien'o'n.

v.

Kiam la fil'o de Selma est'is nask'iĝ'int'a kaj ricev'int'a la unu'a'n fleg'o'n, Kajsa el'ir'is al la proviz'ej'o kaj al'port'is la mal'nov'a'n lul'il'o'n en la kuir'ej'o'n. Tie ŝi for'lav'is de ĝi la mal'pur'aĵ'o'n kaj polv'o'n, tiel ke la ruĝ'a'j roz'o'j bril'is sam'e ros'freŝ'e jun'a'j kontraŭ la blu'a fon'o kiel iam antaŭ tri'dek jar'o'j. La post'a'j'n tag'o'j'n ŝi pret'ig'is tol'aĵ'o'n por la lul'il'o, kaj kiam Selma definitiv'e for'las'is la lit'o'n, tio est'is pret'a. Tiam ŝi pren'is la et'ul'o'n, met'is li'n en la lul'il'o'n kaj mem ek'sid'is apud'e por zorg'i pri li'a bon'fart'o.

Nek Kristofor'o nek Selma atend'is tio'n de ŝi. Kiu kon'is Kajsan, labor'int'a'n kiel vir'o sur kamp'o'j kaj herb'ej'o'j kaj tiel fiks'it'a'n al la bien'o, ke ŝi ne hav'is pens'o'j'n eĉ por si'a propr'a fil'o, tiu apenaŭ pov'is imag'i, ke ŝi subit'e ek'hav'os interes'o'n por infan'et'o. Sed Selma ĝoj'is pro tio. La kor'tuŝ'e fidel'a pri'zorg'o de la mal'jun'ul'in'o varm'ig'is ŝi'a'n intern'o'n, kaj iel ŝajn'is al ŝi, ke Nov'pont'o komenc'as ŝanĝ'i karakter'o'n.

Post si'a re'san'iĝ'o Kajsa sen'trankvil'e kur'ad'is tie'n kaj re'e'n tra la tut'a bien'o kaj tie ek'trov'is far'end'a'j'n labor'et'o'j'n, por kiu'j neni'u ali'a hav'is temp'o'n. Selma far'is ĉiu'j'n pez'a'j'n labor'o'j'n, kaj Kajsa est'us pov'int'a hav'i bon'a'j'n tag'o'j'n, sed tio'n ŝi ne ŝat'is. Ŝajn'e kapt'is ŝi'n la mal'jun'aĝ'a tim'o, ke ĉio ne est'os ord'e pri'zorg'at'a kaj ne ir'os bon'e, se ne ŝi mem super'rigard'os ĉio'n. Tiom pli frap'e est'is, kiam ŝi nun tut'e subit'e trans'don'is ĉio'n al la sort'o kaj eĉ ne ŝajn'is hav'i pens'o'n pri ĝi. La lign'o'proviz'ej'o, la bov'in'ej'o, la kel'o kaj la proviz'ej'o kaj la cent ali'a'j afer'o'j, kiu'j tag'e kaj nokt'e okup'is ŝi'a'j'n pens'o'j'n, kvazaŭ mirakl'e mal'aper'is el ŝi'a konsci'o, kaj ŝi vid'is nur la sen'fort'a'n et'ul'o'n en la lul'il'o.

Ĉu li dorm'is aŭ ne, ŝi sam'e fidel'e rest'is. Kiam li ne dorm'is ŝi parol'et'is kun li, kvazaŭ ŝi mem de'nov'e est'us infan'o. Kiam li est'is dorm'ont'a, ŝi lul'e dorm'ig'is li'n, sed tre gard'em'e, kvazaŭ ŝi tim'us li'n tim'ig'i. Re'vek'iĝ'is mal'nov'a'j lul'kant'o'j, kiu'j dum pli ol tri'dek jar'o'j dorm'is en la angul'o'j de ŝi'a memor'o kaj ŝi'a sen'sonor'a, mal'jun'ul'in'a voĉ'o kor'tuŝ'e ĉirp'ad'is ili'n, dum la lul'il'o mov'iĝ'is kaj la trik'il'o'j sen'ĉes'e zigzag'is inter ŝi'a'j ost'a'j kaj ŝrump'int'a'j fingr'o'j.

Komenc'e oni kred'is, ke bov'in'ej'o, kel'o kaj ĉio ali'a baldaŭ re'kapt'os ŝi'a'n interes'o'n. Sed tio ne okaz'is. Ŝi fidel'e rest'is sur si'a elekt'it'a posten'o kaj ĉio ali'a, eĉ la plej proksim'a'j okup'o'j kaj objekt'o'j, tiel komplet'e mal'aper'is el ŝi'a konsci'o, ke ŝi ŝajn'is tut'e ne'sci'ant'a pri ili.

Kiam Selma ven'is por nutr'i la knab'o'n, ŝi sid'is en trankvil'a medit'ad'o. Ŝi'a rigard'o, nun amik'ec'a kaj mol'a kiel ĉe infan'o, sen'ĉes'e vag'ad'is inter la vizaĝ'o de Selma kaj la et'ul'o ĉe ŝi'a brust'o. Ŝi dir'is preskaŭ neni'o'n, sed Selma bezon'is nur vid'i ŝi'a'n vizaĝ'o'n por kompren'i ŝi'a'n bon'vol'o'n. Ŝi tut'e ŝanĝ'iĝ'is post la al'ven'o de tiu infan'o. La sent'o'j de bon'o kaj am'o, kiu'j dum ŝi'a tut'a viv'o est'is kaŝ'it'a'j en ŝi'a intern'o, kaj pri kiu'j ŝi mem ebl'e ne konsci'is antaŭ'e, subit'e ek'flor'is kiel bel'a ĝarden'o mez'e de la mal'riĉ'a aŭtun'o de la viv'o.

Kaj tiel silent'a amik'ec'o kun'lig'is la du vir'in'o'j'n, pli fort'e ol pov'us la plej bel'a'j vort'o'j kaj ag'o'j.

Tiel pas'is semajn'o'j kaj monat'o'j. Printemp'o ven'is kun varm'ig'a sun'o, ĝerm'ant'a viv'o kaj long'a'j, labor'plen'a'j tag'o'j. Kajsa kiel antaŭ'e sid'is apud la lul'il'o, kaj la odor'ant'a hum'o de la kamp'o'j kaj la printemp'a bel'ec'o est'is neni'o al ŝi. Du foj'o'j'n ŝi parol'is al Selma, kiam ili kun'e sid'is apud la kuŝ'ej'o de la et'ul'o. — Est'as strang'e al mi, — ŝi dir'is la unu'a'n foj'o'n, dum ŝi sid'is rev'ant'a kaj la rigard'o mal'rapid'e sed sen'ĉes'e ĉirkaŭ'vag'ad'is. — Est'as, kvazaŭ mi est'us viv'int'a en strang'a dorm'o dum mi'a tut'a viv'o kaj nur nun mi vek'iĝ'is kaj tiam trov'is, ke la mond'o aspekt'as tut'e ali'a ol mi antaŭ'e kred'is.

— Mi ne kompren'as la rilat'o'n de la afer'o'j tre bon'e, sed ŝajn'as al mi, ke mi est'is fremd'a al mi mem ĝis nun. Mi far'is mi'a'n dev'o'n, kaj mi ne dezir'as ĝi'n ne'plen'um'it'a. Sed est'as al mi, kvazaŭ mi ne est'us ĝi'n plen'um'int'a en la ĝust'a manier'o. Kvankam mi ceter'e neni'o'n bedaŭr'as ... Kaj nun mi est'as tiel kontent'a, tiel kontent'a... Ŝi ne rigard'is al Selma, kaj tiu eĉ ne pov'us dir'i, ĉu Kajsa parol'is al ŝi aŭ eĉ mem est'is konsci'a pri si'a'j vort'o'j.

Sed la du'a'n foj'o'n ŝi turn'is si'n rekt'e al ŝi, kaj tiam ŝi'a'j vort'o'j est'is pli ord'a'j kaj klar'a'j.

— Mi pens'is pri la bien'o. Cert'e ne est'as bon'e nun, sed mi ne pov'as i'o'n far'i, kaj pri la est'ont'o neni'u pov'as decid'i. Vi sci'as, ke mi viv'is por tiu ĉi bien'o kaj por neni'o ali'a. Ebl'e ne est'is tut'e ĝust'e, la hom'o ne dev'as don'i si'a'n kor'o'n al ekster'aĵ'o'j, sed est'as tro mal'fru'e pens'i pri tio nun. Kaj eĉ nun mi ne pov'as tut'e for'las'i tiu'j'n pens'o'j'n.

Mi ten'is ĝi'n en bon'a stat'o dum mult'a'j jar'o'j, sed nun mi'a temp'o est'as for. La mal'jun'iĝ'o est'as strang'a afer'o. Tio, por kio oni antaŭ'e tut'e viv'is, perd'as si'a'j'n log'o'n kaj valor'o'n. Oni demand'as si'n mem pri la est'ont'o de divers'a'j afer'o'j, sed sam'temp'e oni est'as tut'e kontent'a for'turn'i la okul'o'j'n kaj ek'ripoz'i. Est'as, kvazaŭ oni perd'us neni'o'n, kaj la est'int'o est'us nur'a sonĝ'o. Sed kiel mi dir'is, mi pens'as pri la bien'o. Rest'u tie ĉi kaj far'u, kio'n vi pov'os. Mi konjekt'as la inter'rilat'o'n, sed ni ne mal'ŝpar'u vort'o'j'n por tio. Se Kristofor'o vol'os edz'in'iĝ'i kun vi, tio pov'os est'i. Se ne, ebl'e est'as sam'e bon'e, ebl'e eĉ pli bon'e. Ver'ŝajn'e li rest'os sen'taŭg'a, kaj tial vi pri'zorg'u la afer'o'j'n. Cert'e est'os mal'facil'e, sed vi tamen pov'os ten'i la direkt'il'o'n ĝis help'o al'ven'os. Tiu ĉi knab'et'o est'as mi'a ver'a infan'o, tiel mi sent'as. Kompren'ebl'e ankaŭ la vi'a, tamen li est'as part'o de ni ambaŭ. Li pri'zorg'os ĉio'n, kiam tiu temp'o ven'os. Mi ne sci'as, kia la est'ont'o est'os, sed tiel dev'os est'i. Kaj, kiel mi dir'is, vi pren'u la direkt'il'o'n. Cert'e vi kompren'as, kaj mi ne bezon'as dir'i pli. Mi'a temp'o baldaŭ pas'is.

* * *

Ver'dir'e Kajsa tre rapid'e mal'fort'iĝ'is post la mort'o de la mal'jun'a Kristofor'o. Kiam oni konstru'is la bov'instal'o'n, ŝi ankoraŭ est'is san'a kaj labor'kapabl'a vir'in'o, kiu laŭ'ŝajn'e hav'os jar'dek'o'n antaŭ si, ĝis la mal'jun'ec'o al'ven'os. Sed kvankam ŝi ne sufer'is rimark'ebl'e pro li'a for'ir'o, tamen kvazaŭ io romp'iĝ'is en ŝi tiu'temp'e. Post'e ŝi ne est'is plu la sam'a Kajsa kiel antaŭ'e. Nun oni pov'is rimark'i semajn'o'n post semajn'o, kiel ŝi far'iĝ'as pli kaj pli mal'jun'a kaj mal'fort'a.

Kvankam Kristofor'o kred'is, ke li est'as akr'e'vid'a, li fakt'e ne est'is rimark'int'a la grand'a'n ŝanĝ'iĝ'o'n de la patr'in'o. Sed unu tag'o'n en la mal'fru'a somer'o, li subit'e rimark'is ĝi'n. Ver'e li'a'j sent'o'j por la patr'in'o ne est'is pli fort'a'j ol por iu ajn hom'o, sed tio tamen ia'manier'e dolor'is li'n.

Li tuj kompren'is, ke tio ne est'as efik'o nur de mal'jun'iĝ'o, sed ke la patr'in'o est'as mal'san'a en ia aŭ ali'a manier'o.

Li vol'is kun'pren'i ŝi'n al kurac'ist'o. Kajsa ne ŝat'is tio'n, kurac'ist'o ne pov'os re'jun'ig'i kaj re'fort'ig'i ŝi'n, kaj fin'o baldaŭ ven'os. Sed Kristofor'o est'is persist'a, kaj fin'e ŝi ced'is.

Kompren'ebl'e ŝi est'as mal'san'a, dir'is la kurac'ist'o. Ĉu ver'e ili ne rimark'is tio'n antaŭ'e? Ili est'us dev'int'a'j ven'i al li mult'e pli fru'e, nun ... Tamen ili ricev'is kelk'a'j'n medicin'botel'et'o'j'n, kaj dum kelk'a'j tag'o'j Kajsa laŭ'dev'e plen'um'is la ordon'o'j'n de la kurac'ist'o. Sed baldaŭ tio ted'is ŝi'n, kaj ŝi las'is la botel'et'o'j'n ne'tuŝ'it'a'j.

Aŭtun'e ŝi dev'is en'lit'iĝ'i. Post'e ŝi'a'j fort'o'j for'iĝ'is sam'grad'e kiel antaŭ'e, kaj du jar'o'j'n post la mort'o de Kristofor'o ŝi silent'e en'dorm'iĝ'is, sam'e trankvil'e kaj kviet'e kiel dum la tut'a temp'o apud la lul'il'o de la mal'grand'a knab'o.

Si'a propr'a mastr'o

i.

Kaj re'e Kristofor'o sid'is en la mansard'o kaj far'is bilanc'o'n pri si'a viv'o, dum la fum'nub'o'j ŝveb'is tie'n kaj re'e'n, ĝis ili far'iĝ'is dens'a'j kaj pez'a'j kiel aŭtun'a nebul'o.

Nun li sol'a est'is mastr'o en la bien'o. Sed tio ne tre ĝoj'iĝ'is li'n. Kia'n plezur'o'n don'os al li la kamp'o'j kaj la arb'ar'o? Pri'labor'i la ter'o'n tut'e ne ŝajn'is al li gaj'a afer'o. Li ja pov'us vend'i ĉio'n kaj ek'loĝ'i ali'lok'e, sed tio ankaŭ ne plaĉ'is al li. Hejm'sent'o'n li ne hav'is, sed sam'temp'e ĉio ekster la lim'o'j de Nov'pont'o ŝajn'is al li ne'toler'ebl'e fremd'a.

Por kio li do viv'u tie ĉi? Li'a'j pens'o'j ne est'is profund'a'j nek preciz'a'j, sed pri tio li tamen iel cerb'um'is. Tiel kaj tiel est'is dum la ge'patr'a temp'o, kaj tiam est'is mal'mult'e da ĝoj'o. Nun ili for'ir'is — kaj re'e est'as tut'e sam'e kiel antaŭ'e. Li est'as mastr'o kiel li'a patr'o antaŭ li. Selma pen'ad'as kaj labor'as kiel Kajsa dum antaŭ'a temp'o. Kaj en la kuir'ej'o la knab'et'o ĉirkaŭ'ramp'as sam'e kiel li mem ver'ŝajn'e far'is antaŭ mult'a'j jar'o'j.

Tiu absolut'a simil'ec'o al la pas'int'o tiel frap'is li'n, ke li bru'e ek'rid'is, kvankam li est'is tut'e sol'a. Sed tuj post'e sekv'is koler'a blasfem'o. Tiu ĉi viv'o ver'dir'e simil'as al neni'o.

La mal'gaj'o kaj ne'klar'a mal'kontent'o, kiu'j reg'is li'a'n intern'o'n post la mort'o de la patr'o, ankoraŭ rest'is, ebl'e eĉ pli fort'a'j ol tiam. Sed nun li ne rimark'is tio'n plu. Ĝi est'is jam part'o de li mem, kaj ŝajn'is al li, ke la tut'a viv'o est'as tia. Kaj tial li pens'is pri voj'o al pli agrabl'a kaj gaj'a est'ad'o.

Kristofor'o tut'e ne est'is sol'a rilat'e al tia'j pens'o'j. Kamp'e, ekzempl'e, kiu est'is fraŭl'o kaj pli ol kvin'dek'jar'a, antaŭ ne long'e vend'is si'a'n bien'o'n kun arb'ar'o al Grand'torent'o kaj nun loĝ'is en mal'grand'a dom'o apud la ŝose'o inter Grand'torent'o kaj Nov'pont'o. Li neniel labor'is, kaj ankaŭ ne bezon'is, ĉar li hav'is ĉirkaŭ kvar'dek mil kron'o'j'n en bank'o. Ordinar'e li est'is hejm'e, fum'is kaj leg'is gazet'o'j'n. Kelk'a'foj'e li far'is festen'et'o'j'n en si'a kaban'o sam'e kiel Kristofor'o en Nov'pont'o. Se far'iĝ'is ted'e, li for'ir'is kaj vizit'is la najbar'o'j'n por babil'i. En Nov'pont'o li jam antaŭ'e est'is oft'a gast'o, kaj li ven'is tie'n preskaŭ ĉiu'tag'e.

Pri la vend'o de la bien'o li dir'is:

— Kial, pro diabl'o, mi port'u tia'n ŝarĝ'o'n dum la tut'a viv'o? Agrikultur'o ne don'as profit'o'n, fakt'e. Ebl'e en Nov'pont'o, kiu est'as bel'a bien'o, sed ne sur mi'a'j ŝton'plen'a'j pec'et'o'j. Ceter'e mi star'as kiel Kristofor'o: la last'a verd'a branĉ'et'o sur sek'a arb'o. Sed nun mi fart'as kiel princ'o. Se mi'a'j fort'o'j kaj jar'o'j egal'os al mi'a mon'o, mi neniam plend'os pri la viv'o.

Ali'a'j ag'is simil'manier'e. Se ili hav'is famili'o'n, ili ne pov'is sekv'i la ekzempl'o'n de la envi'ind'a Kamp'e, sed unu vend'is si'a'n arb'ar'a'n ter'o'n, aŭ la plej'mult'o'n de la arb'ar'o mem, la tri'a mem hak'is si'a'n arb'ar'o'n kaj tia'manier'e hav'ig'is al si iom da ĝu'o en la viv'o. Kaj ali'a'j far'is sam'e, sed pro am'o al mon'o.

Tiu'j'n fakt'o'j'n kov'is Kristofor'o por trov'i simil'a'n solv'o'n por si mem, tamen sen urĝ'o.

La bien'o'n li ne vol'is vend'i, ĉar tiam li ne hav'os lok'o'n por loĝ'i. La arb'ar'o'n li pov'us vend'i, sed tiam li tamen hav'us la ter'o'n. La problem'o ne est'is facil'a.

* * *

La arb'ar'ĉef'o de Grand'torent'o ne forges'is la bel'a'n arb'ar'o'n de Kristofor'o, sed ĉar est'is plen'plen'e da propon'o'j dum tiu'j jar'o'j, li ne rapid'is. En la fin'o de la somer'o de tiu ĉi jar'o, li okaz'e preter'ir'is Nov'pont'o'n, kaj tiam en'ir'is por aŭd'i la opini'o'n de la nov'a posed'ant'o.

Kristofor'o kuraĝ'e trink'is dum la last'a'j jar'o'j kaj ceter'e ankaŭ manĝ'is, kaj dum la last'a temp'o li ankaŭ for'las'is la pli pez'a'j'n labor'o'j'n. Tial li est'is sufiĉ'e gras'a, kaj se li nur aspekt'us pli gaj'a, li est'us bon'eg'a specimen'o de bon'viv'ant'o.

— Bon'eg'e, ke vi ven'as, — li dir'is. — Ebl'e vi pov'as don'i konsil'o'n pri mal'facil'a demand'o.

— De'pend'as de la demand'o, — respond'is la estr'o, kaj li'a'j griz'a'j, mal'varm'a'j okul'o'j esplor'e kaj iom sci'vol'e rigard'is la apati'a'n figur'o'n.

Est'is du tut'e mal'simil'a'j tip'o'j. La estr'o est'is tenden'a kaj mal'gras'a. La rigard'o kaj la mal'mol'a'j, kvankam ne mal'afabl'a'j trajt'o'j atest'is pri konsci'a mens'o kaj akcel'ig'a vol'o, pri hom'o, kiu ne mezur'as la valor'o'n de la viv'o per grog'o'j kaj gaj'a'j hor'o'j, sed per labor'rezult'o'j kaj bon'a'j cifer'o'j en kas'libr'o'j.

— Tem'as pri la bien'o kaj la arb'ar'o, — daŭr'ig'is Kristofor'o. — Tio ted'as mi'n, kaj mi vol'as liber'iĝ'i de ili. Sed kia'manier'e? — Ni volont'e akcept'os la arb'ar'o'n. Ne cerb'um'u pri tio.

— Tio'n mi kompren'as. Sed la bien'o?

— Ekzist'as aĉet'ant'o'j. Ni ne bezon'as ĝi'n, mal'kaŝ'e dir'it'e. Ver'dir'e ni aĉet'is, antaŭ'e, sed pli mal'grand'a'j'n. Tie ni lok'is farm'ist'o'j'n, kiu'j part'e viv'ten'as si'n per la ter'o, part'e per hak'ad'o, karb'ig'ad'o ktp. Sed ni'a'j bien'o'j sufiĉ'as. Ceter'e est'us mal'facil'e hav'ig'i farm'ist'o'n por tiel grand'a bien'o. Li bezon'us mult'e da mon'o, kaj ni ne hav'us util'o'n de li, ĉar li bezon'us la tut'a'n temp'o'n por pri'zorg'i la ter'o'n. Est'us por ni plus min'us nul, do pur'a mal'gajn'o. Sed vend'u al iu ali'a.

— Tio'n vi dir'as. Sed, pro diabl'o, kie mi mem do loĝ'u? — grunt'is Kristofor'o.

— Ĉu vi ne dir'is, ke vi vol'as liber'iĝ'i de la arb'ar'o kaj de la bien'o? — demand'is la estr'o iom mal'pacienc'e.

— Kompren'ebl'e. Sed mi dev'as hav'i loĝ'o'lok'o'n, kaj mi neniam loĝ'os ali'lok'e ol tie ĉi. Tiel est'as. La dom'o rest'os ĉe mi, la ali'a'n vi pov'os pren'i. Iom mok'a rid'o lud'et'is sur la lip'o'j de la ĉef'o. Tia'n tip'o'n li ne renkont'is antaŭ'e. Sed Kristofor'o tuj daŭr'ig'is:

— Se vi aĉet'os ĉio'n kaj las'os la dom'o'n al mi, ni pov'as tuj kontrakt'i.

— Far'ebl'e, se vi iom mal'alt'ig'os la prez'o'n de l’ arb'ar'o, ĉar la bien'o ne don'os profit'o'n. Tio est'as, vi vol'as far'iĝ'i farm'ist'o? Sed tiam vi ja tamen dev'as pri'zorg'i la bien'o'n. Kia senc'o en tio? Kaj ekonomi'e est'as ja pur'a stult'o de vi, por uz'i mild'a'j'n vort'o'j'n.

— Tiel pens'as vi, — dir'is Kristofor'o preskaŭ malic'e. — Sed ni kalkul'as en divers'a'j manier'o'j, de'pend'as de tio. Societ'ul'o'j kaj ali'a'j modern'ul'o'j viv'as por gajn'i mon'o'n kaj far'i kapital'o'n. Laŭ mi, tio ne valor'as la pen'o'n. Du'e mi ne hav'as hered'ant'o'n. Do mi prov'os for'uz'i tio'n tiel preciz'e, ke la rest'o sufiĉ'os por bon'a en'ter'ig'o. Tia est'as mi'a kalkul'o. Ĝi bon'eg'e konven'as al mi mem.

La ĉef'o ek'rid'is kaj pri'pens'is.

— Do vi ne vend'os nur la arb'ar'o'n?

— Neniam.

— Ni prov'os ord'ig'i. Kvankam mi dev'as dir'i, ke tiu afer'o est'as la plej idiot'a, kiu'n mi iam kontrakt'is. Ven'u al la kontor'o iu'n tag'o'n. Kiam est'os konven'e?

— Mi'a'part'e tuj. Mi sufiĉ'e long'e pri'pens'is, est'as temp'o por efektiv'ig'o.

* * *

Kelk'a'j'n tag'o'j'n post'e ĉio est'is pret'a. Kristofor'o vend'is al la akci'a societ'o de Grand'torent'o si'a'n bien'o'n kun aparten'a arb'ar'o, sub kondiĉ'o, ke li mem kontraŭ sufiĉ'e mal'alt'a lu'pag'o rajt'os loĝ'i tie dum si'a tut'a viv'o. Li bon'e kompren'is, ke oni iom tromp'is li'n, sed la sum'o sufiĉ'os por li, kaj tial li sen'diskut'e sub'skrib'is.

Li'a intern'o mal'pez'iĝ'is, kaj kiam li ir'is hejm'e'n, li hav'is la sent'o'n, ke li ĵus for'ĵet'is prem'eg'a'n ŝarĝ'o'n.

Li ir'is supr'e'n al la dom'o. Sub provizor'a tegment'o kuŝ'is grand'a amas'o da tabul'o'j, tabul'eg'o'j, kaj trab'o'j. Est'is la lign'o, kiu'n mal'jun'a Kristofor'o rezerv'is por la nov'konstru'ad'o. Kiel Kristofor'o met'is ĝi'n post la mort'o de la patr'o, tiel ĝi ankoraŭ kuŝ'is. La tegment'o ne pov'is ŝirm'i ĝi'n kontraŭ vintr'a neĝ'eg'o kaj somer'a pluv'eg'o, kaj ĝi aspekt'is griz'a kaj mal'nov'a. Kristofor'o preter'pas'is la lok'o'n preskaŭ ĉiu'tag'e, sed ordinar'e eĉ ne vid'is la lign'o'n. Sed nun li rimark'is ĝi'n, kaj ĝi iom pik'is li'a'n intern'o'n. Sed li rest'is trankvil'a.

— Ver'ŝajn'e mi tut'e ne konstru'os— li pens'is. — Kaj se mi konstru'us, la dom'o ne far'iĝ'us mi'a. Kaj pov'as est'i tut'e indiferent'e.

Dum kelk'a'j moment'o'j li hav'is la sent'o'n, ke li ne trov'iĝ'as plu sur si'a propr'a ter'o, sed la sent'o ne est'is tre fort'a aŭ prem'a. Kaj ĉu li ver'ver'e ne ĉiam est'is sam'e fremd'a tie? Li ir'is en la kuir'ej'o'n, kie Selma tir'is la separ'ator'o'n, dum Eskil, la knab'o, sid'is sub la tabl'o kaj lud'is per i'a'j objekt'et'o'j. Li ĵet'is la ĉapel'o'n en la sof'angul'o'n, bat'is la man'plat'o'j'n kontraŭ la genu'o'j'n kaj liber'iĝ'e el'spir'is, kvazaŭ li est'us far'int'a pez'a'n labor'o'n kaj nun ĝoj'us pro la pret'iĝ'o.

— Jes, nun mi far'is komerc'o'n — li dir'is.

— Tiel. Kia'n komerc'o'n? — ŝi dir'is indiferent'e, sen rigard'i li'n.

— Mi vend'is la bien'o'n, kaj do tiu plag'o fin'iĝ'is. — Vend'is la bien'o'n? Vi ŝerc'as? — Kial ŝerc'i? Grand'torent'o aĉet'is ĝi'n, tut'e simpl'a afer'o. Ŝi mal'facil'e kompren'is, ke tio est'as ver'o, sed por i'o'n dir'i ŝi demand'is:

— Kaj vi do for'las'os la bien'o'n?

— Ne. Ĝust'e tio est'as la bel'a en la afer'o, ke mi tamen rest'os. Tio est'as, ke mi est'os kvazaŭ farm'ist'o sub la societ'o. Sed est'u cert'a, ke mi ne romp'os mi'a'n spin'o'n pro ili'a'j ter'pec'o'j.

Kaj post'e li pli detal'e klar'ig'is la afer'o'n. Ond'ar'o de strang'a'j kaj divers'a'j sent'o'j ek'lev'is si'n en ŝi'a intern'o, kaj ŝi sent'is si'n mal'fort'a kvazaŭ post subit'a sort'o'bat'o.

Ver'dir'e tiu ĉi afer'o tut'e ne koncern'is ŝi'n. Kajsa pet'is ŝi'n pri'zorg'i la bien'o'n, kaj tio'n ŝi far'is laŭ'pov'e, sed ŝi ja ne pens'is pri avantaĝ'o'j por si kaj si'a fil'o. Sed ŝi sent'is, kvazaŭ ŝi est'us atest'ant'o de brutal'a per'fort'aĵ'o. Ver'e Kristofor'o hav'is si'a'n plen'a'n rajt'o'n, kaj ne hav'is hered'ant'o'n, ĉar li ja ne vol'is re'kon'i si'a'n propr'a'n fil'o'n, sed tamen, tamen ... Vend'i bien'o'n tia'manier'e est'is terur'e kaj tim'ig'e, kvazaŭ herez'o.

— Ŝajn'as, ke mi tim'ig'is kaj eĉ mal'ĝoj'ig'is vi'n, — li dir'is. — Ne mal'trankvil'iĝ'u pro tio ĉi! Nek vi, nek vi'a bub'o est'os en mizer'o. Mi ne vol'as for'pel'i vi'n, kaj mi pri'zorg'os, ke vi ambaŭ hav'u iom en la bank'o, kiam vi bezon'os. Nun mi vol'as viv'i laŭ mi'a kap'o, sed pro tio ne kred'u, ke mi dezir'as mal'bon'o'n al ali'a'j.

ii.

Sam'e kiel Kajsa, Selma respekt'is kultur'it'a'n ter'o'n preskaŭ kiel i'o'n sankt'a'n. Pec'o da kultur'it'a ter'o est'is al ŝi pec'o da histori'o, est'is pen'o kaj zorg'o de la pra'patr'o'j pro pan'o al si mem kaj la infan'o'j, ili'a lukt'o por sen'de'pend'ec'o de fremd'a'j hom'o'j, por liber'o sur propr'a ter'o.

Konsci'e ŝi mal'mult'e pens'is pri tio, sed des pli fort'e ŝi kapt'is ĝi'n per si'a sent'o. Sur la kamp'o'j ŝi kelk'a'foj'e fantazi'is pri tie okaz'int'a'j afer'o'j, de kiam la unu'a kultur'ant'o ek'hak'is la arb'o'j'n, brul'ig'is la branĉ'ar'o'n kaj ek'labor'is per pioĉ'o kaj lev'il'o. Spirit'e ŝi vid'is ili'n preter'pas'i, generaci'o'n post generaci'o, en sun'a somer'o, kaj nebul'a aŭtun'o. Trankvil'e kaj sen mult'a'j vort'o'j ili far'is si'a'n dev'o'n. Ili'a viv'o est'is pen'o'plen'a, tamen ili ŝajn'is posed'i grand'a'n feliĉ'o'n.

Ili ne aparten'is al ŝi'a famili'o, tamen iel aparten'is al ŝi. Ili plen'um'is si'a'n dev'o'n laŭ'pov'e. Nun est'is la vic'o de ŝi kaj ali'a'j daŭr'ig'i la labor'o'n, pri'zorg'i, ke la far'it'aĵ'o ne perd'iĝ'u. Ĉu ekzist'as io pli grav'a kaj respekt'ind'a, ŝi pens'is, ol la lukt'o por pan'o, kaj sen'de'pend'ec'o, jar'o'n post jar'o, jar'dek'o'n post jar'dek'o? Ne pri'zorg'i ili'a'n labor'o'n est'us neni'ig'i ili'a'n tut'a'n pen'ad'o'n, est'us krim'o kontraŭ la ter'o, kiu est'is ili'a hejm'o, kaj en'hav'is la senc'o'n de ili'a'j viv'o kaj cel'ad'o.

Unu'flank'e tiel. Sed ali'flank'e, kial labor'i pli'mult'e ol neces'e? Tio est'us indiferent'a al Kristofor'o, li eĉ ne atent'us pri tio.

La sinjor'o'j en la societ'o ankaŭ ne profit'us, kaj neni'u hom'o kompren'us ŝi'n.

Krom'e ŝi dev'as pens'i pri si mem kaj si'a fil'o. Ili ne pov'os rest'i en Nov'pont'o por ĉiam. Kaj esper'ebl'e Eskil post kelk'a'j jar'o'j far'os voj'o'n al si.

Do Selma sekv'is si'a'n prudent'o'n, kaj ne tre zorg'is pri la stat'o de la bien'o. Sed sam'temp'e ŝi'a viv'o far'iĝ'is pli mal'riĉ'a kaj sen'en'hav'a. Por kio oni hav'as fort'o'n kaj prudent'o'n, se oni ne uz'as ili'n en plej bon'a manier'o? Kia est'as la senc'o de ter'o, se oni ne pri'zorg'as ĝi'n bon'e? Tamen ŝi hav'is sufiĉ'e da fort'o kaj viv'kuraĝ'o por bon'e el'ten'i malgraŭ tio. Ŝi ŝat'is la viv'o'n, em'e, akcept'is la ĝoj'o'n, kiu'n ĝi propon'is, kaj las'is al ĉiu tag'o ĝi'a'n propr'a'n zorg'o'n. Tial ŝi ankoraŭ pov'is kant'i kaj ŝerc'i kiel antaŭ'e, kaj al la vizit'ant'o'j ŝi ŝajn'is sam'e gaj'a knab'in'o kiel ĉe ŝi'a al'ven'o al Nov'pont'o.

* * *

Ali'e pens'is Kristofor'o.

Kiam la bien'o est'is vend'it'a kaj la mon'o depon'it'a, li far'is i'o'n, kio'n li ne far'is de kiam li sid'is sur la lern'ej'a benk'o. Li nom'e pren'is paper'o'n kaj krajon'o'n, ir'is en la mansard'o'n, kie li ankoraŭ loĝ'is, kaj tie ek'sid'is por kalkul'i.

Sed la jun'a Kristofor'o okup'is si'n pri tut'e ali'a'j kalkul'o'j kaj problem'o'j ol li'a patr'o. Li kalkul'is si'a'n hav'o'n kaj prov'is el'trov'i, kiom li pov'os el'spez'i ĉiu'jar'e por bon'e viv'i ĝis si'a ok'dek'o proksim'um'e, pli long'e li ver'ŝajn'e ne viv'os, li pens'is.

Li ne rapid'is, ĉar li trov'is grand'a'n plezur'o'n en tia aranĝ'o por la est'ont'o. Krom'e li'a'j matematik'a'j kon'o'j kelk'a'foj'e perfid'is li'n, kaj li dev'is long'e cerb'um'i pri divers'a'j kalkul'manier'o'j.

Fin'e li tamen sukces'is, kvankam li tut'e ne kalkul'is laŭ ordinar'a manier'o, La rezult'o kontent'ig'is li'n. Ĉiu'jar'e li dispon'os tut'e sufiĉ'a'n mon'o'n por laŭ'dezir'a uz'o. Kaj li vid'is antaŭ si long'a'n ĉen'o'n da jar'o'j kun mult'a'j sun'bril'a'j tag'o'j kaj gaj'a'j kun'ven'o'j, ĉar la sum'o est'is pli grand'a, ol li iam antaŭ'e for'uz'is po'jar'e, li prov'is trov'i ali'a'n manier'o'n for'flu'ig'i la mon'o'n. Sed tiam li'a fantazi'o tut'e rezist'is. Li absolut'e ne pov'is trov'i i'o'n ali'a'n dezir'ind'a'n apud la ordinar'a'j trink'o'kun'ven'o'j. Pri vojaĝ'o'j, li eĉ ne pens'is. Li ja vid'is, ke kelk'a'j hom'o'j pli'bel'ig'as si'a'n viv'o'n per vest'o'j, mebl'o'j ktp, sed tio est'is neni'o al li. La sol'a prudent'a manier'o alt'ig'i la el'spez'o'j'n, li opini'is, est'as aĉet'i pli kar'a'n konjak'o'n ol antaŭ'e kaj hav'ig'i bon'a'n vin'o'n de divers'a'j spec'o'j.

Por Selma kaj Eskil li de'kalkul'is kelk'mil kron'o'j'n, kiu'j'n ili pov'os ricev'i laŭ'bezon'e aŭ kiam li mort'os.

* * *

Tiel nov'a temp'o komenc'iĝ'is en Nov'pont'o. Kristofor'o preskaŭ ĉes'is labor'i. Tamen li hav'is tiom da kamp'ar'an'a sang'o, ke li prov'is konserv'i la ŝajn'o'n de labor'ant'a hom'o. Tial li ĉiam port'is labor'vest'o'n, ankaŭ kiam li ne bezon'is kaj oft'e eĉ dimanĉ'e. Li don'is akv'o'n kaj nutr'aĵ'o'n al la ĉeval'o kaj pur'ig'is ĝi'n, kaj tio postul'is sufiĉ'e da temp'o. Li hak'is lign'o'n, kio'n la serv'ist'o ĉiam far'is antaŭ'e, kaj el'trov'is mult'a'j'n ali'a'j'n labor'et'o'j'n, kiu'j per bon'a mastr'um'ad'o daŭr'is mir'ig'e long'e. Tamen Kristofor'o ne est'is tiel kontent'a, kiel li unu'e atend'is. Baldaŭ li trov'is, ke est'as tre monoton'e viv'i tia'manier'e sen labor'o. Se far'iĝ'is tro mal'gaj'e kaj mank'is ĉia ag'em'o, li ir'is al la mansard'o por fum'ad'i kaj dorm'et'i. Sed iom post iom ankaŭ tio perd'is la log'o'n, kiu'n ĝi hav'is dum la temp'o de la patr'o.

La enu'o ig'is li'n sekv'i la ekzempl'o'n de Kamp'e. Oni ĉiam abon'is lok'a'n gazet'o'n, kiu ven'is du'foj'e en la semajn'o, sed Kristofor'o ne ofer'is mult'a'j'n minut'o'j'n por leg'ad'o, se ne est'is ia interes'a rakont'o aŭ felieton'o. Nun ĉio tiom ted'is li'n, ke eĉ la gazet'o'j ŝajn'is interes'a'j al li. Unu'e li leg'is nur tre facil'a'j'n afer'o'j'n. Post'e li atak'is la nov'aĵ'o'j'n. Brul'akcident'o'j kaj fulm'o'bat'o'j, romp'it'a'j krur'o'j, dron'akcident'o'j kaj serpent'mord'it'a'j infan'o'j, kiu'j antaŭ'e tut'e ne interes'is li'n, nun mov'is li'a'n fantazi'o'n tiom, ke li por kelk'e da hor'o'j forges'is si'n mem kaj la monoton'ec'o'n de la viv'o.

Pov'as ŝajn'i tro'ig'o, ke Kristofor'o enu'is. La trink'kun'ven'o'j ja pli'bel'ig'is li'a'n viv'o'n. Est'as ver'e, tamen, tiu'j kun'ven'o'j okaz'is nur dimanĉ'e kaj kelk'a'foj'e dum labor'tag'o'j, sed tiam nur vesper'e. Kaj ĉiu semajn'o hav'as ses labor'tag'o'j'n kaj ĉiu labor'tag'o dek ĝis dek du hor'o'j'n. Do rest'is sufiĉ'e da temp'o por enu'o. Ceter'e li ne tiom ŝat'is la kun'ven'o'j'n kiom antaŭ'e. Li jam sci'is ĉio'n parker'e. Est'is kvazaŭ manĝ'ad'o, kiam oni ne mal'sat'as. Oni manĝ'as pro kutim'o aŭ ĝentil'o, ne pro bezon'o.

Dum kelk'a temp'o li trov'is plezur'o'n en observ'ad'o de si'a'j kamarad'o'j, far'ant'e konklud'o'j'n pri ili. Sed ankaŭ tio perd'is si'a'n unu'a'n freŝ'o'n. Iom post iom tiu interes'o for'glit'is el li'a konsci'o, kaj fin'e li rigard'is si'n mem kiel unu el ili, nek pli bon'a, nek pli aĉ'a, nek pli saĝ'a, nek pli stult'a.

Sed kiam la brand'o jam komenc'is perd'i si'a'n gust'o'n, Kristofor'o kapt'is bon'a'n ide'o'n. Li al'port'is lud'kart'o'j'n, kaj la mal'vigl'o de la kamarad'o'j tuj mal'aper'is. Fin'e oni trov'is daŭr'a'n interes'o'n. Neni'u est'is ver'a lud'ant'o, kaj komenc'e oni lud'is simpl'a'j'n lud'o'j'n, kiu'j'n ĉiu bub'et'o kon'as, kaj la mon'risk'o est'is mal'grav'a. Sed ekzerc'o don'as kapabl'o'n. La relativ'a indiferent'o de la unu'a'j hor'o'j baldaŭ mal'aper'is, kaj oni lud'is pi'e kaj intens'e. La kupr'a'j mon'er'o'j don'is lok'o'n al bril'ant'a'j kron'o'j, kiu'j baldaŭ trov'is akompan'o'n de kvin- kaj dek-kron'a'j mon'bilet'o'j kaj temp'o ven'is kiam bilet'o'j de kvin'dek kaj cent kron'o'j gaj'e vel'is tie'n kaj re'e'n sur la tabl'o dum long'a'j vintr'o'vesper'o'j.

Kristofor'o preskaŭ ĉiam mal'gajn'is, sed tio ne est'is tre grav'a, laŭ li'a opini'o. Ĉef'e est'is, ke la lud'o est'as interes'a. La mal'gajn'o'j nur ig'is li'n re'nov'ig'i si'a'n sen'rezult'a'n pen'ad'o'n.

Kamp'e, kontraŭ'e, ĉiam ŝajn'is est'is io tiel mont'firm'a en si'a fortik'a statur'o kaj tut'a aper'aĵ'o, ke oni de la unu'a moment'o tuj sent'is: jen hom'o kiu neniam pov'as mal'sukces'i. Li lud'is mal'vigl'e kaj sen'interes'e, kvazaŭ la afer'o tut'e ne koncern'us li'n, tamen li gajn'is. Kiam Kristofor'o sid'is kvazaŭ sur pingl'o'j kaj nur atend'is la feliĉ'a'n moment'o'n, Kamp'e ĉiam inter'ven'is, mem'fid'a kaj firm'a kiel granit'a blok'o. Kiam Kristofor'o nervoz'e preĝ'is si'a'j'n litani'o'j'n al la estr'o de la mal'lum'o, Kamp'e kvazaŭ el'radi'is indiferent'a'n malic'o'n. Kaj la gajn'o ne ven'is en la poŝ'o'n de Kristofor'o. Est'is, kvazaŭ dev'us est'i tiel.

Kaj sam'e en tio ali'a. Kamp'e ĉiam ŝajn'is plen'kontent'a je si mem kaj la tut'a mond'o. Kristofor'o ne pov'is kompren'i li'a'n ĉiam'a'n bon'humor'o'n kaj kelk'a'foj'e eĉ sent'is iom da envi'o kontraŭ la ruĝ'barb'a viking'o.

* * *

Kelk'a'foj'e ven'is al Nov'pont'o kurioz'a gaj'ul'o, kiu tamen ne aparten'is al la ordinar'a rond'o. Li nom'iĝ'is Nikolao Torel kaj est'is bank'ofic'ist'o en la urb'o. Est'is mal'alt'a sed kugl'o'form'a kaj fortik'a vir'o, kiu sur si'a'j mal'long'a'j krur'o'j al'ven'is kiel glit'ant'a glob'o. Li'a patr'o iam posed'is bien'et'o'n proksim'e al Nov'pont'o, kaj li'a infan'aĝ'o pas'is dum sufiĉ'e sever'a'j kondiĉ'o'j. Sed li hav'is bon'a'n kap'o'n, precip'e rilat'e matematik'o'n. Li for'las'is la hejm'o'n fru'e, hav'is ofic'o'j'n en divers'a'j lok'o'j kaj rapid'e avanc'is, ĝis li nun rest'is kiel bank'ofic'ist'o en la hejm'region'a urb'o. Li est'is kolekt'int'a iom da mon'o, laŭ'vid'e tre ŝat'is la viv'o'n kaj ne zorg'is plu pri la est'ont'o.

Je tiu ĉi temp'o li est'is kvar'dek'jar'a sed ŝajn'is pli'aĝ'a bon'humor'ul'o. Li mult'e vojaĝ'is. En preskaŭ ĉiu sved'a urb'a hotel'o li est'is part'o'pren'int'a iu'n gaj'a'n vesper'o'n, kaj kelk'a'foj'e li far'is vizit'o'j'n al Dani'o kaj Norvegi'o. Est'is io polur'it'a kaj mond'um'a en li, kio tut'e apart'ig'is li'n de la hejm'lok'an'o'j. Oni tuj vid'is, ke tiu hom'o est'as tre hejm'e inter direktor'o'j dum pli'bon'a fest'a tag'manĝ'o.

Ŝajn'e li dev'us est'i iom fremd'a en la societ'o en Nov'pont'o, sed ne est'is tiel. Est'is sufiĉ'e da filozof'o en la gaj'a epikur'an'o, kaj se li sent'is si'n kiel fiŝ'o en akv'o kun disting'it'a societ'o en bon'a restoraci'o, li tamen sam'temp'e opini'is, ke kamp'ar'a festen'o aŭ babil'o, ĉe tas'o da kaf'o en kamp'ar'an'a kuir'ej'o pov'as egal'i al tio.

Kiam li sid'is inter la ali'a'j en la grand'ĉambr'o, li oft'e subit'e ek'star'is kaj kun cigar'o inter la fingr'o'pint'o'j ir'is en la kuir'ej'o'n. Kiam Kajsa viv'is, li inter'parol'is kun ŝi. Li babil'is pri bov'in'o'j, kamp'o'j, mal'nov'a'j memor'o'j kaj simil'a'j afer'o'j, kiu'j pov'us interes'i ŝi'n, kaj dum'e li'a ruĝ'a vizaĝ'o kun hel'a'j, stopl'a'j lip'har'o'j bril'is de bon'fart'o kaj bon'vol'o. Ankaŭ Selma ne est'is forges'at'a. Ĉu ŝi ne trov'is ĉarm'a'n fianĉ'o'n ankoraŭ? Ĉu ŝi jam vid'is la bel'a'j'n mantel'o'j'n en la urb'a vend'ej'o? Ĉu ŝi ne vol'as ven'i al la urb'o por akompan'i li'n al la teatr'o iu'n vesper'o'n?

Kiam Eskil ven'is en la mond'o'n, li okup'is grand'a'n part'o'n de li'a'j vizit'o'j. Kiam li ankoraŭ kuŝ'is en la lul'il'o, Niko pinĉ'is li'a'j'n vang'o'j'n kaj menton'o'n, babil'is kun li kvazaŭ li est'us kelk'jar'a, far'is grimac'o'j'n kaj tiel rid'is, ke li'a rond'a ventr'o salt'et'is. Kiam li komenc'is ir'i, Niko hav'is sam'e grand'a'n interes'o'n por li'a'j unu'a'j paŝ'o'j kiel Selma, kaj baldaŭ ili vet'kur'is sur la vast'a kuir'ej'a plank'o. De tiu temp'o li neniam ven'is al Nov'pont'o sen kun'port'i sak'et'o'n da karamel'o'j aŭ ali'a'n bon'gust'aĵ'o'n, kaj kiam li for'ir'is, li ĉiam donac'is kelk'a'j'n mon'er'o'j'n al la knab'o kun admon'o, ke li bon'e konserv'u ili'n.

Sed kelk'a'foj'e li trankvil'e ek'sid'is, suĉ'is si'a'n cigar'o'n, rigard'is Selman per si'a'j griz'a'j, inteligent'a'j okul'o'j kaj dum'e babil'et'is kaj rid'et'is ne'laŭt'e, memor'ig'ant'e pri kontent'e zum'ant'a kat'o.

— Kaj vi ankoraŭ rest'as tie ĉi? — li dir'is kelk'a'foj'e.

— Kio'n mi far'u? Ceter'e mi ne fart'as mal'bon'e ĉi tie.

— Est'as ver'e. Sed por vi'a est'ont'o la lok'o ver'ŝajn'e ne est'as tiel bon'a. Kristofor'o est'as hom'o kun special'a kap'o kaj mi tim'as, ke li ne pens'os mult'e pri vi, nek pri la bub'o.

— Tio rest'as ekster mi'a'j pens'o'j. Est'as plej bon'e, se ni pov'os zorg'i pri ni mem, kaj se la sort'o ne mal'favor'as, ni esper'ebl'e pov'os. Sed ankoraŭ mi rest'os. Mi ne manĝ'as pan'o'n de mizerikord'o.

— Jes, jes. Cert'e vi est'as prudent'a. Sed sincer'e dir'it'e, tiu ĉi lok'o ne est'as tre bon'a por vi'a knab'o dum li'a jun'aĝ'o. Sed iom post iom oni ja vid'os li'a'n karakter'o'n.

Kaj kelk'a'foj'e li al'don'is:

— Se la viv'o tie ĉi lac'ig'os vi'n, dir'u vort'et'o'n al mi. Ia'manier'e oni ĉiam trov'as voj'o'n.

Selma ŝat'is Nikon jam de la unu'a moment'o, kaj iom post iom ŝi ek'rigard'is li'n kiel patr'ec'a'n amik'o'n. Li kompren'is mult'e, pri kio ali'a'j eĉ ne pens'is, kaj li bezon'is dir'i nur kelk'a'j'n vort'o'j'n, kaj tuj ŝi sent'is si'n konsol'it'a kaj ĝoj'a.

iii.

Mont'a'n hav'is kruel'a'n mal'feliĉ'o'n en lud'ad'o sam'e kiel Kristofor'o. Sed por li la problem'o ne est'is sam'e simpl'a, ĉar li hav'is tre mal'mult'e da mon'o. Baldaŭ li firm'e konvink'iĝ'is, ke li neniam re'gajn'os la perd'it'a'n mon'o'n. Tamen li daŭr'ig'is, “ĉar ĝi tiel vibr'ig'as la anim'o'n, kaj tio est'as sufiĉ'a rekompenc'o por la mal'mult'a'j kron'o'j, kia'j'n mi pov'as perd'i.” Kiam li sen'mon'iĝ'is, oni propon'is prunt'o'n al li, sed li ĉiam mal'akcept'is, ĉar li hav'is fort'a'n antaŭ'sent'o'n, ke li neniam pov'os re'don'i, kaj tiam ne pov'us sent'i si'n liber'a hom'o en la rond'o.

Ceter'e li fin'fin'e ricev'is sufiĉ'a'n rekompenc'o'n por la mal'gajn'o.

Iu'n vesper'o'n li ven'is en la mansard'o'n de Kristofor'o sam'e kiel en pli fru'a temp'o.

Ili sid'is du'op'e apud la kaf'o'tabl'o kiel antaŭ kelk'a'j jar'o'j. Memor'o'j ek'viv'is, la tri musked'ist'o'j re'viv'iĝ'is kaj la mir'ig'a'j invent'o'j, kiu'j dorm'is en la cerb'o de Mont'a'n re'e imag'is kaj postul'is real'ig'o'n.

Kaj fin'e Mont'a'n dir'is la esenc'a'n motiv'o'n de la vizit'o. — Vi sci'as, ke mi est'as aĉ'a mal'riĉ'ul'o, labor'ist'o kaj sklav'o, li dir'is al Kristofor'o. Kaj kvankam vi mem est'as riĉ'ul'o, kaj ne bezon'as mov'i unu fingr'o'n se vi ne vol'as, vi cert'e kompren'as la situaci'o'n. Kaj precip'e, kiam oni pov'us far'i i'o'n valor'a'n por si mem kaj la hom'ar'o, se oni nur hav'as okaz'o'n. Sed tiu okaz'o ne vol'as ven'i, kaj tial mi dev'as mem far'i i'o'n por ating'i mi'a'n cel'o'n. Vi est'as honest'a hom'o, kaj ankaŭ vi sci'as, ke mi ne hav'as mank'o'n tiu'rilat'e. Ĉu vi vol'as prunt'i al mi tri'mil kron'o'j'n, tiam mi almenaŭ pov'us komenc'i. Tiam mi konstru'us ripar'meti'ej'o'n kaj prov'us star'i sur propr'a'j pied'o'j. Sed ne kred'u, ke mi pet'as pri almoz'o, pro tio ke ni kun'e drink'is kaj hav'is mult'a'n gaj'o'n. Mi est'as liber'a kaj respond'ec'a hom'o.

Aha, tiel, vi vol'as konstru'i forĝ'ej'o'n, interes'e! — dir'is Kristofor'o.

La pet'o de Mont'a'n ne surpriz'is li'n, ĉar li jam rimark'is la cel'ad'o'n. Li demand'is pri divers'a'j afer'o'j rilat'e la konstru'ot'a'n meti'ej'o'n, kaj long'a inter'parol'o est'iĝ'is, dum kiu neni'a vort'o est'is dir'at'a pri la prunt'o.

Sed dum'e Kristofor'o pri'pens'is kio'n li far'u, ĉar cert'e li ne re'ricev'os la mon'o'n, ne pro la mal'bon'o de Mont'a'n, sed pro li'a sen'taŭg'ec'o. Sed ali'flank'e, li mem hav'is sufiĉ'e da mon'o, kaj kia'manier'e far'i pretekst'o'n? Ili long'e rezon'ad'is, ĝis Kristofor'o fin'e dir'is:

— Est'as tre interes'e, kaj cert'e vi bon'e sukces'os. Vi ricev'os la mon'o'n, tuj kiam mi ven'os al la urb'o.

Tio est'is tut'e ne'atend'it'a al Mont'a'n. Li eksplod'is pro ĝoj'o, ek'salt'is kaj ĉirkaŭ'brak'is Kristofor'o'n.

— Vi est'as la plej bon'a hom'o, kiu'n mi renkont'is, — li dir'is preskaŭ plor'e. — Sed pag'promes'o'n ni skrib'u.

— Tia'j formal'aĵ'o'j ne est'as bezon'at'a'j. Ĉu vi kred'as, ke mi ne kon'as vi'n? Vesper'e kelk'a'j'n tag'o'j'n post'e, Mont'a'n sid'is en si'a kuir'ej'o kaj help'is si'a'n plej'aĝ'a'n fil'in'et'o'n pri lern'ej'a'j task'o'j. Li hav'is pli da flank'o'j en si'a karakter'o ol est'is vid'ebl'e ekster la hejm'o, sed tio'n mal'mult'a'j kon'is, kaj eĉ li mem preskaŭ ne. Inter'ali'e li est'is tre fort'e lig'it'a al si'a'j infan'o'j kaj sam'e al la edz'in'o. Mal'pac'iĝ'o ne ekzist'is en la famili'o, kaj la sol'a'j dram'et'o'j okaz'is nur kiam Mont'a'n ven'is hejm'e'n kun mal'ekvilibr'a kap'o kaj mal'plen'a mon'uj'o. Tiam li akuz'is si'n kaj dir'is, ke li forges'as la si'a'j'n kaj est'as mal'bon'a edz'o kaj patr'o, kiu ne merit'as ĝu'i la feliĉ'o'n de si'a'j edz'in'o kaj infan'o'j.

Ven'int'e de la labor'o li en la vesper'o'j ĉiam help'is la edz'in'o'n en divers'a'j labor'o'j, pro kio tiu'j najbar'o'j, la vir'in'o'j ebl'e plej'e, rigard'is li'n kiel vir'in'ul'o'n. Sed li'a plej bon'a temp'o ven'is, kiam li post'e trankvil'e sid'is en la rond'o de la infan'o'j. La plej'aĝ'a'n fil'in'o'n li help'is pri lern'ej'a'j task'o'j kaj ceter'e babil'et'is kun ili kaj far'is divers'a'j'n gaj'ig'aĵ'o'j'n.

Ĉio ĉi est'is tre bon'a, laŭ li'a opini'o, kaj li ne est'us tio'n for'don'int'a kontraŭ ĉiu'j trezor'o'j de la mond'o, sed tiam kaj tiam li subit'e ek'sent'is, ke li dev'as renkont'i hom'o'j'n, gaj'iĝ'i kaj konstru'i plan'o'j'n por la est'ont'o. Li em'e fantazi'is pri la est'ont'o, sed hejm'e li ne hav'is okaz'o'n, ĉar tie li forges'is tio'n pro la edz'in'o kaj la infan'o'j.

Kiam li nun sid'is tie, Kristofor'o subit'e en'ven'is. La ek'vid'o de la du'op'o kvazaŭ re'puŝ'is li'n. Mont'a'n sid'is apud la knab'in'et'o, sur la lign'a sof'o, la knab'in'o kun libr'o sur la genu'o'j kaj Mont'a'n kun unu brak'o ĉirkaŭ ŝi'a'j ŝultr'o'j, kun kurb'it'a dors'o kaj la stopl'a vang'o kaj pend'ant'a'j lip'har'o'j ĉe ŝi'a flav'bukl'a kap'o. Kaj sam'temp'e li aspekt'is tre'eg'e feliĉ'a, kvazaŭ tio est'us ver'e vir'a okup'o.

Kristofor'o lakon'e salut'is kaj don'is kovert'o'n.

— Mi est'is en la urb'o, tie ĉi est'as la mon'o. Kaj mi dezir'as grand'a'n sukces'o'n al vi'a entrepren'o.

Kiam Mont'a'n aŭd'is la vort'o'j'n kaj vid'is la brun'a'n kovert'o'n, grand'a emoci'o kapt'is li'n. Est'is kirl'o en li'a kap'o, kaj li est'is proksim'a al sven'o. La man'o'j trem'is kiel ĉe mal'jun'ul'o, kaj long'a temp'o pas'is antaŭ ol li tiom konsci'iĝ'is, ke li pov'is pren'i la man'o'n de Kristofor'o kaj dank'i. Sed fin'e li ek'reg'is si'n mem, turn'is si'n al la edz'in'o kaj pet'is, ke ŝi prepar'u kaf'o'n.

Sed nun Kristofor'o ne hav'is em'o'n rest'i, pretekst'is urĝ'a'j'n afer'o'j'n kaj tuj for'ir'is.

Tuj post la for'ir'o de Kristofor'o Mont'a'n ir'is en la ĉambr'o'n. Li mal'ferm'is la kovert'o'n per ankoraŭ trem'ant'a'j man'o'j kaj kalkul'is la grand'a'j'n mon'bilet'o'j'n kaj dum la tut'a temp'o hav'is la sent'o'n, ke tio est'as nur perfid'a sonĝ'o. Tiom da mon'o li neniam vid'is je unu foj'o. Sed iom post iom la pens'o'j ord'iĝ'is kaj li kompren'is, ke est'as real'aĵ'o. Kaj sam'temp'e li ankaŭ kompren'is, ke la prunt'o'pet'o kaj la plan'o'j pri meti'ej'o est'is nur sen'baz'a'j fantazi'o'j, pri kies real'iĝ'o li neniam ver'e kred'is. Li kaŝ'is la mon'o'n en tir'kest'o kaj ek'sid'is apud la tabl'o kun la vizaĝ'o en la man'o'j. Sent'o'j ond'is kaj lukt'is en li, kaj est'is al li, kvazaŭ li subit'e vek'iĝ'us en tut'e fremd'a mond'o. Tia riĉ'aĵ'o en li'a posed'o! Kaj kia'n respond'ec'o'n li hav'as, ne nur rekt'e pro la mon'o, sed ankaŭ pro la ebl'o far'i i'o'n. Pro la infan'o'j kaj la edz'in'o li dev'as vir'e kondut'i kaj bon'e fin'i tiu'n ĉi strang'a'n histori'o'n.

Kaj sam'temp'e la memor'o'j hont'ig'is li'n. Sen'taŭg'ul'o li ĉiam est'is kaj ĉiam babil'is kaj fanfaron'is, ho ve! Sub la prem'o de tiu'j tri mil kron'o'j li'a'j fanfaron'em'o kaj mem'konfid'o tre'eg'e ŝrump'is. Kia'manier'e ĝust'e uz'i tiu'n mon'o'n? Se li ne est'us tiom fanfaron'a antaŭ'e, li pov'us re'don'i la sum'o'n. Kaj se li ne bezon'us ĝi'n por la infan'o'j kaj Maria, li ja dev'us re'don'i ĝi'n. Sed est'as neces'e, ke ili hav'u iom da ĝoj'o de ĝi, kaj ĉar li nun hav'as okaz'o'n re'bon'ig'i kio'n de mult'a'j jar'o'j li ŝuld'as al ili, do ... ver'dir'e, kia'manier'e ili pov'is toler'i tia'n sen'taŭg'ul'o'n? Kaj iom post iom liber'ig'a humil'o pren'is lok'o'n en li'a anim'o.

Kiam li re'ven'is en la kuir'ej'o'n, li aspekt'is tiel rev'e feliĉ'a kiel jun'ul'o, kiu ven'as de la unu'a am'renkont'o. Maria demand'is, kio okaz'is kaj pri la mon'o.

Li pri'pens'is moment'o'n kaj post'e dir'is:

— Est'as neni'o grav'a, Kristofor'o prunt'is sum'et'o'n al mi. Ebl'e vi memor'as, ke mi parol'is pri konstru'o de mal'grand'a forĝ'ej'o, se okaz'o ven'os. Mi ricev'is kelk'a'j'n cent'o'j'n de li. Est'as ja nur prov'o, kaj pov'as est'i, ke mi mal'sukces'os. Sed ĉar mi ricev'is la mon'o'n, mi tamen prov'os.

iv.

Kiam Selma du, tri monat'o'j'n post la mort'o de Kajsa pet'is Kristofor'o'n pri iom da mon'o por la mastr'um'ad'o, tiu subit'e ek'memor'is, ke Selma ne ricev'is salajr'o'n dum la last'a'j monat'o'j.

— Mal'ben'it'a afer'o, sed kiu hav'as temp'o'n pens'i pri tio! Ceter'e ŝajn'as al mi hont'ig'e, ke vi ricev'u salajr'o'n kiel ordinar'a serv'ist'in'o, ĉar vi est'as ja mastr'o de la tut'a bien'o. Est'as mon'o en la komod'o. Pren'u kiom vi bezon'as por vi kaj la knab'o, kaj ne est'u avar'a.

Selma ne kontraŭ'dir'is, kvankam est'is iom mal'agrabl'e al ŝi uz'i mon'o'n, kiu'n ŝi ne ricev'is salajr'e. Sed ŝi al'kutim'iĝ'is. Ceter'e Kristofor'o ŝajn'is rigard'i ŝi'n kiel an'o'n de la dom'o.

Sed post tiu tag'o li laŭ'vid'e pli bon'e memor'is, ke ankaŭ ŝi pov'as bezon'i mon'o'n. Kelk'a'foj'e li fiks'e rigard'is ŝi'n kaj deklar'is, ke est'as grand'a hont'o, ke ŝi est'as tiel ĉifon'e vest'it'a aŭ hav'as tiel mal'bon'a'j'n ŝu'o'j'n, kaj ke ŝi nepr'e kiel ebl'e plej baldaŭ dev'as ir'i al la urb'o por hav'ig'i i'o'n pli bon'a'n.

Selma respond'is, ke tio est'us nur luks'o. Ĉu oni hav'as neces'o'n de bon'a'j vest'o'j en Nov'pont'o?

— Pov'as est'i ver'o, — li konsent'is. Tamen ŝi dev'us est'i iom bel'aspekt'a, kiam gast'o'j ven'as, ŝi est'as ja mastr'in'o. Ceter'e li tut'e ne vol'as, ke ŝi viv'u kiel ermit'o. Ŝi ja pov'as invit'i amik'in'o'j'n kelk'a'foj'e, cert'e la mon'o sufiĉ'as por kelk'a'j kaf'o'festen'o'j.

Selma ŝat'is est'i inter hom'o'j, kaj sufiĉ'e long'e viv'is en Nov'pont'o kvazaŭ ekzil'e. Sed bedaŭr'ind'e ŝi ne sci'is, kiu'n ŝi pov'as invit'i. Amik'in'o'j'n de la jun'aĝ'o ŝi hav'is, sed ne est'us konven'e invit'i tiu'j'n knab'in'o'j'n, kaj ŝi ankaŭ ne dezir'is tio'n.

Pri'pens'int'e, ŝi dir'is al Kristofor'o, ke li pet'u si'a'j'n kamarad'o'j'n kun'pren'i la edz'in'o'j'n, kiam ili ven'os ali'a'n foj'o'n. Tio ŝajn'is al Kristofor'o bon'a ide'o, kaj baldaŭ Selma prepar'is ver'a'n festen'o'n. Hom'o'j ven'is, kaj ŝi far'iĝ'is bon'a amik'in'o kun la vir'in'o'j, kiu'j est'is mult'e pli agrabl'a'j ol oni pov'us supoz'i, kiam oni kon'is nur ili'a'j'n edz'o'j'n. Tio vigl'ig'is ŝi'n, ŝi rid'is kaj bril'is kiel ruĝ'a roz'o kaj est'is pli gaj'a ol dum long'a temp'o.

Kaj Kristofor'o est'is rav'it'a.

— Tio'n ni re'far'u kiel ebl'e plej baldaŭ, — li dir'is, kiam la gast'o'j est'is for. — Oni dev'as hav'ig'i iom da gaj'o en la viv'o, ali'e ĝi ne hav'as senc'o'n.

La invit'o'j'n sekv'is invit'o'j de la najbar'o'j. Komenc'e Selma est'is iom ĝen'it'a de si'a pozici'o. Ŝi ne est'as mastr'in'o, nek serv'ist'in'o, sed ŝi hav'as fil'o'n kun'e kun la mastr'o kaj kiam ili ir'as al festen'o, neni'u ekster'ul'o pov'us kred'i i'o'n ali'a'n, ol ke ili est'as edz'o kaj edz'in'o. Kio'n hom'o'j dir'os pri tio? Kio'n ili dir'is, pri tio ŝi ne ek'sci'is, kaj baldaŭ ŝi forges'is tia'j'n pens'o'j'n.

Tiam kaj tiam Kristofor'o met'is kvin'dek'kron'o'n en ŝi'a'n man'o'n.

— Vi tut'e ne pens'as pri vi mem, li dir'is, sed mi ne vol'as, ke vi sklav'u tie ĉi por neni'o.

Post la mort'o de Kajsa Selma dum long'a temp'o sent'is si'n sol'a kaj sen'hejm'a. Tiam ŝi serĉ'is konsol'o'n ĉe si'a fil'o. Kiam ŝi est'is sol'a kun li, ŝi pren'is li'n sur si'a'j'n genu'o'j'n kaj emoci'e kares'is kaj kis'is li'n, kio ceter'e est'is tut'e fremd'a al ŝi, kant'is por li kaj babil'is, kvazaŭ li est'us almenaŭ dek- aŭ dek'du'jar'a.

Tiam ŝi sent'is la izol'ec'o'n kaj la spirit'o'n de la mal'nov'a bien'o pli fort'e ol iam antaŭ'e, sed sam'temp'e plen'ig'is ŝi'n mal'dolĉ'a ĝoj'o pro tio, ke ŝi ne aparten'as al ĝi kaj pov'as kontraŭ'star'i tiu'n spirit'o'n. Ŝi est'as kvazaŭ en fremd'a land'o kun si'a fil'o, sed tio ne tre grav'as, se ŝi nur pov'as est'i ŝi mem, se ŝi nur sent'as, ke ŝi viv'as, kaj ŝi'a intern'o ne sek'iĝ'is kaj sen'viv'iĝ'is kiel al Kristofor'o.

La okaz'a'j inter'parol'et'o'j kun Niko Torel de kelk'a temp'o fort'ig'is tiu'n sent'o'n. Est'is tamen unu hom'o, kiu kompren'is ŝi'n. Sed post'e ven'is ali'a pens'o. Kiom ŝi'a sort'o pov'as koncern'i Nikon? Per kiu rajt'o li tuŝ'as ŝi'a'j'n pens'o'j'n kaj sent'o'j'n? Se ŝi vol'as fid'i al si mem kaj star'i sur propr'a'j pied'o'j, ŝi ne dev'as serĉ'i konsol'a'j'n vort'o'j'n aŭ eĉ ne akcept'i tia'j'n.

Kaj iom strang'e, post'e Niko tut'e ne tuŝ'is tiu'n tem'o'n. Li ven'is en la kuir'ej'o'n kiel antaŭ'e, parol'is afabl'e kaj lud'is kun Eskil, eĉ far'is parol'et'o'j'n al ŝi, kiam li okaz'e part'o'pren'is iu'j'n el la festen'o'j. Sed est'is, kvazaŭ li tut'e ne memor'us tio'n ali'a'n.

Kaj iom post iom tiu viv'manier'o far'iĝ'is kutim'o al ŝi. La ĉiu'tag'a labor'o pren'is la plej long'a'n temp'o'n, kaj kvankam ŝi ŝat'is labor'o'n kaj am'is la ter'o'n, tio sufiĉ'e rapid'e far'iĝ'is afer'o de kutim'o. Sam'e, kvankam ne tiel rapid'e, okaz'is en ŝi'a intern'a viv'o. Tio, kio est'is iam nov'a kaj strang'a, log'a aŭ tim'ig'a, tag'o'n post tag'o perd'is si'a'n impres'pov'o'n, kun'fand'iĝ'is kun la ĉiu'tag'a viv'o kaj fin'e preskaŭ for'glit'is el ŝi'a konsci'o.

Ŝi komenc'is dir'i al si mem, ke ŝi'a situaci'o tamen est'as sufiĉ'e bon'a. Ŝi hav'as hejm'o'n por si kaj la fil'o, pov'as labor'i laŭ em'o kaj vest'i si'n laŭ dezir'o, invit'i amik'in'o'j'n kaj ne dev'as tre zorg'i pri io ajn. Ĉu ne mult'a'j vir'in'o'j, eĉ edz'in'o'j, trov'iĝ'as en pli mal'bon'a situaci'o? Ven'is tag'o, kiam ŝi mem rimark'is la ŝanĝ'ig'o'n en si mem. — Ĉu de'pend'as nur de al'kutim'iĝ'o, ke mi nun vid'as ĉio'n ali'e ol antaŭ'e? — ŝi demand'is si'n mem. Aŭ ĉu la viv'o en Nov'pont'o ali'form'is ŝi'n? Ŝi ne pov'is respond'i al tio, nur rimark'is kun mir'o, ke ĉio, kio antaŭ'e trem'ig'is ŝi'a'n intern'o'n per ĝoj'o aŭ dolor'o, nun est'as indiferent'a al ŝi.

Kristofor'o est'is la sam'a hom'o kiel antaŭ'e, sek'a kaj sen'viv'a intern'e. Sed kiom tio koncern'as ŝi'n? Kaj ebl'e ŝi mem est'is kulp'a, ebl'e ŝi est'is tro jun'a kaj tro plen'a de fantazi'o'j, kiam ŝi don'is si'n al li? Jam de long'a temp'o Kristofor'o rigard'is ŝi'n an'o de la dom'o. Nun ven'is temp'o, kiam ŝi rigard'is si'n mem en la sam'a manier'o, eĉ sen pens'i pri tio.

Kristofor'o est'is absolut'e indiferent'a al ŝi. Tamen ven'is tag'o, kiam ŝi'a'j pens'o'j re'e komenc'is cirkl'i ĉirkaŭ li. Ŝi tamen aparten'as al la hejm'o kaj ver'ŝajn'e rest'os tio dum si'a tut'a viv'o. Kompren'ebl'e ŝi pov'us viv'i ankaŭ en tiu ĉi manier'o. Sed nun tio ek'ŝajn'is al ŝi iom stult'a.

Ver'dir'e Kristofor'o trink'is pli ol neces'e. Sed ebl'e li pov'us for'ig'i tiu'n kutim'o'n. Post la komenc'o de la famili'a'j festen'o'j li ceter'e trink'is pli mal'mult'e kaj far'iĝ'is pli civiliz'it'a en si'a kondut'o. Li ja est'is iom pli aĝ'a ol ŝi, tamen kvar'dek jar'o'j ne est'as tre alt'a aĝ'o.

Tiel ir'is ŝi'a'j pens'o'j. Komenc'e ŝi mem mir'is, kia'manier'e ŝi pov'as pens'i tiel, sed baldaŭ ankaŭ tio far'iĝ'is kutim'o. Kaj ankoraŭ ŝi est'is jun'a, kaj ŝi'a sang'o flu'is printemp'e varm'e en ŝi'a'j angi'o'j. Kaj ĉar ŝi jam aparten'is al la bien'o... Ebl'e Kristofor'o konjekt'is ŝi'a'j'n pens'o'j'n. lu'n vesper'o'n, kiam la serv'ist'o kaj serv'ist'in'o ir'is al danc'o kaj Selma sid'is en si'a ĉambr'o, Kristofor'o en'ir'is al ŝi. Eskil jam dorm'is, sed ŝi mem ankoraŭ rest'is ĉe ia labor'o.

Ŝi'a vizaĝ'o far'iĝ'is ruĝ'e varm'a, kaj ŝi mal'lev'is la okul'o'j'n, kiam Kristofor'o en'ven'is, sed ŝi dir'is neni'o'n. Ŝi sid'is apud la mal'grand'a tabl'o, kaj Kristofor'o ek'sid'is sur la ali'a flank'o kaj silent'e rigard'is ŝi'a'n vizaĝ'o'n, dum petol'a rid'et'o lud'is sur li'a'j lip'o'j. Fin'e ŝi lev'is la okul'o'j'n kaj ek'rid'et'is ankaŭ ŝi, dum varm'a bril'o ek'lum'is en ŝi'a'j okul'o'j.

— Jes, kiel vi vid'as, — dir'is Kristofor'o kvazaŭ respond'ant'e al demand'o. — Est'as stult'e far'iĝ'i mal'jun'a en tia manier'o, ni ja pov'as hav'i iom de gaj'o, kiel ali'a'j, se vi ne mal'aprob'as. Kaj pro la ord'o ni pov'as ja ankaŭ ir'i al la pastr'o, al'ekster'e aspekt'as iom pli stabil'e tiam...

v.

Post kiam Mont'a'n ricev'is la prunt'o'n, oni ne vid'is li'n plu en Nov'pont'o. Kristofor'o ne sopir'is al renkont'o kun li, sed kiam pas'is semajn'o post semajn'o kaj fin'e monat'o'j, li komenc'is far'iĝ'i sci'em'a. Hom'o'j dir'is, ke li konstru'is forĝ'ej'o'n, sed tio ne don'is klar'ig'o'n pri li'a for'est'o.

Komenc'e de april'o Mont'a'n ricev'is la mon'o'n. Kiam fin'e somer'iĝ'is kaj li ankoraŭ ne ven'is, Kristofor'o unu tag'o'n far'is promen'ad'o'n al Grand'torent'o por esplor'i la afer'o'n.

Jam de mal'proksim'e li ek'vid'is nov'konstru'it'a'n dom'o'n, el kies fum'tub'o el'iĝ'is dik'a, flav'griz'a karb'o'nub'o. Laŭ'vid'e la ĝust'a lok'o. Kaj subit'e Kristofor'o ek'sent'is koler'et'o'n. De kie Mont'a'n kapt'is tiu'n frenez'a'n ide'o'n? Kaj ver'dir'e la forĝ'ej'o aparten'is ja al li, Kristofor'o, kvankam li neniam hav'os util'o'n de ĝi. Cert'e li est'us pov'int'a pli bon'e uz'i la mon'o'n.

La fum'o daŭr'e nub'um'is, kaj li aŭd'is la klar'a'n son'o'n de martel'o kontraŭ ambos'o. Laŭ tio jam plen'a labor'o. Li proksim'iĝ'is kaj vid'is kelk'a'j'n nov'a'j'n labor'ĉar'o'j'n kaj mal'nov'a'n vetur'il'o'n ekster'e. Kontraŭ la mur'o star'is du mal'nov'a'j bicikl'o'j.

Li ne hav'is urĝ'o'n, do halt'is kaj ĉirkaŭ'rigard'is dum moment'o. Dum'e tre strang'a'j sent'o'j atak'is li'n. Mont'a'n ĉiam hav'is tia'n super'flu'o'n da fantazi'o, ke Kristofor'o neniam pov'is imag'i, ke li vid'os li'a'n konstru'ot'a'n meti'ej'o'n ali'e ol rev'e. Sed tiu forĝ'ej'o, kies mur'o'j ankoraŭ bril'is flav'blank'e, kvazaŭ la tabul'o'j est'us ven'int'a'j de la seg'ej'o en la sam'a tag'o, tamen est'is palp'ebl'a real'aĵ'o.

Li en'ir'is. En la sam'a moment'o li vid'is, kiel Mont'a'n kaj alt'a, for'fortik'a jun'ul'o per pren'il'o'j kapt'as rad'ring'o'n, kiu star'is por varm'ig'o en la fajr'o, kaj post'e kun grand'a urĝ'o komenc'as met'i ĝi'n sur rad'o'n sur la plank'o. Tiu labor'o postul'is rapid'ec'o'n kaj atent'o'n, kaj la du vir'o'j eĉ ne rigard'is al Kristofor'o, kiu trankvil'e rigard'is ili'a'n pen'ad'o'n. Ŝvit'o flu'is el la mal'hel'e ruĝ'a'j vizaĝ'o'j, kie ĉiu muskol'o streĉ'iĝ'is kaj mal'mol'iĝ'is, kvazaŭ ili lukt'as pro la viv'o. Komplik'iĝ'is iom'et'e, kaj ili'a'j man'o'j nervoz'e ek'trem'is, dum ili per rapid'a'j mov'o'j prov'is ten'i la ring'o'n en la ĝust'a lok'o. Mont'a'n blasfem'is sur si'a flank'o de la rad'o, kaj apenaŭ li est'is sav'int'a la situaci'o'n, kiam la jun'ul'o komenc'is grunt'i. Sed tio postul'is nur kelk'a'j'n sekund'o'j'n, post'e la ring'o fiks'iĝ'is kaj ili sur'bat'is ĝi'n.

Kiam tio est'is pret'a, Mont'a'n for'met'is la rad'o'n, for'viŝ'is per la brak'o la ŝvit'o'n sur la frunt'o kaj fin'e paŝ'is al Kristofor'o.

Hej, — li gaj'e dir'is. — Ni est'as okup'it'a'j, kiel vi vid'as. Bon'e, ke vi ven'is. Ver'ŝajn'e vi mir'is pri mi'a mal'aper'o, sed fakt'e mi ne hav'is liber'a'n moment'o'n dum la tut'a printemp'o.

— Mir'ig'e, ke vi jam far'is tiom mult'e, — dir'is Kristofor'o por i'o'n dir'i. — Ĉu ŝajn'as al vi, ke tio ĉi est'as plaĉ'a afer'o? — Kompren'ebl'e, — dir'is Mont'a'n kaj li'a tut'a vizaĝ'o bril'is de kontent'o. — Est'as tut'e ali'a afer'o ol sklav'i al la societ'o por hor'a salajr'o.

Sed subit'e li far'iĝ'is serioz'a.

— Sed mi dev'as konfes'i, ke mi komenc'e iom tim'is. Kiel vi ver'ŝajn'e kompren'as, mi neniam pren'is la afer'o'n serioz'e. Vi'a mon'o est'is kvazaŭ mal'varm'a duŝ'o al mi. Vi fiask'os, mi pens'is. Sed post'e mi dir'is al mi mem: ĉar la diabl'o jam est'as en la boat'o, est'as plej bon'e rem'i kun li al la bord'o. Mi aĉet'is tiu'n ter'pec'o'n de la posed'ant'o, lu'is dom'et'o'n proksim'e kaj trans'loĝ'iĝ'is kun la famili'o. Kaj ĉio sufiĉ'e bon'e akord'iĝ'is. Post'e mi hav'ig'is neces'a'j'n il'o'j'n, skrib'is al cikl'o'firm'o'j pri katalog'o'j ktp. Kaj labor'o'n mi ricev'is. Ul'o'j ven'is kaj pet'is pri anonc'o'j. Mi rid'eg'is al ili. Sed ili est'is trud'em'a'j, kaj fin'fin'e ili kapt'is mi'n. Kaj ĉu vi vid'is? La anonc'o'j far'is voj'o'n, kaj dank’ al ili, ni nun hav'as sufiĉ'e kaj pli ol sufiĉ'e da labor'o.

Pli kaj pli strang'a'j sent'o'j est'iĝ'is en Kristofor'o. Tia'n rezult'o'n de si'a help'o al Mont'a'n li ne atend'is. Unu'flank'e est'is ja tre bon'e, sed ali'flank'e li iel far'iĝ'is tre fremd'a al li. Li ŝajn'is tiel kontent'a kaj ag'em'a, ke Kristofor'o trov'is tio'n iom mal'agrabl'a. Sed sam'temp'e li preskaŭ envi'is li'n, li ne pov'is dir'i kial.

— Se funkci'os sam'e bon'e, vi baldaŭ pov'os re'ricev'i vi'a'n mon'o'n, — Mont'a'n daŭr'ig'is. — Kaj per tiu prunt'o vi far'is al mi serv'o'n, kies valor'o'n vi mem ne pov'as kompren'i.

Kristofor'o ir'is hejm'e'n. La renkont'o pli mal'gaj'ig'is ol ĝoj'ig'is li'n. — Mi hav'as mult'e da mon'o, — li pens'is, — tamen ĉio est'as tiel unu'ton'a kaj enu'a, ke oni kelk'a'foj'e preskaŭ pov'us pend'ig'i si'n. Kaj tiu sen'senc'ul'o Mont'a'n kapt'as ide'o'n pri konstru'o de forĝ'ej'o, kaj kiam tiu forĝ'ej'o el'suĉ'as la tut'a'n fort'o'n el li'a korp'o, li preskaŭ krev'as pro kontent'o, kaj ne pov'as imag'i i'o'n pli bon'a'n. La frenez'ul'o!

* * *

La konsci'o pri la nov'a, hel'a viv'rigard'o de Mont'a'n long'e pik'is la intern'o'n de Kristofor'o. Li'a plej varm'a dezir'o est'is viv'i la viv'o'n sam'e freŝ'humor'e kiel nun Mont'a'n, li nur ne pov'is el'trov'i la manier'o'n. Far'i i'o'n util'a'n, sam'e kiel Mont'a'n, ne plaĉ'is al li, ceter'e li tut'e dub'is pri la efik'o.

Sed post'e ven'is la feliĉ'a ide'o pri la famili'a'j festen'o'j. Tio iom re'vigl'ig'is li'n kaj iom post iom li'a mal'bon'a humor'o mal'aper'is. Kiam li post'e komenc'is send'i ŝtel'a'j'n rigard'o'j'n al Selma, li re'e trov'is i'o'n akcel'ind'a'n, kaj kiam li fin'e la du'a'n foj'o'n ir'is por fianĉ'a entrepren'o en si'a propr'a dom'o kaj ili inter'konsent'is pri ge'edz'iĝ'o, li komenc'is kred'i, ke la viv'o tamen pov'as est'i sufiĉ'e agrabl'a.

La nep'o

i.

Dum si'a'j unu'a'j jar'o'j Eskil ne hav'is ali'a'n lud'kamarad'o'n ol la griz'a'n kat'in'o'n. Se li kelk'a'foj'e tren'is ĝi'n je la vost'o, port'is ĝi'n per pren'o ĉirkaŭ la ventr'o kvazaŭ ŝi est'us pak'aĵ'o, aŭ prov'is pik'i ŝi'a'j'n okul'o'j'n per la fingr'o'j, ŝi ne far'iĝ'is mal'afabl'a pro tio. Ili preskaŭ ĉiam est'is kun'e, kaj kiom ajn li mal'bon'trakt'is ŝi'n, li tamen far'iĝ'is sen'konsol'a, kiam ŝi for'est'is.

Sed baldaŭ kapt'is li'a'n interes'o'n la hom'o'j. Vir'o'j ven'is al la hejm'o, kaj ĉiu est'is strang'a kaj interes'a en si'a manier'o. Unu port'is bril'a'n horloĝ'o'ĉen'o'n, ali'a hav'is mir'ig'a'n baston'o'n, Kamp'e si'a'n ruĝ'a'n barb'o'n kaj Mont'a'n si'a'j'n pend'ant'a'j'n lip'har'o'j'n. Dimanĉ'e Selma mal'facil'e ten'is li'n en la kuir'ej'o, kaj malgraŭ ŝi'a gard'em'o, li tiam kaj tiam sukces'is ating'i la grand'ĉambr'o'n. La vir'o'j kares'is li'n en si'a mal'lert'a manier'o, kaj prov'is parol'i al li, sed trov'int'e ke tio est'as sen'rezult'a, ili re'e turn'is si'a'n atent'o'n al la kaf'o kaj la kart'o'j.

Nur Niko Torel gajn'is li'a'n plen'a'n konfid'o'n. Tio'n kaŭz'is ne nur la karamel'o'j kaj lud'il'o'j. Instinkt'e li tir'iĝ'is al tiu hom'o kaj ŝat'is est'i kun li. Kristofor'o ne montr'is pli grand'a'n interes'o'n por li ol iu ali'a far'is. Oficial'e li ja ankaŭ ne est'is patr'o de la knab'o, kaj do ne hav'is kaŭz'o'n montr'i patr'a'j'n sent'o'j'n. Tio iom ŝanĝ'iĝ'is, kiam Eskil est'is kvar-, kvin'jar'a. Tiam Kristofor'o komenc'is parol'i kaj ŝerc'i kun li sed en manier'o kvazaŭ li est'us plen'kresk'a hom'o kaj tut'e ne li'a fil'o. Li instru'is al li mal'bel'a'j'n vort'o'j'n, don'is al li vin'gut'et'o'j'n kaj instru'is al li kart'lud'o'n. Selma far'is admon'o'j'n, sed Kristofor'o respond'is, ke se la knab'o vol'as iĝ'i brav'a vir'o, li dev'as komenc'i en bon'a temp'o.

Ŝajn'is, ke li far'iĝ'os nov'a Kristofor'o. Li komenc'is ag'i tut'e laŭ'kapric'e, kaj la konsil'o'j kaj admon'o'j de Selma tut'e ne hav'is efik'o'n. Kelk'a'foj'e ŝi ricev'is respond'o'j'n, kiu'j est'us ŝi'n terur'int'a'j, se ŝi jam ne est'us tiom al'kutim'iĝ'int'a al la parol'manier'o de la grand'ĉambr'o.

Se ŝi'a am'o por li est'us sam'a kiel dum la unu'a temp'o, ŝi cert'e prov'us ĉi'a'j'n rimed'o'j'n por sav'i li'n de la pere'o, sed sam'e kiel ĉio ali'a, ankaŭ ŝi'a rilat'o al la fil'o far'iĝ'is pli mal'pli kutim'ec'a. En ŝi'a plej profund'a intern'o cert'e rest'is bril'et'o de la origin'a patr'in'am'o, sed en la ĉiu'tag'a mon'uj'o ŝi ne pov'is tra'breĉ'i la bar'o'j'n. Escept'e ŝi'a'j'n fleg'ad'o'n kaj admon'o'j'n ne est'is grand'a diferenc'o inter ŝi'a kondut'o al li kaj tiu de Kristofor'o. Kares'o'j kaj kis'o'j jam de'long'e ĉes'is. Tio aparten'is al li'a'j plej fru'a'j jar'o'j, kaj kiam li far'iĝ'is pli aĝ'a, li eĉ ne memor'is pri ŝi.

Sed kun'e kun li'a'j pens'kapabl'o kaj kapabl'o por aĝ'aĵ'o'j kresk'is li'a am'o por Niko. Tiu ŝajn'is pli kaj pli interes'it'a de la knab'o. Kelk'a'foj'e li preskaŭ forges'is manĝ'o'n, trink'ad'o'n kaj kart'lud'o'n kaj anstataŭ'e lud'is kun la knab'o aŭ serioz'mien'e far'is grav'a'n inter'parol'o'n kun li.

Kaj la vort'o'j'n de Niko Eskil prov'is rest'ig'i en si'a memor'o kaj kondut'i laŭ ili. Iom post iom la mal'bel'a'j vort'o'j mal'aper'is el li'a parol'o, li ne kontraŭ'dir'is la patr'in'o'n plu, kaj kiam Kristofor'o prov'is log'i li'n per la kart'o'j, li tuj turn'is la dors'o'n al li kaj for'ir'is.

Kristofor'o kaj Selma ge'edz'iĝ'is, kiam Eskil est'is ĉirkaŭ ses'jar'a. Eskil tut'e ne sci'is pri la rimark'ind'a afer'o, ĉar ĝi okaz'is tut'e sen'ceremoni'e kaj sen'pomp'e. lu'n tag'o'n Kristofor'o kaj Selma vetur'is al la urb'o kaj re'ven'is vesper'e, kaj tio est'is, se ne tre oft'a, tamen tut'e natur'a afer'o. Ne'long'e post tio est'is grand'a festen'o en Nov'pont'o, sed ankaŭ tio est'is ordinar'aĵ'o. Sed iom post'e li rimark'is, ke iu nom'as li'a'n patr'in'o'n sinjor'in'o. Tio'n li antaŭ'e ne aŭd'is kaj demand'is ŝi'n pri la signif'o. Selma prov'is klar'ig'i kiel ebl'e plej bon'e sen tuŝ'i la ver'o'n. Eskil akcept'is la klar'ig'o'n kaj ne pens'is plu pri la afer'o.

Tia'temp'e li trov'is kamarad'o'n. Kamp'e est'is dung'int'a dom'mastr'in'o'n, kaj tiu hav'is fil'o'n kiu est'is sam'aĝ'a kun Eskil. La mastr'in'o al'port'is lakt'o'n de Nov'pont'o, kaj tiam la knab'o akompan'is ŝi'n. Baldaŭ la knab'o'j kon'at'iĝ'is, post iom da temp'o Arn'e mem pov'is port'i la lakt'o'n kaj ankaŭ ricev'is permes'o'n vizit'i Nov'pont'o'n dum la tag'o'j.

De tiu temp'o la du knab'o'j trov'is nov'a'n mond'o'n. La ter'o est'is plen'a de interes'a'j kaj mult'manier'e util'a'j afer'o'j, plen'a de ne'kon'at'a'j lok'o'j kaj grandioz'a'j ebl'o'j, kiu'j don'is sen'ĉes'a'n okup'o'n al ili'a'j man'o'j kaj pens'o'j. Sur la trut'o'dig'o de la mal'jun'a Kristofor'o ili naĝ'ig'is boat'et'o'j'n el arb'o'ŝel'o kaj bret'o'pec'o'j, de ĝi'a ŝlim'a fund'o ili kapt'is ar'o'j'n da ran'id'o'j, kiu'j est'as interes'a'j kaj pov'as serv'i kiel pasaĝer'o'j. En la valet'o ĉirkaŭ la dig'o kaj river'et'o kresk'as ar'o'j da tub'trunk'a'j kresk'aĵ'o'j, el kiu'j oni pov'as far'i muzik'il'o'j'n, ŝpruc'il'o'j'n, akv'o'konduk'il'o'j'n. kaj ali'a'j'n bel'a'j'n afer'o'j'n. Ili konstru'as akv'o'rad'o'n, martel'o'n kaj tut'a'n ar'o'n da rad'et'o'j, kiu'j'n funkci'ig'as la turbin'et'o. Ĉe la el'flu'o de la river'et'o ili kapt'as fiŝ'id'o'j'n, kiu'j'n ili met'as en la dig'o'n kaj tia'manier'e ricev'as ili'a'n propr'a'n fiŝ'lag'et'o'n, por kiu ili hav'as interes'o'n, kiu cert'e ne est'as pli mal'grand'a ol tiu de mal'jun'a Kristofor'o.

Dum la vintr'o la tut'a valet'o plen'iĝ'as de dik'a tavol'o da glaci'o, kiu est'as bon'eg'a lok'o por sled'et'o kaj glit'um'il'o'j, kaj se ven'as mult'e da neĝ'o, la dekliv'et'o'j est'as la plej bon'a'j ski'ad'ej'o'j. Ili migr'as al la rand'o'j de la bien'o kaj ĝis la grand'a konifer'arb'ar'o, kiu sufiĉ'e mal'dens'iĝ'is dum la last'a'j jar'o'j. Tie ili trov'as sciur'o'j'n kaj divers'spec'a'j'n bird'o'j'n kaj, se est'as neĝ'o, spur'o'j'n de mult'a'j ali'a'j arb'ar'an'o'j. Tio vek'as la ĉas'instinkt'o'j'n. Ili konstru'as amas'e sag'paf'il'o'j'n kaj sag'o'j'n kaj si'n'gard'e embusk'as en la dens'ej'o'j. En la river'o'n ili met'as hok'o'j'n por la fiŝ'o'j. Mal'proksim'e en la arb'ar'o ili konstru'as kaban'o'j'n el branĉ'o'j, sur'grimp'as la alt'a'j'n pice'o'j'n por trov'i nest'o'j'n de sciur'o'j aŭ bird'o'j kaj sci'as majstr'e mal'supr'e'n'glit'i sur la mol'a'j, elast'a'j pice'branĉ'o'j. Tie est'as ankaŭ krut'eg'a mont'o kun amas'o'j da ŝton'eg'o'j, kiu'j'n oni pov'as facil'e rul'ig'i mal'supr'e'n, kaj kiu'j tiam far'as tondr'o'n kvazaŭ de kanon'o'j.

Baldaŭ la river'o komenc'as sorĉ'e log'i ili'n. Komenc'e ili ban'is si'n en la fiŝ'dig'o, fiŝ'kapt'is ĉe la el'flu'o kaj respekt'is la nigr'a'n, profund'a'n river'o'n. Post ne'long'e ili tamen trov'is, ke est'as pli interes'e fiŝ'kapt'i en la river'o, kaj ke oni kun iom da si'n'gard'o pov'as ban'i si'n en la el'flu'ej'o. Tie ili far'as si'a'j'n naĝ'ekzerc'o'j'n, nur kelk'a'j'n fut'o'j'n flank'e de la profund'a river'o, kaj kiam la akv'o fin'e port'as ili'n kaj ili spir'eg'e kaj kun intens'a ĝoj'o trans'naĝ'as la el'flu'o'n, ili rigard'as si'n mem kiel hero'o'j'n. Kia'n efik'o'n la admon'o'j kaj mal'permes'o'j de Selma pov'as hav'i, kompar'e kun la log'o'j kaj inspir'o'j, kiu'j renkont'as li'n en li'a propr'a mond'o, kiu tamen al li est'as mult'e pli real'a ol ĉiu'j zorg'a'j pens'o'j de la patr'in'o? Kia'n signif'o'n hav'as ŝi'a'j avert'o'j kontraŭ la akv'o, kompar'e kun la sorĉ'a kaj log'a river'o, kiu kvazaŭ amik'a, viv'a est'aĵ'o invit'as li'n por prov'i la kapabl'o'n en man'o'j kaj krur'o'j? Kia'manier'e li pov'as konsider'i ŝi'a'j'n vort'o'j'n, kiam alt'eg'a'j pice'o'j etend'as si'a'j'n branĉ'o'j'n al li, por ke li grimp'u al ili'a'j supr'o'j kaj por moment'o sent'u si'n kamarad'o de bird'o'j kaj sciur'o'j? Nun li ne kun'est'is tiom mult'e kun onkl'o Niko. Ver'dir'e li memor'as li'a'j'n konsil'o'j'n kaj prov'as sekv'i ili'n laŭ'ebl'e, sed kiam ili tut'e mal'as al ĉio interes'a, kio'n li mem el'trov'is, li tamen sekv'as si'a'n propr'a'n opini'o'n. Ver'ŝajn'e Niko neniam prov'is trans'naĝ'i la river'o'n aŭ grimp'i al la supr'o de la pice'o'j. Do li ne pov'as kompren'i la danĝer'o'n aŭ ne'danĝer'o'n de tio. Li ne hav'as klar'a'n kompren'o'n ankaŭ pri la kapabl'o'j de Eskil. Do est'as plej saĝ'e silent'i, fid'i si'n mem kaj si'a'n propr'a'n fort'o'n.

Tia'manier'e tag'o'j, semajn'o'j, monat'o'j kaj tut'a'j jar'o'j glit'is for, est'ad'o sen'temp'a, sed tamen plen'plen'a de grand'a'j okaz'o'j kaj spert'o'j, de pens'o'j kaj sent'o'j kiu'j nask'iĝ'is, kresk'is kaj ŝanĝ'is form'o'n kiel ili'a'j propr'a'j lud'o'j. La vent'o'j lud'is kun ili, naĝ'ig'is ili'a'j'n boat'o'j'n, port'is ili'a'j'n flug'drak'o'j'n al la alt'o'j kaj lul'is ili'n mem sur la supr'o'j de la arb'o'kron'o'j. La akv'o est'is bon'a amik'o, kiu instru'is al ili nov'a'j'n lud'o'j'n, freŝ'ig'is ili'n kiam varm'o prem'is kaj ĉirkaŭ'brak'is ili'n sam'e bon'kor'e kaj mol'man'e kiel kiu ajn patr'in'o. Ter'o kaj ŝton'o'j, glaci'o kaj neĝ'o, kresk'aĵ'o'j kaj arb'o'j, ĉio parol'is al ili en tut'e ali'a, kaj pli konvink'a manier'o ol la hom'o'j pov'is far'i.

* * *

Sed ankaŭ la viv'o en la bien'o est'as interes'a. La ĉeval'ej'o kaj bov'in'ej'o ĉiam al'tir'as ili'n, kaj kiam oni konduk'as la brut'o'j'n al la paŝt'ej'o aŭ hejm'e'n, ili volont'e part'o'pren'as. Plej interes'a est'as tamen la ĉeval'o. Ek'sid'i sur la sled'o aŭ ĉar'o kaj akompan'i al arb'ar'o aŭ ali'lok'e'n est'as preskaŭ pli interes'a ol lud'i apud la dig'o. Ir'ig'i la ĉeval'o'n laŭ'vol'e, man'um'i fos'il'o'n kaj met'i lign'o'n en ĝust'a manier'o tamen est'as pli grav'a afer'o ol konstru'i bon'a'n akv'o'rad'o'n.

Kun streĉ'a interes'o ili observ'as la labor'o'j'n de la grand'ul'o'j. Post bon'a observ'o ili ebl'e pov'os far'i la sam'o'n. Ili akompan'as la serv'ist'o'n kaj la serv'ist'in'o'n al la kamp'o'j kaj neniam lac'iĝ'as demand'i pri divers'a'j afer'o'j. Sam'temp'e ili sent'as okaz'o'n por montr'i, kio'n ili mem pov'as far'i. Est'as tiel ĝoj'e, kiam oni sent'as, ke oni pov'as far'i la sam'a'n labor'o'n kiel la grand'ul'o'j. Kiam ili ricev'as laŭd'o'n, ili ĝoj'as, sed ne pro la laŭd'o mem, sed pro tio, ke la laŭd'o montr'as, ke ili efektiv'e est'as taŭg'a'j por far'i tio'n aŭ tio'n.

* * *

En frost'a'j aŭtun'maten'o'j, kiam la ter'o kant'as sub la pland'o'j, tra la neĝ'amas'o'j de la vintr'o kaj tra kot'o kaj ŝlim'o de printemp'a degel'o la du brav'a'j vir'et'o'j marŝ'as la kvar'kilo'metr'a'n voj'o'n al la lern'ej'o en Grand'torent'o. Tie ili re'e renkont'as nov'a'n mond'o'n, kiu sam'e est'is interes'a kaj log'a, kvankam komenc'e iom respekt'ig'a.

Est'as amas'o'j da infan'o'j kiu'j svarm'e ven'as el la labor'ist'a'j dom'o'j de la paper'uzin'o. La du et'ul'o'j de Nov'pont'o sent'as si'n tut'e perd'it'a'j en la tumult'o kaj bru'o de la du'cent uzin'a'j infan'o'j sur la mal'grand'a kort'o. Sed baldaŭ la sci'em'o kaj al'iĝ'em'o vek'iĝ'as, kaj post ne'long'e ili sent'as si'n tut'e hejm'e.

Est'as mult'a'j temperament'o'j en la grand'a ar'o, kaj la viv'o preskaŭ ĉiam est'as plen'a de streĉ'ig'o kaj nerv'o'tikl'a'j rev'o'j pri tio, kio okaz'os, kiam la sonor'il'o tint'os kaj oni re'e el'kur'as al la liber'o. Ne est'as pac'o tiam, kaj oft'e larm'o'j de dolor'o kaj koler'o flu'as torent'e sur mal'pur'a'j kaj batal'sign'it'a'j vang'o'j. Sed tre baldaŭ oni forges'as ĉio'n, kaj tuj plej pur'a amik'ec'o ek'flor'as post la fervor'a'j batal'o'j.

Post fin'it'a labor'tag'o la du knab'o'j oft'e far'as ekskurs'o'j'n al la uzin'o aŭ eĉ ĝis la seg'ej'o. Kaj ne mank'as inter la kamarad'o'j bon'vol'a'j konduk'ant'o'j, kiu'j konduk'as ili'n sur ĉiu'j'n pas'ebl'a'j'n voj'o'j'n, ĉu permes'it'a'j'n ĉu mal'permes'it'a'j'n. Se ili ne em'as rigard'i la fabrik'o'j'n, ili est'as kor'e bon'ven'ig'at'a'j de la kri'eg'ant'a'j infan'ar'o'j sur la mal'pur'a'j bien'o'j inter la labor'ist'a'j dom'o'j. Nov'a'j lud'o'j est'as lern'at'a'j, nov'a'j sci'o'j pri la viv'o kaj la mond'o est'as tie propon'at'a'j. Ĉiu, kiu sci'as i'o'n nov'a'n, mal'avar'e dis'don'as si'a'n sci'o'n kaj si'a'n spert'o'n. La viv'o flu'as renkont'e al ili, riĉ'a, dolĉ'a kaj grand'eg'a, kiel rapid'e ek'flor'ant'a printemp'o.

ii.

Per la unu'a'j krist'nask'a'j gazet'o'j la rev'okaz'o'j ven'as en li'a'n mond'o'n. La leg'ad'o komenc'iĝ'as kiel gaj'a lud'o. Est'as kvazaŭ ia sport'o kun'met'i liter'o'j'n kaj vort'o'j'n kaj ek'kapt'i la senc'o'n de la nigr'a'j sign'o'j. Sed baldaŭ la en'hav'o mem tiom kapt'as li'n, ke li tut'e forges'as tio'n.

En Nov'pont'o ne ekzist'as mult'e da konven'a leg'aĵ'o por tia et'ul'o, tamen iom, kaj post kelk'a'j jar'o'j li est'as tut'e hejm'e en la mal'grand'a libr'ar'o de Kristofor'o. La fantazi'a mond'o de la libr'o'j far'iĝ'as al li mond'o tut'e mem'star'a, kiu'n li sol'a posed'as, kaj en kiu li ankaŭ ne dezir'as ali'a'n akompan'o'n. Arn'e ne kompren'as tia'j'n afer'o'j'n. Ili est'as sam'e bon'a'j amik'o'j kiel antaŭ'e kaj ankoraŭ far'as si'a'j'n ekskurs'o'j'n kun'e, tamen ne tiom oft'e. Kiam Eskil rest'as hejm'e kun la mal'nov'a'j volum'o'j, Arn'e ir'as al Grand'torent'o por renkont'i la uzin'a'j'n bub'o'j'n. Ceter'e li pro special'a kaŭz'o baldaŭ for'las'is la lern'ej'o'n en Grand'torent'o.

Li viv'as en si'a'j libr'o'j per si'a tut'a anim'o, kaj kio'n li tia'manier'e tra'viv'as, est'as al li sam'e real'a kiel la ĉirkaŭ'a mond'o, ebl'e pli, ĉar ĝi pov'as for'ten'i li'n eĉ de la plej gaj'a'j lud'o'j. Li kompren'as, ke fantazi'o kre'is tiu'n mond'o'n, ke ĝi ne est'as laŭ'vort'e ver'a, tamen li sent'as, ke ĝi en ia manier'o est'as tut'e ver'a kaj viv'a.

Kaj Kristofor'o, kiu ceter'e tut'e ne interes'iĝ'is pri la leg'ad'o de Eskil, kelk'a'foj'e dir'is en pri'pens'a ton'o:

— Kiel bon'e est'as por la infan'o'j nun'temp'e. Se tia'j avantaĝ'o'j ekzist'us en mi'a infan'aĝ'o, mi nun est'us tut'e ali'a hom'o.

* * *

Tio iom for'ig'is li'n de la kamarad'o'j, sed sam'temp'e li re'e proksim'iĝ'is al Niko. Niko est'is admir'ind'a hom'o, ŝajn'e li ĉio'n kompren'is. Kiam Eskil vol'is lud'i kaj est'i sovaĝ'a, tiam li kompren'is tio'n kaj dir'is, ke brav'a'j knab'o'j dev'as est'i tia'j, kvankam li iom tim'is la river'o'n kaj ali'a'j'n danĝer'o'j'n. Kaj nun aŭd'int'e nur kelk'a'j'n vort'o'j'n de Eskil pri libr'o'j kaj leg'ad'o, li tuj ek'sid'is apud li kiel antaŭ'e.

— Vi ĉiam leg'ad'as, — li dir'is. — Kio'n vi do leg'as?

Kaj Eskil nom'is kelk'a'j'n libr'o'j'n.

— Nu ja, — Niko dir'is kaj tuj ek'bril'is, — tiu'n libr'o'n ankaŭ mi leg'is.

La mien'o kaj ton'o dir'is, ke li mem trov'is ĝi'n sam'e amuz'a kiel Eskil, kaj tio tut'e sufiĉ'is por re'star'ig'i la mal'nov'a'n amik'ec'o'n.

Post iom da temp'o Niko demand'is, ĉu Eskil ŝat'us iam vizit'i li'n. Est'as ja nur dek'du'minut'a fer'voj'vojaĝ'o inter Grand'torent'o kaj la urb'o. Eskil nun sci'is, ke Niko hav'as amas'o'n da libr'o'j, kaj jam antaŭ'e li ĝoj'is pri la renkont'o kaj pro inter'parol'o pri divers'a'j afer'o'j, kiu'j plen'ig'is li'a'j'n pens'o'j'n, sed pri kiu'j li ne pov'is parol'i al iu ali'a. Ordinar'e li sent'is si'n fremd'a antaŭ pli aĝ'a'j hom'o'j, sed Niko est'is kvazaŭ bon'a kamarad'o kaj sam'temp'e tiel kompren'em'a. Do li tiam kaj tiam vizit'is Nikon en la urb'o, inter'parol'is kun li pri mult'a'j afer'o'j kaj ĉiu'foj'e port'is hejm'e'n grand'a'n pak'o'n da libr'o'j. Kaj ne est'is nur aventur'a'j libr'o'j, ĉe Niko li trov'is mult'a'j'n ali'a'j'n, kiu'j baldaŭ kapt'is li'a'n interes'o'n.

Jar'o'j pas'is kaj li fin'is la lern'ej'o'n. Niko hav'is violon'o'n, kvankam li preskaŭ neniam lud'is. Iu'n foj'o'n Eskil pren'is ĝi'n el la uj'o, komenc'is pinĉ'i la kord'o'j'n kaj dev'ig'is Nikon lud'i kelk'a'j'n melodi'o'j'n. Ne son'is tre bel'e, sed la interes'o de Eskil vek'iĝ'is, kaj Niko dev'is instru'i li'n kia'manier'e oni lud'as. Li facil'e lern'is kaj baldaŭ kompren'is la sekret'o'n kaj eĉ sukces'is, kvankam iom palp'e, aper'ig'i kelk'a'j'n sufiĉ'e klar'a'j'n ton'o'j'n.

Li tuj memor'is pri la violon'o sur la mur'o en la grand'ĉambr'o. Kiel ĝi ven'is tie'n, kaj kiu iam uz'is ĝi'n, li ne sci'is, sed cert'e li pov'os uz'i ĝi'n. Ĝi hav'as nur unu sol'a'n kord'o'n, li memor'is. sed tio'n oni pov'os re'bon'ig'i. Kaj tuj li parol'is al Niko pri tio.

— Kompren'ebl'e mi pov'as far'i tio'n, dir'is Niko. — Mi kun'ir'os kun vi al la libr'o'vend'ej'o, tie ni aĉet'os kord'o'j'n kaj pec'o'n da arĉ'rezin'o, la rest'o'n vi pov'os mem far'i.

— Tiu violon'o long'e silent'is, — li post'e dir'is, kvazaŭ preter'e. Eskil tuj kapt'is la hok'et'o'n kaj demand'is, kiu lud'is per ĝi.

— Ĉu vi ne sci'as? — Niko demand'is kun ŝajn'a mir'o. — Est'is vi'a av'o.

— Mi'a av'o? Tio est'is la patr'o de Kristofor'o, — dir'is Eskil iom pri'pens'e.

Dum la unu'a'j jar'o'j Eskil ĉiam nom'is si'a'n patr'o'n vi aŭ Kristofor'o. Nun li bon'e sci'is, kiel li dev'as esprim'i si'n, sed la mal'nov'a kutim'o rest'is, kaj hejm'e li neniam nom'is li'n patr'o, io en li obstin'is kontraŭ tiu vort'o.

— Jes, est'is, — daŭr'ig'is Niko. — Kaj vi dev'as sci'i, ke li est'is tre agrabl'a mal'jun'ul'o.

Eskil est'is aŭd'int'a nur, ke li'a'j ge'av'o'j iam loĝ'is en la bien'o, kaj okaz'e li aŭd'is kelk'a'j'n vort'o'j'n pri la mal'jun'ul'o. Tio est'is ĉio. Volont'e li ek'sci'us pli mult'e, sed li ne vol'is demand'i la ge'patr'o'j'n. Sed kiam Niko nun komenc'is parol'i pri la mal'jun'ul'o, li ne hezit'is plu demand'i pri la ge'av'o'j kaj la mal'nov'a temp'o.

Niko bon'e kon'is tiu'j'n afer'o'j'n kaj hav'is bon'a'n memor'o'n. Li komenc'is rakont'i, kaj post'e ili ne parol'is pri io ali'a tiu'n vesper'o'n. Niko kiel neni'u ali'a pov'is don'i viv'o'n kaj kolor'o'n al si'a'j rakont'o'j, kaj Eskil posed'is fantazi'o'n, kiu bon'e agord'iĝ'is kun la rakont'o'pov'o de la ali'a.

El si'a memor'o Niko al'port'is okaz'o'n post okaz'o el la mal'nov'a temp'o kaj prezent'is la ge'av'o'j'n tut'e kiel li iam vid'is ili'n. Eskil en'iĝ'is en tiu'j'n histori'o'j'n sam'e kiel li en'iĝ'is en la viv'o'n de la libr'o'j. Li'a pens'o kaj fantazi'o kun'lig'is la dis'a'j'n epizod'o'j'n, kaj spirit'e li vid'is la gaj'a'n Kristofor'o'n kaj la labor'em'a'n Kajsan tut'e klar'e, kvazaŭ li mem est'us viv'int'a kun ili. Ili'a'j kvalit'o'j kaj propr'ec'o'j est'is tut'e klar'a'j al li, kaj li preskaŭ percept'is, kio'n pens'is kaj sent'is Kristofor'o, kiam li lud'is si'a'j'n melodi'o'j'n kaj far'is la desegn'o'j'n kaj kalkul'o'j'n. Rilat'e al Kajsa, ŝi cert'e est'is tre bon'a hom'o, li pens'is, kvankam ŝi hav'is temp'o'n nur por la ter'o kaj la bov'in'ej'o. Ver'dir'e oni dev'as kompat'i ŝi'n, cert'e ŝi ne hav'is mult'a'n ĝoj'o'n en la viv'o. Sed Kristofor'o'n ŝi cert'e ne kompren'is.

Ver'ŝajn'e Eskil iom mal'traf'is, kiam li per help'o de la rakont'o'j konstru'is al si bild'o'n pri la ge'av'o'j. Ĉiu'okaz'e ili tiom kapt'is li'a'n tut'a'n mens'o'n, ke li dum'e forges'is ĉio'n ali'a'n, kaj se Niko ne est'us memor'int'a pri la kord'o'j, ili cert'e ne est'us aĉet'it'a'j tiu'n ĉi foj'o'n. Kaj kiam li en mal'fru'a vesper'o sid'is en la vagon'o, tiu'j pens'o'j ankoraŭ tut'e okup'is li'n, kaj li tut'e forges'is rigard'i la pasaĝer'o'j'n kaj la pejzaĝ'o'n, kiu rapid'e preter'pas'is ekster'e.

Li sent'is grand'a'n simpati'o'n por la mal'jun'ul'o. Se tiu hom'o nur viv'us! Kiel bon'e ili kompren'us unu la ali'a'n! Kun tiu li pov'us parol'i pri ĉio, sam'e kiel kun Niko, al li, si'a av'o, li pov'us konfid'i la plej sekret'a'j'n pens'o'j'n kaj zorg'o'j'n, kiu'n li neniam dir'is eĉ al Niko. La av'o est'us tut'e ali'a hom'o ol Kristofor'o aŭ Selma, kun kiu'j li pov'as parol'i nur pri la plej ĉiu'tag'a'j afer'o'j. Kaj kiam li en la kviet'a maj'a vesper'o ir'is hejm'e'n de Grand'torent'o, ven'is al li fort'a sent'o de sol'ec'o. La lern'ej'o'n li fin'is antaŭ unu jar'o, kaj mal'oft'e li renkont'is la kamarad'o'j'n, ankaŭ ne sopir'is al renkont'o. Hejm'e est'is nur Kristofor'o kaj Selma kaj la serv'ant'o'j, kaj neni'u el ili ŝajn'is hav'i iom da kompren'o por li. Tiel est'is ĉiam, kaj ankoraŭ pli, de kiam li ricev'is frat'in'et'o'n. Ili ne est'is mal'afabl'a'j al li, kaj li ricev'is ĉio'n bezon'at'a'n, tamen ia'manier'e io mank'is.

En la libr'o'j li leg'is pri hom'o'j, kiu'j tiel bon'e kompren'is unu la ali'a'n kaj tial viv'is tre feliĉ'e. Kiam li leg'is tio'n, li sent'is prem'a'n sopir'o'n mem tra'viv'i i'o'n tia'n. Kial Selma kaj Kristofor'o ne kompren'as li'n, sam'e kiel la hom'o'j en la libr'o'j kompren'as unu la ali'a'n? Kaj cert'e Selma kaj Kristofor'o eĉ ne kompren'as si'n reciprok'e.

Se la av'o viv'us, est'us tut'e ali'e. Kaj ĉu la av'o ne est'is en la sam'a situaci'o kiel li mem? Neni'u tre bon'e kompren'is li'n. Li est'is gaj'a, sed intern'e li cert'e sent'is sol'ec'o'n.

Subit'e li ek'pens'is pri onkl'o Niko kaj preskaŭ ek'hont'is. Kia'manier'e li pov'is forges'i Nikon, kiu tamen est'as tiel proksim'a al li'a kor'o? Ĉu ne est'as mal'just'e pens'i tiel? Tamen li ne pov'is for'ig'i la sent'o'n de sol'ec'o. Spit'e ĉio'n, Niko iel est'as ekster'ul'o.

Kaj re'e li'a'j pens'o'j vag'is al la av'o, kaj li sent'is kvazaŭ tiu, kiel li imag'e vid'is li'n, est'as li'a sol'a amik'o. Est'is tiel bon'e kaj trankvil'ig'e pens'i, ke ili kun'e paŝ'as trans la kamp'o'j'n aŭ sid'as babil'ant'e en la grand'ĉambr'o. Sed sam'temp'e est'is mal'dolĉ'e kaj dolor'e. La av'o de'long'e est'is for, kaj tio est'is nur rev'o.

Li ating'is la pont'o'n trans la river'o'n. La plaŭd'o de akv'o en flu'et'o'j kaj dren'fos'o'j kaj la bru'o de la mal'grand'a'j torent'o'j supr'e en la river'o ating'is li'n kiel mal'fort'a, sonĝ'o'simil'a susur'o. Kelk'a'j turd'o'j ankoraŭ babil'is freŝ'voĉ'e mal'proksim'e en la pin'arb'ar'o, ceter'e ĉio est'is silent'a. La printemp'o'freŝ'a'j betul'o'j, la mol'a, jun'a herb'o kaj la dorm'ant'a'j sekal'kamp'o'j — tio kaj ĉio ali'a ŝajn'is dorm'et'i en kviet'a, rev'o'plen'a atend'o. Alt'e super la ter'o kun ĝi'a mol'a krepusk'o'lum'o volb'is si'n vast'a, nub'o'stri'it'a spac'o kiel land'o kun mult'a'j voj'o'j al mal'proksim'a'j region'o'j.

Kaj antaŭ li, supr'e de la river'o, kuŝ'is la bien'o en printemp'a verd'o kaj kun flor'kovr'it'a'j ĉeriz'arb'o'j, bel'a kiel bel'a sonĝ'o sed tamen kun trajt'o de mal'plen'o kaj mal'riĉ'o.

iii.

Kiam li en la post'a tag'o pren'is de la mur'o la mal'nov'a'n kaj polv'o'kovr'it'a'n violon'o'n, li sent'is kvazaŭ li star'us antaŭ Kristofor'o mem kaj el li'a'j man'o'j, pren'us tiu'n donac'o'n, kiu nun ŝajn'is al li pli kar'a ol ĉio ali'a. Li demand'is al Kristofor'o, ĉu li rajt'as uz'i ĝi'n, kaj tiu respond'is, ke tiu'n bru'il'o'n li pov'as uz'i laŭ'plaĉ'e, se li ne far'os tro grand'a'n tumult'o'n kaj ne kri'ig'os la knab'in'et'o'n.

Li pren'is ĝi'n kaj for'viŝ'is la polv'o'n tiel delikat'e, kvazaŭ ĝi est'us et'a bird'id'o. Ho, tiu'n ĉi instrument'o'n la av'o ten'is sam'e kiel li mem nun ten'as ĝi'n, el ĝi li log'is melodi'o'j'n pli bel'a'j'n ol iu ali'a en la tut'a region'o. Per ĝi li ebl'e konsol'is si'n, kiam li est'is sol'a, sam'e kiel Eskil nun, kaj per ĝi li sam'temp'e ig'is la hom'o'j'n trem'i pro ĝoj'o, kaj viv'em'o.

Li rezin'is la mal'nov'a'n arĉ'o'n, met'is la violon'o'n sub la menton'o'n kaj dum intern'a trem'o ek'tuŝ'is la kord'o'j'n. Kiam la kord'o'j kaj la lign'o ek'kant'is sub li'a'j mal'lert'a'j tuŝ'o'j, li ek'trem'is pro ĝoj'o. Son'is tut'e ali'e ol la violon'o de Niko. Tiu est'is ĝem'int'a kvazaŭ infan'o sub pun'ant'a man'o kaj persist'e kontraŭ'star'is li'a'j'n prov'o'j'n el'ig'i mol'a'j'n kaj mild'a'j'n son'o'j'n. Sed tie ĉi la ton'o'j ven'is tiel mol'a'j kaj sun'e klar'a'j, kvazaŭ la violon'o mem kre'us ili'n kaj ne la mal'dik'a'j fingr'o'j de Eskil.

Li lud'is la du, tri gam'o'j'n, kiu'j'n li lern'is de Niko. La fingr'o'j glit'is tie'n kaj re'e'n sur la kord'o'j, tie'n kaj re'e'n, kvazaŭ li est'us trov'int'a tiel bel'a'n melodi'o'n, ke li nepr'e dev'as re'lud'i ĝi'n foj'o'n post foj'o. La mem'fid'o kresk'is, la fingr'o'j lert'iĝ'is. La ton'o'j far'iĝ'is pli bel'son'a'j kaj klar'a'j, kaj ŝajn'is al li, ke ili kant'as pri tiu fabel'ec'a kaj sun'a temp'o, kiam la mal'jun'a Kristofor'o ankoraŭ viv'is, kvazaŭ la mal'jun'ul'o mem parol'us al li, tiel mild'e kaj kompren'e, kiel neni'u ali'a pov'is.

En si'a memor'o li sent'is melodi'o'j'n kaj trov'is simpl'a'n kaj bel'a'n kant'o'n de la lern'ej'a temp'o. Li kant'et'is ĝi'n kaj sam'temp'e prov'is trov'i la sam'a'j'n ton'o'j'n kaj ton'ar'o'j'n sur la kord'o'j. Kelk'a'foj'e li sukces'is, kelk'a'foj'e erar'is kaj dev'is komenc'i de'nov'e. Tamen tio est'is kiel gaj'a lud'o. Kvazaŭ ne'vid'ebl'a man'o gvid'us li'a'j'n fingr'o'j'n aŭ la violon'o mem help'us li'n. Baldaŭ li trov'is la tut'a'n melodi'o'n kaj komenc'is lud'i ĝi'n ord'e, kaj tiam li sent'is trem'ig'a'n ĝoj'o'n, kvazaŭ li vol'is rid'i kaj plor'i sam'temp'e. Se la av'o nur kun'est'us kaj aŭd'us li'a'n lud'ad'o'n! La pord'o mal'ferm'iĝ'is, kaj Kristofor'o en'ven'is per pez'e son'ant'a'j paŝ'o'j. Li aspekt'is bon'vol'a kaj iom sci'em'a.

— Pro diabl'o, vi pov'as far'i son'o'n! — li dir'is pli afabl'e ol iam antaŭ'e. — Komenc'e ver'dir'e son'is kiel ĝem'o de kat'o'j, sed iom post iom bon'iĝ'is. Se vi daŭr'ig'os sam'manier'e, vi cert'e far'iĝ'os lert'a kiel la mal'jun'ul'o.

La or'a temp'o de lud'o kaj liber'o jam pas'is. La libr'o'j kaj violon'o est'is nur por paŭz'o'j kaj vesper'o'j.

Okaz'is sam'e al Eskil kiel iam al li'a patr'o. Kiel et'ul'o li el propr'a em'o sekv'is la grand'ul'o'j'n al labor'o kaj mem serĉ'is i'a'n okup'o'n por si. Neni'u pet'is li'n pri tio, kaj neni'u atent'is, ĉu li far'as i'o'n aŭ ne. La mal'nov'a kutim'o, ke ĉiu far'as la si'a'n kaj las'as al ali'a laŭ'dezir'e far'i la sam'o'n, ankoraŭ reg'is en Nov'pont'o. Iom post iom li kun'kresk'is kun la viv'o de la bien'o, trink'is si'a'n maten'kaf'o'n kun la ali'a'j kaj far'is si'a'j'n mem'elekt'it'a'j'n labor'o'j'n, ĝis la vesper'o ven'is.

Iel est'is bon'e. Li est'is liber'a, neni'u dev'ig'is li'n. Mult'a'j kamarad'o'j trov'iĝ'is en mal'pli bon'a situaci'o. Mal'grand'bien'ul'o'j kaj farm'ist'o'j atent'is pri si'a'j knab'o'j, kaj ili vol'e ne'vol'e dev'is labor'i kiel plen'kresk'a'j vir'o'j. La industri'labor'ist'o'j prov'is kiel ebl'e plej baldaŭ okup'ig'i si'a'j'n fil'o'j'n, kaj tuj post la fin'o de la lern'ej'o ĉes'is ili'a'j liber'o kaj mem'star'o. Cert'e est'is pli bon'e al li. Tamen ne est'is, kiel dev'us est'i. Io mank'is. La sen'interes'o de la hom'o'j unu pri la ali'a far'is la viv'o'n griz'e ĉiu'tag'ec'a, la labor'o'n enu'ig'a.

Kiel ali'e li nun rigard'is la labor'o'n ol antaŭ kelk'a'j jar'o'j! Tiam ĝi est'is gaj'a lud'o, kaj sen lac'iĝ'o kaj enu'o li tiam daŭr'ig'is ĝis el'ĉerp'iĝ'o de si'a'j fort'o'j. Kial ĝi nun est'is enu'a aŭ almenaŭ sen'interes'a? Kio est'is la diferenc'o? Kaj li prov'is respond'i. Tiam li ĝoj'is pro la kresk'o de si'a propr'a kapabl'o, pro tio ke li lern'as kaj jam pov'as majstr'i la objekt'o'j'n ĉirkaŭ si. Li ĝoj'is pro la rezult'o, eĉ se ĝi est'is sen'signif'a, ĉar ĝi montr'is, ke li est'as kapabl'a far'i i'o'n. Kaj nun? Nun li vol'us vid'i i'a'n senc'o'n ankaŭ en la labor'o mem. Li jam sci'is, ke li pov'as man'um'i fos'il'o'n kaj pioĉ'o'n, plug'i sulk'o'n kaj sving'i falĉ'il'o'n. Tial tio ne kontent'ig'is sam'e kiel antaŭ'e. Io dev'us est'i al'don'at'a. Est'us tut'e ali'e, se li labor'us al si mem, tiam li hav'us interes'o'n pri la rezult'o. Cert'e ankaŭ est'us ali'e, se ĉiu'j en la bien'o labor'us por komun'a interes'o, se ĉiu hav'us la sent'o'n, ke li al'port'as si'a'n pec'et'o'n al la komun'a konstru'ad'o kaj est'as bezon'at'a por la tut'o.

Tiel klar'e kaj skem'e li ne rezon'ad'is, sed li'a'j silent'a'j demand'o'j kaj respond'o'j en'hav'is proksim'um'e tiu'j'n pens'o'j'n.

Sed kiam li labor'is sol'a sur la kamp'o'j kaj dum long'a'j, nebul'a'j aŭtun'tag'o'j sekv'is la ĉeval'o'n sulk'o'n post sulk'o, li iom post iom trov'is i'o'n, kio don'is okup'o'n al li'a'j pens'o'j kaj ankaŭ facil'ig'is la labor'o'n.

Post kiam Niko parol'is pri la mal'jun'a Kristofor'o, la pens'o'j pri la av'o pren'is pli kaj pli grand'a'n lok'o'n en li'a intern'o. La imag'o'j kaj sent'o'j kun'lig'it'a'j kun tiu'j pens'o'j preskaŭ far'iĝ'is part'o de li'a propr'a mem'o kaj grand'part'e decid'is li'a'n koncept'o'n pri si mem, pri la hom'o'j en la bien'o kaj pri la ceter'a viv'o.

Li ne sent'is fort'a'n lig'o'n al la ge'patr'o'j, kaj plej volont'e rest'is sol'a, se la okup'o'j ne kun'ig'is li'n kun la ali'a'j. Li mal'em'e inter'parol'is, kun iu, silent'is dum tag'o'j kaj semajn'o'j kaj viv'is nur en si'a propr'a intern'a mond'o. Viv'ig'a'j impuls'o'j de ekster'e, de ali'a'j hom'o'j, tut'e mank'is. Ver'e Niko ekzist'is, sed li'n li mal'oft'e renkont'is. La av'o est'is li'a sol'a amik'o. Tiu pens'o aŭ sent'o re'e kaj re'e ven'is al li en la sol'ec'o. Per la rakont'o'j pri li, la nep'o kre'is al si ideal'bild'o'n pri la mal'jun'ul'o, kaj tiu ideal'bild'o ĝis pli post'e est'is li'a sol'a konsol'o, kiam ĉio ŝajn'is al li sen'lum'a kaj enu'a.

Ĉiu vesper'o kaj ĉiu paŭz'o, kiam li pren'is la violon'o'n kaj ferm'is la pord'o'n mal'antaŭ si, aŭ el'ir'is al iu konven'a lok'o, se est'is bel'a veter'o, est'is al li sekret'a renkont'o kun la mal'jun'ul'o. Tiam li montr'is si'a'n kor'prem'o'n al la av'o, kiu tiel bon'e kompren'is kaj sci'is konsol'i kaj konsil'i. Tiam ili parol'is pri pas'int'o, nun'o kaj est'ont'o. Eskil lud'is al li, kaj li'a'j okul'o'j bril'et'is klar'e kaj amik'e, li glat'ig'is si'a'n griz'a'n barb'o'n kaj kap'klin'is instig'e: Tio est'as ja bon'a. Nur daŭr'ig'u, est'as ĝoj'o al mi aŭskult'i la mal'nov'a'n violon'o'n, ĝoj'o ke ĝi ankoraŭ rest'as kaj ke est'as iu, kiu ĝi'n kompren'as.

Tiu'j rev'o'j kaj imag'o'j sekv'is li'n ankaŭ dum labor'o. Li imag'is al si, ke la mal'jun'a, griz'a figur'o paŝ'ad'as laŭ la dren'fos'o'j kaj rand'o'j de la kamp'o'j, observ'ant'e kaj pri'pens'ant'e, kaj li'a imag'o est'is tiel fort'a, ke li oft'e preskaŭ atend'is, ke el'uz'it'a ĉapel'o kaj griz'a kap'o kun amik'ec'a vizaĝ'o subit'e aper'os post la plej proksim'a alt'aĵ'et'o.

Niko dir'is, kaj tio'n li aŭd'is ankaŭ hejm'e, ke la mal'jun'ul'o ne zorg'is pri la bien'o, nur rigard'is ĝi'n dimanĉ'e kaj parol'is al si'a'j kon'at'o'j pri ili. Sed post iom da tia fantazi'ad'o kaj kiam li est'is kun'lig'int'a la av'o'n kun preskaŭ ĉiu pec'o de la bien'o, li komenc'is dub'i pri la ver'o de tio. Cert'e la av'o simil'is al li mem. Li est'is sol'a en si'a labor'o, kaj la labor'o ne hav'is cel'o'n. Tial li mal'mult'e atent'is pri la bien'o. Sed kiam li en sun'a'j dimanĉ'o'j ĉirkaŭ'ir'is kaj rigard'is si'a'j'n posed'o'j'n, li vid'is tio'n en rivel'a lum'o, vid'is kio'n oni pov'us far'i el tiu ter'o, kompren'is kiom da ĝoj'o la kultur'ant'o'j pov'us ĝu'i, se ili nur kompren'us, kiel ili dev'as viv'i. Tiel li cert'e vid'is la afer'o'n, kaj cert'e li ĉiu'n pec'o'n de tiu ter'o sam'e fort'e, kiom Eskil iam ŝat'is si'a'j'n unu ajn lud'lok'o'j'n. Sed tio'n Kajsa ne kompren'is, kvankam ŝi est'is pli fervor'a ol iu ali'a.

Kaj kiam Eskil plug'is si'a'j'n sulk'o'j'n, la mal'jun'ul'o ir'is apud li kaj parol'is al li pri afer'o'j, pri kiu'j li silent'is dum si'a tut'a viv'o. Eskil aŭskult'is, kaj kiam ŝajn'is al li, ke li kompren'as, li ek'trem'is pro ĝoj'o, sam'e kiel li ek'trem'is kiam li aŭd'is la ton'o'j'n el'flu'i el la violon'o de la av'o.

La ter'o hav'as grand'a'n senc'o'n, li dir'is. Ĝi nutr'as ni'n, nutr'as la grand'a'n mult'milion'a'n hom'ar'o'n, best'o'j'n kaj kresk'aĵ'o'j'n, kaj el ĝi'a sen'lum'a, silent'a profund'o ĝerm'as viv'o kaj bel'o. Sun'o kaj ter'o est'as la grand'a'j potenc'o'j de la viv'o. Sun'o, kaj ter'o en kun'iĝ'o don'as viv'o'n kaj re'nov'ig'as viv'o'n.

Se vi bon'e kompren'as tio'n, vi ankaŭ kompren'as, ke labor'o est'as grand'a afer'o. Se oni ne pens'as pli profund'e, la ter'pom'o'j en la kel'o, pan'o'j en proviz'ej'o kaj fojn'o en fojn'ej'o pov'as ŝajn'i ne'grav'a'j afer'o'j. Sed kio far'iĝ'us el ni, se tio mank'us? Kaj tio'n la ter'o don'is al ni.

Vi dir'as, ke tio ne sufiĉ'as, daŭr'ig'is la mal'jun'ul'o en la pens'o'j de Eskil, ke tio ne don'as plen'a'n feliĉ'o'n al ni. Ver'e. Ni mem est'as io ali'a. Ni pen'ad'as kaj cel'ad'as, kie'n eĉ ni mem ne sci'as bon'e. Sed kiel ajn ni sopir'as, kiel ajn ni'a'j pens'o'j pen'ad'as — la ter'o nutr'as ni'n. Tial la labor'o est'as sankt'a. Al tio ĉiu'j rilat'as. Ni ĉiu'j est'as infan'o'j de sun'o kaj ter'o, de ili ni komun'e de'pend'as.

Tial ni dev'as kun'iĝ'i kaj kompren'i la ter'o'n kaj unu la ali'a'n. Tiam la labor'o ricev'os nov'a'n senc'o'n.

Vi do vid'as la inter'rilat'o'n. Sed la hom'o'j ŝat'as ir'i ĉiu si'a'n propr'a'n voj'o'n. Ili ne pri'atent'as unu la ali'a'n, ne kompren'as, kio'n unu signif'as al la ali'a. Tial ne est'as facil'e viv'i. Sed pov'us est'i ali'e.

Ĉar tamen la viv'o est'as admir'ind'a kaj bel'a. Se ni nur viv'us en la ĝust'a manier'o, eĉ la labor'o far'iĝ'us kvazaŭ lud'o, kvazaŭ gaj'a fest'o al ni ĉiu'j.

Tial plug'u vi'a'n sulk'o'n profund'a kaj rekt'a. Neni'u kompren'as vi'n nun, sed est'u ĝoj'a pro tio, ke vi mem kompren'as tio'n. Kaj se vi rest'os fidel'a al tio, ebl'e ven'os tag'o, kiam vi renkont'os iu'n, kiu sent'as kaj pens'as sam'e kiel vi mem.

Tiel li rev'is kaj fantazi'is en la sol'ec'o. Kaj vic'o'j da kri'ant'a'j gru'o'j ŝveb'is sud'e'n, la tag'o'j mal'hel'iĝ'is, kaj super la dorm'ant'a ter'o fort'a'j vent'o'j bala'is kirl'at'a'n neĝ'o'n kaj mal'varm'a'n aer'o'n ĝis kiam la sun'o re'e ek'bril'et'is en la sud'o, kaj trem'ant'a'j tril'ad'o'j de alaŭd'o'j de'nov'e sonor'is super la brun'a'j kaj nud'a'j kamp'o'j de la printemp'o.

Sed pri tiu'j si'a'j rev'o'j li parol'is al neni'u, eĉ ne al Niko. Tio aparten'is nur al li mem, est'is sekret'o, kiu don'is al li fort'o'n el'ten'i sol'ec'o'n kaj anim'a'n dolor'o'n kaj malgraŭ ĉio'n vid'i la viv'o'n en hel'a'j kaj mol'a'j kolor'o'j.

iv.

La printemp'o far'iĝ'as somer'o, kaj la padus'a'j dens'ej'o'j sur la dekliv'et'o'j apud la river'o bril'as kiel amas'o'j da blank'a neĝ'o, kiu ĵus fal'is en la mez'o'n de la jun'a, plen'viv'a verd'aĵ'o. En tiu temp'o nov'al'ven'int'a labor'ist'a famili'o ek'loĝ'is en dom'et'o, proksim'e al tiu de Kamp'e. Ili aĉet'is lakt'o'n de Nov'pont'o kaj knab'in'o en la aĝ'o de Eskil ordinar'e ven'is por ĝi'n pren'i. Eskil hav'is interes'o'n por ĉiu'j nov'a'j vizaĝ'o'j. Li hav'is em'o'n observ'i hom'o'j'n por trov'i ili'a'j'n pens'o'j'n kaj karakter'a'j'n trajt'o'j'n, kaj ceter'e hav'is fort'a'n sent'o'n pri parenc'ec'o al hom'o'j aŭ mank'o de tio. Part'e est'is de'nask'a afer'o, part'e la libr'o'j mov'is li'a'n fantazi'o'n kaj ig'is li'n tia'manier'e observ'i la hom'o'j'n.

Kiam li la unu'a'n foj'o'n vid'is la knab'in'o'n, li ne sent'is simpati'o'n al ŝi. Ŝi est'is iom pal'a kaj ŝajn'is mal'fort'a, kaj tio'n li ne ŝat'is. Ver'a hom'o dev'as est'i san'a kaj fort'a, li opini'is.

Kompren'ebl'e ne est'is nur la nov'a vizaĝ'o, kiu interes'is li'n tiu'okaz'e. Vir'a interes'o por vir'in'o kaj vir'in'a por vir'o ne vek'iĝ'as nur en la aĝ'o de ge'edz'iĝ'o. Sam'e kiel ali'a'j, li hav'is si'a'j'n rev'o'j'n kaj fantazi'o'j'n pri knab'in'o'j jam antaŭ tia aĝ'o. La knab'o'j el Grand'torent'o kaj ali'a'j est'is ver'a'j ekspert'o'j rilat'e al knab'in'o'j kaj ili'a'j rilat'o'j al knab'o'j. Ili'a opini'o pri tia'j afer'o'j, oft'e est'is kiel ebl'e plej primitiv'a; kaj ili'a'j dir'aĵ'o'j ne ĉiam est'is konven'a'j por orel'o'j de plen'kresk'ul'o'j. Larĝ'vid'e oni ne pov'as kulp'ig'i ili'n. Ili est'is tro jun'a'j por kribr'i kaj elekt'i la dir'aĵ'o'j'n de la plen'kresk'ul'o'j, kaj ankaŭ pri ili'a'j propr'a'j viv'instinkt'o'j ili ne est'is kulp'a'j.

Kaj la mond'o de la infan'o'j est'as mond'o por si mem. Kiu for'las'is ĝi'n, baldaŭ forges'as ĝi'n kaj vid'as nur la mond'o'n de la kresk'int'o'j. Sed ĉirkaŭ li flor'as tia timid'a kaj riĉ'a mond'o, riĉ'a je bel'o kiel je mal'bel'o. Li ne vid'as ĝi'n, eĉ ne konjekt'as ĝi'a'n ekzist'o'n, ĉar al li ĝi mal'aper'is kaj neni'iĝ'is, kiam li mem el'ir'is el ĝi. Sed ne'vid'it'a ĝi daŭr'e ekzist'as, sam'e bel'a kaj sam'e mal'bel'a kiel kiam li mem aparten'is al ĝi, sen'tradici'a kaj tamen ĉiam'ec'a, etern'e la sam'a, tamen etern'e nov'a.

Kiel dir'it'e, li ne ŝat'is la knab'in'o'n. Tia pal'ul'in'o ne pov'is plaĉ'i al li. Kaj post'e ŝi'a nom'o est'is Ester, mal'plaĉ'a nom'o. Ceter'e ŝi est'is trankvil'a kaj silent'em'a, kaj tiu'okaz'e ankaŭ tio'n li ne ŝat'is.

Li vid'is ŝi'n tag'o'n post tag'o, kaj ĉar ŝi est'is fremd'a al li, li tamen kelk'a'foj'e send'is al ŝi ŝtel'a'n kaj esplor'a'n rigard'o'n por trov'i, kia ŝi est'as, ĉu bon'a aŭ mal'afabl'a, ĉu stult'a aŭ inteligent'a. Tiam li kun mir'o rimark'is, ke la vizaĝ'o ne est'as tut'e tia, kia li unu'e kred'is ĝi'n. La naz'o est'as delikat'a kaj preskaŭ rekt'a, ĉirkaŭ la fort'e ferm'it'a buŝ'o est'as bel'a esprim'o, kiu'n li antaŭ'e ne rimark'is. La okul'o'j bril'as griz'e kaj verd'e, kaj kelk'a'foj'e aper'as en ili klar'a, varm'a lum'o kiu'n li ne vid'is ĉe ali'a'j hom'o'j. Tiel li komenc'is toler'i ŝi'n, eĉ se ŝi ne plaĉ'is al li, ŝi tamen est'is pli interes'a ol la ali'a'j hom'o'j en Nov'pont'o.

Iu'n vesper'o'n Selma star'is apud la kuir'ej'a tabl'o, en'verŝ'ant'e lakt'o'n en la uj'o'n de Ester. Apud'e star'is Ester atend'ant'e la pret'ig'o'n, kaj kelk'a'j'n paŝ'o'j'n de ili Eskil atend'is si'a'n vic'o'n ĉe la separ'ator'o. Li pens'is pri neni'o, kaj li'a rigard'o sen'cel'e vag'is tie'n kaj re'e'n. Moment'e ĝi rest'is ĉe la du'on'e for'turn'it'a vizaĝ'o de la knab'in'o.

Est'is, kvazaŭ ŝi est'us ek'sent'int'a tio'n, ĉar en la post'a moment'o ŝi turn'is si'a'n kap'o'n en si'a tim'em'a manier'o kaj rigard'is li'n. Ŝi iom lev'is la okul'o'j'n, kaj ŝi'a rigard'o renkont'is la li'a'n, kviet'a kaj sen'mov'a.

En la sam'a moment'o li ek'trem'is de strang'a sent'o. La pens'o'j pal'iĝ'is, la konsci'o pri la ĉirkaŭ'o subit'e glit'is for, sed sam'temp'e vek'iĝ'is en li ali'a konsci'o, kiu plen'ig'is li'n per tia sent'o de ĝoj'o kaj intens'a viv'o, kia'n li antaŭ'e neniam spert'is.

Est'is sen'fin'a profund'o en tiu griz'verd'a, bril'et'ant'a viv'o antaŭ li. Est'is, kvazaŭ li en tiu profund'o subit'e vid'us la tut'a'n mond'o'n en lum'o de rivel'o kaj tie renkont'us si'a'n propr'a'n intern'o'n kun ĉiu'j ĝi'a'j rev'o'j kaj kaŝ'em'a sopir'o. Ĉio, ĉio est'is tie, ĉirkaŭ'flu'it'a de lum'o, kiu far'is tio'n tiel hel'a kaj pur'a kaj pli real'a ol ĝi est'is ali'foj'e. Kaj ne'kontraŭ'star'ebl'e tiu mond'o de sun'o kaj bril'et'ant'a viv'o tir'is li'n al si, pli kaj pli proksim'e'n, ĝis ĝi fin'e tut'e ĉirkaŭ'is li'n. Ĝi kun'fand'iĝ'is kun li'a propr'a konsci'o, ĝis ne rest'is lim'o plu inter li kaj ĝi. Bel'a rev'aĵ'o kaj tamen pli real'a ol ĉio ali'a, nun pal'iĝ'int'a kaj for'a...

Ĝi mal'aper'is. Re'e la knab'in'o star'is apud la patr'in'o kun du'on'e for'turn'it'a vizaĝ'o. Selma trans'don'is la lakt'uj'o'n al la knab'in'o, kiu du'on'laŭt'e kiel ordinar'e dir'is si'a'n ĝis're'vid'o'n kaj for'ir'is. Kiom long'e li tia'manier'e rigard'is en ŝi'a'j'n okul'o'j'n? Ebl'e nur moment'o'n. Tamen ŝajn'is al li kiel tut'a long'a viv'o, viv'o kie temp'o kaj temp'a'j ŝanĝ'o'j ne ekzist'as.

Ĉu ŝi do est'is for, tiu bel'a bild'o? Ne, ŝi rest'is intern'e de li, ankoraŭ sam'e mir'ig'a kaj ne'kompren'ebl'e grand'eg'a, plen'ig'is li'a'n tut'a'n intern'o'n per plor'a ĝoj'o, kiu preskaŭ krev'ig'is li'a'n brust'o'n.

Maŝin'e kaj rapid'e li far'is si'a'j'n last'a'j'n okup'o'j'n, kaj post'e vesper'manĝ'is kun la ali'a'j. Dum'e li ankoraŭ trov'iĝ'is mez'e en la strang'a tra'viv'aĵ'o. Ankoraŭ ĝi efik'is je li per la fort'o de la unu'a moment'o.

Ek'star'int'e de la tabl'o, li tuj pren'is la violon'o'n kaj rapid'is al la fiŝ'dig'o, kie li oft'e sid'is kaj lud'is sub kelk'a'j betul'o'j sur la dekliv'et'o. Tie li ek'sid'is sur la mol'a herb'o kun la violon'o sur la genu'o'j. Por lud'o li tamen ne hav'is em'o'n, kaj la instrument'o'n li kun'pren'is nur pretekst'e.

Li sid'is sen'mov'a, en'profund'iĝ'is en si'n mem kaj re'e tra'viv'is la pas'int'aĵ'o'n. Kio'n do signif'as tio? Kio tia'manier'e kapt'is li'a'n anim'o'n? Kaj est'is al li, kvazaŭ vual'o for'iĝ'us de tiu unu'e ne'kompren'ebl'a afer'o. Ĉu tio est'as am'o, li flustr'is al si mem kaj re'e ek'trem'is kiel je la renkont'o de ŝi'a rigard'o. Jes, kio pov'as est'i, se ne am'o? li respond'is al si mem, kaj re'e li sent'is la plor'a'n ĝoj'eg'o'n.

Do est'is tio, kio'n li long'e atend'is, kvankam li nur mal'klar'e konjekt'is ĝi'n. Kaj subit'e tio far'iĝ'is klar'a kaj facil'kompren'ebl'a. Nun li ating'is ver'a'n viv'o'n, sol'ec'o kaj dolor'o est'as for kaj neniam re'ven'os. Kia'manier'e ĝi pov'us re'ven'i, kiam li jam vid'is tiu'n mond'o'n kaj don'is si'n mem al ĝi? Kaj en tiu mond'o li hav'as si'a'n hejm'o'n, sed ne ali'lok'e.

Kaj dum la sun'o naĝ'is mal'supr'e'n post la blu'a'j'n mont'o'dors'o'j'n, li'a intern'o far'iĝ'is trankvil'a kaj kviet'a, pur'ig'it'a de ĉio mal'lum'a kaj mal'bon'a, liber'ig'it'a de ĉiu mal'dolĉ'o kaj turment'o.

Kaj ke tio okaz'is ĝust'e al li! li ek'pens'is. Ĉu ne est'is donac'o de la ĉiel'o? Io tia ne pov'as de'ven'i de la ter'o kaj aparten'i al viv'o de la hom'o'j. Io tia est'as donac'at'a nur al mal'mult'a'j, al ali'a'j ĝi rest'as sekret'o kaj vort'o sen signif'o.

Ne'konsci'e li kvazaŭ preĝ'e fald'is si'a'j'n man'o'j'n ĉirkaŭ la violon'o'n, kaj la rigard'o'j vag'is for'e'n al la alt'a'j, hel'a'j spac'o'j.

Kaj se li ne bon'e sci'is, kie la grand'a patr'o loĝ'as aŭ kia'manier'e dir'i la dank'o'n, la himn'o de li'a trem'ant'a kor'o ne est'is mal'pli sincer'a pro tio.

La sun'o sub'ir'is. Ombr'o'j stern'iĝ'is en la val'o, ĉiu trankvil'e en'dorm'iĝ'is por la nokt'a ripoz'o. Kaj subit'e li re'e ek'vid'is la mal'jun'a'n, griz'a'n figur'o'n, kun kiu li tiel oft'e kun'ir'is tra tiu'j kamp'o'j, kaj kiu dum long'a'j tag'o'j est'is li'a sol'a amik'o kaj akompan'ant'o.

Li ek'rid'et'is kaj flustr'et'is kvazaŭ parol'ant'e al ili ne'vid'ebl'a: Nun ĉio est'as bon'a. Vi for'ir'os kaj neniam re'ven'os. Sed neniam mi forges'os vi'n, kaj eĉ kiam vi est'os for, ni ĉiam est'os kun'e. Vi gvid'is mi'n tie'n ĉi, vi sol'a kompren'is mi'n. Nun ali'a kompren'as mi'n, kaj nun ven'os nov'a viv'o.

Kaj imag'e li vid'is, kiel la okul'o'j de la mal'jun'ul'o bril'et'as kvazaŭ larm'e, kaj kiel li silent'e kap'klin'as al li, kvazaŭ vort'o'j ne est'us bezon'at'a'j. Post'e la bild'o pal'iĝ'is, kaj re'e li vid'is antaŭ si si'a'n nov'a'n mond'o'n de sun'o kaj lum'vibr'a viv'o.

* * *

En tiu mond'o li nun viv'is tag'o'n post tag'o. Al ŝi ir'is la unu'a'j pens'o'j kiam li vek'iĝ'is, kaj ĉe ŝi ili rest'is je la en'dorm'iĝ'o. Li'a viv'o en'ten'is ali'a'j'n afer'o'j'n, sed kompar'e kun tio ili est'is sen'signif'a'j.

Kiam ŝi re'ven'is la unu'a'n foj'o'n post tiu vesper'o, li'a kor'o bat'is pro atend'o. Se ĉio est'us nur rev'o, se ŝi ven'us kiel ordinar'e, eĉ sen rigard'o al li, sen iel montr'i, ke ŝi kompren'as li'n! Kiel oft'e ŝi ven'is iom fru'e, kaj kiel kutim'e ŝi ir'is al la stal'o por rigard'i bov'in'o'j'n kaj bov'id'o'j'n. Selma kaj la serv'ist'in'o melk'is, kaj Eskil est'is okup'it'a de ali'a'j afer'o'j. Ŝi ir'is ĉirkaŭ la furaĝ'o'tabl'o'n, dir'is kelk'a'j'n vort'o'j'n al la ali'a'j, kares'is la bov'in'o'j'n kaj ig'is la bov'id'o'j'n lek'i ŝi'a'j'n man'o'j'n.

Ili ven'is pli proksim'e unu al la ali'a, kaj li'a rigard'o serĉ'is ŝi'a'n. Ŝajn'is al li, ke ŝi'a vizaĝ'o ek'lum'as kvazaŭ pro intern'a rid'et'o, kaj en konfid'a, re'kon'a manier'o ŝi re'e renkont'is li'a'n rigard'o'n. Post'e ŝi ir'is plu, kvazaŭ neni'o est'us okaz'int'a. Sed sufiĉ'is al li. Li trov'is, kio'n li serĉ'is, kaj la mir'ig'a mond'o de hieraŭ re'e ek'flor'is en si'a freŝ'a, printemp'a hel'o.

La tag'o'j flu'is for. La sun'o flam'is sur ĉiam sen'nub'a ĉiel'o, sun'lum'o pend'is kiel nebul'o super mont'o'j kaj alt'aĵ'o'j, kaj tiam kaj tiam la aer'o'n plen'ig'is pik'a odor'o, kiu port'is sci'ig'o'n pri arb'ar'brul'o ie post la nebul'aĵ'a horizont'o.

La hom'o'j plend'is pro la sek'o, sed Eskil intern'e rid'is, kiam li aŭd'is la plend'o'j'n. Ĉu grav'as, ke la ter'o est'as sek'a kaj la voj'o'j plen'a'j de polv'o? Ne, tia veter'o plaĉ'is al li. Ĉiam'a'j sun'o kaj varm'o, ĉiam sen'nub'a ĉiel'o — tia est'is li'a intern'o. Kial do ne est'u sam'e ekster'e.

Ili renkont'iĝ'is nur kiam ŝi ven'is por pren'i lakt'o'n, kaj ili'a renkont'o est'is nur rapid'e pas'ant'a moment'o. Sed kio'n pli li pov'us dezir'i? Ili dir'is apenaŭ unu vort'o'n unu al la ali'a, kaj li ne sent'is dezir'o'n parol'i kun ŝi. Kia'j vort'o'j pov'us esprim'i tio'n, kio'n anim'o komunik'is al anim'o kiam ili dum kelk'a'j mal'long'a'j sekund'o'j renkont'is si'n en mond'o tut'e apart'ig'it'a de ĉio ali'a? Kelk'a'foj'e li sopir'is al pli oft'a renkont'o, al kun'est'o, kun ŝi for'e de ĉiu'j hom'o'j, kies nur'a ĉe'est'o ŝajn'is al li kiel en'trud'o en ili'a'n propr'a'n mond'o'n. Sed ankaŭ tiu temp'o ven'os. Kaj mem la atend'o por ĉiu nov'a re'vid'o ŝajn'is al li kiel kviet'e printemp'a voj'et'o, sur kiu li rev'e ir'as renkont'e al la riĉ'a'j kaj sun-plen'a'j spac'o'j de la somer'o.

v.

En kviet'a vesper'o de fru'a aŭtun'iĝ'o la obtuz'a son'o de preĝ'ej'a'j sonor'il'o'j rul'iĝ'is tra la aer'o kiel mal'hel'a'j, minac'a'j ond'eg'o'j. Sen'ĉes'e la pez'a'j frap'il'o'j martel'is la kant'ant'a'n metal'o'n, kaj kun ĉiam nov'a fort'o la ton'ar'o ŝveb'is trans mont'o'j'n kaj val'o'j'n ĝis la plej mal'proksim'a'j kaŝ'ej'o'j de la grand'a'j arb'ar'o'j.

Oni sci'as la signif'o'n, kaj kvankam la sun'o bril'is sam'e klar'e kiel dum la tut'a hel'a somer'o, est'is kvazaŭ ter'o kaj ĉiel'o mal'hel'iĝ'us kaj fulm'o'tondr'a vent'eg'o al'proksim'iĝ'us.

La gazet'o'j raport'is pri la okaz'o'j pli sud'e en Eŭrop'o. En tiu ĉi angul'o de la mond'o ĉiu trankvil'e far'is si'a'n labor'o'n, kaj la ter'o est'is sam'e pac'a kaj somer'e hel'a kiel antaŭ'e, sed en ĉiu'j hom'o'j brul'is atend'a'j kaj tim'a'j demand'o'j, kaj ĉe renkont'iĝ'o la parol'o tiam est'is la sam'a: Kio okaz'os? Kio sekv'os tiu'n incendi'o'n en la mez'o de la grand'a'j popol'o'j? Sonor'il'o'j kant'is, telefon'o'j tint'is, tint'ig'a'j kaj terur'a'j dir'aĵ'o'j vent'eg'e pel'is unu la ali'a'n de lok'o al lok'o.

En Nov'pont'o Kristofor'o ir'is en febr'a sci'vol'o. Li est'is preskaŭ gaj'a kaj ankaŭ ne kaŝ'is si'a'j'n sent'o'j'n. Fin'e okaz'is io, kio pov'as iom vigl'ig'i. Ĝust'e nun valor'as viv'i, li opini'is, ĉar ŝajn'e est'os sufiĉ'e interes'e dum kelk'a temp'o. Kaj dank'o'n al di'o pri tio. La gazet'o'j est'is sen'interes'a'j, kaj la viv'o simil'is al neni'o dum mult'a'j jar'o'j.

Mal'mult'a'j hom'o'j preter'ir'is Nov'pont'o'n tiu'temp'e, kvankam la ŝose'o preter'pas'is. Sed ĉiu'n ven'ant'o'n Kristofor'o tuj kapt'is kaj sen'salut'e kaj kun antaŭ'e neniam vid'it'a vigl'ec'o demand'is, kiel la afer'o progres'is. Last'e li parol'is kun la leter'port'ist'o, sed tio est'is fru'e post'tag'mez'e, long'e antaŭ la sonor'ad'o. Kiel nun stat'as? Ĉu la rus'o jam al'bord'iĝ'is? Aŭ ĉu la german'o'j kun'dev'ig'is la sved'o'j'n? Ho, est'as temp'o por viv'i, ti'aĵ'o ne okaz'as ĉiu'tag'e! Kristofor'o ne pov'is reg'i si'a'n sci'vol'o'n kaj ĉar baldaŭ est'os vesper'o, li for'las'is ĉio'n kaj sen manĝ'o kaj kaf'o per rapid'a'j paŝ'o'j pren'is la voj'o'n al Grand'torent'o.

Eskil rapid'e far'is la si'a'n, trans'don'is la stal'a'j'n okup'o'j'n al la ali'a'j, kiu'j rest'os hejm'e, kaj sekv'is li'n.

Grand'torent'o aspekt'is kiel la urb'o dum la aŭtun'a foir'o. Hom'o'j ir'is tie'n kaj re'e'n, star'is babil'ant'e kaj diskut'ant'e sur kort'o'j kaj voj'rand'o'j, trem'ant'a'j pro ekscit'o kaj streĉ'iĝ'o. Li ir'is al la staci'o kaj poŝt'ej'o. Tie est'is kaf'ej'o, kie ordinar'e mult'a'j babil'ul'o'j kaj nov'aĵ'port'ant'o'j kolekt'iĝ'is.

Est'is sam'a svarm'ad'o tie kiel ali'e. Sed kiel febr'e oni parol'is kaj rezon'ad'is — ĉie iu re'ten'a fort'o mal'laŭt'ig'is la vort'o'j'n kaj brid'is la voĉ'o'j'n.

Eskil demand'is, kio okaz'is. Mobiliz'o, est'is la respond'o. Tio'n li jam kompren'is, sed kio pli? Neni'u bon'e sci'is. Laŭ'dir'e la rus'o'j jam atak'is, ili atak'os post kelk'a'j hor'o'j, la german'o'j kun'dev'ig'is la sved'o'j'n, morgaŭ eksplod'os.

La for'vetur'ont'o'j ŝajn'is pri'pens'a'j kaj serioz'a'j. Neni'u sci'as, kia est'os la situaci'o post kelk'a'j tag'o'j. Tim'o prem'is vir'in'o'j'n kaj infan'o'j'n, kelk'a'j ĝem'is kaj plor'is, kaj de la du'dek'jar'ul'o'j pik'em'o kaj incit'em'o kvazaŭ mirakl'e est'is mal'aper'int'a'j.

Sed mez'e en tiu ĝem'o kaj konfuz'o star'is grup'o, ĉe kiu ne est'is eĉ sign'o de la ĝeneral'a mal'agord'o. Est'is la mal'nov'a drink'rond'o de Nov'pont'o, ĉiu'j hom'o'j kiu'j pov'os trankvil'e rest'i apud la forn'o, eĉ se far'iĝ'os iom varm'e inter la ŝer'o'j kaj en la mar'bord'a'j provinc'o'j. La sol'a iom si'n're'ten'a est'is Mont'a'n, kiu nun sol'foj'e al'iĝ'is al la mal'nov'a'j kon'at'ul'o'j. Li ne est'is en Nov'pont'o pli ol du foj'o'j'n en la jar'o, de kiam li ricev'is si'a'n forĝ'ej'o'n, kiu ceter'e en tiu ĉi temp'o jam est'is sufiĉ'e grand'a entrepren'o. Sed ĉe la ali'a'j la grand'a'j okaz'o'j flam'ig'is la musked'ist'a'n humor'o'n de antaŭ'e. Ili komenc'is laŭt'e desegn'i grandioz'a'j'n defend- kaj atak'plan'o'j'n, kiu'j nepr'e pere'ig'os la mal'amik'o'n. Kaj tie ĉi ili ver'e hav'is material'o'n, tut'a'n mond'part'o'n en flam'o'j.

Vir'in'o, kiu star'is apud'e, plor'ant'e kaj tord'ant'e la man'o'j'n, aŭd'is ĉiu'n vort'o'n kaj fin'e pet'is ili'n silent'i. Se ili mem aŭ ili'a'j fil'o'j dev'us for'ir'i, ili'a ton'o cert'e est'us ali'a.

Sed Kristofor'o ŝov'is la kap'o'n iom oblikv'e'n, kaj bon'humor'a rid'o rul'iĝ'is el li'a gorĝ'o:

— Tia'j'n afer'o'j'n vir'in'o'j ne kompren'as, — li dir'is amik'ec'e kaj preskaŭ konsol'e, — tio ĉi est'as vir'a labor'o. Kaj ne est'u mal'gaj'a, ĉar tio ne taŭg'as en milit'o. Se mi est'us jun'a, mi tuj ir'us en la lud'o'n. Pac'o est'as bon'a, sed se ĝi daŭr'as tro long'e, ĝi far'iĝ'as enu'ig'a. Oni bezon'as ankaŭ iom da viv'o.

Mont'a'n prov'is prudent'ig'i li'n.

— Vi ne parol'as serioz'e, — li dir'is. — Se vi'a fil'o dev'us ir'i en milit'o'n, vi'a buŝ'o est'us mal'pli larĝ'a.

— Stult'ul'o, — dir'is Kristofor'o kun ŝajn'a koler'et'o. — Vi far'iĝ'is strang'a, de kiam vi ricev'is vi'a'n meti'ej'o'n, kaj ju pli bon'e vi sukces'is, des pli strang'a vi far'iĝ'is. Vi baldaŭ est'as pli riĉ'a ol ni ĉiu'j, tamen tim'as sid'i inter vir'o'j. Ĉu vi tim'as, ke la rus'o pren'os vi'a'n fabrik'o'n? Vi dev'us sur'genu'e dank'i vi'a'n kre'int'o'n pro tia bel'a perspektiv'o. Ŝanĝ'u la produkt'ad'o'n, fabrik'u afer'o'j'n por la milit'o, kaj vi far'iĝ'os milion'ul'o.

Eskil aŭskult'is, sed ne ŝat'is la babil'o'n kaj vol'is for'ir'i tuj, sed subit'a interes'o por Mont'a'n rest'ig'is li'n. Li est'is mal'grand'a tiu'temp'e, tamen ŝajn'is al li, ke li tut'e klar'e memor'as tiu'n hom'o'n de la mal'nov'a temp'o en Nov'pont'o. Sed tiu ĉi Mont'a'n est'as ali'a hom'o, kvankam la ekster'a simil'ec'o rest'is.

Sed fin'e li for'las'is ili'n kaj ir'is hejm'e'n en la hel'a aŭgust'a krepusk'o. Li'a streĉ'iĝ'o antaŭ la grand'a aventur'o kaj ĝi'a rezult'o est'is sam'e grand'a kiel ĉe Kristofor'o. Tamen li vid'is la afer'o'n ali'manier'e.

Se la milit'o ven'us al la propr'a land'o kaj mal'amik'ar'o detru'e tra'paŝ'us tiu'j'n ĉi region'o'j'n? li pens'is. Li pov'is bon'e imag'i tio'n. En sonĝ'o'j li kelk'a'foj'e tra'viv'is tio'n, kaj sent'is grand'a'n ĝoj'o'n kiam li vek'iĝ'is kaj la real'o for'pren'is li'a'n tim'o'n. Se nun tiu'j sonĝ'o'j subit'e far'iĝ'us ver'o — kio tiam far'iĝ'us el ili du? Kaj est'is lok'o ankaŭ por ali'a pens'o. En la libr'o'j de Niko kaj en ili'a'j inter'parol'o'j li ek'vid'is la kontur'o'j'n de nov'a land'o, kiu iom post iom lev'is si'n el nebul'a mal'proksim'o, kaj kie kelk'a'j mont'pint'o'j jam bril'is en la lum'o de fru'a maten'o. Li ek'vid'is hom'a'j'n kultur'o'n kaj cel'ad'o'n, tut'e ali'baz'a'n ol tiu'n de li'a propr'a angul'o. Dum jar'cent'o'j kaj epok'o'j la hom'o'j en divers'a'j land'o'j prov'is far'i la viv'o'n pli riĉ'a kaj feliĉ'a. Ili kre'is bel'a'j'n bild'o'j'n kaj konstru'aĵ'o'j'n, kre'is bel'a'j'n libr'o'j'n kaj form'is bel'a'j'n instru'o'j'n pri la hom'o kaj la viv'o. Ali'a'j prov'is real'ig'i la bel'a'j'n pens'o'j'n en divers'a'j manier'o'j. Sed ĉiam est'is sam'e. Subit'e ĉio for'pal'iĝ'is kiel bel'a rev'o, kaj pri ĉiu esper'o, kaj pri ĉiu grandioz'a viv'o en pens'o kaj ag'o atest'is nur kelk'a'j ruin'o'j kaj kelk'a'j libr'o'j sav'it'a'j el la pere'o.

Ĉu est'os sam'e nun? Dum jar'dek'o'j oni prov'is kre'i ord'o'n kaj just'o'n. Oni labor'is, far'is el'trov'o'j'n kaj invent'o'j'n, pentr'is kaj verk'is. Ĉu la hom'o'j detru'os ĉio'n kaj sam'temp'e eksterm'os si'n mem. Ĉu do ne ekzist'as hom'o'j, kiu'j pov'as mal'help'i i'o'n tia'n? Eskil est'is leg'int'a la mond'histori'o'n sam'e kiel si'a'j'n roman'o'j'n. Li ne cerb'um'is pri la afer'o'j, sed kio'n li leg'is tie kaj kio'n gazet'o'j kaj ali'a'j libr'o'j sci'ig'is al li pri la pli vast'a viv'o, tio fort'e log'is li'n. Li vol'is ek'kon'i tio'n pli bon'e, viv'i en tiu ali'baz'a mond'o, kaj se ebl'e mem far'iĝ'i an'o de tiu, cel'e viv'ant'a hom'ar'o.

Sed se oni nun detru'us ĉio'n? Li sent'is melankoli'o'n kaj sam'temp'e intens'a'n sci'em'o'n pri la rezult'o.

Kaj re'e li imag'e renkont'is la rigard'o'n de Ester, klar'e, kvazaŭ ŝi star'us antaŭ li, kaj li tuj sent'is, ke ili'a komun'a mond'o tamen est'as pli valor'a ol tio, kio'n oni nun rub'ig'as en la mez'o de Eŭrop'o. Kio'n signif'as libr'o'j, sci'o'j kaj invent'o'j kompar'e kun la kun'lig'a sent'o, kompar'e kun tiu, al ali'a'j ne'vid'ebl'a mond'o en kiu ili viv'as? Se tio pere'os kaj ili rest'os sol'a'j kaj sen'hejm'a'j — tamen ne velk'os eĉ la plej et'a foli'o en la ĝarden'o de ili'a ĝoj'o. Se ili dev'os serĉ'i hejm'o'n en arb'ar'o'j kaj viv'ten'i si'n kiel bird'o'j kaj best'o'j sur la ter'o — ĉu grav'os, se ili nur est'os du'op'e? Mez'e en dezert'o ili'a mond'o flor'os sam'e bel'a kaj plen'a de ĝoj'o kiel en la plej riĉ'a kamp'ar'o, kiel en la plej bel'a urb'o.

vi.

Post la edz'iĝ'o Kristofor'o far'iĝ'is pli mal'pli kiel ordinar'a'j hom'o'j, almenaŭ se oni juĝ'as laŭ li'a'j viv'o kaj kutim'o. La drink'kun'ven'o'j mal'oft'iĝ'is jam antaŭ tio, kaj post'e ili preskaŭ ĉes'is. Se kon'at'o ven'is, li kompren'ebl'e invit'is al “tas'o da kaf'o”, sed kon'at'o'j ven'is mal'oft'e. Ŝajn'is, ke ili ricev'is sufiĉ'e kaj de drink'ad'o kaj de kart'lud'o. Ceter'e ne ĉiu'j hav'is tre bon'a'n situaci'o'n, kaj pro tio vol'e ne'vol'e dev'is prudent'iĝ'i.

Ankoraŭ festen'o'j okaz'is, kaj tiam oni ŝpar'is nek manĝ'o'n nek drink'aĵ'o'n, sed nun la festen'o'j ne okaz'is pli oft'e ol en ali'a'j bien'o'j.

Eĉ Kamp'e, kiu antaŭ'e est'is tag'a gast'o en Nov'pont'o, inter'romp'is si'a'j'n vizit'o'j'n post iom da temp'o kaj ne montr'is si'n pli oft'e ol ĉe invit'o'j. Sed tio hav'is special'a'n kaŭz'o'n.

Post la ek'loĝ'o en la mal'grand'a dom'o apud la ŝose'o, li dum kvar, kvin jar'o'j est'is la plej feliĉ'a hom'o sur la ter'o, kiel li dir'is, kaj kiu kon'is li'n volont'e kred'is tio'n. Li est'is kontent'a pri si mem, pri la tut'a mond'o kaj la sen'ŝanĝ'a'j kutim'o'j, kiu'j'n li al'propr'ig'is al si, kaj oni atend'is, ke li sam'e viv'os ĝis fin'o.

Kiel tiu strang'a ide'o ven'is en li'a'n kap'o'n, est'as mal'facil'e dir'i, sed kelk'a'j'n jar'o'j'n post la ge'edz'iĝ'o de Kristofor'o kaj Selma li surpriz'is ĉiu'j'n per absolut'e ne'atend'it'a afer'o. Li nom'e edz'iĝ'is kun si'a dom'mastr'in'o. Ebl'e ŝajn'is al li, ke li pov'as est'i sam'e brav'a hom'o kiel Kristofor'o. Iom aĝ'a li est'is, sed ankoraŭ en plen'a fort'o, kaj la mastr'in'o est'is sam'e jun'a kiel Selma.

Sed tio est'is jam fakt'o kaj neni'u atend'is, ke la edz'ec'o al'port'os iu'j'n rimark'ind'a'j'n ŝanĝ'o'j'n en li'a'j viv'o kaj kutim'o'j. Li tre ŝat'is la vir'in'o'n antaŭ'e kaj oft'e laŭd'is ŝi'n kiel model'a'n mastr'in'o'n. Sed apenaŭ ili far'iĝ'is ge'edz'o'j, la situaci'o far'iĝ'is ali'a. Nun Kamp'e subit'e ek'vid'is tut'a'n amas'o'n de mank'o'j kaj erar'o'j, kies ekzist'o'n li antaŭ'e eĉ ne suspekt'is, kaj kiu'j'n ceter'e neni'u ali'a pov'us rimark'i eĉ nun. Ŝi aĉet'is mal'saĝ'e kaj kar'e, pret'ig'is la manĝ'aĵ'o'n en mal'bon'a manier'o, met'is la gazet'o'j'n sur ne'ĝust'a'n lok'o'n, kaj post pur'ig'o de la ĉambr'o la mebl'o'j star'is tut'e sen'ord'e. Ŝi hav'is mal'plaĉ'a'j'n manier'o'j'n, kaj kompren'ebl'e ŝi edz'in'iĝ'is kun li nur pro la mon'o.

Tio'n li ne dir'is en Nov'pont'o kaj ankaŭ ne ali'lok'e, sed tiom pli li sci'ig'is ĝi'n al la edz'in'o. Li'a fort'a voĉ'o tondr'is bon'e, kaj se ŝi kuraĝ'is inter'ven'i per unu vort'o, tuj la viking'o far'iĝ'is furioz'ul'o. Tiam li blek'is kiel incit'it'a bov'o, ek'pren'is si'a'n col'o'dik'a'n baston'o'n kaj deklar'is, ke se ŝi ne atent'as li'a'j'n vort'o'j'n, li ja instru'os ŝi'n.

— Sed mi'a kar'a, — ŝi dir'is plor'e kaj trem'e, — mi est'as ja tut'e sam'a hom'o nun kiel antaŭ'e. Kiam mi est'is nur dom'mastr'in'o, vi ĉiam laŭd'is mi'n.

— Est'is tiam, — dir'is Kamp'e, — sed nun vi est'as mi'a edz'in'o, kaj tio est'as ali'a afer'o. Silent'u. kaj aŭskult'u! Tiel pas'is kelk'a temp'o, ĝis kiam Kamp'e iu'n tag'o'n trov'is si'n sol'a en la dom'o. Post iom da temp'o oni ek'sci'is, ke ŝi hav'as ofic'o'n en iu najbar'a paroĥ'o. Kamp'e, ne prov'is re'ven'ig'i ŝi'n, kaj propr'a'vol'e ŝi ne ven'is. Tamen ili rest'is ge'edz'o'j, kvankam ili loĝ'is en mal'sam'a'j lok'o'j kaj neniam renkont'iĝ'is plu. Sed post tio Kamp'e far'iĝ'is ali'a hom'o. Li far'iĝ'is acid'a kaj grunt'em'a, rest'is preskaŭ ĉiam en'dom'e, leg'is gazet'o'j'n kaj fum'is si'a'n nigr'a'n tabak'o'n. Pur'ig'o iom post iom far'iĝ'is super'flu'a afer'o al li, kaj sam'e prepar'o de manĝ'aĵ'o. Kiam oni invit'is li'n al Nov'pont'o aŭ li okaz'e renkont'is la mal'nov'a'j'n kamarad'o'j'n, li tamen prov'is montr'i la mal'nov'a'n humor'o'n.

Kristofor'o do rest'is sol'a kun la si'a'j, kaj ŝajn'e ne tre sopir'is je re'kolekt'iĝ'o de la dis'ig'it'a societ'o. Cert'e li est'is laŭ'pov'e pen'int'a por iom or'i la viv'o'n, sed li ne sukces'is laŭ'esper'e. Malgraŭ la drink'ad'o li ne est'is drink'ul'o. La brand'o est'is al li nur rimed'o for'ig'i la enu'o'n. Se li nur trov'us pli bon'a'n rimed'o'n, li cert'e pov'us far'iĝ'i abstinenc'ul'o pro tio.

Sed li tra'pas'is tio'n pli rapid'e ol li atend'is, kaj cert'e tio est'is part'a kaŭz'o de li'a edz'iĝ'o. I'a'n distr'o'n li dev'is hav'i.

Post'e ven'is trankvil'a period'o, kiu daŭr'is ĝis la milit'o. Ŝajn'is, ke li mal'sukces'is en si'a mal'lert'a palp'ad'o por trov'i viv'o'feliĉ'o'n, mal'kuraĝ'iĝ'is kaj fin'e rezign'is. Gazet'o'j'n li ankoraŭ leg'is, sed ili jam est'is enu'ig'a'j. Fin'e li ne trov'is ali'a'n rimed'o'n por pas'ig'i la temp'o'n ol re'e komenc'i labor'i, ne nur ŝajn'e, sed serioz'e. Li ne bezon'is kaj ne ŝat'is tio'n, sed kio'n far'i? Kaj iom post iom li al'kutim'iĝ'is al si'a sort'o, fleg'is la ter'o'n, kaj las'is ĉio'n ceter'a'n al la destin'o. Kiel dir'it'e, li ricev'is fil'in'o'n kelk'a'j'n jar'o'j'n post la edz'iĝ'o. Tio ne tre vibr'ig'is li'a'j'n sent'o'j'n, tamen far'is la viv'o'n iom pli interes'a. Li tamen est'is patr'o kaj respekt'ind'a vir'o, kaj kiam li montr'is la knab'in'et'o'n al la kon'at'o'j, li sent'is iom da fier'o, plen'iĝ'is de cert'a solen'a dign'o kiel kiam li la unu'a'n foj'o'n al'port'is la brand'uj'o'n de la patr'o.

Kelk'a'foj'e li dir'is al Selma:

— Kiu pov'is kred'i, ke est'os tiel? Se ni nun tamen dev'as viv'i en tia ĉi manier'o, est'us mult'e pli bon'e, se mi mem posed'us la bien'o'n.

* * *

Kun la el'paŝ'o el la jun'aĝ'o la sufiĉ'e vigl'a'j sent'o'j de Selma iom mal'akr'iĝ'is. La viv'o far'iĝ'is pli mal'pli kiel leg'ad'o de parker'e lern'it'a libr'o. Sed ceter'e ŝi tut'e ne est'is ŝton'iĝ'int'a intern'e. Se la kapric'a'j vent'o'j de la viv'o nur al'port'us kelk'a'j'n viv'posed'a'j'n sem'o'j'n al ŝi'a anim'o, ili cert'e trov'us ĝerm'lok'o'n. Tio ne okaz'is, sed feliĉ'e ŝi posed'is ec'o'n, kiu preskaŭ tut'e mank'is al Kristofor'o: est'i kontent'a pri la mond'o kia ĝi est'as kaj ĝis cert'a grad'o eĉ ĝoj'i pro ĝi.

Ŝi ŝat'is la infan'o'j'n, tamen sen pli profund'a'j sent'o'j. Je la nask'iĝ'o de la knab'in'o la patr'in'am'o ja ek'flam'is. Tamen ĝi ne ampleks'is ambaŭ infan'o'j'n. La knab'in'o est'is ĉio. Ke la knab'o ankaŭ est'as ŝi'a infan'o, ŝi ŝajn'e preskaŭ forges'is. Sed la ek'lum'ant'a flam'o baldaŭ esting'iĝ'is. La infan'o'j far'iĝ'is io, kio aparten'as al la mastr'um'ad'o kaj la dom'o, ili dev'is hav'i fleg'o'n kaj pri'zorg'o'n sam'e kiel ĉio ali'a. Konsci'e ŝi ne pens'is tiel kaj cert'e ankaŭ ne sent'us tiel, se oni prov'as ŝi'a'j'n sent'o'j'n, sed praktik'e far'iĝ'is tiel. Ankaŭ la infan'o'j far'iĝ'is parker'aĵ'o de la viv'o'libr'o.

Dum'e ŝi kant'is si'a'j'n melodi'o'j'n kaj babil'is kiel antaŭ'e, kaj ŝi'a'j vang'o'j bril'is sam'e freŝ'kolor'e kiel en pli fru'a'j tag'o'j. Dum la festen'o'j ŝi pren'is si'a'n glas'et'o'n kun la ali'a'j patr'in'o'j kaj kiam la antaŭ'a ekskluziv'a kart'lud'o far'iĝ'is societ'a lud'o, ŝi man'um'is si'a'j'n kart'o'j'n sam'e lert'e kiel plezur'e. Ŝi hav'is bon'a'n ŝanc'o'n kaj iom post iom re'gajn'is preskaŭ sam'e mult'e, kiom Kristofor'o antaŭ'e perd'is.

La diferenc'o inter ŝi'a nun'a situaci'o kaj la antaŭ'a ne est'is grand'a. Tamen est'is grav'a ŝanĝ'o rilat'e al la mon'o. Nun la mon'o aparten'is sam'e al ŝi kiel al li, kaj ŝi ne bezon'is cerb'um'i pri tio ĉu ŝi ŝtel'as aŭ ne, kiam ŝi met'is la man'o'n en la kas'o'kest'o'n.

Ŝi est'is de mal'riĉ'a hejm'o kaj de'natur'e ŝpar'em'a. Al ŝi mon'er'o prezent'is tiom aŭ tiom da pen'a kaj sen'ĝoj'a labor'o en arb'ar'o kaj sur kamp'o'j, akir'aĵ'o'n pag'it'a'n per ŝvit'o kaj part'et'o de la propr'a viv'o, indiferent'e kiu ajn unu'e far'is tiu'n paŝ'o'n. La manier'o en kiu Kristofor'o mastr'um'is la mon'o'n ŝajn'is al ŝi kvazaŭ pek'o, kaj ŝi ankaŭ tim'is la rezult'o'n.

Nun li ja est'is trankvil'a kaj pli firm'a tiu'rilat'e, tamen ŝi ne fid'is li'n tut'e. Kaj tial ŝi komenc'is for'met'i iom da mon'o por si mem. Unu'e ŝi far'is tio'n preskaŭ sen'intenc'e, ebl'e ĉar plaĉ'is al ŝi hav'i propr'a'n kont'o'n en la bank'o. Sed iom post iom tiu ŝtel'ad'o de la propr'a dom'o ŝi'n tre interes'is, kaj fin'e ŝi tut'e sistem'ig'is ĝi'n... Kristofor'o ne pens'is pri mon'o, kaj post kiam li far'is la budĝet'o'n de si'a viv'o, li neniam zorg'is pri la voj'o de la mon'o, kaj pri la efektiv'a'j kost'o'j por mastr'um'ad'o, vest'o'j kaj ali'a'j tia'j afer'o'j li ne hav'is i'a'n ajn imag'o'n. Kelk'a'foj'e li rigard'is la bank'libr'o'n kaj trov'is, ke la el'pren'o'j est'as iom alt'a'j, kaj ke la cifer'o de li'a hav'o sufiĉ'e mal'alt'iĝ'is. Sed ali'flank'e li ja far'iĝ'is kelk'a'j'n jar'o'j'n pli aĝ'a. Ver'ŝajn'e unu bon'e korespond'as al la ali'a. Sed neniam li prov'is trov'i, ĉu li'a'j jar'o'j est'as sufiĉ'e mult'a'j por bilanc'i li'a'j'n aktiv'o'n kaj pasiv'o'n.

Kaj pri la manipul'et'o'j de Selma li tut'e ne hav'is imag'o'n.

* * *

La milit'eksplod'o vek'is Kristofor'o'n. Sam'e kiel la plej mult'a'j, li hav'is tre nebul'a'n imag'o'n pri modern'a milit'o, kaj li atend'is, ke la plej fabel'a'j afer'o'j aper'os en gazet'o'j, sed sam'temp'e li tim'is, ke la afer'o tro baldaŭ est'os fin'it'a. Kaj oni dir'u kio'n ajn, la german'o'j est'as diabl'a'j hero'o'j.

La ek'halt'o de la german'o'j antaŭ Liège est'is al li kvazaŭ glaci'e mal'varm'a duŝ'o. Ili dev'us est'i en Parizo je tiu temp'o. Pri kio ili do pens'as? Por kio do taŭg'as la tiom pri'parol'it'a modern'a teknik'o? Kaj tie ili rest'is dum tiom da tag'o'j, ke li fin'e kompren'is, ke ne la german'o'j sed la belg'o'j est'as diabl'a'j hero'o'j. Antaŭ'e li preskaŭ neni'o'n kon'is pri tiu popol'o, sed nun li ia'manier'e ek'sci'is, ke ili est'as parenc'o'j de la franc'o'j. Sekv'e parenc'o'j de dArtagnan. Est'as klar'e, ke li'a'j hom'o'j venk'os kaj ne la german'o'j! Liège fal'is, la german'o'j marŝ'is plu'e, kaj Kristofor'o re'e ŝanĝ'is opini'o'n. Ĉar la german'o'j pov'is bat'i la parenc'o'j'n de dArtagnan, ili tamen est'as diabl'a'j hero'o'j, kaj re'e la voj'o est'as liber'a al Parizo.

Sed la grand'a'j mirakl'o'j ne ven'is. La german'o'j marŝ'is antaŭ'e'n, sed re'e halt'is. La milit'o daŭr'is kaj sam'temp'e pren'is pli natur'a'j'n proporci'o'j'n en li'a fantazi'o. Li iom sen'iluzi'iĝ'is pro la simpl'ec'o de la afer'o'j, sed rekompenc'e li trov'is pli kaj pli da interes'a'j detal'o'j en la grand'a milit'maŝin'ar'o, kiu far'iĝ'is ia grand'a kaj komplik'a lud'o al li, pli interes'a ol poker'o. Li hav'ig'is grand'a'n mur'kart'o'n pri mez'a Eŭrop'o, mark'is ĉiu'tag'e la pozici'o'n de la divers'a'j milit'fort'o'j, leg'is la gazet'a'j'n super'rigard'o'j'n pri la milit'o kaj far'is si'a'j'n propr'a'j'n kalkul'o'j'n pri ven'ont'a'j okaz'o'j.

Tamen tiu interes'o ne ŝtel'is mult'e el li'a labor'temp'o kaj ne met'is la dom'o'n en danĝer'o'n. Se la milit'o ne hav'is pli mal'bon'a'j'n efik'o'j'n je Kristofor'o, Selma pov'is est'i trankvil'a.

vi'i.

Anstataŭ for'kur'i al la grand'a'j arb'ar'o'j, pri kio Eskil en la unu'a moment'o rev'is, li falĉ'is sekal'o'n kaj aven'o'n, part'o'pren'is la draŝ'ad'o'n, rikolt'is ter'pom'o'j'n kaj komenc'is la aŭtun'a'n plug'ad'o'n. La fianĉ'in'o'n de li'a'j rev'o'j, kiu est'is akompan'ont'a li'n tra pluv'mal'sek'a'j arb'ar'o'j kaj ros'plen'a'j dens'ej'o'j, li ne vid'is dum la tut'a'j tag'o'j, sed ĉiu'vesper'e ŝi ven'is kun si'a lakt'uj'o.

Dum la unu'a'j feliĉ'a'j tag'o'j li vid'is preskaŭ nur ŝi'a'j'n okul'o'j'n. Ili en'ten'is la respond'o'n al ĉiu'j li'a'j demand'o'j kaj la tut'a'n mond'o'n de li'a'j rev'o'j, kaj tio sufiĉ'is al li. Sed tiu plen'um'o de la printemp'e tim'em'a'j kaj graci'a'j rev'o'j don'is flug'il'o'j'n al li'a sopir'o, kaj la mal'long'a'j moment'o'j de ili'a'j renkont'o'j baldaŭ ŝajn'is al li kiel dis'a'j kaj mal'oft'a'j radi'o'j el hel'a kaj feliĉ'a mond'o, kiu'n li ankoraŭ ne ating'is.

Li'a'j rigard'o'j sekv'is ŝi'n. Li re'kon'is ŝi'a'j'n divers'a'j'n antaŭ'tuk'o'j'n kaj rob'o'j'n, kaj la aspekt'o'n de ŝi'a'j ŝu'o'j kaj ŝtrump'o'j li kon'is pli bon'e ol ŝi mem. Ŝi'a'j vest'o'j ne est'is bel'a'j, tamen ili ia'manier'e est'is pli bel'a'j ol ĉiu'j ali'a'j en la mond'o. Ili tiel bon'e konven'is al ŝi, ili aspekt'is tiel pur'a'j kaj mol'a'j, kaj li kred'is, ke ili dev'as hav'i ankaŭ cert'a'n odor'o'n, odor'o'n kiel tiu'n de aer'o en fru'a printemp'o.

Li vid'is la hel'a'j'n har'o'j'n, la orel'lob'o'j'n kaj la detal'o'j'n de la vizaĝ'o, kaj la delikat'a'j man'o'j kaj fingr'o'j don'is al li pens'o'j'n pri fe'in'o'j kaj graci'a'j flor'o'j. Kiel volont'e li kares'us tiu'j'n mal'dik'a'j'n man'et'o'j'n kaj tiu'n sun'or'a'n har'ar'o'n! Li'a'j rev'o'j pli'firm'iĝ'is. Man'o'n en man'o ili paŝ'as sur sol'ec'a'j voj'et'o'j en la freŝ'a kaj atend'o'plen'a printemp'a krepusk'o. En la hel'a kaj viv'o'plen'a kviet'o de mal'fru'a'j somer'vesper'o'j ili sid'as kun'e sub silent'e rev'ant'a'j betul'o'j, for'e de la hom'o'j.

Ŝi'a nom'o, unu'e mal'bel'a kaj mal'mol'a, far'iĝ'is graci'a kaj mol'son'a kiel vent'a susur'o inter herb'o'j. Intern'e li kant'et'is ĝi'n kiel hel'a'n kant'o'n sen komenc'o kaj fin'o, kaj en la sol'ec'o li flustr'is ĝi'n du'on'laŭt'e al si mem, kvazaŭ ĝi est'us preĝ'o de preĝ'o'j, kiu en'ten'us ĉiu'n li'a'n sopir'o'n kaj li'a'n tut'a'n si'n'don'o'n al la super'a kaj ne'kompren'ebl'a en la viv'o.

Sed griz'a kaj pez'a ĉiel'o etend'is si'n super la frost'a ter'o, kaj nord'okcident'a vent'o ven'is kun vintr'a mal'varm'o kaj kirl'at'a neĝ'o. Ne est'is temp'o por tia'j am'o'promen'et'o'j, pri kiu'j li rev'is, kaj eĉ se est'us, li ne hav'us kuraĝ'o'n propon'i.

Do li daŭr'ig'is la rev'ad'o'n, kaj li'a sopir'o far'iĝ'is ard'a kaj trem'a kiel re'ten'it'a plor'o. La libr'o'j kaj la violon'o kuŝ'is ne'tuŝ'it'a'j, kaj vesper'e, kiam li est'is sol'a en si'a ĉambr'o, li sid'is sen'mov'e kaj for'e de ĉio proksim'a.

Iam li est'is en ŝi'a hejm'o, kaj spirit'e li re'e ir'is tie'n. Ŝi sid'as kun labor'o antaŭ si. Est'as silent'e kaj nokt'e trankvil'e, la patr'o labor'as, la patr'in'o kaj la ge'frat'o'j jam en'lit'iĝ'is. Se li nun pens'as tre fort'e — ĉu ŝi tiam ek'sent'os, ke li est'as apud ŝi, aŭd'os la vort'o'j'n, kiu'j'n li flustr'as en ŝi'a'n orel'o'n, sent'as li'a'n tim'em'a'n kares'o'n sur ŝi'a'j graci'a'j man'o'j kaj mol'a har'ar'o? Ho, malgraŭ ĉio'n li est'as ĉe ŝi, li ne bezon'as sopir'i al ŝi, nek ŝi al li. Kaj neni'u, neni'u ali'a sci'as, ke li est'as tie.

La vid'aĵ'o for'iĝ'as, konfuz'ig'e li vek'iĝ'as el si'a anim'for'est'o.

Ĉu li ver'e est'is tie en ia ne'kompren'ebl'a manier'o? Aŭ — ĉu ĉio est'is nur li'a propr'a imag'o? Kiam ili renkont'iĝ'is, li observ'e rigard'is ŝi'n, por trov'i, ĉu ŝi iel ek'sent'is li'a'n ĉe'est'o'n. Se jes, ŝi'a'j okul'o'j dev'us komunik'i tio'n al li. Sed ŝi'a'j rigard'o'j dir'is neni'o'n pri tio. Kelk'a'foj'e ŝi rigard'is li'n, kiam ili renkont'iĝ'is, kelk'a'foj'e ne, kaj tiu'j renkont'o'j ŝajn'is al li pli kaj pli mal'riĉ'a'j, kvankam ili sam'temp'e est'is li'a sol'a ĝoj'o.

* * *

Apud la river'o sud'e de Nov'pont'o est'is vast'a, mal'profund'a golf'et'o. Fru'e en aŭtun'o glaci'o kovr'is ĝi'n, kaj ĝi est'is la sol'a proksim'a lok'o, kie oni pov'is sen'danĝer'e glit'um'i.

Al tiu golf'et'o ir'is la infan'o'j kaj la ge'jun'ul'o'j de la proksim'a'j dom'o'j por glit'um'i aŭ glit'i. Tie li pov'us renkont'i ŝi'n, sen ke iu rimark'u, kial li ven'is. Do li pren'is si'a'j'n glit'um'il'o'j'n kaj ir'is tie'n preskaŭ ĉiu'vesper'e, kiam est'is bon'a glaci'o. Kelk'a'foj'e li renkont'is ŝi'n, sed neniam li proksim'iĝ'is al ŝi.

Oft'e est'is nur kelk'a'j infan'o'j tie, kiu'j lud'is kaj ŝajn'e neniam lac'iĝ'is glit'i aŭ ĉirkaŭ'ramp'i sur si'a'j ne'akr'ig'it'a'j glit'um'ŝu'o'j. Kelk'foj'e li est'is tut'e sol'a. Ne est'is grand'a lok'o por li, sed pri tio li preskaŭ ne pens'is, li ja ne ven'is pro glit'um'ad'o. Mal'rapid'e li zigzag'is tie'n kaj re'e'n kaj pro mank'o de ali'a'j interes'a'j afer'o'j rigard'is la pejzaĝ'o'n.

Ĉio est'is rigid'a kaj mal'varm'a kaj la vast'o'j kovr'it'a'j de neĝ'o, tamen ĉio ŝajn'is al li tiel viv'plen'a, kiam li en tiu'j frost'e seren'a'j vintr'o'vesper'o'j ĉirkaŭ'glit'is sur la mal'vast'a glaci'o. La glaci'a branĉ'ar'o de la betul'o'j kontraŭ la frost'verd'a okcident'a ĉiel'o, la mal'hel'a pez'a amas'o de konifer'arb'ar'o, kiu kvazaŭ gigant'a'j ond'o'j etend'iĝ'is sur la serpent'a'j mont'o'dors'o'j kaj la rond'kap'a'j mont'o'j plej nord'e, la bril'a'j fajr'o'j, de la maten'a sun'o en la fenestr'o'j de la kaban'et'o'j mal'proksim'e sur la dekliv'o'j, la blu'hel'a'j kamen'tub'a'j fum'o'j, kiu'j lev'is si'n rekt'lini'e en la trankvil'a'n aer'o'n kaj super ĉio la tra'vid'ebl'e seren'a ĉiel'o, kie la akr'a'j kaj mal'varm'a'j kolor'o'j de vintr'o subit'e ek'flam'is je sun'sub'ir'o, kaj re'e rapid'e pal'iĝ'is — ĉio far'iĝ'is tiel viv'a al li, kiel ĝi ne est'is eĉ dum plej riĉ'a flor'ad'o de la somer'o. Li sent'is si'n tiel proksim'a al ĝi, kvazaŭ li'a intern'o est'us parenc'a al ĝi, aŭ ĝi re'bril'us li'a'j'n propr'a'j'n pens'o'j'n. Ĉio est'is tiel hel'a, tiel pur'a kaj mol'a en la lini'o'j kaj ĝi'a'j mal'mult'a'j kolor'o'j, kvazaŭ ĝi hav'us ŝi'a'j'n trajt'o'j'n kaj la mol'a'n bril'et'o'n de ŝi'a'j okul'o'j.

Kaj tia ĉi est'as ja ni'a ter'o, li ek'pens'is. Tie ĉi ni kun'e viv'os. Kiel bel'a la am'o, tiel bel'a est'as ankaŭ la ter'o, se oni nur pov'as vid'i ĝi'a'n bel'o'n.

Iu'n vesper'o'n, kiam li est'is sol'a sur la glaci'o, ŝi al'ven'is kun kelk'a'j ge'frat'o'j. Kiam li ek'vid'is ŝi'n, li ek'trem'is pro ĝoj'o. Sed sam'temp'e li kvazaŭ forges'is si'a'n am'o'n al ŝi kaj ĝoj'is pro la renkont'o kiel oni ĝoj'as pro renkont'o kun bon'a amik'o.

Li glit'um'is al ili kaj komenc'is babil'et'i. Ŝi'a'j vang'o'j est'is ruĝ'a'j pro la frost'o, kaj ŝi'a'j okul'o'j bril'is sun'e kaj amik'ec'e kiel neniam antaŭ'e. Est'is al li kiel sonĝ'o kaj real'o en unu. Ĉiu'j vort'o'j, kiu'j'n li dum hor'o'j de sopir'o el'pens'is, est'is for'flug'int'a'j kiel tim'em'a'j bird'et'o'j. Li ne est'is plu la ard'ant'a jun'ul'o, ŝi ne est'is plu la jun'ul'in'o al kiu li tiel sopir'is. Ili est'is du infan'o'j, kiu'j renkont'iĝ'is tie ĉi por lud'i, kun la bel'a mond'o ĉirkaŭ si. Li mem est'is konsci'a pri la strang'a sent'o, sed ne pov'is liber'iĝ'i de ĝi. Kvazaŭ li viv'us en bel'a sonĝ'o, el kiu li sam'temp'e vol'as kaj ne vol'as vek'iĝ'i.

Li help'is ŝi'n buk'i la glit'um'il'o'j'n, kaj ili komenc'is ĉirkaŭ'glit'i. Pri la ge'frat'o'j li ne bezon'is pens'i, ili pri'zorg'is si'n mem.

— Mi glit'um'as tiel mal'lert'e, — ŝi dir'is kaj rid'et'is kvazaŭ hont'e.

Ne grav'as, li help'os ŝi'n. Li kapt'is ŝi'a'j'n man'o'j'n kaj apog'is ŝi'n, dum ili mal'rapid'e for'glit'is sur la glaci'o. Sam'temp'e li sent'is i'o'n martel'i la memor'o'n. Tiu'j mol'a'j kaj graci'a'j man'o'j, pri ili li ja rev'is, ili'n li am'e kaj mild'e vol'is kares'i. Sed kial far'i tio'n, kia'n senc'o'n hav'us tio? Ili glit'um'is kaj babil'et'is kiel infan'o'j babil'as, serioz'e, sed per vort'o'j kaj fraz'o'j kiu'j aparten'as al la moment'o. La krepusk'o fal'is, ili dis'iĝ'is kiel ili renkont'iĝ'is, kaj ĉiu pren'is si'a'n voj'o'n.

Iom post iom li vek'iĝ'is el tiu'j strang'a'j sent'o'j, kaj prov'is re'vok'i la pas'int'aĵ'o'n. Ĉio est'is tiel klar'a kaj simpl'a, tiel ĉiu'tag'e simpl'a. Ili renkont'iĝ'is, li glit'um'is kun ŝi, ili babil'et'is, ŝi rid'is kaj est'is gaj'a. Pli'o ne est'is. Sed kie'n do for'flug'is tio ali'a? Kial li ne dir'is i'o'n el tio, kio'n li vol'is dir'i, kial ŝi ne? Kaj tamen tio est'is tiel bel'a en la memor'o, kvazaŭ ĝi est'as io ali'a kaj io pli, ol nur tiu simpl'a kaj ĉiu'tag'a afer'o.

Dis'a'j voj'o'j

i.

Post kiam li renkont'is Ester, la sent'o de sol'ec'o kaj fremd'ec'o iom post iom est'is for'puŝ'at'a de tio nov'a, kio ven'is al li. Ceter'e li'a situaci'o est'is la sam'a. Li est'is konsci'a pri tio, sed tio ne dolor'is li'n plu. La hom'o'j ĉirkaŭ li est'is kiel ombr'o'figur'o'j, ili don'is al li nek ĝoj'o'n nek dolor'o'n kaj est'is nun tut'e indiferent'a'j al li. Antaŭ'e dolor'is li'n, ke la ge'patr'o'j ne pens'is kaj sent'is kiel li mem. Tiam li bezon'is ili'n — sed nun ne. Ili'a unu'form'a ke'j sen'nuanc'a viv'o en'ten'is neni'o'n el tio, al kio li sopir'is.

Ili bon'e zorg'is pri li, ili'a afabl'o eĉ tuŝ'is li'n. Tamen ne est'is rilat'o laŭ li'a koncept'o. Ili'a afabl'o est'is kiel vort'o'j en lingv'o, kiu'n oni ne kompren'as. La afabl'o tuŝ'as la aŭd'ant'o'n, sed la vort'o'j ne ir'as rekt'e al la kor'o kiel kelk'a'j simpl'a'j, ĉiu'tag'a'j vort'o'j en ies propr'a lingv'o.

Li tro diferenc'is de ili. Tio ne est'is ili'a kulp'o, sed ali'flank'e li ne pov'is help'i, ke li sent'as si'n fremd'a antaŭ ili. Li'a tut'a anim'o sopir'is al io ali'a, kaj rev'e li plan'is tiu'n mond'o'n, kiu iam est'os li'a kaj tut'e laŭ li'a dezir'o.

Sam'temp'e li ek'pens'is pri si'a est'ont'a okup'o. Iel li tamen dev'os si'n viv'ten'i. Kaj en la vintr'o li hav'is sufiĉ'e da temp'o por pri'pens'ad'o.

Rest'i en Nov'pont'o dum mult'a'j long'a'j jar'o'j sen kun'ec'o kun la hom'o'j ŝajn'is al li sen'esper'a kaj tim'ig'a. Pli bon'e ir'i ali'lok'e'n por plug'i nov'a'j'n kamp'o'j'n. La libr'o'j fantom'is en li'a kap'o. Mult'a'j profesi'o'j est'us bon'a'j, tamen li ne pov'is decid'i. Unu'flank'e li vol'is for'ir'i, ali'flank'e li vol'is rest'i sufiĉ'e proksim'e, pro Ester. Fin'e la vizaĝ'o de Mont'a'n aper'is en li'a memor'o. Li pov'us parol'i kun li.

Long'e li pens'is tie'n kaj re'e'n pri tio kaj fin'e turn'is si'n al Kristofor'o. Tiu ne kontraŭ'star'is.

— Prov'u nur! — li dir'is. — Ne rest'u pro ni, ja romp'i la spin'o'n sur tiu'j kamp'o'j est'as frenez'e. Est'as ja nur farm'et'o. Se vi bon'e kondut'as kaj hav'os iom da bon'ŝanc'o, vi dev'as far'iĝ'i almenaŭ iom pli ol farm'ist'o. Ir'i al Mont'a'n ne est'as mal'saĝ'e. Kaj li hav'as kelk'a'j'n knab'in'o'j'n. Se vi bon'e kondut'os en unu rilat'o kiel en ali'a, vi pov'os edz'iĝ'i kun unu el ili kaj far'iĝ'i li'a kompani'an'o.

Li ir'is al Grand'torent'o kaj parol'is kan Mont'a'n. La pet'o de Eskil iom mir'ig'is li'n. Ebl'e li ne memor'is unu'a'moment'e, ke Kristofor'o lu'as la bien'o'n, kaj ke Eskil ne hered'os ter'o'n de si'a patr'o. Nov'pont'o est'is ĉiu'rilat'e kiel en antaŭ'a'j temp'o'j, kaj neni'u hom'o pens'is pri tio, ke Kristofor'o est'as nur farm'ist'o. Li promes'is far'i lok'o'n por li, se est'os ebl'e. Nun ne est'is, sed li sci'ig'os, kiam est'os labor'o.

Temp'o pas'is, kaj Eskil preskaŭ kred'is, ke Mont'a'n forges'is si'a'n promes'o'n. Sed komenc'e de februar'o li ricev'is leter'o'n de li, en kiu li pet'is li'n ven'i, se li ankoraŭ hav'as em'o'n. Tiel li du'on'e apart'iĝ'is de la hejm'o. Fru'maten'e li for'ir'is al Grand'torent'o kaj re'ven'is nur en mal'fru'a vesper'o. Li ŝat'is la nov'a'n labor'o'n, kiu pren'is li'a'n interes'o'n kaj viv'ig'is li'a'j'n pens'o'j'n en tut'e ali'a manier'o ol la ter'kultur'ad'o.

La mond'o, kiu'n li antaŭ'e vid'is nur en la lum'o de si'a'j rev'o'j, iom post iom kaj por li mem, ne'rimark'ebl'e far'iĝ'is io real'a, proksim'a. Cert'e ĝi diferenc'is de li'a'j antaŭ'a'j imag'o'j pri ĝi, sed tio'n li ankoraŭ ne vid'is. Dum vesper'a'j hor'o'j li rev'ad'is, leg'is aŭ lud'is. Tamen li'a'j rev'o'j est'is ali'a'j ol antaŭ'e. La mond'o de la kresk'int'a hom'o komenc'is far'iĝ'i li'a, la imag'o'j de la infan'o pri viv'o kaj mond'o pren'is nov'a'n form'o'n kaj en'hav'o'n aŭ for'iĝ'is kaj don'is lok'o'n al nov'a'j.

Sed li'a delikat'a printemp'o'rev'o pri am'o kaj feliĉ'o long'e viv'is mez'e en tio nov'a, kiel mal'rapid'e pal'iĝ'ant'a bril'o de riĉ'a aŭror'o. Kelk'a'foj'e li renkont'is ŝi'n, tamen ne ven'is pli proksim'e'n al ŝi ol antaŭ'e. En la printemp'o ili trans'lok'iĝ'is al ali'a lok'o, kaj li ne vid'is ŝi'n plu.

Post unu pli'a jar'o li laŭ'anonc'e serĉ'is labor'o'n en mal'grand'a special'fabrik'o en unu el la urb'o'j apud Mälaren, ricev'is jes'a'n respond'o'n kaj tuj for'vetur'is.

— Nu ja, est'as bon'e, ke vi hav'os praktik'o'n kaj rigard'os la mond'o'n antaŭ ol vi fiks'iĝ'os kiel muŝ'o sur kapt'il'o, — Kristofor'o dir'is kaj ceter'e tut'e ne pri'atent'is li'a'n for'ir'o'n.

Sed je Selma li'a for'vetur'o efik'is tut'e ali'e. Se Eskil dum la pas'int'a'j jar'o'j signif'is i'o'n al ŝi, ŝi tia'okaz'e ne konsci'is pri tio. Sed kiam li nun star'is pret'a trans'paŝ'i la sojl'o'n de la hejm'o, la pas'int'o subit'e tra'breĉ'is la mult'jar'a'n tavol'o'n de labor'tag'e griz'a'j pens'o'j kaj sent'o'j. En ŝi'a intern'o re'e ek'viv'is la mal'jun'a Kajsa kaj ŝi'a kor'tuŝ'a am'o al la et'ul'o, kaj ŝi'a'j vort'o'j pri la bien'o re'son'is sam'e klar'e kiel en tiu de long'e pas'int'a tag'o. Ŝi'a propr'a ĝoj'o apud la lul'il'o de la fil'et'o kaj ŝi'a'j esper'o'j kaj rev'o'j subit'e star'is tut'e viv'a'j antaŭ ŝi, kaj ŝi memor'is pri si'a prov'o plen'um'i la dezir'o'j'n de la mal'jun'ul'in'o.

Est'is, kvazaŭ ĉio ĉi subit'e far'iĝ'us viv'a real'o, kvazaŭ la inter'a'j jar'o'j est'us nur rev'o sen signif'o kaj interes'o. Kaj mem ŝi ne est'as plu la sam'a Selma, kiu dum tiom da jar'o'j est'is sinjor'in'o en la bien'o. Ankaŭ tio est'is nur rev'o. Ĉu ŝi ne est'as ankoraŭ la sam'a, kiu fin'parol'is kun Kristofor'o kaj decid'is fid'i si'n mem, kiu sid'is kun la et'ul'o sur si'a'j genu'o'j, dum ŝi'a'j pens'o'j kun'teks'is ili'a'n komun'a'n est'ont'o'n? Sed kiam ŝi rigard'is la fil'o'n, ŝi sent'is pik'o'n en si'a intern'o. Li star'is pret'a etend'i si'a'n man'o'n por ĝis're'vid'o, fortik'a kaj alt'kresk'a kiel Kristofor'o kaj ceter'e kiel re'aper'ant'o de si'a av'o. Kaj ŝi kompren'is. Preskaŭ kiel fremd'ul'o li star'as antaŭ ŝi. Li neniam ek'sci'is pri ŝi'a'j kaŝ'it'a'j pens'o'j, neniam ek'kon'is ŝi'n, kia ŝi est'is. Kaj ŝi mem, kiom ŝi sci'as pri li? Ili viv'is sur la sam'a bien'o — jen ĉio.

Ŝi sent'is ek'trem'o'n intern'e kiel antaŭ plor'o, kaj ŝi vol'is re'vok'i si'a'j'n pas'int'a'j'n jar'o'j'n.

— Do, vi for'ir'os, — ŝi dir'is. — Ebl'e vi ne re'ven'os. En la ton'o est'is io, kio ig'is li'n observ'i ŝi'a'j'n vizaĝ'o'n kaj okul'o'j'n. Kaj li ek'mir'is pro tiu nov'a esprim'o, kiu'n li neniam antaŭ'e vid'is ĉe ŝi.

— Patr'in'o ... — li dir'is iom palp'e, — patr'in'o ... ĉu mi'a for'ir'o dolor'as vi'n? Mi vizit'os vi'n.

— Ne pri tio mi pens'as, — ŝi dir'is, dum ŝi'a rev'ant'a kaj serĉ'ant'a rigard'o ripoz'is en li'a'j okul'o'j. — Ne pri tio ...

Kaj la rigard'o firm'iĝ'is, kvazaŭ ŝi jam trov'is, kio'n ŝi serĉ'is.

Eskil, — ŝi dir'is fervor'e kaj flustr'e, — mi nun vid'as, ke ni ne kompren'is unu la ali'a'n, kiel ni dev'us ... kaj la kulp'o est'as mi'a. Est'as tro mal'fru'e parol'i nun ... sed ne ĉio est'as tro mal'fru'a. La bien'o ... ĉu vi kompren'as? Li vid'is ŝi'a'j'n pens'o'j'n. Strang'a sent'o plen'ig'is li'n, kaj li nur kap'klin'is.

— Kaj vi re'ven'os? Re'e li kap'klin'is, medit'ant'e pri la signif'o de tiu silent'a promes'o.

— Vi pov'as vetur'i, ne grav'as ĝust'e nun. Ĉio pov'as ŝajn'i sen esper'o, tamen neni'u sci'as, kio okaz'os, kaj ni help'os unu la ali'a'n, mi kaj vi. Ne est'as temp'o por parol'o, sed mi skrib'os kaj klar'ig'os, kaj ankaŭ vi skrib'u ... Ŝi ek'silent'is, kaj larm'o'j aper'is en ŝi'a'j okul'o'j. Per subit'a mov'o ŝi met'is si'a'n brak'o'n ĉirkaŭ li'a'n kol'o'n kaj prem'is si'n kontraŭ li'a vang'o. Li star'is trem'ant'a kaj plen'a de sent'o'j, kiu'j'n li preskaŭ ne pov'is kapt'i.

Subit'e ŝi rekt'ig'is si'n kaj star'is fortik'a kaj jun'aspekt'a kiel ĉiam kaj kun bril'et'o en la okul'o'j, kiu'n Eskil ne kon'is, tamen li konjekt'is, ke iam antaŭ long'e ĝi est'is tie.

— Bon'e, — ŝi dir'is. — Vi dev'as for'ir'i. Atent'u pri vi mem, kaj skrib'u kiel ebl'e plej baldaŭ.

ii.

Post la long'a trankvil'o kaj la simpl'a'j distr'o'j ĉe la land'kart'o'j dum la du unu'a'j milit'jar'o'j, Kristofor'o komenc'is sopir'i al pli da sun'o en si'a unu'form'a est'ad'o. Tiu sopir'o, ebl'e ne est'is sufiĉ'e fort'a por ig'i li'n propr'a'em'e far'i i'o'n por si'a feliĉ'o. Sed la evolu'o konduk'is la viv'o'flu'o'n al mult'a'j nov'a'j flu'ej'o'j kaj propon'is mult'a'j'n nov'a'j'n ebl'o'j'n. Kristofor'o ek'sent'is la fort'o'n de la nov'a'j flu'o'j, kaj ĉar est'is io nov'a kaj ne'prov'it'a, li volont'e naĝ'is kun la river'o.

Post la for'ir'o de Eskil la labor'o kaj la kamp'o'j ne est'is tut'e sam'a'j al li kiel antaŭ'e. Li ne pens'is pri tiu for'ir'o, nek mal'ĝoj'is pro ĝi. Tamen la fil'o est'is al li ia kun'lig'o kun la est'ont'o, kvankam ne'konsci'a al li mem kaj part'e iluzi'a. Kiel la objekt'o'j kaj hom'o'j influ'as ni'n kaj don'as al ni cert'a'n manier'o'n rigard'i la viv'o'n, sen ke ni mem rimark'as tio'n, sam'e est'is koncern'e Kristofor'o'n rilat'e al Eskil. Li vid'is la fil'o'n kresk'i kaj vir'iĝ'i, kaj kvankam li ne hav'is pli profund'a'j'n sent'o'j'n por li, li'a viv'o tamen part'e agord'iĝ'is al tiu evolu'o. Ankaŭ nun li ne rimark'is tio'n. Ŝajn'is al li nur, ke li re'trov'is la viv'rigard'o'n, kiu'n li posed'is antaŭ la edz'iĝ'o.

Est'as sen'senc'e labor'i kaj lac'ig'i si'n sur tiu ĉi bien'o, li re'e ek'opini'is. Neni'o'n oni gajn'as, kaj neni'u daŭr'ig'os post'e.

De'kutim'e li tamen daŭr'ig'is kiel ordinar'e, sed iom post iom la fort'o de la kutim'o mal'grand'iĝ'is, kaj li trans'pas'is al io ali'a.

Nutr'aĵ'o'j kaj divers'a'j neces'aĵ'o'j komenc'is mal'oft'iĝ'i, kaj mult'spec'a'j lim'ig'o'j ven'is. Kiel ter'kultur'ist'o li fart'is pli bon'e ol mult'a'j ali'a'j, tamen la situaci'o incit'is li'n, kaj se ne mank'is al li pan'o, buter'o kaj ter'pom'o'j, tamen est'is ali'a'j afer'o'j, kiu'j'n li rigard'is eĉ pli grav'a'j. Li'a pip'o nub'um'is kiel antaŭ'e, sed nun la tabak'o neniam sufiĉ'is. Se li rest'is sen tabak'o dum kelk'a'j tag'o'j, li aspekt'is kiel stomak'mal'san'a. Sam'e rilat'e al kaf'o. Oni dev'is miks'i ĝi'n kun gren'o aŭ kun fort'e rost'it'a pan'o, kaj la nov'a trink'aĵ'o tut'e ne plaĉ'is al li. Kaj la brand'o! Dum mult'a'j jar'o'j li ne aĉet'is pli da brand'o dum unu kvar'on'jar'o, ol kiom li nun rajt'is ricev'i en unu monat'o. Tamen li trov'is la nov'a'n stat'o'n de la afer'o'j tut'e ne'el'ten'ebl'a, konscienc'e aĉet'is ĉiu'n ricev'ebl'a'n litr'o'n, kies en'hav'o mal'aper'is sam'e rapid'e kiel sitel'o da akv'o sub buŝ'o de ĉeval'o. Est'is egal'e ĉu li est'is sol'a, aŭ ne. Ceter'e, li mal'oft'e est'is sol'a. Ek'est'is mult'a'j soif'ant'o'j nun'temp'e, kaj ĉiu'j hav'is bon'a'n flar'pov'o'n.

Li sent'is si'n kvazaŭ en kaĝ'o de leĝ'o'j kaj dekret'o'j. Sed se oni viv'as tiel model'e unu'rilat'e, li pens'is, oni dev'as hav'i rajt'o'n est'i iom liber'a ali'rilat'e.

Kaj kiam tabak'o kaj brand'o fin'iĝ'is, li vetur'is al la urb'o por renkont'i Nikon. Tiu est'is en la sam'a mizer'o, sed en lok'o kun tiom da butik'o'j kaj tiom da hom'o'j, oni tamen pov'os kapt'i kelk'a'j'n cigared'skatol'o'j'n kaj iom por trink'i. Per pec'o da buter'o aŭ kelk'a'j kilo'gram'o'j da farun'o oni pov'is far'i mirakl'o'j'n tiu'temp'e. Kaj se neni'o ali'a rest'is, ekzist'is tamen la urb'a hotel'o.

Kaj tiu baldaŭ far'iĝ'is kvazaŭ du'a hejm'o por li. Niko ne ĉiam akompan'is li'n, ĉar kvankam ankaŭ li ŝat'is iom “or'i la viv'o'n”, li tamen hav'is cert'a'j'n princip'o'j'n. Sed tio ne tre grav'is. En la hotel'o renkont'iĝ'is mult'a'j hom'o'j de divers'a'j spec'o'j, kaj Kristofor'o ne rest'is sol'a, se Niko for'est'is. Est'is meti'ist'o'j, ofic'ist'o'j kaj labor'ist'o'j, el kiu'j plej mult'a'j horloĝ'e akurat'e promen'is la strat'o'n al la hotel'o, sam'e fidel'e kiel kred'ant'o al si'a preĝ'ej'o. Kaj tio fal'ig'is ĉiu'j'n soci'a'j'n bar'o'j'n, kaj ceter'e grav'a'j opini'diferenc'o'j vapor'iĝ'is kiel neĝ'o sub maj'a sun'o. Antaŭ la altar'o de Bakĥo ĉiu'j est'is egal'a'j... Mon'o ne mank'is al ili. Oni jam ating'is la last'a'n jar'o'n de la milit'o, kaj se nutr'aĵ'o'j kaj ali'a'j neces'aĵ'o'j mank'is, oni hav'is des pli da mon'o. Li baldaŭ pri proksim'e kon'at'iĝ'is kun ili, kaj post la ferm'o li kelk'a'foj'e akompan'is kelk'a'j'n hejm'e'n por pas'ig'i la rest'o'n de la nokt'o per hazard'lud'o.

Dum la bril'a temp'o en Nov'pont'o la mon'bilet'o'j kelk'a'foj'e gaj'e susur'is sur la tabl'o, sed tia'j'n monat'o'j'n, kia'j'n tiu'j konstru'labor'ist'o'j kaj kelk'a'j ali'a'j kun bon'a salajr'o pov'is form'i per kelk'minut'a lud'ad'o, li neniam antaŭ'e vid'is. Ŝajn'is al li, ke li mem est'is mastr'um'int'a mon'o'n kiel ver'e liber'a hom'o, sed kio'n li tie ĉi vid'is, tio super'is ĉiu'n li'a'n imag'o'n. Tiu'j hom'o'j ver'dir'e viv'is la viv'o'n sam'e lud'e facil'e kiel la mal'nov'temp'a'j musked'ist'o'j. Nebul'a'j pens'o'j kaj imag'o'j glit'is tra li'a intern'o, kaj li pens'is iom fier'e: Bon'e, kial mi post'rest'u? Ankaŭ mi hav'as mon'o'n.

Li'a ŝanc'o ne pli'bon'iĝ'is, de kiam li last'foj'e okup'is si'n je tia plezur'o, kaj la lud'ad'o kaj la bakĥ'o'fest'o'j far'is profund'a'j'n tru'o'j'n en li'a mon'uj'o. Kaj ne nur tio. Kiam li unu'e palp'simil'e proksim'iĝ'is al la urb'o, li ankoraŭ port'is vest'o'j'n de tia'j ŝtof'o kaj model'o, kia'j tre bon'e kontent'ig'is li'n dum li'a tut'a viv'o. Sed nun li baldaŭ trov'is, ke tiu'j vest'o'j ne bon'e korespond'as al la nov'a medi'o. Tio ĉi ne est'is kamp'ar'an'a festen'o, kaj la lok'o hav'as si'a'j'n kutim'o'j'n.

Tial li ekip'is si'n per la plej bel'a'j kaj bon'a'j vest'aĵ'o'j de la urb'o, kaj kiam li iom al'kutim'iĝ'is al si'a nov'a rol'o, li far'iĝ'is person'o, kiu ver'e ne hav'is kaŭz'o'n hont'i pro si'a ekster'o. Sent'o'j'n de ver'a kamp'ar'an'o li ver'ŝajn'e neniam hav'is, tamen est'as mir'ig'e, kiel li adapt'iĝ'is al la nov'a'j cirkonstanc'o'j.

Ankaŭ tiu ŝanĝ'o kost'is iom da mon'o. Bedaŭr'ind'e li hav'is la sent'o'n, ke tia ŝanĝ'o ne mult'e util'as. Gaj'a vesper'o valor'as la mon'o'n, sed la efik'o de la drink'aĵ'o est'as tut'e sam'a, se oni est'as vest'it'a per ĉifon'o'j aŭ ŝtof'o de reĝ'o'j. Sed kutim'o postul'is ja, ceter'e li ne mal'ŝat'is la bel'a'j'n vest'o'j'n.

Instal'o de elektr'a lum'o, kio'n li trov'is neces'a kiam petrol'o mank'is kaj la unu'a ĝoj'o pro la karb'id'lamp'o'j jam mal'fort'iĝ'is, sam'e kost'is sufiĉ'e da mon'o.

La nov'a'j cirkonstanc'o'j postul'is ne nur nov'a'j'n vest'o'j'n, sed ankaŭ nov'a'j'n kutim'o'j'n en ali'a'j rilat'o'j. En la printemp'o post la pac'o unu el la bon'a'j amik'o'j de la urb'a hotel'o persvad'is li'n aĉet'i aŭt'o'n. Long'e li kontraŭ'star'is, kvankam li sent'is grand'a'n bezon'o'n de laŭ'temp'a trafik'il'o. For'las'i la hotel'o'n kaj ir'i hejm'e'n per la mal'fru'vesper'a trajn'o est'is mizer'e, kaj tra'nokt'i ĉe kon'at'o'j kaj post'e re'vetur'i antaŭ'tag'mez'e sam'e mal'plaĉ'is al li. Kaj tiam li ceter'e dev'is atent'i pri la ĝust'a temp'o.

Mal'long'e, en la daŭr'o de tri jar'o'j li el'spez'is mult'obl'e pli da mon'o ol dum la tut'a antaŭ'a temp'o. Ankaŭ li mem ek'vid'is la direkt'o'n kaj kompren'is, ke io est'as far'end'a por re'plen'ig'i la grand'a'j'n tru'o'j'n. Li de komenc'e intenc'is amuz'i si'n, sed fin'i kiel farm'ist'o ŝvit'ant'a pro pan'pec'o ne est'is en li'a plan'o. Li est'us pov'int'a ricev'i bel'a'n profit'o'n de la bien'a'j produkt'o'j. Selma, kiu hav'is pli bon'a'n koncept'o'n pri ekonomi'o, dir'is al li, ke tiom kaj tiom oni pag'as por buter'o, pork'aĵ'o, lakt'o ktp. La prez'o'j, kiu'j'n Kristofor'o decid'is, est'as pur'a mal'gajn'o. Kiom ili mem dev'as pag'i por la var'o'j? Kiom kost'as li'a'j kostum'o'j, kiom la elektr'a lum'o, kiom art'e'far'it'a sterk'o? Kaj kia'manier'e ter'kultur'ist'o pov'as pag'i tiu'j'n pli alt'a'j'n prez'o'j'n, se li mem ne alt'ig'as la prez'o'j'n de si'a'j var'o'j? Sed en tiu punkt'o Kristofor'o est'is firm'a.

— Sekv'u la mal'nov'a'j'n prez'o'j'n, mi ne vol'as aŭd'i pri io ali'a. Ver'ŝajn'e mi neniam profit'is de tiu ĉi bien'o, kial do far'i tio'n nun? Se ni bon'pag'e don'as lakt'o'n kaj buter'o'n, kiel vi dir'as — ne grav'as. Ebl'e iu mal'riĉ'a diabl'o, kiu ne gajn'is i'o'n de tiu bon'a temp'o, pov'as hav'i iom da util'o de tio. Ili est'as kompat'ind'a'j. Pri'pens'u, kiel bon'e kaj agrabl'e ni mem viv'as! Kristofor'o neniam cerb'um'is pri mon'gajn'o, nur pri la manier'o for'uz'i la mon'o'n, kiu'n li hav'as. Tamen la gazet'leg'ad'o kaj la kelk'a'foj'e ekonomi'e akcent'it'a'j inter'parol'o'j en la urb'a hotel'o don'is al li almenaŭ teori'a'n kompren'o'n pri la mon'gajn'a art'o. Kaj kiam li post matur'iĝ'int'a pri'pens'o aĉet'is fer'uzin'a'j'n akci'o'j'n por dek kvin mil kron'o'j, li est'is mont'firm'e konvink'it'a, ke tio est'as la plej bon'a komerc'o, kiu'n hom'o pov'as far'i. Ceter'e li ne est'is sol'a rilat'e al tiu konvink'o. La fer'a'j uzin'o'j hav'is alt'konjunktur'o'n jam komenc'e de la milit'o. Se oni bezon'is tiom da fer'o por detru'i la jam est'ant'a'j'n afer'o'j'n, kiom oni do bezon'os, por re'konstru'i la detru'it'aĵ'o'n, kiam la milit'o fin'os! La akci'o'j alt'iĝ'is, kaj Kristofor'o est'is kontent'a.

Ke li aĉet'is german'a'j'n mark'o'j'n por kelk'mil'o da kron'o'j, tio pli simil'is al interes'a lud'o, pli rafin'it'a ol la ordinar'a hazard'lud'o. Tamen li intern'e est'is konvink'it'a, ke li almenaŭ ne perd'os mon'o'n.

iii.

Ankaŭ Selma vek'iĝ'is el la long'a dorm'o, sed ŝajn'e tiu vek'iĝ'o don'is al ŝi pli da dolor'o ol ĝoj'o. Ricev'int'e la unu'a'n leter'o'n de Eskil, ŝi komenc'is respond'i, por laŭ'pov'e re'bon'ig'i tio'n, kio'n dum la pas'int'a'j jar'o'j ŝi preter'las'is.

Dum mult'a'j jar'o'j ŝi preskaŭ neniam ten'is plum'o'n inter si'a'j fingr'o'j, kaj komenc'e ŝajn'is fremd'e al ŝi esprim'i si'a'j'n pens'o'j'n skrib'e, kaj krom'e esprim'i ili'n tiel, ke la fil'o kompren'u. Sed tio est'is ŝi'a sol'a voj'o, kaj ŝi dev'is dir'i ĝi'n nun, post'e ebl'e est'os tro mal'fru'e.

Komenc'int'e ŝi tamen trov'is, ke la mal'facil'aĵ'o est'as venk'ebl'a. Kaj ne nur tio, la ĝust'a dis'met'ad'o de la pens'o'j don'is al ŝi pli klar'a'n koncept'o'n pri si mem kaj mult'a'j'n ali'a'j'n afer'o'j'n ŝi subit'e ek'vid'is en pli klar'a lum'o ol antaŭ'e. La re'rigard'o al la pas'int'o kaj la sen'tim'a observ'o de si mem dolor'is ŝi'n pli mult'e ol ŝi'a iam'a fin'parol'o kun Kristofor'o. Kiom mal'mult'e tiu mal'feliĉ'o tamen signif'is! Tiam la tut'a viv'o est'is antaŭ ŝi. Nun tiu long'a ĉen'o da jar'o'j est'as mal'antaŭ ŝi, sen'en'hav'a'j jar'o'j ne nur por ŝi, sed ebl'e ankaŭ por la fil'o.

Sam'temp'e ŝi tamen ĝoj'is pro la re'trov'o de si mem, kaj de nun ŝi ne perd'os si'n mem plu. Nun tamen ekzist'is cel'o por ŝi, ebl'e ŝi sukces'os re'pag'i si'a'n ŝuld'o'n.

Send'ant'e la leter'o'n ŝi demand'is al si, ĉu li pov'os plen'e kompren'i ŝi'n. La respond'o montr'is, ke li kompren'is, kaj kio'n ŝi ne pov'is esprim'i tut'e laŭ'sent'e, tio'n ŝi re'trov'is en li'a'j vort'o'j al ŝi. Li skrib'is pri si'a'j infan'a'j jar'o'j kaj pri la jun'aĝ'o, tamen sen parol'i pri Ester ... Tiel kaj tiel est'is. Jes, kompren'ebl'e dev'is est'i tiel, ŝi pens'is, kia'manier'e pov'us est'i ali'e. Sed kiel mi est'is tiel blind'a, kial mi ne kompren'is tio'n pli fru'e, ŝi pens'is plu kaj apenaŭ pov'is re'ten'i la plor'o'n.

Sed ni forges'u tio'n, li skrib'is plu'e. Kio'n signif'as tio, kompar'e al ek'trov'o de tia patr'in'o, pri kiu mi dum tiom da jar'o'j rev'is. Nun ni kompren'as unu la ali'a'n, kaj tio sufiĉ'as.

Kaj li skrib'is ankaŭ pri la bien'o, pri la knab'jar'a'j rev'o'j, pri la mal'jun'a Kristofor'o. Strang'e, ŝi pens'is. Preskaŭ la sam'o'n ŝi ja mem ek'sent'is tre klar'e iam en pas'int'o. Ŝi do vol'as dir'i, ke oni re'hav'ig'u la bien'o'n, li daŭr'ig'is, kaj ke li help'u ŝi'n. Li jam iom for'iĝ'is de la ter'o kaj adapt'iĝ'is al ali'a profesi'o, tamen li ankoraŭ ne klar'e sci'as, kio'n li vol'as. Ebl'e ili iam pov'os re'aĉet'i Nov'pont'o'n, ebl'e li tiam est'os em'a gajn'i si'a'n viv'ten'o'n sur la ter'o de si'a infan'aĝ'o. Sed se ne est'os tiel — tamen ne ĉio est'is van'a. La hom'o'j mem tamen est'as pli grav'a'j ol la pec'o da ter'o, sur kiu ili serĉ'as si'a'n viv'ten'o'n.

Ĉu li do jam bedaŭr'as si'a'n promes'o'n? Est'as ja bon'e sci'i, ke li kompren'as, kaj ke li hav'as sent'o'n por ŝi, pri kio li antaŭ'e ne pov'is eĉ imag'i. Sed kiel est'os, se li ne re'ven'os, kaj se la bien'o ne est'os ili'a propr'aĵ'o? La viv'o flu'os en la mal'nov'a flu'ej'o, sen'en'hav'e kaj sen'esper'e, jar'o'n post jar'o! Oni ne pov'as atend'i, ke Kristofor'o ŝanĝ'iĝ'os.

Ver'e li prav'as, la ter'pec'o ne est'as ĉef'aĵ'o. Sed la hom'a'n kun'ec'o'n sur la ter'o oni ne pov'as mal'hav'i. Ŝi pov'os pri'zorg'i la bien'o'n sufiĉ'e bon'e ankoraŭ dum du'dek jar'o'j, se san'o ne mank'os. Sed por kio? Nur por vid'i abund'a'j'n gren'kamp'o'j'n ond'i en somer'a vent'o kaj por sci'i, ke fojn'ej'o'j kaj proviz'ej'o'j est'as plen'a'j? Ne, ne. Eĉ se la bien'o est'us ŝi'a, tio ne sufiĉ'us.

Sed se Eskil nun est'us hejm'e, ili'a viv'o far'iĝ'us tut'aĵ'o, far'iĝ'us bon'a kaj feliĉ'a, eĉ se la bien'o ankoraŭ rest'us lu'at'a ter'o.

Sed ŝi pens'is ankaŭ, ke tio est'as nur ŝi'a propr'a ego'ism'a vid'manier'o. Ĉu ŝi rajt'as postul'i tia'n ofer'o'n de li, se li ne vol'as re'ven'i al la ter'o? Kaj se li dev'ig'us si'n ven'i — ĉu la kun'ec'o ne sam'temp'e for'flug'us? Sed se ĉio ven'as tro mal'fru'e, la kulp'o est'as nur mi'a, ŝi pens'is. Kial ŝi ne parol'is pli fru'e? Sever'a pun'o, tamen just'a. Sed kial nom'i tio'n pun'o? Kia la ag'o, tia la rezult'o. Sufiĉ'e simpl'a afer'o. Kaj la pas'int'a'j jar'o'j, long'e forges'it'a'j kaj for, re'ven'is kiel nub'o'j, kiu'j'n la vent'o re'ven'ig'as al lok'o, kie ili jam est'is.

La post'a'n krist'nask'o'n li vizit'is la hejm'o'n por kelk'a'j tag'o'j. La re'vid'o tamen ne far'iĝ'is tut'e laŭ ŝi'a atend'o. Ili iom parol'is pri divers'a'j afer'o'j kaj ĉio est'is bon'a, sed la sent'o'j de la adiaŭ'a moment'o kaj de la unu'a'j leter'o'j est'is for, aŭ almenaŭ ne montr'is si'n. Ŝi kompren'is, ke dev'as est'i tiel. La tra'breĉ'o de tiu'j sent'o'j est'is rezult'o de mult'jar'a anim'a mal'riĉ'ec'o kaj mal'pli subit'a kaj fort'a re'ag'o kontraŭ tut'a viv'o de kutim'ec'o. Ili aparten'is al moment'o, al ili mank'is kun'lig'o kun la ĉiu'tag'a kaj real'a viv'o, kaj tial ili ne pov'is daŭr'i en ili'a origin'a form'o. Kaj fin'e ŝi nun kompren'is ankaŭ tio'n, ke kun'ec'a sent'o, sur kiu oni vol'as konstru'i viv'o'n en komun'o kun ali'a'j, ne est'as kre'at'a dum kelk'a'j moment'o'j, sed dev'as kresk'i dum jar'o'j, kaj far'iĝ'i komun'a viv'percept'o.

Jar'o'j pas'is. Li vizit'is la hejm'o'n ankoraŭ kelk'a'j'n foj'o'j'n, sed post'e ŝajn'is, ke li rest'os for por ĉiam. Ankoraŭ li skrib'is al ŝi, sed mal'pli oft'e, kaj la leter'o'j far'iĝ'is pli kaj pli sen'person'ec'a'j. Ordinar'e li komunik'is nur, ke li fart'as bon'e, ŝat'as si'a'n labor'o'n kaj ricev'as sufiĉ'e alt'a'n salajr'o'n.

Sed ŝi kompren'is. La viv'o jam kapt'is li'n, nov'a'j afer'o'j for'ig'is la mal'nov'a'j'n. Li'a'j rev'o'j kaj sopir'o'j jam est'is lig'it'a'j al afer'o'j kaj tra'viv'aĵ'o'j de ĉiu'tag'a viv'o. Kaj kia'rajt'e ŝi pov'as postul'i de li, ke li elekt'u tiu'j'n voj'o'j'n, kiu'j ŝajn'as bon'a'j al ŝi? Tamen li'a'j leter'o'j est'is konsol'o al ŝi. — Li'a'j tra'viv'aĵ'o'j kaj pens'o'j aparten'as al li mem, tio'n mi ne rajt'as tuŝ'i, — ŝi pens'is. — Tamen li ne forges'as mi'n.

Sed ŝi mal'mult'e esper'is. Li pov'os re'ven'i, sed sam'e aŭ pli kred'ebl'e li ne re'ven'os. — Tamen mi far'os la mi'a'n, — ŝi pens'is plu'e. — Se li ven'os, li trov'os, ke mi pens'is pri li kaj atend'is li'n. Se li ne ven'os, mi tamen far'is mi'a'n dev'o'n.

Kaj ŝi komenc'is labor'i kun sam'a ne'lac'ig'ebl'a energi'o kiel iam Kajsa. Oft'e tio ŝajn'is al ŝi sen'esper'a, sed sam'temp'e la labor'o ŝajn'is al ŝi kiel de'pag'o de grand'a ŝuld'o, kiu pez'e prem'is ŝi'a'n konsci'o'n.

Sed apenaŭ ŝi konsci'iĝ'is pri si mem kaj pri la rilat'o inter si mem kaj la fil'o, kiam Kristofor'o komenc'is viv'i liber'a'n viv'o'n. Li'a'j el'spez'o'j pren'is fantazi'a'j'n proporci'o'j'n, almenaŭ en ŝi'a'j okul'o'j. La mon'o for'flu'is kiel akv'o inter fingr'o'j. Kie'n ĝi ir'is, ŝi ne sci'is, sed for ĝi est'as, tio'n montr'is la bank'libr'o'j. Pri la akci'o'j li parol'is kun ŝi. Tia'n afer'o'n ŝi ne kompren'is, tamen mal'dolĉ'a'j antaŭ'sent'o'j plen'ig'is ŝi'n.

Ĉio okaz'is tiel rapid'e. Kun tia rapid'o ili baldaŭ pov'os est'i tut'e skrap'it'a'j. Se halt'os tio, tamen est'as bon'e, la bien'o sufiĉ'as por viv'ten'o. Sed se Kristofor'o nur ven'is en la kirl'o'n, li cert'e ne el'ir'os, antaŭ ol ĉio est'os for. Kia'n senc'o'n do hav'as ŝi'a silent'a lukt'o por sav'i la sav'ebl'a'n? Tamen ŝi ne pov'is far'i i'o'n ali'a'n.

iv.

La fer'uzin'a'j akci'o'j de Kristofor'o tiom sen'valor'iĝ'is, ke neni'u akcept'us, se li vol'us donac'i ili'n, kaj la amas'o de mark'o'j en li'a komod'o far'iĝ'is sen'valor'a paper'slip'ar'o. Kaj ne est'is nur tio. Li est'is part'o'pren'int'a divers'a'j'n spekulaci'a'j'n afer'o'j'n, ne tre grand'a'j'n unu'op'e, sed des pli perfid'a'j'n, kaj li'a lud'a mal'bon'ŝanc'o ĉiam akompan'is li'n. Pli'e li sufiĉ'e oft'e prunt'is si'a'n nom'o'n al amik'o'j en moment'a embaras'o de mon'o. Kial ne help'i per tia mal'grand'aĵ'o? En temp'o, kiam hom'o'j man'um'is mon'bilet'o'j'n kiel mon'er'o'j'n, neni'u eĉ pens'is pri mal'honest'o.

Sed tiu temp'o rapid'e fin'iĝ'is. La bru'o de la fer'uzin'o'j ek'silent'is, la min'ej'a'j lift'o'j halt'is, kaj la abund'a'j flu'ant'a'j mon'amas'o'j mal'aper'is kiel ros'o en sun'plen'a maten'o. Sed la sub'skrib'it'a'j kambi'o'j kaj ali'a'j garanti'paper'o'j ankoraŭ rest'is, kaj tiam kaj tiam oni subit'e memor'ig'is li'n pri la signif'o de li'a sub'skrib'o. En silent'o li atend'is la pag'tag'o'j'n, pag'is kaj ne dir'is eĉ unu vort'o'n pri tiu'j afer'o'j. Li for'ten'is si'n de si'a'j amik'o'j, eĉ de la plezur'o'j. Nun li tamen hav'is jam sufiĉ'e el la plezur'o. Sed li ne mal'esper'is pro la perd'o'j, pli prav'e li est'is incit'it'a, kaj fort'a koler'o kontraŭ la mal'agrabl'aĵ'o'j de la viv'o komenc'is ferment'i en li post la el'pag'o de pli kaj pli da mon'o, kiu'n ne li mem for'uz'is. Sed se li jam hav'as la diabl'o'n en la boat'o, li ankaŭ rem'os kun li al la bord'o! Fin'e sci'vol'em'o miks'is si'n kun la koler'o. Ĉu la mon'o sufiĉ'os ĝis la fin'o, aŭ ĉu li dev'os vend'i ankaŭ la bov'in'o'j'n antaŭ la fin'o de tiu bel'a temp'o? Sed ĝi sufiĉ'is, kaj tre, tre mal'grand'a mon'sum'o rest'is, nur tiom, ke oni ne bezon'is mort'ig'i la last'a'n bank'libr'o'n.

Tiam li fin'e pov'is el'spir'i kaj sent'i si'n kiel liber'a hom'o, li rest'is en Nov'pont'o kaj las'is la pens'o'j'n ripoz'i de mon'zorg'o'j. Sed mez'e en tiu et'a ĝoj'o li sent'is ankaŭ mal'bon'humor'o'n. Ne pro la perd'it'a mon'o, sed pro li'a est'int'a stult'o. Neniam li pens'is pri tio antaŭ'e, sed nun li ek'trov'is, ke li est'is stult'a, ne'pardon'ebl'e stult'a. Li eĉ kompar'is si'n kun Kamp'e, kiu ĵus fin'is si'a'j'n tag'o'j'n. Ver'dir'e est'is grand'a diferenc'o inter ili, tamen ekzist'is io komun'a.

* * *

Kamp'e rapid'e mal'fort'iĝ'is dum la last'a'j jar'o'j. Kiam la mobiliz'vok'o son'is kaj li star'is en la mal'nov'a rond'o ekster la poŝt'ej'o, li ankoraŭ konserv'is si'a'n kuraĝ'o'n, kaj oni ne pov'is rimark'i grand'a'n ŝanĝ'o'n. Sed post'e li rapid'e mal'jun'iĝ'is.

La mal'pur'aĵ'o kresk'is en la ĉambr'o, kaj li mem aspekt'is kiel viv'a ĉifon'amas'o. Li mal'gras'iĝ'is kaj klin'iĝ'is, la bril'o de la okul'o'j esting'iĝ'is kaj la antaŭ'e tiel bel'a barb'o far'iĝ'is simil'a al sek'iĝ'int'a juniper'o. Antaŭ'e li neniam parol'is pri la edz'in'o, sed ŝajn'e li nun perd'is la kontrol'o'n pri si mem. Tuj kiam iu prov'is parol'i kun li, li komenc'is el'ig'i sen'fin'a'n litani'o'n pri ŝi. Ŝi est'as mal'ben'it'a simi'o, ĝust'e tio, kaj pro mon'o ŝi edz'in'iĝ'is al li. Kial ŝi ali'e edz'in'iĝ'u al vir'o, kiu est'as preskaŭ mal'jun'ul'o? Se ne est'us pro tio, li antaŭ long'e est'us forges'int'a la tut'a'n afer'o'n, tamen ŝi ankoraŭ viv'as, kaj mon'o ankoraŭ rest'as. Kaj eks'edz'iĝ'o est'as pek'o kaj hont'o. Cert'e la diabl'o est'is liber'a, kiam li far'is tia'n ag'o'n, ĉar dum si'a tut'a antaŭ'a viv'o li ne hav'is eĉ unu sol'a'n mal'agrabl'aĵ'o'n, sed nun li trov'as ripoz'o'n nek tag'e nek nokt'e. Nun ŝi atend'as li'a'n last'a'n el'spir'o'n kaj dum'e lek'as si'a'n larĝ'a'n buŝ'o'n, la hirt'a pavian'in'o.

Iom post iom li komenc'is rest'i en la lit'o la plej long'a'n temp'o'n. Kelk'a'temp'e li re'e est'is sufiĉ'e fort'a. Kristofor'o kaj Selma laŭ'vic'e ir'is al li kelk'a'foj'e en ĉiu semajn'o, kaj preskaŭ ĉiu'tag'e la knab'in'o kur'is al li kun iom da lakt'o kaj manĝ'aĵ'o, por ke li ne mort'u de mal'sat'o. Mem li ne pret'ig'is manĝ'aĵ'o'n, eĉ se li kelk'a'foj'e pov'is.

Tiam ili propon'is, ke ili dung'u vir'in'o'n por pri'zorg'i li'n. Sed li per ambaŭ man'o'j far'is for'ig'a'n gest'o'n kaj rigard'is ili'n, kvazaŭ ili est'us li'a'j plej terur'a'j mal'amik'o'j.

— Ne, ne, tio ne est'os, — li firm'e deklar'is. — La simi'o, kiu est'is tie ĉi tut'e kontent'ig'is mi'n. Cert'e mi pov'os pri'zorg'i mi'n mem, kaj se ven'os tag'o, kiam mi ne hav'os fort'o'n ek'star'i, mi tamen pov'os etend'i la brak'o'n kaj pren'i la paf'il'o'n super la lit'o.

Ven'is tag'o kiam li ne pov'is el'lit'iĝ'i, kaj ĉu li ne pov'is etend'i la brak'o'n kaj pren'i la paf'il'o'n, aŭ ĉu li'a'j vort'o'j est'is nur fanfaron'o — tamen li viv'is, kvankam la fin'o ŝajn'is ven'i rapid'e. Iu'n aŭtun'a'n vesper'o'n Kristofor'o ven'is al li, far'is fajr'o'n en la forn'et'o kaj varm'ig'is lakt'o'n al li. Sed li nur mal'sek'ig'is la lip'o'j'n per la lakt'o kaj post'e ek'kuŝ'is, mal'fort'a, febr'a kaj anim'for'est'a. Post iom da temp'o li far'is sign'o'n al Kristofor'o, ke li ven'u pli proksim'e'n.

— Kristofor'o, — li sibl'is, — dank'o'n pro bon'ec'o al mi, port'u mi'a'n dank'o'n al Selma kaj la knab'in'o. Ho, kiel agrabl'e iam est'is en ni'a rond'o — sed la temp'o pas'is kaj ni kun ĝi. Sed mi pens'is pri unu afer'o. Ĉu vi vol'as far'i serv'o'n al mi, Kristofor'o? Jen, vid'u, en la dekstr'a tabl'o'kest'o kuŝ'as kelk'a'j leter'o'j. Mi vol'as, ke neni'u vid'u ili'n post mi'a mort'o. Pov'us est'i egal'e, sed ali'flank'e ili ja neniu'n koncern'as. Mi met'is ĉiu'j'n en pli grand'a'n, brun'a'n kovert'o'n, kiu'n mi ĉirkaŭ'vind'is per ŝnur'o, kaj tie ĝi kuŝ'as. Mi vol'is brul'ig'i ili'n mem, sed Di'o sci'as, ĉu mi star'os sur la pied'o'j plu. Se vi bon'vol'us ĵet'i ili'n en la forn'o'n, vi far'us grand'a'n serv'o'n al mi.

Li'a'j palpebr'o'j preskaŭ ferm'iĝ'is, kaj li apenaŭ pov'is sekv'i Kristofor'o'n per la rigard'o, kiam tiu ir'is al la tabl'o por plen'um'i la dezir'o'n. En la kest'o trov'iĝ'is la menci'at'a kovert'o kaj krom'e mon'uj'o kaj kelk'a'j afer'et'o'j sen interes'o kaj valor'o.

Li pren'is la dik'a'n kovert'o'n, ten'is ĝi'n antaŭ la okul'o'j de Kamp'e kaj demand'is, ĉu ĝi est'as la ĝust'a.

— Jes, jes, nur ĵet'u en la forn'o'n, — li dir'is kaj eĉ ne hav'is fort'o'n por lev'i la kap'o'n.

Kristofor'o mir'is pri la leter'o'j. Laŭ li'a sci'o Kamp'e neniam korespond'is. Sed ebl'e est'is leter'o'j de la edz'in'o. Nu ja, tio ne koncern'is li'n.

Li mal'ferm'is la luk'o'n kaj ek'sving'is la man'o'j'n por ĵet'o, sed en la sam'a moment'o nov'a pens'o ek'fulm'is en li'a kap'o: anstataŭ las'i la kovert'o'n, li'a'j fingr'o'j ek'pren'is ĝi'n pli firm'e, kaj en la post'a moment'o ĝi kuŝ'is en li'a poŝ'o. Sam'temp'e li bru'e ferm'is la luk'o'n kaj post'e re'ir'is al Kamp'e. Tiu iom turn'is la kap'o'n por esplor'i, ĉu Kristofor'o bon'e plen'um'is la promes'o'n, sed ĉar Kristofor'o est'is larĝ'a kiel pord'o kaj krom'e ek'kaŭr'is antaŭ la forn'o, li vid'is nur la ek'lum'o'n de la fajr'o kaj aŭd'is la ferm'iĝ'o'n kaj mal'ferm'iĝ'o'n de la luk'o.

— Vi en'ĵet'is ili'n? — li demand'is, kaj Kristofor'o jes'is kap'klin'e. Palp'e li etend'is si'a'n man'o'n.

— Kor'a'n dank'o'n, — li dir'is, — nun mi pov'as est'i trankvil'a, kiam mi ek'vojaĝ'os.

Kristofor'o, kiu vid'is li'a'n mal'fort'o'n, jam en la sam'a vesper'o send'is kelk'a'j'n vir'in'o'j'n al li por fleg'i li'n.

Pri'zorg'int'e tio'n, li tuj ir'is en si'a'n mansard'o'n, kie li ankoraŭ kelk'a'foj'e nest'is, ŝlos'is la pord'o'n kaj mal'ferm'is la kovert'o'n. En ĝi est'is kelk'a'j paper'o'j kaj inter ili dik'a pak'et'o da mon'bilet'o'j. Li kalkul'is ... dek'du mil kron'o'j. Ver'ŝajn'a rest'o de la riĉ'o de Kamp'e. Li re'e en'met'is la mon'o'n, ĉirkaŭ'lig'is la ŝnur'o'n kaj en'ŝlos'is la kovert'o'n en si'a propr'a tabl'o'kest'o. Post la mort'o de Kamp'e li re'met'is la mon'o'n tie'n, kie li trov'is ĝi'n.

* * *

Kompren'ebl'e Kamp'e est'is frenez'ul'o, pens'is Kristofor'o kiam li ĉirkaŭ'ir'is en la bien'o kaj vol'e ne'vol'e pens'is pri si'a propr'a sort'o kaj kompar'is ĝi'n kun tiu'j de ali'a'j hom'o'j. Sed ĉu li mem ne est'is preskaŭ sam'e frenez'a? La mon'o ne grav'is, sed kiel li pov'is est'i tiel stult'a, tiel sen'kap'e stult'a! Kaj de Kamp'e li'a'j pens'o'j facil'e trov'is voj'o'n al ali'a el la mal'nov'a'j rond'an'o'j, Mont'a'n.

Kio do direkt'is la ag'o'j'n de tiu vir'o, ke li tiel sukces'is? Ĉu li ne hav'is la sam'a'n ŝanc'o'n kiel Kristofor'o perd'i mon'o'n post la milit'o? Sed tio ne okaz'is. Kaj kiam ĉio ali'a komenc'is mal'fort'iĝ'i kaj velk'i, tiam la industri'o de Mont'a'n ek'flor'is kiel neniam antaŭ'e. Li establ'is aŭt'o'staci'o'n, kaj nun li'a'j dom'o'grand'a'j aŭtobus'o'j dis'fos'is la voj'o'j'n en kvin paroĥ'o'j. La mal'grand'a vetur'il'fabrik'o, kiu jam antaŭ'e est'is apud la unu'a meti'ej'o, rapid'e far'iĝ'is modern'a fabrik'o por konstru'ad'o de aŭtobus'o'j. La mend'o'j super'is la konstru'kapabl'o'n, kaj li kolekt'is mon'o'n kiel herb'o'j'n.

Kaj sam'e okaz'is al li'a'j infan'o'j. Li'a'j fil'in'o'j ne bezon'is rast'i herb'o'n kaj melk'i bov'in'o'j'n. La plej jun'a rest'is hejm'e, sed la ali'a'j vizit'is lern'ej'o'n kaj post'e ricev'is ofic'o'n en kontor'o'j kaj kolekt'is mon'o'n kiel herb'o'j'n ankaŭ ili, kvazaŭ la gajn'o de la patr'o ne est'us sufiĉ'a. La fil'o ankaŭ iom stud'is, vojaĝ'is ekster'land'e, far'iĝ'is preskaŭ inĝenier'o kaj kred'ebl'e iam trans'pren'os la tut'o'n.

Kaj tamen Kristofor'o neniam trov'is, ke Mont'a'n est'as tre fort'a en la kap'o. Kiel stult'a mi do dev'as est'i, li pens'is kaj far'iĝ'is ankoraŭ pli koler'a.

Sed al Selma li dir'is: Kiel vi vid'as, mi far'iĝ'is pret'a pli rapid'e ol mi atend'is. Kaj mi est'as kiel la administr'ant'o en la Bibli'o: mi est'as tro mal'diligent'a por labor'i, kaj mi hont'as almoz'pet'i. Sed mi ja bezon'as preskaŭ nur la ĉiu'tag'a'n manĝ'aĵ'o'n. Vi pri'zorg'u kaj mastr'um'u laŭ'vol'e, ĉar tia'j'n afer'o'j'n mi ne kompren'as. Kaj mi prov'os help'i laŭ'pov'e, ĉar la mal'riĉ'ul'ej'o ver'ŝajn'e ne est'us agrabl'a lok'o.

Kun'iĝ'o

i.

Eskil rest'is en si'a du'a labor'lok'o iom pli ol unu jar'o'n. Post'e li vetur'is sud'e'n kaj labor'is kelk'a'temp'e en divers'a'j lok'o'j. Sufiĉ'e regul'e, kvankam ne oft'e, Selma ricev'is leter'o'j'n de li, kaj se tiu'j leter'o'j ne dir'is mult'e pri li mem, ŝi tamen ek'sci'is, ke li viv'as kaj ke li bon'fart'as.

Ŝi mem est'is viv'int'a en unu lok'o dum la tut'a viv'o, kaj kvankam ŝi bon'e kompren'is, ke jun'a hom'o dezir'as iom'et'e rigard'i la mond'o'n, tiu migr'ad'o de urb'o al urb'o ŝajn'is al ŝi iom strang'a. Pli kaj pli mal'proksim'e'n ... kvazaŭ for'kur'o de la hejm'region'o. Kaj kiam tiu for'kur'o ĉes'os? Fin'e li trov'iĝ'is en Malmö. Ĉu li rest'os tie, aŭ ĉu li daŭr'ig'os si'a'n migr'ad'o'n trans la lim'o'j'n? Tiel ŝi cerb'um'is. Mem li skrib'is neni'o'n pri si'a'j plan'o'j por la est'ont'o.

Sed post iom da temp'o li re'e hav'is nov'a'n adres'o'n, nun en la sud'okcident'o, kaj post kelk'a'j monat'o'j li trov'iĝ'is ankoraŭ pli nord'e. Ĉu la hejm'o fin'e al'tir'as li'n? Ŝi ne pov'is respond'i al tio kaj ne far'is al si esper'o'j'n, tamen sent'is si'n iom pli gaj'a. Ŝajn'is al ŝi, kvazaŭ la sun'o post mal'lum'a vintr'o re'e turn'as si'n al la nord'o.

Iom post iom ven'is nov'a vort'o en li'a'j'n mal'long'a'j'n leter'o'j'n: sen'labor'a. Sed li hav'as iom da mon'o kaj ne bezon'as zorg'i pri tio, sed vetur'as plu'e por esplor'i. Post'e sekv'is kelk'temp'a labor'o jen tie, jen tie, kun long'a'j inter'a'j period'o'j de sen'labor'ec'o kaj long'a'j vojaĝ'o'j de lok'o al lok'o.

Ŝi sekv'is li'a'n voj'o'n sur la kart'o kaj per krajon'o, far'is strek'o'j'n de unu lok'o al la ali'a. Komenc'e la lini'o'j hav'is decid'a'n direkt'o'n, kvazaŭ ili hav'us cert'a'n senc'o'n — pli kaj pli mal'proksim'e'n. Post'e ili re'ven'is en ŝajn'e decid'it'a direkt'o. Est'is nov'a cel'o, tamen cel'o ekzist'is.

Tiel ŝi post fin'it'a labor'tag'o sid'is kaj rev'is apud la mal'nov'a lern'ej'a kart'o de Eskil. Ŝi bon'e sci'is, ke tio est'as nur rev'o'j. Ebl'e li'a migr'ad'o est'is sam'e sen'cel'a kiel tiu de la nub'o'j sur la ĉiel'o. Sed tiu'j krajon'a'j strek'et'o'j, kiu'j unu'e konduk'is for'e'n, sed post'e komenc'is cel'i al la hejm'o, tiel kapt'is ŝi'a'n fantazi'o'n, ke ŝi ne pov'is for'las'i ili'n. Ebl'e ili fin'e kun'lig'iĝ'os kun la el'ir'punkt'o ... Sed post kiam la vort'o sen'labor'a ven'is en li'a'n vort'proviz'o'n, ŝi'a kart'o ŝanĝ'is aspekt'o'n, kaj la senc'o, kiu'n ŝi don'is al tiu'j lini'o'j, tut'e dis'solv'iĝ'is. Ili mov'iĝ'is si'n tie'n kaj re'e'n sen ord'o kaj senc'o. Tie kuŝ'is mal'long'a strek'et'o, preskaŭ ne'rimark'ebl'a sur la kart'o, kaj post'e sekv'is long'a, rekt'a lini'o de Sud'sved'land'o ĝis la sud'a part'o de Nord'land'o, kaj de tie li'a voj'o, paŝ'o'n post paŝ'o, konduk'is sud'okcident'e'n. Jam mark'it'a'j punkt'o'j est'is mark'at'a'j de'nov'e, mal'nov'a'j lini'o'j est'is re'tir'at'a'j, kaj ĉio far'iĝ'is kaos'o, kiu'n ŝi preskaŭ ne pov'is majstr'i plu.

Sed ŝi ne for'met'is la kart'o'n. Ŝi ek'hav'is nov'a'n kaj strang'a'n interes'o'n. Ĝi aspekt'is tiel sen'senc'a kaj mal'esper'ig'a, ke la nur'a al'rigard'o dolor'is ŝi'n, sed sam'temp'e tiu dolor'o tiel fort'e lig'is ŝi'n al la lini'a ret'o, ke ŝi ne pov'is liber'ig'i si'n de ĝi.

La mult'a'j strek'o'j ne reprezent'is plu nur la voj'o'n de lok'o al lok'o. En ŝi'a fantazi'o ili iom post iom far'iĝ'is bild'o, strang'spec'a diagram'o pri la viv'o'voj'o de hom'o. Jen kaj jen oni vid'as cel'o'n, konsci'a'n cel'ad'o'n al iu direkt'o, sed fin'e ĉio konfuz'iĝ'as kaj far'iĝ'as tut'e ne'kompren'ebl'a. Kaj de tiu strang'a bild'o de hom'a viv'o de'pend'is ŝi'a propr'a sort'o, la sort'o da la hejm'o.

Pri'pens'e ŝi kompar'is tiu'n long'a'n, romp'it'a'n kaj sen'cel'a'n lini'o'n kun la mal'grand'a punkt'o en la bien'o, kiu reprezent'is ŝi'a'n propr'a'n viv'o'n. Kio for'pel'is la fil'o'n sur tiu'j'n strang'a'j'n voj'o'j'n? Cert'e ne la lukt'o pro la pan'o. Sam'e kiel ŝi'a viv'o, li'a pov'us est'i reprezent'at'a de mal'grand'a punkt'o, kaj tamen la neces'aĵ'o'j de la viv'o cert'e ne mank'us al li. En la bien'o li ne vol'is rest'i, kaj tio'n ŝi kompren'is. Sed kial li ne rest'is ali'lok'e? Sed tiu'j demand'o'j est'is sen'senc'a'j. Ŝi apenaŭ pov'is imag'i la fort'o'j'n, kiu'j antaŭ'decid'is tiu'n strang'a'n voj'o'n, kaj tut'e ne kompren'is ili'n. Ebl'e la migr'int'o mem ne kompren'is pli bon'e ol ŝi?

ii.

Printemp'a'n tag'o'n, dum la glaci'degel'o, Eskil for'las'is la trajn'o'n en Grand'torent'o, kaj kun mal'grand'a valiz'o en la man'o, li'a sol'a pak'aĵ'o, li sen'urĝ'e ir'is la voj'o'n al Nov'pont'o. Grand'a aŭtobus'o bru'e preter'pas'is li'n, sed li ne prov'is halt'ig'i ĝi'n. Dum pli ol kvar jar'o'j li ne est'is tie ĉi, kaj post ĉiu'j ŝanĝ'o'j for'e kaj hejm'e li sent'is si'n iom fremd'a sur la hejm'a voj'o. Tial li vol'is paŝ'o'n post paŝ'o proksim'iĝ'i al si'a mal'nov'a mond'o, kiu dum mult'a'j jar'o'j est'is tiel mal'proksim'a de li.

Dum la temp'o li vid'is hom'o'j'n kaj kutim'o'j'n ŝanĝ'iĝ'i rapid'e, sed en li'a fantazi'o la hejm'lok'o ankoraŭ est'is sam'a.

Kompren'ebl'e mult'e ŝanĝ'iĝ'is kiel ali'lok'e, li pens'is, tamen li iom konfuz'iĝ'is, kiam la aŭt'o'j susur'e preter'glit'is li'n kiel en ali'a'j lok'o'j, kaj kiam la aŭtobus'o ŝancel'iĝ'ant'e kaj spir'eg'ant'e kiel pra'best'eg'o direkt'is si'n al Nov'pont'o.

Infan'o'j kri'is kaj tumult'is sur la lern'ej'a bien'o sam'e kiel en li'a jun'aĝ'o. Sed ili'a'j manier'o kaj aspekt'o est'is iom ali'a'j. Mez'e en labor'tag'o ili port'is tia'j'n vest'o'j'n, kia'j'n li kaj li'a'j kamarad'o'j port'is nur dimanĉ'e kaj eĉ ne tiam. Jun'ul'in'o'j kaj jun'a'j vir'in'o'j ir'is por al'port'i lakt'o'n kaj poŝt'o'n sam'e kiel antaŭ'e. Sed est'is ali'a generaci'o, tut'e sam'a'j knab'in'tip'o'j kiel ĉiu'lok'e, kaj kiu'j laŭ'vid'e pens'as nur pri si'a'j vest'o'j, aspekt'o, kaj plezur'o'j. Tut'e klar'e, ke dev'as est'i tiel, li daŭr'ig'is si'a'j'n pens'o'j'n. Tamen ŝajn'is iom strang'e al li, ke la angul'o de la mond'o tiom simil'as al la ceter'a'j lok'o'j.

La dom'o'j mal'dens'iĝ'is, arb'ar'o ven'is, kaj fin'e li trans'pas'is la river'o'n kaj supr'e'n'ir'is al la hejm'o. Ĉio est'is kiel antaŭ'e. La sol'a nov'aĵ'o, kiu'n li pov'is rimark'i, est'is radi'a drat'o super la dom'o, kaj nov'a dom'et'o apud la stal'o, ver'ŝajn'e la aŭt'ej'o de Kristofor'o.

La patr'in'o est'is skrib'int'a pri la post'milit'a furioz'o de Kristofor'o, kaj Eskil atend'is, ke la kamp'o'j aspekt'os kiel paŝt'ej'o'j. Sed ili ne aspekt'is tiel. Post si'a'j unu'a'j leter'o'j Selma skrib'is neni'o'n pri si'a propr'a labor'o, sed kio'n li nun vid'is, kvankam oni ne pov'is mult'e vid'i dum tia fru'printemp'a tag'o, kor'tuŝ'e parol'is pri silent'a kaj fidel'a labor'o dum pez'a'j kaj sen'esper'a'j jar'o'j.

Oni ĝust'e tag'manĝ'is, kaj neniu-rimark'is li'n antaŭ li'a en'ir'o. Dum mult'a'j monat'o'j li ne skrib'is kaj neni'u atend'is tiel subit'a'n re'ven'o'n. Tamen la renkont'iĝ'o est'is preskaŭ tut'e sen'bru'a. Kvar par'o'j de okul'o'j direkt'is si'n al li en mir'o kaj sci'em'o, kaj Ingrid, la frat'in'o, bon'ven'ig'is li'n per kri'et'o kaj ek'salt'is por salut'i li'n. Sed tio est'is ĉio. Iom hezit'e li al'ir'is kaj salut'e pren'is la man'o'n de la patr'o, de la patr'in'o kaj fin'e de la serv'ist'o. Dum'e Ingrid kiel kirl'o'vent'o kur'is al la ŝrank'o kaj antaŭ ol li eĉ trov'is temp'o'n por de'pren'i la surtut'o'n, ŝi jam far'is lok'o'n al li apud la tabl'o.

Do ili re'e kun'sid'is kiel antaŭ'e, li iom fremd'a al la ge'patr'o'j kaj ili iom fremd'a'j al li. La sol'a escept'o est'is Ingrid. Ŝi'a roz'a vizaĝ'o bril'is de sci'em'o kaj sen'kaŝ'a ĝoj'o pri la ne'atend'it'a vizit'o, kaj dum ŝi lud'e sku'is la kap'o'n tiel ke la bukl'o'j star'is kiel sun'hel'a nub'et'o ĉirkaŭ ŝi, ŝi'a'j demand'o'j fal'is kiel hajl'o kaj eĉ sen don'i temp'o'n por respond'o. Ŝi'a fervor'o kaj gaj'o fin'e rid'ig'is ĉiu'j'n, kaj tiam la kun'est'ad'o far'iĝ'is iom pli facil'a kaj natur'a.

Kristofor'o est'is perd'int'a si'a'n gras'o'n dum la tag'o'j de la grand'a mal'trankvil'o, la har'lim'o jam iom posten'iĝ'is, kaj en la lip'har'o'j trov'iĝ'is kelk'a'j griz'a'j stri'o'j. Sed ceter'e li ŝajn'is la sam'a.

— Est'as tre bon'e, ke vi vizit'as ni'n — li dir'is, kvazaŭ li parol'us al amik'o, kiu'n li ne vid'is dum iom da temp'o. — Ĉiu'okaz'e est'as iom da distr'o, kaj tio'n oni bezon'as, ĉar ceter'e la viv'o simil'as al neni'o nun'temp'e.

Li mir'is pri la mal'grand'a ŝanĝ'o dum li'a for'est'o, kiu al li mem ŝajn'is preskaŭ sam'e long'a kiel du'on'a viv'o. Li preskaŭ atend'is trov'i la ge'patr'o'j'n griz'a'j kaj mal'jun'a'j.

La temp'o aŭ ebl'e la zorg'o'j jam don'is kelk'a'j'n sulk'et'o'j'n al la frunt'o de la patr'in'o, sed ceter'e ŝi est'is fortik'a kaj ruĝ'vang'a kiel antaŭ'e. Tamen ŝi ia'manier'e aspekt'is pli aĝ'a. La trajt'o'j est'is pli mal'mol'a'j, kaj la antaŭ'a gaj'o ŝajn'is for'flug'int'a. Eskil observ'is ŝi'a'n vizaĝ'o'n kaj renkont'is ŝi'a'n rigard'o'n, sed ne pov'is kompren'i, ĉu li'a vizit'o ĝoj'ig'as ŝi'n aŭ ne. Sen ia ajn trem'o ŝi'a man'o est'is renkont'int'a li'a'n, kaj ŝi rigard'is li'n afabl'e, sed sen bril'et'o de ek'ĝoj'o. Ĉu la mult'a'j zorg'o'j jam far'is ŝi'n sen'sent'a kaj pri dolor'o kaj pri ĝoj'o? Ingrid kompren'ebl'e iom ŝanĝ'iĝ'is de li'a last'a vizit'o, nun ŝi est'is grand'a knab'in'o. Li neniam pens'is mult'e pri ŝi, sed nun ŝi subit'e kapt'is li'a'n interes'o'n. Se ŝi sur'pren'us si'a'n mantel'o'n, ŝi pov'us el'ir'i rekt'e sur grand'urb'a'n strat'o'n, kaj neni'u pov'us diven'i, ke ŝi ven'as el kamp'ar'an'a kuir'ej'o. Est'is ja iom strang'e, tamen ŝi plaĉ'is al li.

La ge'patr'o'j si'a'flank'e observ'is li'n. La demand'o'j de Ingrid jam hav'ig'is sci'ig'o'n, ke li est'as sen'labor'a kaj pri mult'a'j ali'a'j afer'o'j, kiu'j tamen pli interes'is ŝi'n ol ili'n. Tamen li est'is bon'e vest'it'a, kaj li'a aspekt'o dir'is, ke li ankoraŭ ne pet'is pri pan'o.

Li far'iĝ'is pli vir'a kaj pli matur'a, de kiam ili last'foj'e vid'is li'n. Kiel li viv'is en la dis'iĝ'o, pri tio ili tut'e ne sci'is, sed li'a vizaĝ'o est'is bon'a kaj sen'kaŝ'a, kaj kiam Selma est'is rigard'int'a li'n dum temp'et'o, ŝi'a frost'a mien'o iom degel'is.

Kiam ili fin'e komenc'is re'kon'i unu la ali'a'n, li dir'is, ke li okaz'e tra'pas'is la hejm'region'o'n kaj trov'is oportun'e vizit'i la hejm'o'n, ĉar li for'est'is dum tiel long'a temp'o. Por la est'ont'o li ne hav'is fiks'it'a'j'n plan'o'j'n.

— Tamen vi posed'as pan'o'don'a'n meti'o'n? — inter'ig'is Kristofor'o. — Tiam vi ankaŭ pov'os trov'i labor'o'n.

Eskil rid'is bon'humor'e.

— Mi posed'as mult'a'j'n pan'o'don'a'j'n meti'o'j'n. Ceter'e mi ankaŭ hav'as sufiĉ'e bon'a'j'n paper'o'j'n. Sed kiam oni las'as for'glit'i unu okaz'o'n post la ali'a, tiam ne est'as facil'e post'e fiks'iĝ'i en la nun'a temp'o.

— Kaj vi ne sci'as kie'n ir'i? — Kristofor'o daŭr'ig'is post pri'pens'et'o. Kaj post ne'a respond'o de Eskil li al'don'is:

— Do, laŭ mi'a opini'o, rest'u tie ĉi ĝis vi ek'flar'os i'o'n ali'a'n. Du vir'in'o'j kaj serv'bub'o ne est'as societ'o por hom'o kiel mi. Kaj se vi enu'os, vi trov'os ebl'ec'o'n labor'i. Di'o sci'as ke labor'o ekzist'as.

Selma, Kristofor'o kaj la serv'ist'o el'ir'is al ia labor'o, kaj Eskil rest'is sol'a kun la frat'in'o, kiu rapid'e for'pren'is la manĝ'il'ar'o'n kaj komenc'is pur'ig'i ĝi'n.

Fin'fin'e li do re'e est'is hejm'e. Li ek'brul'ig'is si'a'n pip'o'n, pren'is komfort'a'n pozici'o'n sur la sof'o kaj dezir'is don'i liber'o'n al si'a'j pens'o'j, sed tiam kaj tiam li dev'is send'i rigard'o'n al si'a frat'in'o. Kaj ŝi ankoraŭ observ'is li'n per rapid'a'j bril'et'o'j, pas'is plu'e en si'a demand'ar'o kaj ne don'is temp'o'n al li por propr'a pens'ad'o.

Fin'int'e kaj for'met'int'e si'a'n kitel'o'n, ŝi danc'o'paŝ'e ven'is al la sof'o kaj ek'sid'is apud li. Ŝi sku'is la tranĉ'it'a'n har'ar'o'n kaj klin'is la kap'o'n flank'e'n, pli'proksim'iĝ'is kaj observ'is ankoraŭ pli esplor'e, rid'et'is kaj ŝajn'is tre kontent'a. Li ek'rid'is, kaj tuj ŝi far'is la sam'o'n, kvazaŭ est'us ia gaj'a lud'o.

Sed subit'e ŝi serioz'iĝ'is, met'is la man'o'j'n sur li'a'j'n ŝultr'o'j'n kaj rigard'is en li'a'j'n okul'o'j'n.

— Ke vi tamen ven'is hejm'e'n fin'fin'e! — ŝi dir'is.

— Ĉu vi est'as tiel kontent'a pro tio?

— Kompren'ebl'e. Ĉu vi ne ŝat'as renkont'i mi'n? Kvankam kompren'ebl'e est'as ali'a afer'o al vi. Vi est'as grand'a kaj vid'is la mond'o'n, kaj ebl'e vi forges'is, ke vi hav'as frat'in'o'n. Sed al mi est'as ali'manier'e.

Ŝi'a'j okul'o'j bril'et'is kaj la tre serioz'a vizaĝ'o ek'lum'is kvazaŭ rivel'e.

— Sed al mi est'as ali'manier'e, — ŝi re'dir'is kaj kap'klin'is cert'ig'e. — Vi ne sci'as, kiom mi pens'is pri vi kaj sopir'is al vi'a re'ven'o. Sed est'as fakt'o. Kiam oni ne hav'as i'o'n ali'a'n, est'as tamen bon'e hav'i frat'o'n, pri kiu oni pov'u pens'i kaj al kiu oni pov'as sopir'i.

Li iom konfuz'iĝ'is, kiam li rigard'is ŝi'n kaj aŭskult'is ŝi'a'j'n vort'o'j'n. Ĉio est'is tiel simpl'a kaj natur'a ĉe ŝi. Sam'temp'e frap'is li'n la kontrast'o inter tiu simpl'ec'o kaj la sentiment'plen'a'j vort'o'j.

— Ĉu vi est'is tre sol'a tie ĉi? Patr'in'o tamen kun'est'is kun vi! Ŝi kap'klin'is rapid'e kaj daŭr'ig'is:

— Jes. Patr'in'o est'as bon'a. Sed vi ja kompren'as, ke ne ĉio est'as, kiel dev'as est'i. Vi sci'as pri la frenez'aĵ'o'j de patr'o, patr'in'o skrib'is al vi. Nun ĉio fin'iĝ'is, kaj dank'o'n al Di'o, ke neni'o rest'is. Patr'in'o labor'is kiel sklav'o, kaj mi help'is ŝi'n laŭ'pov'e.

Ŝi dir'as ĉiam, ke ni dev'as pens'i pri la bien'o. Ebl'e Eskil ne re'ven'os, tamen ni dev'as labor'i laŭ'pov'e. Est'as ja bon'e, ke ŝi pens'as kaj ag'as tiel. Se ŝi ne kun'est'us, patr'o cert'e est'us tut'e sub la akv'o je tiu ĉi temp'o. Sed ŝi ankaŭ ne hav'as temp'o'n por io ali'a. Ŝi ja babil'as kun mi, kaj mi prov'as gaj'ig'i kaj konsol'i ŝi'n laŭ'ebl'e. Est'as bon'e inter ni, tamen ne est'as, kiel dev'us est'i. Tio'n vi ja pov'as kompren'i. Se vi nur sci'us kiel mal'gaj'e est'as kelk'a'foj'e, hu, kiel mal'gaj'e! Malgraŭ la patr'in'o, mi oft'e sent'is mi'n tiel sol'a kaj sen'amik'a, ke mi est'us plor'ant'a, se mi ne est'us tiel brav'a. Mi dev'is gaj'ig'i ili'n tiam kaj tiam, ali'e ĉio simil'us al funebr'o. Kaj inter'temp'e mi pens'is pri vi. Jes, ne mir'u, vi ne pov'as imag'i, kiom mi sopir'is al vi. Kelk'a'foj'e mi eĉ plor'is dum la nokt'o'j, vid'u! Ti'aĵ'o'n oni ne dev'us dir'i, sed ali'flank'e oni ankaŭ ne bezon'as hont'i pro tio.

Ŝi ek'silent'is kaj rigard'is li'n kvazaŭ demand'e. La atak'o de la frat'in'o unu'e konfuz'is li'n. Ŝi'a ne'atend'it'a kaj sen'kaŝ'a konfes'o pri si mem son'is kiel kurioz'aĵ'o en li'a'j orel'o'j. Pens'u, ke li mem en si'a'j knab'jar'o'j est'us ven'int'a al iu tia'manier'e! Sed ŝi'a serioz'o for'ig'is ĉiu'n pens'o'n pri ŝerc'o.

Ŝi silent'is dum temp'et'o, kaj kiam li ne dir'is i'o'n, ŝi demand'is:

— Nu, kial vi ne dir'as i'o'n? Ĉu vi kompren'as, aŭ ĉu ŝajn'as al vi, ke mi est'as stult'a? Sam'temp'e ŝi energi'e sku'et'is la kap'o'n, kvazaŭ ŝi vol'us dir'i, ke nun li dev'as respond'i.

Eskil ne sci'is kio'n respond'i al la kurioz'a frat'in'o. Li etend'is la man'o'n, kares'is la sen'ord'a'j'n bukl'o'j'n kaj dir'is:

— Mi kompren'as, kompat'ind'a...

— Ĉu vi dir'is kompat'ind'a? Mi ne est'as kompat'ind'a. Oni pov'as parol'i sen'kaŝ'e pri afer'o'j sen sent'i si'n kompat'ind'a pro tio! Ŝi rigard'is li'n esplor'e kaj subit'e ankoraŭ pli'proksim'iĝ'is al li, met'is si'a'n brak'o'n ĉirkaŭ li'a'n kol'o'n kaj la vizaĝ'o'n dens'e al la li'a.

— Kaj aŭskult'u! De nun vi rest'os hejm'e, ĉu ne?

— Mi ne pens'is pri tio ankoraŭ.

— Ne grav'as, ke vi ne pens'is. Sed vi rest'os. Kaj ni est'os du'op'e, vi kaj mi, kaj ĉio est'os bon'a. Tiam ankaŭ est'os pli facil'e al patr'in'o.

Subit'e ŝi fort'e prem'is la brak'o'j'n kontraŭ li'a kol'o kaj preskaŭ tir'is ili'n ambaŭ sur la plank'o'n.

— Nun mi est'as gaj'a, — ŝi el'kri'is. — En la post'a moment'o ŝi ek'salt'is, star'is antaŭ li kaj preskaŭ glut'is li'n per la okul'o'j.

— Aŭskult'u, nun vi lud'u! Vi ne forges'is lud'i? Ŝi ne atend'is respond'o'n sed for'kur'is kaj tuj re'ven'is kun la mal'nov'a violon'o.

— Mi prov'is lud'i mem, ĉar Niko instru'is ankaŭ al mi, tial mi sci'as iom'et'e. Sed nun est'as vi'a vic'o.

Ŝi don'is la violon'o'n kun gest'o, kiu ne akcept'is kontraŭ'dir'o'n. Rid'e li pren'is ĝi'n kaj met'is ĝi'n sub la menton'o'n. Dum sep jar'o'j li ne tuŝ'is violon'o'n, escept'e kiam li okaz'e trov'is instrument'o'n ĉe iu kon'at'o kaj tiam est'is tent'at'a esplor'i, ĉu la mal'nov'a'j melodi'o'j ankoraŭ rest'as en li'a memor'o. Ver'ŝajn'e la plej'mult'o est'is forges'it'a kaj la fingr'o'j rigid'a'j kaj mal'lert'a'j.

Sed kiam la mol'a'j ton'o'j ek'plaŭd'is je li'a palp'a tuŝ'o, la nun'o subit'e mal'aper'is, kaj re'e li star'is kiel kiam li unu'a'foj'e komenc'is pinĉ'i la kord'o'j'n de la man'ov'a instrument'o. Tiam li lud'is lern'ej'a'n kant'o'n, jes ... tia ĝi est'as. Kaj la melodi'o'j re'ven'is unu post la ali'a kiel infan'temp'a'j memor'o'j, kiu'j en ne'kompren'ebl'a manier'o re'aper'as post long'a'j jar'o'j de forges'o. Tio'n kaj tio'n Niko lud'is aŭ fajf'is al li, melodi'o'j'n kiu'j'n li si'a'vic'e lern'is de la mal'jun'a Kristofor'o, ali'a'j'n melodi'o'j'n li lern'is de la patr'in'o, kelk'a'j'n laŭ not'o'j, kiu'j'n Niko donac'is al li. Ĉiu'j ili re'viv'iĝ'is kaj kun ili la tut'a infan'aĝ'o kaj la jar'o'j de la jun'ul'o, la fantazi'o'j pri la av'o, li'a infan'a am'o kaj mult'a'j ali'a'j afer'o'j. Fin'e li ating'is la temp'o'n de si'a for'ir'o, kaj tie li'a'j melodi'o'j fin'iĝ'is. Li vek'iĝ'is kiel el sonĝ'o. Antaŭ li sid'is Ingrid tut'e sen'mov'a kaj kun bril'a'j okul'o'j.

— Dank'o'n, ŝi dir'is. Vi ne lud'as tre klar'e, sed tio ne grav'as. Baldaŭ vi re'lert'iĝ'os.

Sed subit'e ŝi ek'star'is.

— Nun mi ne pov'as sid'i tiel, nun mi dev'as teks'i. Sed ĉar vi fin'fin'e re'ven'is, paŭz'et'o pov'as est'i pardon'ebl'a, ĉu ne? Akompan'u, kaj vid'u mi'a'n ĉambr'o'n! Ŝi kun'tir'is li'n en la ĉambr'o'n, kie li loĝ'is, kiam li est'is hejm'e. Du'on'o de la ĉambr'o est'is okup'it'a de teks'il'o kun man'tuk'a teks'aĵ'o, ceter'e ĝi est'is tut'e sam'a, kiel dum li'a temp'o. Ŝi ek'sid'is apud la teks'il'o kaj dir'is sam'temp'e:

— Tie ĉi mi loĝ'as. Kaj tie ĉi ankaŭ vi iam loĝ'is. Vid'u, mi memor'as! Sed re'e ŝi serioz'iĝ'is, re'e met'is la man'o'j'n sur li'a'j'n ŝultr'o'j'n kaj esplor'e rigard'is li'n.

— Sed aŭskult'u! Ĉu est'as tut'e ver'e, ke vi rest'os?

— Jes, est'as, — li respond'is sen'hezit'e. La vort'o'j konfuz'is li'n mem. Dum la tut'a temp'o li ne pens'is pri tio, sed nun la afer'o ia'manier'e ŝajn'is mem'kompren'ebl'a, kvankam li ne cert'e sci'is, ĉu li mensog'as, aŭ dir'as la ver'o'n.

— Bon'e, dank'o'n. Kiel agrabl'e est'os! Kaj se vi vol'os edz'iĝ'i, vi pov'os, tio ne grav'as, se vi nur trov'os agrabl'a'n knab'in'o'n, kiu ne detru'os ni'a'n kun'est'o'n.

Li ek'rid'is kaj kares'e tuŝ'is la vang'o'j'n de tiu strang'a frat'in'et'o. Vol'e ne'vol'e ŝi'a gaj'a kaj sen'cerb'um'a viv'rigard'o al'tir'is li'n. Li ek'brul'ig'is si'a'n pip'o'n kaj ek'sid'is apud ŝi, babil'et'is iom pli senc'e kun ŝi kaj al'rigard'is la mov'o'j'n de la bat'il'o kaj la boben'o'n, kiu rapid'e danc'is tie'n kaj re'e'n inter ŝi'a'j lert'a'j fingr'o'j.

iii.

La printemp'a'j fajr'o'j flam'is en la blu'a nebul'aĵ'o de la last'a april'a vesper'o, kaj maj'o ven'is kun sun'a'j tag'o'j kaj urĝ'a'j okup'o'j.

Post kiam Kristofor'o ricev'is vir'a'n akompan'o'n, kiel li esprim'is si'n, li far'iĝ'is kiel ali'a hom'o. Antaŭ'e li nur “help'is laŭ'pov'e” sed nun li komenc'is montr'i energi'o'n, kvazaŭ li ne est'us kontent'a, se li ne est'as la unu'a. Ver'e, li iam pri'zorg'is si'a'n bien'o'n kiel ali'a'j kultur'ist'o'j, sed ĉiam est'is apati'a kaj mal'labor'em'a, kvazaŭ li est'us sklav'o de la ter'o kaj ne posed'ant'o da grand'a bien'o. La ali'a'j vid'is kun mir'o tiu'n subit'e ek'flam'ant'a'n energi'o'n, kaj Selma, kies mal'nov'a humor'o iom post iom re'ven'is, ŝerc'e demand'is, ĉu li intenc'as far'iĝ'i kultur'ist'o en si'a mal'jun'aĝ'o.

— Mi kred'as, ke mi ankoraŭ pov'as, li dir'is, dum la rid'o el'rul'iĝ'is el li'a larĝ'a brust'o. Se mi est'us sci'int'a, ke labor'o est'as tiel agrabl'a afer'o, mi est'us don'int'a mi'a'n mon'o'n al la vent'o jam antaŭ du'dek kvin jar'o'j. Nun mi ne posed'as unu sol'a'n mil'o'n, kaj krom'e mi hav'as bon'a'n akompan'o'n. Antaŭ'e mi tut'e ne pov'is kompren'i la senc'o'n de labor'o. Kaj la diabl'o pov'as pren'i mi'n, se mi kompren'as tio'n eĉ nun, tamen est'as agrabl'e. Ver'e la viv'o nun komenc'as simil'i al io.

Ili ne est'is parol'int'a'j pri la est'ont'o kaj la bien'o, sed iu'n vesper'o'n, kiam Selma kaj Eskil rest'is sol'a'j, ŝi tuŝ'is la problem'o'n. Ŝi dir'is, ke la societ'o komenc'is re'vend'i la iam aĉet'it'a'j'n bien'o'j'n. Ebl'e oni pov'us ia'manier'e re'akir'i la bien'o'n.

— Kia'manier'e? li demand'is. Ebl'e en est'ont'o, sed nun? Li mem ne hav'as pli ol mon'o'n por tabak'o kaj sam'e Kristofor'o. Tiam Selma unu'a'foj'e alud'is, ke ŝi mem hav'as iom da mon'o, kaj ankaŭ ne kaŝ'is la manier'o'n en kiu ŝi kolekt'is ĝi'n. Nun est'is ĉirkaŭ ok mil, ne grand'a sum'o, se oni vol'as aĉet'i bien'o'n, tamen iom por komenc'o.

Eskil ek'mir'is kiam li aŭd'is la sum'o'n, sed ne pens'is en la unu'a moment'o pri mon'o kaj aĉet'o sed pri la patr'in'o. Jar'o'n post jar'o ŝi rest'is tie kiel fidel'a gard'ist'in'o kaj silent'e prov'is re'konstru'i, kio'n ali'a detru'is. Li kompren'is, ke ŝi ne far'is tio'n unu'a'lok'e pro la ter'o sed pro ili'a kun'ec'o.

La knab'jar'a'j romantik'a'j rev'o'j pri la amik'ec'a rilat'o inter patr'in'o kaj infan'o antaŭ long'e vapor'iĝ'is. La vir'in'o, kiu nun sid'is apud li, est'as kvazaŭ bon'a labor'kamarad'o, ne aparten'is al la rev'o'j sed al la real'o. Li'a'j sent'o'j por ŝi ne est'is sopir'ul'a'j kaj rev'a'j, sed aparten'is al real'o. Sed ili ne est'is mal'pli profund'a'j kaj ver'a'j pro tio.

— Vi simil'as al Kajsa, li dir'is por ia'manier'e esprim'i si'a'j'n sent'o'j'n. Sed vi est'as pli bon'a. Ŝi vid'is nur la ter'bul'o'j'n kaj la spik'o'j'n, sed vi'a vid'o est'as pli vast'a.

Selma kompren'is li'n, sed trov'is li'a'n pri'juĝ'o'n tro sever'a kaj por moment'o preter'las'is la tem'o'n por parol'i pri la last'a temp'o de Kajsa.

— Tia Kajsa est'is en si'a intern'o, — ŝi fin'is, — kvankam tut'a viv'o de pen'o kaj zorg'o'j met'is ŝi'a'j'n plej bon'a'j'n kvalit'o'j'n en ombr'o'n. Kiam vi est'is infan'o, mi est'is mult'e pli mal'bon'a ol Kajsa, ĉar mi pens'is pri neni'o. Kaj ebl'e mi ankoraŭ rest'us en la sam'a stat'o, se la bild'o de Kajsa ne est'us tiel viv'a al mi. —

Sed nun ni parol'u pri la bien'o. Mont'a'n cert'e prunt'os aŭ garanti'os kelk'a'j'n mil'o'j'n al vi, kaj tia'manier'e vi ricev'os la du'on'o'n de la aĉet'o'sum'o, la ali'a'n du'on'o'n vi pov'os pag'i per hipotek'o, cert'e ili akcept'os tio'n.

Eskil est'is iom konfuz'it'a de la nov'a perspektiv'o, sed ili decid'is parol'i kun Kristofor'o. Kiam li en'ven'is, Selma klar'ig'is la propon'o'n al li, kaj ankaŭ mal'kaŝ'is si'a'j'n mon'a'j'n manipul'o'j'n.

— Kaj ver'ŝajn'e est'as plej bon'e, ke Eskil est'os atest'ant'o, por ke vi ne hav'u pli'a'j'n zorg'o'j'n pro tiu ĉi bien'o, ŝi fin'is.

Kristofor'o konstern'iĝ'is sed fin'e el'ig'is laŭt'a'n ek'rid'o'n.

— Est'as tre bon'a histori'o. Al vi cert'e ŝajn'as ke mi est'is frenez'ul'o, kaj kompren'ebl'e mi est'is. Ĉiu viv'as laŭ si'a koncept'o, kaj oni ne pov'as ŝanĝ'i tio'n per saĝ'a'j vort'o'j. Sed mi kred'as, ke mi nun hav'as bon'a'n est'ont'o'n. Kompren'ebl'e ni aĉet'u la bien'o'n, kaj sam'kompren'ebl'e Eskil pri'zorg'u la afer'o'n. Post'e mi est'os tut'e kiel fiŝ'o en akv'o. Ir'u jam morgaŭ parol'i kun la arb'ar'ĉef'o kaj Mont'a'n.

Oni do inter'konsent'is pri tiu afer'o. Kiam Ingrid post kelk'a'j minut'o'j danc'e en'ven'is kaj ek'sci'is pri la nov'aĵ'o, ŝi komenc'is tumult'i kiel neniam antaŭ'e.

— Kaj se vi far'iĝ'os ver'a kultur'ist'o, vi ankaŭ dev'os edz'iĝ'i, ŝi dir'is al Eskil, kaj tio'n vi pov'as far'i. Vi ricev'as leter'o'n preskaŭ ĉiu'n du'a'n tag'o'n nun'temp'e. Kia ŝi est'as? Sed Eskil subit'e en'pens'iĝ'is. Kiam far'iĝ'is pli trankvil'e, li dir'is, ke oni dev'as pli'e pri'pens'i tio'n. En tiu ĉi bien'o oni dum long'a'j temp'o'j viv'is je providenc'o kaj ŝpar'mon'o de la pra'patr'o'j. Kiom la ter'o don'as oni tut'e ne sci'as.

Li pren'is paper'o'n kaj krajon'o'n kaj komenc'is pri'kalkul'i la produkt'ebl'o'n de la bien'o. Kiom da sekal'o oni ricev'as? Kiom da aven'o? Kiom da lakt'o? Kiom oni vend'as? Tia'j'n kaj ali'a'j'n simil'a'j'n demand'o'j'n li far'is, not'is kaj kalkul'is. Kristofor'o sci'is neni'o'n. Selma sci'is iom, sed ŝi'a'j cifer'o'j est'is tre proksim'um'a'j, kaj pri mult'a'j afer'o'j ŝi tut'e ne sci'is.

La temp'o rapid'e pas'is, kaj kiam iu okaz'e rigard'is la horloĝ'o'n, jam est'is nokt'o'mez'o. Sed tiam Eskil ankaŭ est'is pret'a.

— Ne aspekt'as tre promes'e, li dir'is. Ŝpar'em'e ni pov'os viv'ten'i ni'n en la bien'o, laŭ mi'a'j cifer'o'j, sed ne pli. Sed ali'flank'e la bov'in'o'j ver'ŝajn'e don'os iom pli da lakt'o, se ni parol'os bon'e al ili. Se ne, ni pov'os ŝanĝ'i aŭ far'i ali'o'n. Kaj per kelk'a'j manipul'et'o'j la rikolt'o cert'e far'iĝ'os pli grand'a. Se neces'e, ni pov'os hav'i kelk'a'j'n pork'o'j'n pli kaj konstru'i laŭ'temp'a'n kok'in'ej'o'n. Mi kred'as, ke ni sukces'os.

— Est'as tre interes'e, — dir'is Kristofor'o. — Pens'u, ke ni tiom long'e viv'is tie ĉi kaj tut'e, ne sci'is, ĉu ni pov'as viv'ten'i ni'n aŭ ne de ni'a labor'o.

* * *

La post'a'n tag'o'n Eskil ir'is por parol'i kun la ĉef'o. Tiu ĝoj'e akcept'is la propon'o'n, kaj la kondiĉ'o'j ŝajn'is far'iĝ'i proksim'um'e laŭ la antaŭ'kalkul'o de Selma. Post'e li ir'is al Mont'a'n.

— Mi ĝoj'as, ke vi hav'is la prudent'o'n ven'i al mi, — dir'is Mont'a'n, kiam Eskil est'is dir'int'a si'a'n dezir'o'n. — Mi mult'e pri'pens'is kiel far'i i'a'n re'serv'o'n al Kristofor'o, mi ne pov'is trov'i manier'o'n. Ĉar est'as Kristofor'o, kiu don'is la fund'o'n por mi'a nun'a situaci'o. Vi pov'os pag'i kiam est'os konven'e al vi, kaj pri rent'o vi ne pens'u. Tio ne est'as ia bon'far'o, mi far'as nur kiel Kristofor'o.

Do ĉio est'is en ord'o, kaj kelk'a'j'n tag'o'j'n post'e Eskil kaj Kristofor'o ir'is al la kontor'o de Grand'torent'o, Kristofor'o por nul'ig'i si'a'n lu'kontrakt'o'n, Eskil por aĉet'i la bien'o'n.

La mal'nov'a arb'ar'ĉef'o ankoraŭ rest'is, nun iom griz'a sed ankoraŭ sam'e alt'kresk'a kaj kun la sam'a mien'o de viv'ant'a kalkul'maŝin'o. Kiam Kristofor'o en'ven'is, rid'et'o tamen don'is iom da viv'o al li'a'j rigid'a'j lip'o'j.

— Ja, Kristofor'o, la temp'o pas'as. Kelk'a'j jar'o'j pas'is, de kiam ni last'foj'e inter'trakt'is. Ĉu vi memor'as, kio'n mi tiam dir'is? — Mi memor'as. Kaj ver'ŝajn'e vi memor'as, kio'n mi dir'is? Mi ŝat'us sci'i, kiu pas'ig'is la temp'o'n pli agrabl'e, mi aŭ vi.

— Nu ja, tio pov'as est'i. Sed agrabl'aĵ'o ankaŭ kost'as iom. Kio'n vi nun far'os?

— Mi rest'os kun la fil'o en la bien'o.

— Tiel. Sed se vi est'us sekv'int'a mi'a'n konsil'o'n, vi'a fil'o ne bezon'us aĉet'i la bien'o'n nun. Ĉu mi ne prav'is, kiam mi dir'is, ke vi far'as frenez'a'n komerc'o'n?

— Vi vol'as dir'i, ke mi est'is stult'a. Kompren'ebl'e mi est'is, tio'n neni'u pov'as help'i. Kaj nun mi ceter'e est'as sav'it'a, ĉar nun mi hav'as neni'o'n por perd'i.

La mon'o est'is pag'it'a, la paper'o'j sub'skrib'at'a'j kaj atest'at'a'j, kaj la bien'o re'e aparten'is al la famili'o.

iv.

Ĉio ir'is bon'e.

Ili fidel'e ten'is si'n unu al la ali'a, kaj ŝajn'e ĉiu subit'e sent'is si'n pli kontent'a ol iam antaŭ'e.

Dum tiu'j labor'plen'a'j tag'o'j Eskil hav'is mal'mult'a'n temp'o'n pens'i pri si mem, sed kiam la vesper'o ven'is, li baldaŭ ir'is en si'a'n ĉambr'o'n por leg'i aŭ skrib'i leter'o'j'n, aŭ li far'is promen'ad'o'n tra la kamp'o'j sam'e kiel iam mal'jun'a Kristofor'o. Se iu vid'is li'n, li cert'e pens'is, ke li pri'kalkul'as kaj far'as plan'o'j'n pri pli'bon'ig'o de la bien'o. Kelk'a'foj'e li'a'j pens'o'j pren'is tiu'n direkt'o'n, sed ordinar'e li medit'is pri tut'e ali'a'j afer'o'j dum tiu'j silent'a'j vesper'hor'o'j.

Plej oft'e la knab'in'o de la leter'o'j est'is en li'a'j pens'o'j. Nun mank'is nur ŝi. Ceter'e la rev'o'j de la jun'a'j jar'o'j pli mal'pli real'iĝ'is. Post mult'a'j jar'o'j kaj long'a'j voj'o'j li re'e est'is sur la kamp'o'j de la mal'jun'ul'o, kaj la vort'o'j, kiu'j'n li en si'a'j rev'o'j aŭd'is de li, fin'e far'iĝ'is real'o. Tiu real'o ne est'is tut'e laŭ'imag'a, ĝi est'is mult'e pli ĉiu'tag'a sed ne mal'pli bon'a pro tio.

La viv'o iom post iom komenc'is simil'i al la viv'o de li'a'j plej fru'a'j jar'o'j, kiam li kaj Arn'e naĝ'ig'is si'a'j'n boat'o'j'n sur la river'et'o, konstru'is sag'paf'il'o'j'n kaj grimp'is sur la pice'o'j'n. Dum la migr'o'jar'o'j la viv'o oft'e ŝajn'is al li tiel sen'lum'a, ke oni bezon'us la saĝ'o'n de la tut'a mond'o por ord'ig'i la sen'ord'a'n ret'o'n. Nun tiu'j turment'a'j pens'o'j est'is for. Ĉio ŝajn'is al li sam'e simpl'a, kiel kiam li kaj Arn'e est'is la tut'a hom'ar'o kaj ili'a mal'grand'a lok'o la tut'a mond'o.

Li sopir'is al la knab'in'o de la leter'o'j, sed ankaŭ la rilat'o al ŝi, kiu antaŭ'e ŝajn'is al li problem'o, kies solv'o pov'os don'i al li ĉiel'a'n feliĉ'o'n sed ankaŭ la plej nigr'a'j'n turment'o'j'n, ankaŭ tiu rilat'o ŝajn'is nun pli simpl'a.

Iu'n tag'o'n ŝi ven'os kaj rest'os. Ili ne ŝveb'os kiel anĝel'o'j inter roz'a'j nub'et'o'j sed ankaŭ ne en'ferm'os unu la ali'a'n en sen'lum'a'j turment'o'ĉambr'o'j. Kial ili far'u tio'n? Ili'a voj'o tamen est'as sur la ter'o, nek pli alt'e nek pli mal'alt'e. La vast'e ŝveb'ant'a'j rev'o'j port'as oni'n ĉiel'e'n kaj infer'e'n, tamen oni rest'as sur la sam'a mal'nov'a ter'o, kie oni iam lud'is kiel infan'o. Kaj la ter'o taŭg'as. Se oni ne ating'as la stel'o'j'n, oni ali'flank'e ankaŭ ne fal'as en abism'o'n.

Kelk'a'foj'e li ek'pens'is pri Ester. De kiam ŝi far'iĝ'is memor'o al li, li am'is mult'a'j'n ali'a'j'n knab'in'o'j'n, kelk'a'foj'e pur'e kaj alt'sent'e, kelk'a'foj'e mal'pli pur'e kaj alt'sent'e. Sed mez'e en tio ŝi'a bild'o tiam kaj tiam ek'aper'is antaŭ li, sam'e printemp'e freŝ'a kaj jun'ec'e bel'a kiel antaŭ mult'a'j jar'o'j, kaj la fort'a'j sent'o'j el la jar'o'j de la vek'iĝ'o re'ven'is. En nokt'a'j sonĝ'o'j li kelk'a'foj'e ir'is sur la ter'o de si'a infan'aĝ'o, kaj subit'e li vid'is ŝi'n kaj en la post'a moment'o star'is vizaĝ'o'n al vizaĝ'o antaŭ ŝi. Ili'a'j okul'o'j renkont'iĝ'is kiel antaŭ long'e, re'e li re'vid'is la bril'a'n, viv'o'plen'a'n mond'o'n de si'a'j feliĉ'a'j knab'o'rev'o'j. Kiam li vek'iĝ'is, li est'is delikat'humor'a kaj kviet'e ĝoj'a. Tiu sonĝ'o iel ŝanĝ'is la tut'a'n mond'o'n far'is ĝi'n pli pur'a kaj bel'a ol ordinar'e, kaj kelk'a'foj'e ŝajn'is al li, ke tio ne est'as nur rev'o'j sed viv'a real'o.

Kaj tamen li ne sopir'is al ŝi, ne dezir'is renkont'i ŝi'n. Antaŭ du jar'o'j li okaz'e aŭd'is ke ŝi edz'in'iĝ'is. La nov'aĵ'o ne tuŝ'is li'n pli ol ge'edz'iĝ'a anonc'et'o de ne'kon'at'a'j hom'o'j, tamen la sent'o'mond'o de li'a jun'aĝ'o sam'temp'e re'ek'viv'is en li.

Ankoraŭ kiam li en trankvil'a'j vesper'o'j paŝ'is laŭ la kamp'o'j kun la fianĉ'in'o en si'a'j pens'o'j, la memor'o pri Ester subit'e kaj sen'motiv'e aper'is al li. Tio preskaŭ incit'is li'n. Tiu knab'in'o de la infan'a'j jar'o'j signif'as al li absolut'e neni'o'n, signif'is neni'o'n dum mult'a'j jar'o'j. Kial ŝi do ankoraŭ fantom'as en li'a'j pens'o'j? Hom'o kun tia'j pens'o'j ne ir'as sur la ter'o.

Sed iom post iom plen'ig'is li'n kviet'a trankvil'o, ankoraŭ pli impres'a kaj viv'a ol tiu de la dorm'ant'a ter'o. La tut'a viv'o subit'e ŝajn'is al li tra'vid'ebl'e klar'a, kaj sam'manier'e li vid'is si'n mem de la plej fru'a'j jar'o'j kaj ĝis nun.

Kaj est'is, kvazaŭ voĉ'o flustr'us en li'a intern'o: La rev'o'j de vi'a fru'aĝ'o kaj la am'o de vi'a'j jun'a'j jar'o'j — tio est'as nur vi'a propr'a sopir'o. Vi etend'is vi'a'j'n man'o'j'n al la viv'o kaj vol'is ĉirkaŭ'brak'i ĉio'n bon'a'n en ĝi, kaj vi ĉirkaŭ'brak'is ĝi'n per tiu bel'a rev'o. Tio est'is vi mem — est'as vi mem. Vizi'o'j kaj rev'o'j ŝanĝ'iĝ'as, sed ankoraŭ vi aparten'as al la sam'a viv'o, ankoraŭ paŝ'as sur la sam'a ter'o, kie vi far'is la unu'a'j'n paŝ'o'j'n kaj lern'is la unu'a'j'n lud'o'j'n. Nun vi renkont'as la viv'o'n ali'manier'e, sed la senc'o est'as la sam'a. Kaj la ter'o est'as riĉ'a, pli riĉ'a ol iu sci'as.

* * *

Eskil loĝ'is en la mal'nov'a mansard'o de Kristofor'o. Li ŝat'is est'i sol'a vesper'e, sed oft'e Ingrid en'ven'is al li, kaj tiam ne est'is temp'o por medit'ad'o.

— Aŭskult'u, ŝi dir'is unu vesper'o'n. Vi est'as hejm'e de long'e, vi est'as bien'ul'o kaj tut'e plen'kresk'a. Kaj leter'o'n vi ricev'as preskaŭ ĉiu'n du'a'n tag'o'n. Tio simil'as al neni'o, kiel patr'o kutim'is dir'i antaŭ'e. Ven'ig'u ŝi'n tie'n ĉi kaj ne infan'um'u tia'manier'e!

— Ĉu vi do est'as cert'a, ke ŝi plaĉ'os al vi?

— Tio'n ni vid'os. Sed ĉiu serĉ'us si'a'n simil'ul'o'n.

— Sed kio'n dir'os patr'o kaj patr'in'o?

— Vi pov'as demand'i! Ĉu est'as ili, kiu'j ge'edz'iĝ'os? Ĉu est'as kaĉ'o en vi'a kap'o? Nun mi ir'os al la ge'patr'o'j kaj ord'ig'os tiu'n ĉi afer'o'n.

Ŝi for'salt'is kaj rapid'is al la kuir'ej'o. Eskil opini'is, ke ankaŭ li dev'as hav'i voĉ'o'n en tiu rond'o, kaj post temp'et'o li sekv'is ŝi'n.

Tie sid'is la tri en tre agrabl'a kun'ven'o, kaj tuj kiam li en'ir'is, Ingrid laŭt'e ek'rid'is, kio vek'is la rid'o'n ankaŭ de la ali'a'j. Post trankvil'iĝ'o Kristofor'o demand'is.

— Kia est'as ŝi, ĉu ŝi sci'as melk'i bov'in'o'j'n? Re'e ili rid'is, kaj Eskil deklar'is, ke tio ne est'as tut'e cert'a.

— Nu ja, mi nur demand'as, — daŭr'ig'is Kristofor'o. — Se ŝi ne sci'as, tio ver'ŝajn'e ne tre grav'as. Se mi pov'is far'iĝ'i kultur'ist'o je aĝ'o de preskaŭ ses'dek jar'o'j, jun'a bub'in'o ankaŭ pov'as lern'i melk'ad'o'n kaj rast'i fojn'o'n. Ven'ig'u ŝi'n, laŭ'vid'e est'os mult'e da labor'o en la somer'o.

* * *

En la tag'o antaŭ la somer'a fest'o Ingrid send'is Eskilon kaj Elsan, la knab'in'o'n de la leter'o'j, por rigard'i la kamp'o'j'n, ĉar nun ŝi vol'is est'i sol'a kaj pur'ig'i kaj ornam'i por la fest'o. Post'e ŝi pur'ig'is plank'o'j'n kaj mebl'o'j'n, bala'is la kort'o'n, hak'is betul'o'j'n kaj al'port'is flor'o'j'n kaj foli'o'j'n.

En la fest'o'tag'o Mont'a'n kun edz'in'o kaj Niko ven'is al Nov'pont'o. La mal'nov'a grand'ĉambr'o est'is tiel ornam'it'a kaj pur'a kaj tiel plen'a de odor'o de flor'o'j kaj foli'o'j, ke neni'u rimark'is, kiel kaduk'a kaj mal'nov'a ĝi en'ver'e est'as. Mez'e en la ĉambr'o star'is la manĝ'o'tabl'o kiel en pas'int'a'j temp'o'j, kaj post kiam oni pas'ig'is la antaŭ'tag'mez'o'n rigard'ant'e pork'o'j'n en la pork'ej'o kaj gren'o'n sur la kamp'o'j kaj ceter'e per ripoz'o sur la freŝ'a herb'o, Ingrid vok'is por manĝ'o.

Niko est'is griz'a sed ceter'e rond'a kaj bril'a kiel antaŭ'e, kaj li'a'j'n gaj'a'j'n ŝerc'o'j'n kaj vigl'a'n babil'ad'o'n nek la mal'sat'o'jar'o'j nek la mal'jun'ec'o pov'is silent'ig'i. Ankaŭ Mont'a'n est'is iom aĝ'a, sed la respond'ec'o da gvid'ant'o kaj la bon'a manĝ'aĵ'o de Maria est'is don'int'a al li aspekt'o'n de modest'a dign'o, kiu bon'e anstataŭ'is la stang'ec'a'n kaj sen'ten'iĝ'a'n figur'o'n de pli fru'a'j jar'o'j. Sed malgraŭ ĉiu'j ŝanĝ'o'j, tamen ekzist'is io, je kio la temp'o kaj ĉiu'j nov'a'j afer'o'j ne pov'is efik'i, nom'e li'a'j sent'o'j por Maria kaj la infan'o'j. La uzin'et'o est'is bon'a, sed kio est'is ĝi kompar'e kun Maria kaj la infan'o'j! Sid'ant'e kun fork'o sur'voj'e al la buŝ'o, li tiam kaj tiam send'is al ŝi kares'e observ'ant'a'n rigard'o'n, kiu est'is sam'e humil'a kaj plen'a de am'o kiel antaŭ du'dek kvin jar'o'j, kiam li pet'is pardon'o'n por si'a'j mal'bon'a'j kutim'o'j.

Kristofor'o hav'is kelk'a'j'n griz'a'j'n stri'o'j'n, kaj la har'o'j est'is iom mal'dens'a'j, sed rekompenc'e li aspekt'is pli jun'ec'a kaj vigl'a ol iam antaŭ'e en si'a tut'a viv'o, kaj de la sun'o li'a vizaĝ'o est'is brun'a kiel ĉe cigan'o. Rilat'e al Selma oni pov'us kred'i, ke ŝi est'is re'pas'int'a du'dek jar'o'j'n en la temp'o por re'komenc'i, kie ŝi tiam fin'is.

Kaj ĉiu'j tre oft'e turn'is si'n al Eskil kaj Elsa, kiu'j silent'e rid'et'is, iom ĝen'it'a'j pro la fort'a bril'o de la nov'a'j ring'o'j, kiu'j ŝajn'is far'it'a'j sol'e por kapt'i la rigard'o'n de ali'a'j hom'o'j.

Ingrid babil'is kiel kutim'e kaj kap'sku'e dancig'is si'a'j'n bukl'o'j'n, sed mez'e en si'a bril'humor'o ŝi tiam kaj tiam send'is rigard'o'n al Eskil kaj Elsa, ek'silent'is kaj pri'pens'e rigard'is si'a'n teler'o'n.

Tiel la tag'o pas'is en gaj'o kaj bon'humor'o, kaj Niko bon'e esprim'is la sent'o'j'n de ĉiu'j, kiam li inter du kuler'o'j da sup'o facil'e kaj lert'e el'torn'is la sekv'ant'a'n parol'et'o'n:

— Je tia okaz'o la gast'o'j ordinar'e far'as parol'ad'o'j'n, sed parol'i nun est'us detru'i la tut'a'n bel'a'n tag'o'n. Parol'ad'o'j konven'as en societ'o'j, kie est'as neces'e demonstraci'i si'a'j'n ŝat'o'n kaj estim'o'n, por ke est'u harmoni'o, sed tie ĉi ni est'as unu kor'o kaj unu anim'o kiel en la tag'o'j de la apostol'o'j, kaj tial tia bel'ig'aĵ'o est'as super'flu'a. Ĉie mi est'as hejm'e, sed la nun'a'n hejm'ec'o'n de Nov'pont'o mi neniam antaŭ'e sent'is, eĉ ne en Nov'pont'o.

— Vi prav'as, — inter'ven'is Kristofor'o, — mi'a'part'e mi dir'as la sam'o'n. Ver'ŝajn'e Eskil kaj Elsa hav'as feliĉ'o'n, sed kia est'as ĝi kompar'e al mi'a!